Выбрать главу

Lia momenta cedo al siaj emocioj embarasis Agripina n, kaj por kaŝi tion ŝi paŝis al sia tabureto kaj sidiĝante demandis per afereca tono: “Oni ja sciigis ilin, ke ilia patrino estas morta, ĉu ne?”

“Jes, ni ne povis eviti tion. Sed Oktavia  estas tro lerta por akcepti la aferon sen klarigo – ŝi scias, ke ŝia patrino ne estis malsana. Ŝi daŭre demandas, kio okazis.”

Agripina  silentis. Ŝi memoris, kiam ŝi mem estis infano – tiom da parencoj ekzilitaj, malliberigitaj, malsatmortigitaj, kaj la plenkreskuloj, kiuj neniam volis doni kontentigan klarigon.

“Kial vi ne iras paroli kun ili?” Klaŭdio diris. “Ili ŝatas vin.”

Malvolonte Agripina  permesis al unu el la sklavoj konduki ŝin eksteren en la ĝardenon. Ŝi trovis la infanojn sidantaj ĉe kontraŭaj flankoj de tableto lokita apud la fontano.

“Ĉu vi certas, ke tion vi volas fari?” Oktavia  diris. “Rigardu atente. Kion mi faros, kiam estos mia vico?”

Estis silento, tiam Britaniko movis sian pecon.

“Bonege!” Oktavia  diris. “Nun vi blokis min.” Ŝia voĉo estis nekutime milda. Normale Oktavia  estis pli preta ĉikani kaj inciteti sian malgrandan fraton ol ludi kun li. Ŝi rigardis ĉirkaŭen kaj vidis Agripina n proksimiĝanta laŭ la vojeto. “Saluton, kuzino Agripina ! Mi instruas al Britaniko ludi Soldulojn.”

“Ĉu vere? Tio estas malfacila ludo.” Agripina  danke kaptis tiun temon, kiu dum kelkaj minutoj savos ŝin de la multe pli serioza diskuto, kiun ŝi antaŭvidas. “Mi ne lernis ludi ĝis mi estis naŭ- aŭ dek-jara.”

“Li estas tre lerta”, Oktavia  diris. “Oni ne supozus, ke li havas nur sep jarojn. Li lerte ludas ankaŭ triktrakon.”

“Rigardu, estas skarabo”, Britaniko diris. Li sidiĝis sur la vojeton, kie li direktis sian tutan koncentriĝon al provo persvadi insekton rampi sur folion.

Venis la momento por fronti la pritraktotan temon. “Mi tre bedaŭras ekscii pri via patrino”, Agripina  diris.

La knabeto faligis la folion kaj kaŭris sur la vojo kun sia kapo kaŝita inter siaj brakoj. Liaj ŝultroj skuiĝis. Agripina  sciis, ke pli patrineca virino prenus kaj ĉirkaŭbrakus lin, sed tiajn aferojn ŝi ne kutime faris. Ĉiuokaze, ŝi povis vidi, ke li ne deziras esti tuŝata – li volvis sin kaj sian malĝojon en bulon, elŝlosante la eksteran mondon same efike kiel erinaco.

“Oni ne volas klarigi al ni ion ajn”, Oktavia  diris. “Mirtiso diris, ke panjo suferis akcidenton, sed kiam mi demandis ŝin pri tio, ŝi ne sciis.”

Jen afero, kiun Agripina  tre bone memoris: la konfuzo de Eklogo, kiam ŝi aŭ ŝiaj fratinoj iĝis tro scivolaj pri iu familiano. Sed se entute estus ĝusta momento por silenti pri la vero, ĉi tiu certe estus ĝi. “Jes, estis akcidento. Ŝia portolito estis faligita de fuĝanta ĉevalo.” Tio estis la rakonto konsentita inter ŝi kaj Klaŭdio. Estos abunda tempo estonte por ke la infanoj lernu la veron pri sia patrino.

“Via patro mortis, kiam vi estis malgranda, ĉu ne, kuzino Agripina ?” Oktavia  diris. “Ĉu tio tre malfeliĉigis vin?”

“Mi estis nur kvar-jara kiam tio okazis.” Agripina  normale evitis konfesi tion, sed ŝi ne trovis alian manieron por respondi tiun rektan demandon.

“Mi ne kredas, ke tio povus esti same malbona, kiel se la patrino mortas, kiam oni havas ok jarojn. Tio terure doloras interne, kaj mi volas ke ĝi povu ĉesi dolori.”

Kiel malkaŝe la knabino parolas pri siaj emocioj! Ŝiaj vortoj skuis Agripina n; ili minacis malfermi keston, kies kovrilo estis firme alnajlita kaj neniam esplorita. Preskaŭ ŝajnis al ŝi, ke larmoj ekstaros en ŝiaj okuloj, sed ŝi subpremis ilin. “Finfine tio ĉesos dolori”, ŝi diris. “Necesas nur tempo.”

6

En Romo

Vintre, 48 pK

“Bedaŭrinde Cezaro kunsidas kun siaj konsilantoj ĉi-momente”, la sklavo diris al Agripina . Li kondukis ŝin en ne tre varman antaŭĉambron. “Ĉu vi akceptos tason da vino dum vi atendas?”

“Ne, estas en ordo.” Agripina  sidiĝis en la fenestran sidlokon, de kie ŝi ricevis grandiozan perspektivon super la Cirko. De ĉi tie eblis vidi la centran spinon kun ties linio de statuoj kaj monumentoj, kaj rigardi desupre la ekirpordojn por la ĉarkonkursoj. Unu sola ĉareto tirata de kvar ĉevaloj saltetis laŭ la kurejo sub la okuloj de kelkaj spektantoj dissemitaj jen kaj jen inter la malplenaj vicoj da sidlokoj. Agripina  frostotremis kaj tiris sian pelerinon ĉirkaŭ siajn brakojn. La fenestroklapoj estis vaste malfermitaj por enlasi la lumon, sed ili ankaŭ enlasis la malvarman novembran venton, kiu facile venkis la malgrandan karbujon lokitan apude.

“Ha, Pina , mi esperas, ke vi ne atendis longe! Venu en mian ĉambron – ĝi estas pli varma.”

Agripina  sekvis sian onklon en lian studoĉambron, paŝante ĉirkaŭ ornama sitelo plena je volvaĵoj, kiu atendis tuj interne de la pordo por stumbligi vizitantojn nesingardajn. Malgraŭ la daŭra strebado de teamo da sklavoj kaj sekretarioj, la studejo ĉiam aspektis, kvazaŭ ĵus forlasis ĝin ses-sep skribistoj meze de sia laboro. Sur la tablo estas monteto da vaksaj tabuletoj kaj kelkaj duone malvolvitaj volvaĵoj, kiujn tenis malfermitaj diversaj paperpremiloj, statuetoj kaj aliaj malgrandaj objektoj. La pordoj de la ŝranko malantaŭ la tablo staris malfermitaj, montrante senordan abundon da skribiloj, inkujoj, tabuletoj kaj papirusaĵoj.

Klaŭdio direktis Agripina n al seĝo, kaj tiris sian propran seĝon al pozicio fronte al ŝi. “Kiel vi fartas – kaj kiel fartas Lucio? Supozeble lia naskiĝtago alproksimiĝas. Kiom aĝa li estas nun?”

“Preskaŭ dekunu-jara.”

“Ĉu jam dek unu! Mi devas pensi pri donaco por li. Eble bela libro.”

“Verŝajne tio plaĉos al li, se ĝi temos ĉefe pri ĉarkonkursoj. Ĉu tial vi petis min veni, oĉjo Klaŭdio – por demandi, kion Lucio deziras por sia naskiĝtago?”

“Ne precize.” Klaŭdio klinis sin flanken por preni skribtabuleton de la tablo. Ĝi estis malstabile lokita pinte de stako, kaj kiam li tiris ĝin, ankaŭ la dua tabuleto glitis de la stako kaj falis sur la plankon kun klako. Ne troviĝis sklavoj en la ĉambro – evidente Klaŭdio intencas konfidencan interbabiladon – do Agripina  mem kliniĝis por repreni ĝin.

“Ne gravas, ne gravas”, Klaŭdio diris senpacience. “La sklavoj okupiĝos pri tio poste.” Sekvis paŭzo, dum li fosis per sia dikfingra ungo enen kaj elen de la vaksa tabuleto, ne ĝenante sin preni grifelon. Agripina  atendis. “Supozeble vi scias, ke Palaso proponis vin kiel mian novan edzinon.”

“Li ja menciis tion al mi, oĉjo Klaŭdio.”

“Mi devas konfesi, ke tio unue ŝajnis al mi stranga ideo. Kion vi opinias pri ĝi?”

“Tio dependas, precize kion vi atendus, oĉjo.”

“ Pina , ĉu vi volas diri al mi, ke vi maltrafus la ŝancon fariĝi imperiestrino, ĉar vi estas tro skrupula por edziniĝi kun via onklo?” Agripina  apenaŭ sciis kiel respondi, sed bonŝance Klaŭdio tuj ŝanĝis la temon. “Ja ekzistas aliaj kandidatoj.”

Ĉu aliaj kandidatoj? Palaso tute ne menciis aliajn kandidatojn. “Tion mi aŭdis.”

“ Lolia Paŭlina , ekzemple – ŝi estas vera belulino.”

“Ĉu vi parolas pri tiu Lolia , kiu estis edzino de Boteto dum kelkaj monatoj?” Kaj ŝi ne estas tro skrupula por dividi liton kun Klaŭdio aŭ kun iu ajn alia, Agripina  pensis en si mem.