“Ĝuste ŝi – ĉarma virino.”
“Vi pravas, oĉjo, ŝi estas tre alloga kaj krome juna. Se tiuj estas la kvalitoj, kiujn vi serĉas en edzino...”
Klaŭdio aŭdigis mallongan ridon. “Vi pravas – mi jam provis tion. Kaj ĉu vi ne volas aŭdi, kiu estas la aliaj kandidatoj? Aŭ ĉu Palaso jam informis vin pri tio?”
“Ne”, Agripina konfesis.
“Narciso volas, ke mi edziĝu, aŭ pli ĝuste reedziĝu, kun Elia Petina .”
Agripina restis silenta dum momento, pensante pri la praktikaj sekvoj de tiu sugesto. Elia estis la patrino de Antonia , la pli aĝa filino de Klaŭdio, kies edzo estis Faŭsto Sula . Se Klaŭdio reedziĝos kun Elia , ĉu tio signifas, ke Faŭsto estu konsiderata kiel lia heredonto? Laŭ la impreso de Agripina , li ja estas sufiĉe senambicia junulo. “Kompreneble, Narciso de ĉiam ŝatas Elia n”, ŝi diris. “Li opinias, ke vi eraris, kiam vi eksedzinigis ŝin.”
“Do, Narciso edziĝu kun ŝi mem. Mi estis sufiĉe kontenta liberiĝi de ŝi la unuan fojon.” Klaŭdio elfosis vaksan buleton el la tabuleto kaj rulis ĝin inter siaj fingroj. “Kaj tamen Narciso pravis pri unu afero – estis eraro forlasi ŝin favore al Mesalina . Tion aranĝis Boteto. Li alvokis min iun matenon – Finfine ni trovu edzinon konvena por la onklo de la imperiestro. Li volis fari al mi komplezon – li sciis, ke mi neniam estis feliĉa kun Elia .”
Li silentiĝis, fiksrigardante per blindaj okuloj la skribtabuleton, kiun li ankoraŭ tenis enmane. Vidante, ke liaj pensoj vagas aliloke, Agripina ekzamenis lin: lian vizaĝon, kaj tion, kio ĝis tiam neniam koncernis ŝin: lian korpon. Kion ŝi sentas pri la neceso enlitiĝi kun li, se tio estos postulata? Kun sia fortika figuro kaj kronsimila blanka hararo li aspektis ne malloge – almenaŭ ne ĉi-momente, dum li sidis trankvile en sia studoĉambro. Ŝi sciis, ke sub streĉo likos liaj buŝo kaj nazo, dum lia kapo neregeble skuiĝetos. Sed eĉ tio ne estus la vera problemo. Kiel ŝi povos ŝanĝi sian rilaton kun viro, kiun ŝi konas dum sia tuta vivo, viro kiu en ŝiaj pensoj rolas preskaŭ kiel patro, al rilato de fizika intimeco?
Sed la premio... Sian tutan vivon Agripina rajtis nur rigardi, dum knaboj kaj viroj, multe malpli kapablaj ol ŝi, progresadis laŭ la kutima sinsekvo de postenoj por fari karieron, kaj akiris la praktikan sperton al ŝi malpermesatan. Nun la ŝanco estas proponata por ke ŝi kaptu ĝin, la ŝanco fari tiujn aferojn, kiujn ŝi de ĉiam deziras fari. Ĉu ŝi forĵetos ĝin nur pro tiu unu kondiĉo? Se tio estos la prezo, ĝi estos paginda. Sed ŝi ne konsentos je tio, krom se ŝi nepre devos – se eblos persvadi Klaŭdion edzinigi ŝin sen postuli tion, jen la aranĝo por kiu ŝi negocos.
“Mi eraris pri Mesalina ”, Klaŭdio finfine diris. “Ne pro tio, ke mi edziĝis kun ŝi, sed ĉar mi permesis al mi kredi, ke ŝi amas min same kiel mi amas ŝin. Mi estus devinta diveni, ke tia juna virino... Kaj kio pri vi, Pina ? Se ni geedziĝus, ĉu ankaŭ vi serĉus amantojn malantaŭ mia dorso?”
Agripina estis ofendita, ke li eĉ demandas. “Ĉu vi iam ajn aŭdis eĉ unu vorton kontraŭ mi?”
“Estis tiu afero pri Lepido...”
“Oĉjo Klaŭdio, tiuj estis falsitaj akuzoj. Ĉiuj scias tion.”
“Jes, kompreneble mi scias. Pardonu min.”
Kompatinda oĉjo Klaŭdio – Agripina ne miris, ke li hezitas fari la salton la kvaran fojon. Elia ĉiam kondutis perfekte konvene, se ŝi ne havus la kutimon mokaĉi lin publike – kompreneble tio okazis, antaŭ ol li imperiestriĝis. Kaj krome estis lia unua edzino, Urgulanila , kiu klare montris, ke ŝi preferas liberigitan sklavon al sia edzo.
“Tamen, estas unu afero”, Agripina diris. “Ĉu vi konsentus, ke la geedziĝo estu nur formala aranĝo?”
“Ĉu vi certas, ke tion vi deziras? Mi estos en ordo – mi havas Melisa n. Sed kio pri vi? Vi ja komprenas, ĉu ne, ke se mi edziĝos kun vi, mi atendos, ke vi kondutu kiel Livia ?”
Ĉu kiel Livia ? Momente Agripina bildigis al si tiun Livia n, kiu diskutis kun Aŭgusto liajn politikojn, kiu aŭskultis lin provi siajn paroladojn... Sed ŝia onklo ne parolas pri tio.
“Kiel Livia ? Ĉu vi volas diri, super ĉia suspekto?”
“Precize. Ĉu vere vi estus preta neniam plu ĝui seksumadon dum via tuta cetera vivo? – aŭ almenaŭ dum mia tuta cetera vivo. Kaj tio ankaŭ signifas, ke ne estos pliaj infanoj.”
“Verdire, tiu aspekto de la geedza rilato neniam aparte interesas min. Mi povas vivi tute bone sen tio.”
“Do, virta konduto venas al vi nature. Nu, tio estas bona afero. Mi ne povus elteni ripeton de tio, kio okazis kun Mesalina . Nu, se ni intencas proponi vin kiel mian edzinon, necesas plani nian strategion. Jen kie ni bezonos la helpon de Palaso – Pina , ĉu vi bonvole paŝos al la pordo por voki la sklavon?”
Dum la sklavo foriris por serĉi Palason, Agripina kaj ŝia onklo festis sian gefianĉiĝon per taso da vino. Kirliĝis interne de Agripina miksitaj emocioj de ekscito kaj ŝoko. Realiĝas la afero kiun Palaso delonge celas, sed nun kiam ĝi estas vere okazonta, ŝi konstatis, ke ŝi neniam plene kredis, ke li sukcesos efektivigi ĝin. Ŝi staras ĉe la rando de nova fazo en sia vivo, antaŭ periodo kiam ĉiuj ŝiaj ĉiamaj esperoj finfine plenumiĝos.
“Vi devos ĉesi nomi min onklo”, Klaŭdio diris. “Tio ne plu taŭgos, se ni estos geedzoj.”
“Do, kiel mi nomu vin? Ĉu nur Klaŭdio?”
“Supozeble vi ne deziras diri Via edza moŝto .”
“Kaj verŝajne venis la momento, kiam vi komencu uzi mian ĝustan nomon. Vi estas la sola homo, kiu ankoraŭ nomas min Pina .”
“ Agripina – tio sonas tiel formale. Mi neniam ĉesos pensi pri vi kiel mia eta Pina .”
“Sed... Klaŭdio.” Agripina trovis tion surprize malfacila, alparoli lin per lia nomo. Tio ŝajnis tiel senrespekta. “Se mi estos via edzino, mi atendos esti via partnero, ne malgranda knabino.”
“Vi pravas. Partnero de mia laboro.”
“Espereble ne tio”, Agripina diris. Tio estis la kromnomo, kiun Tiberio donis al Sejano. “Ĝi povus doni al la homoj la malĝustan impreson. Mi volas esti via partnero por helpi vin pri ĉiuj proponoj, kiujn vi strebas puŝi tra la senato – revizii la leĝojn pri heredado, malpliigi korupton en la provincoj...”
Klaŭdio ridetis al ŝi ame. “Eĉ se vi insistas, ke mi nomu vin Agripina , mi vidas, ke mi faris la ĝustan elekton.”
Ankaŭ Agripina ridetis al li kaj donis al sia estonta edzo kiseton ĉe la vango; tio ŝajnis la ĝusta reago. Klaŭdio kaptis ŝian manon kaj premis ĝin. Ŝi premis responde, tiam liberigis sian manon kaj reiris al sia seĝo. Prefere ŝi ne lasu lin tro intimiĝi, alie li povus ekatendi de ŝi pli aktivan plenumon de ŝiaj edzinaj devoj.
Palaso venis en la ĉambron. “Ĉu vi deziras paroli kun mi, Cezaro?”
“Jes, Palaso, vi estos kontenta aŭdi, ke via kandidato akceptis la proponon.”
“Gratulon, mia sinjoro”, Palaso diris. Tiam li turnis sin al Agripina kaj aldiris per tono de aŭdebla entuziasmo: “La filino de Ĝermaniko kiel imperiestrino!” Konsternis ŝin lia ĝojplena mieno. Neniam estis veninta al ŝia menso la ideo, ke povus esti emocia elemento en lia subteno, fakte ke ŝia edziniĝo kun la imperiestro povus gravi preskaŭ same al li kiel al ŝi.