Выбрать главу

“La demando estas”, Klaŭdio diris, “kiel ni aprobigos tion ĉe la senato?”

“Efektive, mia sinjoro”, Palaso diris. “La tuja problemo estos kiel venki la juran malpermeson. Necesos ŝanĝi la leĝon.”

“Ne temas nur pri la leĝo”, Klaŭdio diris. “Ekzistas delonge firme starigita principo. Multaj el la senatanoj povus senti kelkajn... kion mi diru... skrupulojn pro la sugesto, ke mi edziĝu kun mia nevino.”

Skrupulo   Agripina  notis al si mem, estas la preferata vorto de oĉjo Klaŭdio ĉi-matene.

“Mi ne kredas, ke tio estos serioza problemo, krom se oni deziras, ke ĝi estu tia”, Palaso diris. “En la pasinteco eĉ geedziĝo de gekuzoj ŝokis la homojn, sed nun tio okazas la tutan tempon.”

“Efektive, la tempoj ŝanĝiĝas, la tempoj ŝanĝiĝas”, Klaŭdio konsentis.

Agripina  memoris konsilon, kiun ŝi ricevis antaŭ multaj jaroj de sia praavino tuj antaŭ sia edziniĝo kun Domicio. Se vi deziras, ke via edzo faru ion, ne petu lin rekte.   Simple faligu la ideon en lian menson, kaj lasu lin kredi, ke li mem elpensis ĝin.  “Tio kion necesas fari, estas instigi la senatanojn mem proponi la aferon.”

“Ha, la subtila aliro”, Palaso diris. “Pri tio tre lertis Livia .”

“Efektive ŝi estis tre lerta”, Klaŭdio diris. “Tre ofte okazis, ke mi aŭdis Aŭguston prezenti iun opinion dum la vespermanĝo – mi ne kredas, ke li mem konsciis pri tio, sed estis Livia , kiu plantis la ideon en lian kapon. Tion via patrino neniam lernis fari, Pina , kvankam multemaniere ŝi estis admirinda virino.”

“Panjo ne pretis cedi al tiaj inaj ruzoj”, Agripina  diris. “Al ŝi tio estus ŝajninta subdigna.”

“Se mi rajtas komenti, mia sinjorino”, Palaso intervenis, “mi ne certas, ke tio estas nura demando de inaj ruzoj. Tutsimple ĝi estas bona politiko. Se oni deziras akceptigi iun leĝon ĉe la senato, precipe se ĝi verŝajne vekos polemikojn, oni ne simple leviĝas tute abrupte por proponi ĝin. Unue oni pretigas la terenon: oni malkovras, kiuj senprobleme subtenos la novan leĝoproponon, dum oni dediĉas tempon por diskuti kun tiuj, kiuj verŝajne kontraŭstaros ĝin, kaj faras sian eblon konvinki ilin, paŝon post paŝo, kaj persvadi ilin ŝanĝi sian opinion. Ĝermaniko havis apartan talenton pri tio – tial li estis tiel elstara diplomato.”

“Ĉu vere?” Ĉiam plaĉis al Agripina  aŭskulti laŭdojn de sia patro.

“Jes, kiel diplomato li elstaris eĉ pli ol kiel generalo, laŭ mia opinio. Kompreneble la plej grandan gloron ĉiam ricevas la armeo. La kontribuo de diplomatoj kutime ne estas rekonata, bedaŭrinde.”

“Efektive, neniu senato iam ajn honoris diplomaton per triumfo”, Klaŭdio konsentis.

“Kaj kiel senekscita triumfo estus tio!” Palaso diris. “Oni imagas la homamason laŭ la vojrando, atendantan ĉaregojn plenajn je rabaĵoj kaj dramajn reenscenigojn de la lasta venko, kaj anstataŭe ili vidas nur grupojn da viroj en togoj, kiuj promenetas laŭ la Sankta Vojo murmurante diskrete inter si.”

Agripina  ne povis reteni ridon. “Tio apenaŭ kaptus la atenton de la publiko.”

“Certe ne”, Palaso diris. “Sed la esenco de diplomatio estas, ke ĝi okazas malantaŭ la kulisoj.”

“Do, ni ĉiuj estas en konsento”, Klaŭdio diris. “Ni devas konvinki la senatanojn, ke por solvi la problemojn de la imperio necesas, ke mi edziĝu kun mia nevino. Nu, kiu verŝajne estus preta proponi tiun ideon dum senata debato?”

“Sed oĉjo... tio estas... Mi ne dubas, ke estus tute simple trovi iun senatanon, kiu proponus ion ajn laŭ via peto, se li kredus tion avantaĝa por si mem. Ne pri tio mi pensas. Ni bezonas homon, kiu sincere kredas je tiu plano. Ekzemple, amikon de mia patrino.”

“Mi komencos sondi la homojn morgaŭ”, Palaso diris. “Mi ne kredas, ke tio estos tro malfacila, mia sinjorino – mi certas, ke la plejmulto el la senatanoj tuj vidos la avantaĝon kunigi viajn du familiojn. Per tio finfine ĉesos la interfamiliaj kvereloj.”

“Ne necesas, ke vi memorigu min pri tio, Palaso”, Klaŭdio diris. “Mi scias, ke kiam mi estis nomumita, multaj homoj opiniis, ke la posteno estus devinta iri al membro de la Julia familio – inkluzive de mia estonta edzino.”

“Ĉu mi iam ajn diris tian aferon?” Agripina  faris sian eblon paroli per la sama ŝerca tono kiel li. “Espereble vi ne forgesas, ke mi tiutempe estis en Pontio.”

“Ne supozu, ke mi ne divenis viajn pensojn”, Klaŭdio diris. “Ĝuste kiel via kara panjo. Kaj tamen kontraste al ŝi, vi ĉiam havas sufiĉe da prudento por ne disbabili viajn opiniojn.”

“Mi neniam iam ajn esprimis la plej etan kontraŭstaron kontraŭ via elektiĝo kiel imperiestro”, Agripina  diris.

“Kompreneble vi neniam faris, mia kara, kaj ne supozu, ke mi ne estas danka pro tio. Bedaŭrinde ne eblas diri same pri iuj subtenantoj de via familio inter la senatanoj. Nu, finfine ili estos kontentaj – la Klaŭdianoj kaj la Julianoj definitive unuigitaj.”

“Laŭ mi, tio kio plaĉos al la homoj estos la senmakula reputacio de la sinjorino Agripina .”

“Tiel malsama de mia antaŭa edzino – vi ne bezonas aldoni tion, Palaso.”

“Mi intencis diri: la filino de Ĝermaniko, la filino de ŝia admirinda patrino. Tutsimple troviĝas neniu virino kun pli alta rajto iĝi kunulino de la imperiestro.”

PARTO SEPA

Aŭgusta

1

En Romo

Vintre, 48 pK

La imperiestro mem akompanis Agripina n al ŝia portolito, kaj ŝi ekiris al la domo, kiun ŝi kaj Lucio heredis de Krispo. Ŝi estis tiel ekscitita pro ĉio okazinta, ke ŝi apenaŭ havis sufiĉan paciencon por ripozi senmove sur siaj kusenoj, dum la portistoj veturigis ŝin laŭ la kruta strato, kiu kondukis al ŝia hejmo. Ŝi volis salti el la portolito kaj kuri supren laŭ la deklivo antaŭ ili. Ĉi tiu vespero devus esti okazo por festado, kaj tamen estis neniu, al kiu ŝi povos rakonti la aferon. Ŝi interkonsentis kun Klaŭdio, ke ilia gefianĉiĝo provizore restu sekreta. Laŭ la konsilo de Palaso, estas grave malkovri, kiuj estos iliaj apogantoj, antaŭ ol anonci la geedziĝplanon en la senato.

La tagoj ĉi-sezonaj estis mallongaj, kaj la stratoj jam mallumiĝis. Verŝajne pluvis dum ŝi estis en la palaco, ĉar la aero estis freŝa, kaj la malsekaj trotuaroj reflektis la flagradon de oleolampoj el fenestroj kaj pordoj. Homoj estis en festa humoro. Alproksimiĝis familia grupo: plenkreskulojn kaj infanojn akompanis servistoj portantaj torĉojn. Aroj da junaj viroj kronitaj de girlandoj vagis laŭ la vojo kun siaj brakoj ĉirkaŭ la ŝultroj unu de la alia, dum ili senmelodie kriegis Saturnfestajn kantojn.

Ŝajnis al Agripina , ke la Saturnfestaj amuziĝoj komenciĝas pli frue ĉiujare. Kelkafoje tio ĝenis ŝin, sed ĉi-vespere la ĝoja etoso en la stratoj eĥis ŝiajn proprajn ebriigajn emociojn. Anstataŭ agaciĝi, ŝi deziregis danci, rotacii, kanti kun la junuloj, kun voĉo leviĝanta pli kaj pli alten, dum ŝi proklamos sian sekreton al ĉiuj en la ĉirkaŭaĵo.

Sed kompreneble ŝi tute ne faris tiajn aferojn. Ŝi kuŝis en sia portolito kun ŝajna trankvilo, dum ŝi foliumis enmense la eksterordinarajn okazintaĵojn de la tago. Meze de ŝia ĝojo kaŝis sin unu vermeto malkvietiga. Kvankam Klaŭdio mem admonis, ke ili tenu sian gefianĉiĝon sekreta, li povus opinii, ke konvenas sciigi la novaĵon al sia estonta bofilo, kiu certe tuj informos sian patrinon. Agripina  neniam dividis kun Klaŭdio sian suspekton – ne, sian certecon – ke Emilia  estis la sendinto de tiuj krimuloj, kiuj preskaŭ sukcesis murdi Lucion. Verŝajne ŝi estus devinta diri ion pri tio antaŭ ol forlasi la palacon ĉi-vespere, sed ŝia instinkto avertis ŝin, ke nun ne estas la ĝusta momento. Al ŝia estonta edzo tre gravas lia rilato kun Silano kaj Emilia , kaj kvankam ŝi intencis iam elrevigi lin, tio estas afero, kiu postulos delikatan traktadon.