Выбрать главу

Ekzistis neniu dubo, ke Emilia  estos danĝera kontraŭulo. Jam de kelkaj jaroj oni vartas ŝian filon kiel eventualan sekvonton de la imperiestro, sed ĉar ankaŭ Agripina  havas filon, Emilia  nepre konkludos, ke la perspektivoj de Silano estas minacataj. Tuj kiam ŝi malkovros, ke ŝia kuzino edziniĝos kun Klaŭdio, ŝi certe faros ĉion eblan por subfosi ŝian pozicion.

Estas nur unu homo, al kiu Agripina  povos turni sin en tiu situacio. Alveninte hejmen ŝi tuj sendos mesaĝon al Palaso, por peti lin viziti ŝin kiel eble plej baldaŭ.

Antaŭ ol pasis duono de la posta mateno, Palaso alvenis ĉe la domo de Agripina . Ŝi estis kontenta, ke li taksis ŝian alvokon serioza. Kiam li sidis en ŝia studoĉambro kun taso da vino, ŝi forsendis siajn servistojn, kaj kundividis kun li siajn timojn rilate al Emilia . Palaso estis la sola homo, al kiu Agripina  estis konfidinta pri la provo de Emilia  murdi Lucion, kaj dum ŝi parolis, li kapjesis konsente.

“Vi prave estas tiel singarda”, li diris. “ Emilia  estas absolute senskrupula – ni jam ricevis pruvon pri tio. Kaj ŝi povus kaŭzi al vi seriozan malhelpon.”

“Mi restarigis la gardistojn ĉe la pordoj. Mi ĉesis fari tion post la ekzekuto de Mesalina  – mi supozis, ke tio ne plu necesos.”

“Tio estas saĝa, efektive. Sed nun kiam Emilia  perdis la protekton de Mesalina , ŝi ne riskos tiel krudan agon kiel sendi murdistojn. Ŝi tamen povus ankoraŭ ataki vin pere de la senato. Ne estos facile konvinki la senatanojn forigi la juran malpermeson por ke via onklo edziĝu kun vi. Kiam komencos disvastiĝi la onidiroj, ke ni volas aprobigi ŝanĝon en la leĝo, Emilia  faros ĉion fareblan por malhelpi tion. Multaj el la senatanoj certe havos dubojn pri la propono, kaj ŝi verŝajne provos persvadi ilin voĉdoni kontraŭ ĝi. Eĉ ne necesos rekte mencii vian nomon.”

“Ni ne povos malhelpi ŝin aŭdi pri la afero. Kiam vi komencos serĉi subtenon inter la senatanoj, kompreneble ili parolos pri tio. Sed la homo, kiu zorgigas min ĝuste nun, estas Silano. Mi timas, ke Klaŭdio sciigos al li, ke ni planas geedziĝi, kaj tiam kompreneble Silano tuj informos sian patrinon.”

“Jes, efektive Silano estas la ĉefa risko en ĉi tiu momento. Bonŝance li forveturis el Romo por la Saturna festo, do ni estos sekuraj ĝis tio finiĝos.” Palaso silentiĝis, fiksrigardante profunde en sian tason dum li kirletis la vinon. Fine li diris: “Ni devos trakti Silanon antaŭ ol ni povos fari ion ajn alian.”

Agripina  konsterniĝis. “Palaso, pri kio vi pensas? Mi scias, ke Emilia  provis mortigi mian filon, sed... ne tian aliron mi deziras.”

“Mia sinjorino, vi baldaŭ fariĝos la edzino de la imperiestro. Ĉu vi kredas, ke estas eble por virino en tiu pozicio teni ĉiam purajn manojn?”

“Palaso, mi ne intencas esti dua Mesalina . La homoj timis kontraŭstari ŝin – kiam ŝi deziris ion, neniu kuraĝis malhelpi ŝin. Ne tia imperiestrino mi volas esti. Mi volas helpi mian edzon pri lia laboro, kaj mi volas ke ni du lasu Romon en pli bona stato ol ni trovis ĝin – same kiel Aŭgusto kaj Livia . Se mi ne povos fari tion, ne havas sencon entute edziniĝi kun Klaŭdio.”

“Mi ĝojas aŭdi vin diri tion, mia sinjorino, kaj mi admiras viajn bonajn intencojn. La problemo estas, ke kiam Emilia  konstatos, ke Klaŭdio planas edziĝi kun vi, ŝia sola penso estos, kiel bloki tion. Ĉiuokaze, mi certas, ke ni povos trovi manieron solvi la problemon. Hazarde okazis, ke mi ricevis informon, kiun ni eble povos utiligi. Mi manĝis ĉe Vitelio antaŭ kelkaj vesperoj...”

“Vitelio?”

“Li estas bona amiko de la imperiestro. La pasintan jaron li estis nomumita cenzuristo al la senato – estas lia tasko certiĝi, ke ĉiuj senatanoj havas la... ni diru, la taŭgajn moralajn ecojn por la alta ofico kiun ili tenas.”

Agripina  demandis sin, kion li volas sugesti. “Supozeble devas esti pluraj senatanoj, kies moralojn oni prefere ne ekzamenu tro detale.”

“Precize tiel. Estas iom tro frue por diri pli, sed mi esperas baldaŭ havi por vi informojn. Kaj intertempe mi rekomendas, ke vi ne menciu la aferon al via onklo. Li havas altan opinion pri Silano, kaj gravas al li doni al tiu branĉo de la familio la ŝancon, kiun laŭ li ĝi meritas. Li opinias, ke oni maljuste neglektis ilin pro la adulto de via onklino – li volas montri, ke eĉ se al Julia  mankis moraloj, tio ne karakterizas la tutan branĉon.”

La tuta afero estis enigma por Agripina , sed ŝi konstatis, ke Palaso ne intencas evoluigi la temon ĝuste nun. Kaj eble ŝi mem ne deziras scii tro multe pri liaj manovroj.

Tute nature, Agripina  kaj Lucio estis invititaj al la palaco dum la Saturna festo por ĝui la okazon kun la imperiestro kaj lia familio. Kiam ili alvenis, ĉirkaŭ la oka horo de la tago, oni kondukis ilin en privatan manĝosalonon. Kvankam malgranda, ĝi estis belege dekoraciita kun flavaj muroj kaj poluritaj akcesoraĵoj lignaj, kaj kiam Agripina  envenis ŝi tuj ricevis impreson, ke ĉi tio estos agrable intima okazo. Estis nur du aliaj gastoj, kiuj jam kuŝis sur unu el la divanoj. Tiuj estis Antonia , la pli aĝa filino de Klaŭdio, kaj ŝia edzo Faŭsto.

“Tiu ne povas esti Lucio!” Antonia  kriis. “Vi kreskegis de kiam mi laste vidis vin! Sed ne pasis tiom da tempo!”

“Dum la ludoj”, Lucio diris. “Vi vidis min kaj Britanikon sur niaj poneoj.”

Lucio pli interesiĝis pri la pentritaj scenoj sur la muroj ol pri konversaciado kun siaj plenkreskaj parencoj, kaj akceptinte malvolonte la kutiman interŝanĝon de kisoj, li vagis ĉirkaŭ la ĉambro por ekzameni ilin pli detale.

Antonia  havis nur dek ok jarojn, sed ŝi jam vidviniĝis kaj reedziniĝis antaŭ proksimume du jaroj. Ŝia unua edzo estas enplektita en ia komploto kontraŭ Mesalina  – aŭ eble li malkovris pli ol sagaca homo prefere sciu pri ŝia privata vivo. Ĉiuokaze, post lia ekzekuto Mesalino profitis de la situacio por edzinigi la filinon de Klaŭdio al sia propra duonfrato. Agripina  ĝis nun renkontis Faŭston nur kiel unu eron de la homamaso ĉirkaŭ la imperiestro en diversaj oficialaj okazoj. Li ŝajnis trankvila kaj afabla junulo, ne multajn jarojn pli aĝa ol sia edzino – ne estis lia kulpo, ke li kundividas patrinon kun Mesalina . Kaj Antonia  efektive rilatis kun li tre ameme. Unuigis la paron zorgoj pro la sano de ilia malgranda fileto, kiun ili lasis hejme kun lia vartistino. Kiam Agripina  ĝentile demandis pri li, ili respondis eviteme. Ŝi jam aŭdis de Klaŭdio, ke la infano estas malsaniĝema, kaj ke li malverŝajne travivos ĝis sia dua datreveno.

Per ilia maniero saluti ŝin, Agripina  konstatis kun kontento, ke ili evidente havas neniun ideon, ke ŝi baldaŭ iĝos la nova vicpatrino de Antonia . Tio sugestas, ke Klaŭdio respektas ilian interkonsenton teni la gefianĉiĝon sekreta. Se li ne sciigis eĉ sian propran filinon, ne estas granda risko, ke Silano aŭ Emilia  malkovros la aferon.

La pordo malfermiĝis kaj Oktavia  enŝteliĝis. Ĉi tiu Saturna festo ne povas esti feliĉa okazo por ŝi: ŝia unua sen la patrino, kiu estis forprenita de ŝi antaŭ nur du monatoj. Ŝi iomete gajiĝis, kiam ŝi vidis Lucion, kaj iris stari apud li antaŭ unu el la murpentraĵoj, kiu montris scenon el la vojaĝoj de Uliso. La heroo estis ligita al la masto de sia ŝipo, por ke li ne cedu al la logado de la Sirenoj, kiuj kantis al li de la ĉirkaŭaj krutaĵoj. Iliaj voĉoj estis nerezisteblaj, sed iliaj skvamaj flugiloj kaj dornaj vostoj atestis pri ilia vera naturo.