“He, he, fraŭlineto, ĉu vi ne forgesis la ĝentilaĵojn?” Klaŭdio sekvis sian filinon en la ĉambron. “Ĉu vi salutis viajn kuzinon kaj fratinon?”
“Estas la Saturna festo, paĉjo”, Antonia memorigis lin. “Oni atendas, ke la aferoj estu misfaritaj.”
“Inversigitaj kaj renversitaj”, Klaŭdio konsentis. “Nu bone, komencu per Lucio, poste via pli aĝa fratino kaj onklo Faŭsto, kaj laste vi iru doni kison al via kuzino Pina .”
“Ĉu vi ricevis belan donacon por la Saturna festo?” Agripina demandis la knabineton, kiu venis saluti ŝin. Je ŝia bedaŭro, Oktavia komencas perdi tiun rondan vizaĝon, kiu tiom memorigas ŝin pri Livila dum ties fruaj jaroj, aŭ eble tutsimple ŝian similecon al Livila iom post iom anstataŭas la realeco de la knabino mem.
“Jes, mi ricevis La fablojn de Ezopo , kaj Briĉjo ricevis parolantan papagon.”
“Britaniko?” Agripina rigardis ĉirkaŭen.
“Li venas. Sosibio volis, ke li surmetu sian novan tunikon, kiun li ricevis por la Saturna festo, sed li ne volis. Li ĉiam volas porti la samajn malnovajn vestojn, kaj Sosibio koleris. Li diris, ke se li ne ŝanĝos sian tunikon li bedaŭros tion, eĉ se estas festotago.”
Agripina estis invitita ekkuŝi apud sian onklon sur la meza divano, dum Oktavia kaj Lucio devis sidi sur taburetoj ĉe la mala flanko de la tria divano, kie ili ne ĝenos la plenkreskulojn. Britaniko finfine alvenis en brodita tuniko. Li rigardis ĉirkaŭ la ĉambron en konfuzita maniero, tirante la dekoltaĵon de sia nova tuniko kvazaŭ ĝi gratas lin. Ŝajne li ne aŭdis la memorigon de sia patro saluti siajn parencojn, kaj Klaŭdio devis ripeti tion du fojojn antaŭ ol li venis por murmuri kelkajn malvolontajn vortojn al Agripina . Kiam ŝi provis kisi lin, li retiris sin.
Post du tagoj da Saturna festado, Agripina ne deziris manĝi plian pezan manĝon, kaj ŝi estis kontenta pro la konstato, ke la manĝaĵoj estas bele prezentataj kaj ne tro riĉaj. Ili konsistis ĉefe el fiŝaĵoj kaj verdaj legomoj, krom kelkaj el la specialaj dolĉaĵoj tradiciaj por la sezono. Komence la konversacio ne fluis glate. Iu ajn temo tuŝanta la familion estis evitenda, kaj ŝajnis pli sekure interŝanĝi pensojn pri la publikaj ceremonioj kaj bankedoj okazintaj antaŭ du tagoj. Klaŭdio kaptis la okazon por regali la grupon per pedantaj historiaj konsideroj pri la origino de la festivalo.
Dum la sklavoj ankoraŭ purigis la tablon kaj forbalais de la mozaika planko la restaĵojn, ensaltis kvin-ses komikistoj kun kaprioloj kaj transkapiĝoj. Post prezento de ĵonglado kaj akrobataĵoj, unu el ili paŝis antaŭen por alparoli sian malgrandan spektantaron. Laŭ la stilo de heroldo proklamanta en la Forumo, li anoncis la temon de ilia skeĉo. Honore al la Saturna festo, kiam sklavoj havas antaŭrajton super siaj mastroj kaj ĉio estas renversita, estos permesate al virinoj eniri la senaton. Tiu priskribo tuj vekis la intereson de Agripina . Ŝi estis scivola, kiel ili traktos la ideon, kaj vere ridigis ŝin la maniero, laŭ kiu la komikisto imitis oficialan heroldon, kaj la sugestaj gestoj, per kiuj li spicis sian proklamadon.
Tri komikaj aktoroj enpaŝis laŭ afekta maniero, vestitaj kiel virinoj kun krete blanka ŝminko kaj remburitaj mamoj. Nun kiam virinoj rajtas kunsidi en la senato, ili deklaris per akutaj falsetaj voĉoj, ilia unua dekreto estas, ke la tagordo ne komenciĝu ĝis meze de la mateno, por ke ili havu tempon por ŝminki kaj frizi sin antaŭ ol aperi publike. Post tio la tuta kompanio lanĉis sin en ĥaosan debaton, kiu konsistis ĉefe el interŝanĝo de insultoj pri la vizaĝoj kaj figuroj unu de la alia, miksitaj kun minacoj elgrati al si reciproke la okulojn. Estis tamen unu afero pri kiu ĉiuj konsentis: estas maljuste, ke nur virinoj devas elteni la doloron kaj danĝeron de naskado. Ili decidis aprobi novan leĝon, laŭ kiu viroj naskos la infanojn, dum virinoj aliĝos al la armeo kaj foriros por defendi la limojn de la imperio.
Dum Agripina emis foje ridi pro la ŝercoj, samtempe pikis ŝin sento de incitiĝo. La skeĉo ridindigas virinojn, kvazaŭ ili pensas nur pri vestoj kaj juveloj. Ĝi sugestas, ke ili ne kapablas diskuti sen gliti al stulta kriado de insultoj. Kompreneble virinoj scius kiel partopreni en inteligenta debato, se ili ricevus la ŝancon. Finfine, ekzistas la ekzemplo de Hortensia , la heroino de Agripina , kiu ne nur parolis antaŭ la reganta virtriopo en la Forumo, sed faris tion tiel elokvente, ke la viroj estis devigataj cedi al ŝiaj argumentoj.
Post lasta kanto la komika trupo retiriĝis, dum la sklavoj enportis ludtabulojn kaj ĵetkubujojn. La preferata distraĵo de Klaŭdio estis ludi triktrakon, precipe en festaj okazoj – iam li eĉ verkis historion de la ludo kun seriozaj diskutoj pri strategio. Agripina mem neniam interesiĝis pri rulado de ĵetkuboj, kio laŭ ŝi estas malŝparo de tempo. Eĉ en Pontio, kiam ŝi havis pli da libera tempo ol ŝi sciis utiligi, ŝi neniam sentis la tenton forfrivoli ĝin puŝante ludpecojn sur tabulo. Dum la Saturna festo tio tamen estis tradicia, kaj ŝi faris sian eblon kundividi la entuziasmon de sia estonta edzo pri la ludo. “Ne tien metu vian pecon, Pina ! Ĉu vi ne vidas, ke vi malfermas al mi la ŝancon bloki vin dum mia venonta vico?”
Montriĝis, ke Oktavia heredis la pasion de sia patro pri ĵetkuboj kaj tabulludoj. Ŝi defiis Lucion kunludi Kvin-en-vicon, kion li akceptis kun la supereca mieno de junulo dekunu-jara, kiu volas afabli al sia pli juna kuzino. Tiu esprimo baldaŭ forviŝiĝis el lia vizaĝo, kaj malgajninte du fojojn sinsekve, li rapide akceptis la inviton de Britaniko veni renkonti lian parolantan papagon.
“Jes, tio estas bona ideo!” Oktavia puŝis flanken la ludtabulon kaj saltis surpieden. Ŝi venis al la divano de Agripina , kaj proponis sian manon. “Ni iras supren al la birdejo. Ĉu vi volas veni kun ni, kuzino Agripina ?”
Flatis Agripina n la preteco de la knabino partoprenigi ŝin. Kompreneble Oktavia havas neniun ideon, ke ŝi parolas kun sia onta vicpatrino, sed ŝia deziro amikiĝi aŭguras bone por la estonteco. “Tre volonte”, ŝi diris.
“Voku la sklavojn por via pelerino, antaŭ ol vi iros supren”, Klaŭdio konsilis. “Estas malvarmete tie supre en ĉi tiu sezono.”
La birdejo estis tuj sub la tegmento. Britaniko kaj Lucio saltis supren laŭ tri ŝtuparoj, dum Oktavia sekvis pli malrapide, rigardante malantaŭen de tempo al tempo por certiĝi, ke Agripina , volvita en sia pelerino, ne tro postrestas. Kiel Klaŭdio avertis, ĉiu etaĝo estis pli frosta ol la antaŭa. Ĉi tio nepre estu rapida vizito, Agripina pensis en si mem. Altaj fenestraj truoj enlasis la krepuskan lumon de malfrua posttagmezo, sed la tagoj ĉi-sezonaj estis mallongaj, kaj baldaŭ estos tro mallume por retrovi sian vojon malsupren.
La lasta ŝtuparo kondukis al kaduka pordo kun farbo senŝeliĝanta por malkaŝi pli malnovajn tavolojn en diversaj koloroj. Britaniko malfermis ĝin per abrupta tirego, kaj Lucio sekvis lin internen.
“Venu, kuzino Agripina !” Oktavia diris. “Venu vidi la birdojn!”
Agripina atingis la pordon, kie ŝi tuj ekhaltis. Ĉiu senso estis atakata de misa bruego de fajfoj kaj huoj kaj grakoj, miksita kun la haladzo de birdofekaĵetoj kaj la odoraĉo de malfreŝaj lignosegaĵoj. La ĉambro konsistis el mallarĝa koridoro kondukanta al granda nefermebla fenestroaperturo, kaj la du longaj muroj estis tegitaj de dekoj da kaĝoj, kiuj ĉiuj entenis plurajn saltetantajn, flirtantajn flugilbatantajn enloĝantojn.