Выбрать главу

– Nenio.

Klarigi mi ne sciis.

Mi sentis min malforta fronte al la konstato, ke ĉe mi finiĝas unu ĉapitro kaj komenciĝas nova.

Iom poste memfido revenis. Ĝi estis videbla de ekstere. Mi kuŝiĝis en bankuvon plenan de ŝaŭmo kaj li sidiĝis apud mi.

– Vi aspektas tre memfida! – diris li.

Mi bone fartis. Maltrankvilo malaperis. Mi sciis, ke li baldaŭ foriros el mia vivo kaj tiumomente ne bedaŭris tion.

Sur la akvujo de necesejo Uŝi desegnis fiŝojn. Ili naĝis meze de iuj herboj kaj estis striitaj ruĝeblanke.

Li helpis al mi ĉe sekiĝo. Mi jam konfesis al li ke mi ne emas viŝi mian haŭton post banado. Tio estas teda.

– Mi helpos al vi! – Entuziasmo sentiĝis.

Jarojn poste li koleretos kiam mi malseka post duŝado engrimpos lian liton ĉar mia humido algluiĝis al li. Entuziasmo mankis.

– Oni ne viŝis sin adekvate! – Oni estis mi. Anstataŭ Entuziasmo riproĉo sentiĝis.

Kiam ni vojaĝis tra Makedonio survoje al Greklando, mi ridis apud sunfloroj tra kampoj. Kion farus Van Gogh tie ĉi? En Skopje restis al mi bildkarto superflua. Ĉu ni skribu al Uŝi? Ŝajnis bona la ideo. Ŝi restis ĉe fenestroj kun pluvgutoj, antaŭ ni estis Greklando. Mi skribis ŝian adreson, sciante ĝin ankoraŭ parkere. – Ĉu vi volas ion aldoni?

Nur en aŭtuno mi komprenos kial ombro trakuris lian vizaĝon. Li nur aldonis sian nomon. Aŭtune ŝi skribis al mi. Mi malfermis ŝian bluan leteron sensuspekte. En la unuan frazon ŝi vokis helpon de fluta koncerto por diri al mi tion kion ŝi volis diri: Jan  kaj ŝi intimiĝis kiam mi forlasis la urbon.

Ŝi volas, ke mi tion sciu.

Mi refaldis la bluan paperon kaj pensis pri mia pulovero en ŝia ŝranko.

Pri lia senvorta subskribo sur mia sunflora poŝtkarto greklanda.

– Kion, ĉu vi sentis vin unika? – helpis la voĉo forpeli sufokiĝon.

Mi ne plu emis esti ŝia amikino. Mi emis, sed mi ne povis. Pro ĵaluzo. Tre simple.

Pri ŝi ni parolis kun rigido anstataŭ sincero en niaj voĉoj. Li decidis translokiĝi al mia lando. Mia lando komence konsistis el mia ĉambro, mia lito, miaj manoj. En ĝardeno sennombraj herboj. Ni matenmanĝas mole kuiritajn ovojn festante sensignifan tagon de pasanta printempo.

– Domaĝe, ke vi ne estas botanikisto! Estus bone scii nomon almenaŭ de ĉiu deka planto sub niaj piedoj.

– Mi pleje ŝatas tiujn bluajn. – Mi rigardas la bluaĵon kun la nekonata nomo, sen scii, ke ĝi por ĉiam eniris nian konversacion. Iu abelo venis vidi kion li skrapas en la ovoŝelo. Li svingis manon por forpeli ĝin.

– Ne pelu ĝin for! – reagis mia superstiĉo, timanta, ke oni forpelos printempon kaj ĉion.

Tro malfrue. Li jam faris.

Ni ekstaris kaj reportis vazaron de la ĝardeno endomen, marŝante sur sennomaj plantoj, kvazaŭ ili ne ekzistus.

Multo antaŭis al la idilia matenmanĝo en mia domo.

Ni ne ofte parolis pri la urbo de nia renkontiĝo.

Memoron pri ĝi fuŝis paralela penso pri Uŝi. Ŝi loĝis ambaŭloke, En la urbo kaj en la renkontiĝo mem.

Miaj pensoj malofte reiras tien. Trudas sin al mi konstato, ke tiuurbe oni ĉion pagigis. Nur mi ne ricevis fakturon por feliĉo. Aŭ ĉu tamen?

Tie ni kuiris en prunteprenitaj patoj. Rubaĵon ni kaŝe elĵetadis al fremdaj rubujoj: la nia ja ne havis necesan glumarkon por la aktuala jaro, kiu certigus la forporton de rubaĵo. Ni ne havis tutjarajn etikedojn. Ni ja provizoris tiuvintre.

Vespere ni promenadis ĉirkaŭbrakumitaj kun rubaĵsako enmane, spionante pri malplenaj kolektejoj. Ĵetinte rubaĵon, ni rolis geamantoj apud montrofenestroj. En ili plastaj modelportantoj jam anoncadis nian unuan printempon.

Kiel post jaroj revoki al mia memoro gustojn de foraj montrofenestraj kisoj? Malfacilas rekonstrui ilin kiel odoron de flavpetala rozo subfenestra. Ilin valorus reteni kaj ne rankoron. Malgraŭ la scio, ke la pordo, tra kiu li eniris alportante panon kaj malsekajn narcisojn, enlasos lin post mia foriro por trinki teon ĉe Uŝi.

- Verŝajne el via taso! – ĝoje pikas la voĉo. – Ne pensu nur, ke al ŝi li ne donacis narcisojn!

Al la vazaĝo de mia sentimentaleco la voĉo gaje verŝas plenan sitelon da malvarma akvo. Mi ne defendas min antaŭ ĝi.

Uŝi dum jaroj restis inter ni. Diskrete kaj fajne. Mia troigita sentemo kapablis senti ŝin. Kompreni ankaŭ.

Por kristnasko ŝi aperis kiel donaco. Por li donacĉeno. Por ĉiu tago sur ĝi pendis unu dolĉaĵo. Ĉe la fino de la ĉeno luliĝis lanaj ŝtrumpoj. Ankaŭ por mi samaj, grizaj. En ilia fadenaĵo mi rekonis ŝian kroĉileton. Unua bombono gustis nedolĉe kiam ĝi degelis en mia buŝo. Domaĝe! Mi volis plue ŝati ŝin, sed semajnoj estis necesaj, por ke mi povu surmeti la ŝtrumpojn kaj simple senti ilian varmon – sen pensi pri donacintino.

Kelkajn jarojn poste mi solis vespere ĉe la skribotablo. Ni loĝis lialande kaj mi ne emis levi aŭskultilon de telefono. En ĝin necesis paroli lian lingvon. Ĉiu telefonvoko iom timigis min. Sed ne eblis eskapi.

– Jan  ne estas hejme – diris mi. – Eble li venos post unu horo.

Rapida “klik” aŭdiĝis post dankvorto. Nenio pli. – Telefonis iu ino al vi, ŝi ne prezentis sin – raportis mi vespere.

Sed mi ne estis maltrankvila, El bankuvo ne eblis purigi ruĝbrunan makulon de gutanta akvo.

Vespero havis cent vizaĝojn. Mateno estis for, mateno estis morgaŭ. Mi ne plu parolis. Nek pri telefo

noj; nek pri makuloj enbankuvaj. Li venis hejmen kaj mi ŝatis rigardi kiel li malbutonumas sian ĉemizon.

Kelkajn tagojn poste venis letero por mi. De Uŝi. Uŝi estis tiu voĉo vespera. Ŝi volis paroli kun Jan  kaj ŝi embarasiĝis, aŭdinte mian voĉon en lia loĝejo.

Ĉu ŝi ne sciis, ke mi jam de jaroj translokiĝadas kun li tra provizoraj landoj kaj loĝejoj?

Tiutempe mi sentis min la plej grava persono en lia adresaro. Tiam ĝi aŭtomate malfermiĝadis ĉe la paĝo kun mia nomo.

Hodiaŭ ne plu estas tiel.

Mi sidiĝis iun matenon al tajpilo kaj respondis al Uŝi. Iial mi menciis al ŝi la timigan maskon de Barbara. Ŝi rekonis malgajon en mia letero kaj reskribis al mi milde kaj amike.

Min ĝenis ŝia bondeziro. Kaj ŝian mildan leteron mi disŝiris. Por kaŝi agresemon, mi silentiĝis.

Kun mi pasigis Jan  ses jarojn. El ili nur kelkajn tagojn kun Uŝi. Foje-foje ili renkontiĝis. Mi primitive enviis ŝin pro libero kaj riĉo. Al ŝi apartenis Kalifornio kaj Parizo. Mi havis nenion.

Kiam li forvojaĝis al ŝi, mi iris kun amikino farbi iun malnovan lignan domon. Bruna farbo fluis laŭ mia mano, mi etendis la fingrojn malpurajn kaj pensis pri ŝi. Ŝi ŝajnis pli bonŝanca. Nun kiam mi rigardas malantaŭen al la jaroj kun Jan , mankas al mi el la sumo tiuj tagoj, kiujn li ne pasigis kun mi. Aparte tiuj kelkaj jam li estis kun Uŝi. Renkontiĝoj diverslokaj, diverslandaj. Neniam hazardaj.

Amatinoj ĉiam ŝajnas esti pli bonŝancaj ol edzinoj. Ĉu ili konscias pri tio? Aŭ ĉu ili nur amare pensas pri sia efemero?

Mi decidis neniam telefoni al edzoj kiujn mi amos. Por eviti embarason rekoni propran voĉon en la voĉo de edzino.

– Telefoni al edzoj, kiujn vi amos? – Plurale? Mirinde! Via optimismo revenis! Do, oni amos denove? Vi ne haltos tie ĉi? – la voĉo konfete disĵetas gajajn demandojn al kiuj ĝi scias respondon. Mi ankoraŭ ne kuraĝus. Sed ĝi jam ordonas.

– Necesus purigi tirkestojn, kara mia! Simple sidiĝu iun posttagmezon kaj elverŝu iliajn enhavojn surplanken. Relegu diagonale, se vi volas, aŭ bruligu nur tiel, sen relego.

Mi ne emis. Mi prokrastadis de semajno al semajno. Mi sciis, ke mi denove devus konfrontiĝi kun la tagoj pasintaj.

Iam mi faris.

Teo malvarmiĝis en mia taso.