Mi legis la tekstojn el miaj tirkestoj kaj apartigadis tiujn kiuj estis forĵetindaj. Mi ne povis ilin tuj disŝiri. La unua teksto ŝajnas veni el fora tempo kaj mi ne tute kredis, ĉu ĝi vere al mi okazis. La tempo kiam ni loĝis apartigite ĉiu en sia mondo kuŝas nun for kiel en fabelo: malantaŭ sep valoj kaj sep montoj. La jaron entranĉis ferioj kaj festotagoj, kiuj permesis renkontiĝojn.
Mi povis beni la malkongruon de eŭropa Oriento kaj Okcidento rilate la festotagojn. Sekve eblis renkontiĝi ne nur por kristnasko sed ankaŭ por la Festo de la Unua de Majo. Foje ĉe li, foje ĉe mi.
Mi ŝatis vojaĝi al lia mondo. Okcidenten. Mi plezure promenis eĉ tra manĝaĵvendejoj. Ili memorigis min pri iuj ŝlositaj ejoj en fabelaj kasteloj, kiujn oni neniukaze rajtis enpenetri. Ĉar ili kaŝis riĉon kaj sekretojn. Ĉi tie, servutuloj en manĝaĵimperio jam malkovris ĉiujn sekretojn de kaŝitaj kestoj kaj sur ĉaretoj forportadis konservaĵojn de artiŝokoj kaj palmmedoloj. Tie centoj da fromaĝspecoj estis enpakitaj kiel amuletoj en susuraj rektangulaj folioj.
Li ŝatis veni al mi kaj aĉetumi ĉebazare de vilaĝaninoj. Rememori ke laktuko ne kreskas en plastaj sakoj sed en bedoj de vilaĝoj, kies nomoj estis plenaj de konsonantoj kaj ĝardenoj de floroj. Ni interŝanĝis rideton eksciinte dum aĉeto de mirteloj, ke la vilaĝanino ofertanta ilin kolektis la fruktojn frumatene dum ni ankoraŭ dormis ĉirkaŭbrakumitaj.
Pleje mi ŝatis tiun tempon kiam li elektis la trajnon kiu lin alportos. La tagoj subite ekgvidis ien kaj la adiaŭo ŝajnis malproksima kiel la Luno mem.
Mi vizitadis geamikojn por anonci lian alvenon. Li venas, sekve pri lia ekzisto ne eblas dubi. Ĝojon oni volonte dividas.
Penelopo mi ne estis. Ne nur pro tio ke mi ne scias teksi. Ankaŭ malteksado hororigas min. Kiel rapide minutoj disfadeniĝas. La posttagmezo en kiu
elkreskis manika pulovero el sub virina mano ŝajnas esti konservita en ĝi. Se oni maltrikas ĝin, ĝi ĉesas ekzisti. De la tago restas nur mola amaseto de bukla lano.
Mi neniam lernis esti Penelopo. Pri la temo de fidelo al unu sola viro mi neniam povus doktoriĝi, teoriumis mi. Praktiko aspektis iom alia.
Ĉe geamikoj estis gaja societo. El inter ĉeestantoj elstaris aktoro, tro laŭta. Se talentita, tiam pro senespero. Li kutimis esti en la centro de diskutoj: ĉiuj finluditaj roloj de malfeliĉuloj vekiĝis post eltrinkita glaso.
Mi leviĝis diskrete kaj pretis eliri. Ĉe la pordo haltigis min lia eluzita frazo. Mi tenis jam la anson.
– Ne foriru ankoraŭ! Mi recitos por vi Li Taibai!
Fora vespero el lerneja tempo ridetigis min.
– Mi recitos por vi Li Taibai! – insistis li.
Kun komplica sento mi tuŝis lian hararon. La haroj estis akraj kaj nekombitaj.
Miraklistoj estas geaktoroj. En ili koncentriĝis ĉiuj monologoj kiuj tristigis la mondon.
– Mi ne rajtas al Li Taibai. La lasta aŭtobuso al mia vilaĝo foriros post kvin minutoj.
Mi lasis la ĉinan poeton al la aliaj.
Li atingis min sur ŝtuparo, butonumante sian jakon.
– Mi akompanos vin! Mi emas resti ankoraŭ iom kun vi!
Obstinaj dorlotitoj kiuj pri ĉio volas mem decidi.
– Vi ne povas veni kun mi!
– Sed mi vere ŝatus!
– Atendu momenton, ke mi klarigu al vi: mi loĝas tre malproksime kaj mia tutlasta aŭtobuso ... vi ne plu povos reveni urben.
Li finbutonumis sian jakon. Ni kvereletis en nebulo de urba parko kaj mi emis kiel atestanton inviti apudan platanon.
– Vi ja devus kompreni, ke mi loĝas malproksime!
La arbo pretis interveni: tio ja estas malbona argumento. Diru prefere, ke vin ne interesas Li Taibai. Ne parolu pri malproksimo.
La ulo subtenis la arbon:
– Malproksime loĝas Neĝulino nur. Mi revenos perpiede. Ne gravas. Mi piediros. Tute ne gravas.
La aktoro ŝatis tiun vesperon akompani min malproksimen. Al mi ekplaĉis lia obstino. Li estis pli konvinka ol mia rifuzemo.
Kiam ni alkuris, la aŭtobuso jam lumigis siajn ruĝajn lumojn ennebule.
– Kiam tiu aŭtobuso revenos urben?
– Tuj – respondis la ŝoforo ridetante, sciante ke ĝi revenos malplena.
Ĉe mia aŭtobusa haltejo estis strange vidi novan viron apud mi. Tie min ĉiam la samaj brakoj akompanis. Kaj jen tiu ulo, kiu eĉ ne scias, kiu pordo efektive estas la mia.
Per fajrigilo li lerte prilumis mian seruron. Mi klare vidis, kiel la ŝlosilo tremetas en la lumcirklo.
– Kiu estas ĉe vi hejme? – subite li memoris starigi tiun demandon.
– Hodiaŭ neniu. – Kvazaŭ iu verso de Menart reeĥus inter ni.
– Ĉu kafon? – li proponis.
Mi rigardis kiel li aktorlerte kuiras kafon. La sceno perfekte konata, kiel ĉe ofta ripetiĝo: ĉiu movo jam bone pristudita. Mi forgesis demandi lin kiam li lastfoje havis scenejtremiĝon. Tiu demando certe ridigus lin. Dentojn li havas de tiu speco kiajn oni devas tuj forgesi aŭ deponi en privatan antologion de ridetoj.
– Ne okazu la dua! – preĝis en mi la voĉo, dum li enverŝis kafon. Tiutempe la voĉo ankoraŭ preĝis, estinte seninflua. Potenco de ironio venis kun postaj jaroj.
Versojn de Li Taibai mi nun ne plu memoras. Ĉu ili odoris je kafo?
Matene ni promenis apud montrofenestro kun ludiloj.
– Ĉu vi aĉetos al mi ĉevalidon? – liaj dentoj ekbrilis kiam li starigis la demandon. Bone ke mi ne metis ilin en antologion!
Mi volis resti je la nivelo de lia teatra ripetiĝo:
– Ĉu mi ricevos rozon?
Ni eniris la plej proksiman florvendejon. Ĝi odoris je krizantemoj. Mi eksentis malforton dum li elektadis la rozon por mi.
Delikate kun la rozoj! – intervenis mishumore la vendistino, kvazaŭ ŝi pasigus tedan nokton.
Li jam elektis. Bela ĝi estis, la rozo. Sed ĝi havis iujn makuletojn, kvazaŭ ĝi havus lentugojn. Li ekserĉis alian. Mi demandis min ĉu ankaŭ rozoj suferas de komplekso de malplivaloreco.
Ni matenmanĝis kun la rozo. Nur nun mi rimarkis, ke li havas cikatron surmentone. De knaba interbatiĝo el friponepoko.
Li adiaŭis. Densa programo atendas lin hodiaŭ. Du prezentaĵoj. Ripetoj. Mi ekiris al la oficejo kaj senvorte metis la rozon envazen.
– Ĉu vi vidas? – triumfis la voĉo. Mi ne volis demandi kion, sed decidis reteni la tekston. Tiutempe la voĉo estis malgranda kaj ĝentila.
– Ankaŭ vi tiutempe estis alia – rebatis ĝi ofendite, kvazaŭ hontigita pro iu memoro el junaĝo.
Elŝirita nova foliamaseto el la tirkesto. Notoj el komuna feriado. Kiam aero odoris ĝis kapturniĝo kaj konataj insuloj subite ricevis aliajn nuancojn. Miraklo de duopa feriado aŭ manko de kritikkapablo?
El paperoj elkreskas meze de malvarma ĉambro ŝtonaj stratoj de somera insulo. Ili odoras jen je oleandro jen je rostita fiŝo.
Geknaboj preteriris niajn lantajn paŝojn kaj kuris
for. Frapis sandaletoj super la eluzitaj ŝtonblokoj, en kiuj apenaŭ eblis vidi antaŭ jarcentoj ĉizelitajn stelojn, florojn, literojn.
Ferioj estas tiel agrablaj, mi pretus veti, ke ne ekzistas pli bela maniero ol trasomeri sur tiu ĉi insulo.
Du skulptitaj virinkapoj sur muro. Salaj ventoj kaj pluvoj forlavis iliajn trajtojn, sed io virineca restis eĉ en la forblovitaj vizaĝoj.
Sur domo estas kvadrata ŝtontabulo. Simila staras komence de ĉiu strateto, anstataŭ kutima metala ŝildo aliurbe. Ĉi tiu surdoma plato ne indikas stratnomon: Galerio PIK.
Ia konjekto trakuris min. Aŭtomate mi premis la anson. Ĝi ne cedis. La galerio estis fermita. Sub la mano mi sentis la akrarandan pinton: anso ne estis kutima, sed forĝita formo de kartluda piko. Mi staris antaŭ la galerio de pentristo Pik .
La morgaŭan tagon mi kontrolis ĉe Turisma Servo. La galerio estas fermita jam kelkajn jarojn. La pentristo vivas eksterlande.