Выбрать главу

– Kaj kion ĝi enhavas?

– Malnovan meblaron kaj liajn pentraĵojn – diris trankvile oficistino. Mi nervoziĝis, mi volonte enrigardus. Sed neniam mi kuraĝis peti, ke oni nur por mi malfermu ŝlositajn pordojn. Cetere, pentroarto ne interesis min tiom.

Jam du jardekoj pasis ...

Mia familio translokiĝis urben. En malgranda vilaĝo, kie ni antaŭe vivis, neniu instruis al mi pentradon. Kaj jen nun urba klaso, kie pri pentrado parolas vera artisto. Dum liaj ekspozicioj ripetiĝis turoj

kaj maroj, katoj kaj fiŝoj, virinoj kun citronoj antaŭbruste.

Li klopodis instigi nin al amo al ĉina inko, kaj ni,

ravitaj pro malkovro, dum horoj blovis al ĉininkaj makuloj kreante marfundan pejzaĝon, miraklan arbaron, kokobatalon.

Lin impresis maŝinoj. Kune ni imagadis kiel aspektus tiu maro el ŝraŭbetoj kaj rimenoj, kiuj aperus, se ni scius levi la metalan haŭton de maŝinoj. Mi diligentis, metante ŝraŭbeton apud ŝraŭbeto de mia imagita maŝino.

Dum leciono pri spaco, li petis nin analizi niajn loĝejojn kaj raporti pri ili.

Sekvantlecione li alvokis min al sia tablo. Miajn skizetojn mi metis antaŭ lin. Tio estas teretaĝo, kaj jen etaĝo. Tien al kelo. Jen tegmentopordo. Mia fingro malgranda moviĝis de linio al linio. Li rigardis paperojn dum kelkaj sekundoj.

– Bone, nu, kion vi ŝatas en via domo?

– Ĝardenon. Ĝi estas vasta.

– Nu, ni lasu la ĝardenon por hodiaŭ. Kion vi ŝatas en la domo mem?

– Ĝi estas tre granda. Kaj ... – Mi eksilentis.

Dum jaroj mia familio loĝis en luitaj loĝejoj. Kiam finfine duonpretiĝis nia domo por kiuj la gepatroj tutvive ŝparis, ĝi devis ŝajni ideala. Sed ĝi estis nenecese granda kaj ĉiusezone iuj novaj metiistoj senfine laboris en ĝi. Pro monsumegoj, kiujn la domo konstante englutadis, mi ne kuraĝis havi dezirojn por ĝia pliboniĝo.

– Kion vi ŝatas en ĝi?

– Mi ŝatas ĉion.

– Kaj kion ne ŝatas la aliaj? Kio mankas al ĝi?

– Kio mankas? Nenio mankas. – Mia menseto ne permesis iun mankon por ne devi enlasi novajn metiistojn por ia aldonaĵo.

– Kaj se vi devus projekti nun, ĉu vi refarus tian?

Mi kapjesis. Mi ne volis rekomenci la laboron.

– Sed, ĉu vi ne pensas, ke bonvenus ankoraŭ unu banejo supraetaĝe?

Kiel li tion eksciis? Sorĉisto! Mi neniam tion kuraĝus laŭte diri, por ke la ideo ne ekplaĉu al aliaj. Tiam oni decidus eltajlori el dormoĉambrego pecon por banejo kaj denove masonistoj estus endome.

– Mi volus nenion plu ŝanĝi – konkludis mi timeme, sentante, ke mi seniluziigos lin.

Li rezignis eduki min pri kritikkapablo kaj lace forsendis min de sia tablo.

Lecionoj pri pentrado frue ĉesis. Estis aliaj temoj kaj lernobjektoj je kiuj necesis elkreski.

Kaj jen mi du jardekojn poste antaŭ la fermita pentrogalerio, kaptanta la perditan lecionon.

– Retenu! – konsilas la voĉo. Ĝi havas nenion forĵetendan. Temas pri ferioj. – El la teksto tute ne vidiĝas mia buŝo, kiu ĉe salikokoj vane provas dividi kun li mian lernoaĝon.

La voĉo ŝovis sub mian nazon la tekston pri Nataŝa. Mi relegas ĝin kun simpatio. La posttagmezo en la dolĉaĵejo proksime de la ĉefa parko. Tie li ŝatis brunajn kafajn volvaĵojn kun karamela kovrilo. Ni dolĉigis posttagmezon per ili. Mi ŝatis la paciencon de la posedantino. Foje mi vidis iun knabinon apud ŝi. Kun karamela gusto enbuŝe mi nomis ŝin Nataŝa. Mi faris el ŝi rakonton.

Mi nomiĝas Nataŝa. Mia panjo havas blankan kitelon kaj faras kukojn. Ankaŭ mia paĉjo. Ankaŭ onjoj. Ili estas blanke vestitaj kaj seriozaj kiel kuracistoj. Ankaŭ injektilojn ili havas. Sed ili laboras en kuirejo kaj per ili aranĝas ornamaĵojn. Panjo faras pastojn. Onjo faras kremojn. Panjo staras malantaŭ vitra breto kaj vendas kukojn. Ŝi vendas. Venas homoj kaj prenas kukojn. Panjo ĝentile ridetas kaj rigardas iliajn fingrojn malantaŭ la vitro.

– Aveletoj. Kafo. Ĉokolado. Migdalo. Zingibro. Cinamo.

La fingro foriras al la alia angulo de la montrofenestro.

– Kaj tiu? – demandas la fngro scivole. – Ne, tiu dekstra.

– El cidonio, tiu ĉi – diras panjo milde.

La fingro retiriĝas kaj pensas. Ĝi ne estas kontenta. Ĝi ne ŝatas tiujn. Ĝi volus la neekzistantajn.

– Kaj ĉu vi ne havas volvaĵojn de papavo?

La fingro havas fantazion.

– Bedaŭrinde, ne. Nur lundon eble freŝajn denove. Estas ja similaj, jen tie ĉi. Kun juglandoj kaj figoj.

La fingro ne volas reaperi, ĝi jam kaŝiĝas en ganto. Nur papavajn rulaĵojn ĝi volus.

Venas nova fingro. Ĝi ne estas dorlotita kaj ne hezitas. Ĝi scias kion ĝi volas: vanilajn kornetojn. Duonkilogramon. Enpaki, petas la fingro.

Panjo prenas saketon. Translokiĝas bonodoraj kornetoj el la vitra ŝranko al papera sako. El la manoj de panjo al la fingro kun helpantoj. Translokiĝas bonodoraj kornetoj. Foriras al la strato.

La sekvanta volas nun unu pecon da baklavo. Sur teleron, por manĝi tuj.

Kie estas la maljuna fingro hodiaŭ? Ĝi tedas panjon. Venas ĝi ĉiutage, heziteme decidiĝas por la kafa. Ne, tuj ĝi nuligas la mendon. Ne la kafan. Estas malpermesate pro sano. Eĉ ne guteto da ĉeriza brando. Nek rumo nek io ajn. Sen ajna guteto. La plej maldolĉan ĝi rajtas. Kaj senbuteran krome.

Panjo per marcipana trankvilo eltrovas ion. Ŝia rideto dolĉigas venditajn kokosajn tranĉojn. Ŝi ŝajnas komprenema por la plej postulemaj kaj plej supraĵaj.

– Kiu estas la plej ebria? – demandas gaje unu.

Mi staras apud panjo kaj rigardas fingrojn frapetantajn kontraŭ la vitro. Mi silentas.

La enirporda sonorilo balanciĝas kiel bruanta galanto. La kukoj de panjo, vestitaj per blankaj paperaj ĉemizetoj, foriras sur la straton. Neniu revenos. Nur foje, foje kelkaj kiel komplimentoj:

– La kafaj buletoj lastan mardon estis nesupereblaj. – Panjo ridetas.

Mi memoras ilin, kun koketaj ĉapeletoj de bruna kremo supre.

– Esceptaj estas la karamelaj hieraŭ. – Panjo ridetas. Mi resentas la akran odoron dum ties farado.

– Nataŝa, anĝeleto, iru al paĉjo kaj diru, ke mankas kornetoj. – Anĝeleto obeeme formoviĝas al la malantaŭa kuirejo. Odoras sufoke.

Mia patro nur post duŝado odoras je sia kolonja akvo. Poste li tuj ekodoras je sukeraĵo. Same kiel panjo. Ŝajnas ke nia banejo odoras je zingibraj piramidetoj. Ne ekzistas sufiĉe forta sapodoro por forpeli ĝin por ĉiam.

Nur miaj amikinoj tial ŝatas mian domon. Ili eĉ envias min, ĉar mia domo odoras je dolĉo. Oni nomis min en somero Dolĉa Nataŝa. Sed mi ne estas dolĉa. Mi eĉ ne ŝatas kukojn. Nek kubetojn nek triangulojn. Nek princinajn nek karnavalajn. Nek ŝaŭmajn nek malmolajn.

Mi ŝatas stari apud panjo kaj rigardi kiel fingroj alternas sur vitro. Kaj mi ŝatas kiam panjo envolvas ilin kaj ili foriras elen.

Mi kaŝe nombras la restantajn.

– Ankoraŭ 13 kafaj. 7 torteroj. 14 ŝaŭmaĵoj. 3

buletoj. – Kaj mi klopodas diveni kion mendos la alvenanto. Mi flustras en mi por sorĉi lin:

– Mendu dek ŝaŭmaĵojn, mendu dek ŝaŭmaĵojn, mendu dek ŝaŭmaĵojn! – Sed estas malfacile. Fingroj havas sian volon kaj estas spitemaj. Kaj mi staras apud panjo kaj deziras, ke ĉiuj kukoj enpakiĝu en blankajn paperetojn kaj forlasu nin.

Sed tio ne povas okazi. Se neniu kuko restus en la vitra ŝranko, mi scias, mia panjo rapidus al paĉjo por helpi al li fari novajn. Kaj ŝi rapidigus lin kaj mi mem ordigus ĉiun unuopan kuketon, ke ĉiu aspektu freŝe kombita kun la ĉokolada flanko supre.

Ŝi persone zorgus pri ĉiu unuope, ke ĉiu tute beliĝu kaj tiam ŝi pretigus ilin laŭvice en la vitra ŝranko. Kiam la provizejo estas plene plenplena, mi scias, ke la vendado estos longa kaj longa.