Выбрать главу

Kaj neniam estos eble stari apud panjo dum ŝi vendas la tutlastan kukon. Ĉar la kukoj kiel aliaj aferoj ne havas finojn.

Ha, tiu vivo – diras paĉjo razante sin.

Mi sentas, ke lia razkremo odoras je vanilo.

– Kial vi faris el Nataŝa malfeliĉan infanon? – ofendiĝis la voĉo brufermante la pordon al ŝi.

Mi decidis ne komentarii.

Kiam Jan  kaj mi silente trinkis nian teon el bluaj tasoj estis agrable ĉar neniu infano ensaltis niajn

konversaciojn. Ĉie ĉirkaŭ ni mi spertis egoismajn infanojn. Neniu el ili kapablis atendi ĝis la frazoj alproksimiĝos al punktoj. Ili per kriĉa voĉo alparolus meze de io ajn, fuŝante miajn ĉeferojn. Etaj diktatoroj al kiuj necesas blinde obei. Mi kontentis ne havi la propran. Ankaŭ li ŝajne.

Ni ŝatis niajn silentajn vesperojn tra kiuj teo odoris kaj aŭdiĝis nur susuroj de paĝoj trafoliumataj.

Ni sekure vojaĝis al estonto, kiu nin senmanke apartigos. Sed la vojaĝo estis agrabla.

– Estus pli utile lasi kreski la branĉon kiu liveras paperon por viaj skribaĵoj! – komentarias la voĉo super “Tri ĉapitroj pri logo” kiuj elfalis el aktujo.

Kiam mi decidis legi ilin al Jan , lia unua reago estis nekompreno. Sed mi emis rakonti al li ĉion el antaŭa tempo. Mi ne bezonis scii ĉu li interesiĝas tiom pri miaj temoj aŭ ĉu li volis nurplezurigi min, permesante tolereme, ke miaj vortkaskadoj plenigu liajn orelojn. Mi volis pli ol orelan partoprenon.

– Tri ĉapitroj pri logo, nu, se vi volas, tio estas tri fazoj en la vivo de esperantistino. Kiu aldone estas sentema numero. Allogo, malallogo kaj ginekologo. Respektive la unua renkontiĝo kun esperantistoj, la unuaj elreviĝoj kaj, malgraŭe, revado.

– Sed tiu “logo” en “ginekologo” ne estas la sama.

– Kompreneble ne. Sed ĉu mi loĝas kun Waringhien ? Kie estas via fantazio? Mi ludas!

Registri mi ne emis, ke liajn frazojn elparolis la viro, la estaĵo kiu detruas virinan fantazion. Mi ŝovis al

lia tablo paĝojn pri miaj foraj neplenumitaj promesoj.

Mi rigardis kiel liaj okuloj malantaŭ okulvitroj moviĝas tra “Allogo”.

Serĉante ion en la mallumo de la ŝranko mi stumblis permane kontraŭ io porcelana. Estis ĝi sukerujo senansa. Ĝia kovrilo mem estis je nuanco pli malhela ol la ujo. Malmultekosta fatrasaĵo kia amasiĝis antaŭe en avinaj deponejoj. Ĉu ankaŭ mi ripetas tion? Ĉu ĵeti ĝin trankvilkonscience rubujen?

Ties kovrileton mi prenis enmanen kaj unue klopodis surmeti ĝin al diversaj ujoj en kuirejo. Ĉe unu ĝi sukcese sidiĝis. Mi surtabligis ĝin.

Vidu, mi lanĉas novan buterujon. Kun kovrilo. Kaj historio. Ĉu vi volas aŭdi kiel mi akiris ĝin?

Li volis.

Ankaŭ jaregoj instruistino pri Esperanto diris al mi, ke tiun vesperon venos aŭtobuso kun esperantistaj gastoj. El Ĉeĥoslovakio.

Nian urbeton travojaĝis multaj aŭtobusoj survoje al la sudo. Al la maro kun neelgladeblaj ondoj pilgrimis mezeŭropanoj senmaraj. Revene ili kontrabandis oleandran branĉeton. Por sunradio en bruligita haŭto neniu pagigis doganon.

Ni atendis aŭtobuson ĉe la parko. Multaj preterpasis. Unu haltis. Eliris ĝibhava samideanino kaj bonvesperis. Mi komprenis la saluton. Ankaŭ du postajn frazojn mi komprenis. Oreloj miaj ruĝe ekscitiĝis. Estis tio tute alia ol kompreni instruistinon en la klaso.

Poste oni sidiĝis en urba kafejo. La plej bona komencantino de la grupo rajtis kunsidi, sed ŝi ne precize komfortis.

En la gastgrupo ĉefis iu sinjoro. Kiam mi tradukis lian nomon, ĝi sonis kiel Lardo. Sinjoro Lardo redaktis iun gazeton. Li estis tradukisto, iu simpligis por mi. Lia profesio estas traduki – deĉifradis la finaĵojn mia nesperta kapo.

Iel dum tiu vespero oni petis min legi al la sinjoro mian esperantan poemon. Estis mi deksesjara kaj post la deka leciono kompreneble sentis nepran kompetenton esperantigi iujn paĝojn el mia literatura kajero. Eĉ kuraĝo ne mankis por montri ĝin al instruistino. Ŝi laŭdis min kaj korektis kelkajn nacilingvaĵojn. Laŭdojn mi preteratentis. Pri korektoj mi grumblis en mi: certe ŝi malpravis. De kie ŝi povus juste taksi “kion la poeto volis diri”? La poeto estis mi.

Antaŭ sinjoro Lardo mi rifuzis la legon de la poemeto. Ĝi ja estis ama kaj mi ne volis paradi per ĝi. Post persistoj mi fine devis cedi kaj ekflustris ĝin. Oreloj miaj ruĝiĝis kaj elradiis varmon. La poemeto temis pri iuj esperoj, pri kio ja alia. Kaj pri plenumiĝoj.

Post aplaŭdo mi sentis humidon en akseloj.

S-ro Lardo petis min montri al li la tekston. Li pretis ĝin publikigi en sia revuo. Miaj ruĝaj oreloj apenaŭ kredis. Kreskuloj ĉirkaŭ mi helpis kompreni. S-ro Lardo petis la permeson de la aŭtoro.

– Sed ĝi estas malbona poemo! – diris mi averte.

– Ĝi estas sincera. – Mi vere ŝatus ĝin havi!

– Mi skribos ĝin por vi. Mi sendos ĝin per poŝtisto.

Estis tro da novaj vortoj tiuvespere. Inkluzive de “sin-cera”. La grupo baldaŭ devis forlasi gastejan tablon. Ie translime atendis ilin tranoktejo rezervita.

Surlokuloj pagis la fakturojn kaj akompanis la gastojn al la aŭtobuso. Tie apud la parko okazis la adiaŭo.

Miaj oreloj ĉesis flami. Sub akseloj restis humidetaj makuloj. Mi marŝis gaje apud la gastoj kiel plenrajta samideano.

Dum la adiaŭo iu el la gastoj alpaŝis al mi kaj elfosis el sia sako vitran kolĉenon kaj ankoraŭ ion enpakitan.

– Por nia juna samideanino!

Mi ne sciis kion oni dvas diri kiam oni ricevas. Dankon, kaj poste kion? Kiel oni diras en Esperanto tion kroman?

La aŭtobuso baldaŭ ekiris. Sufiĉis mia danko. Mi eksvingis per unu mano, en la alia mi premis kolĉenon kaj pakaĵeton.

Surlokuloj disiĝis. Hejme mi elpakis la donaceton. En papero kuŝis blanka sukerujo. Kovrilo neperfekte sidis sur ĝi.

Mi turnis ĝin al diversaj flankoj kaj rigardis. Mia patrino post rapida alrigardo konsilis ĝin deponi kun neuzitaĵoj.

Mi ne donis ĝin. Neniam mi mem estus ĝin elektinta en vendejo. Sed nun ĝi estis donacaĵo. Post unuaj komprenitaj frazoj!

La kolĉenon mi surmetis kaj iris al spegulo. Rozkoloraj perletoj svingiĝis malvarmtuŝe. Mi rigardis la deksesjarulinon enspegulan: ŝi rigardis min severe, senaprobe. Mi ridetis al ŝi kaj forprenis la ĉenon. Ankaŭ ŝia vizaĝo iom heliĝis per eta rido. Ni ambaŭ ja estis dekses.

Neniu poste kontrolis min ĉu mi sendis la poemon al sinjoro Lardo. Mi ne faris. Mi hontis doni ĝin por publikigo.

Kiam timo reiris, venis forgeso.

Antaŭ iom da tempo mi legis pri sinjoro Lardo. Sur nekrologa paĝo. Mi rememoris pri mia ŝuldo. Pasis dek ses jaroj de deksesjara poemeto.

La vesperon inter Prago kaj Dubrovnik forpuŝis aliaj eventoj historien. Kovrilo sukeruja rezistas. Nerompebla kiel neplenumita promeso.

Kiam li finlegis la tekston, mi tuŝis etan kovrilon surtable. Al ĝi butero bruligis la randon.

– Ĉu vi scias, mi sentas tute strange, ke tiu fora tago el la komenco de mia esperantistiĝo sukcesis konserviĝi ĝis ĉi tiu vespero. Kaj se mi ne estus partopreninta tiun renkontiĝon, eble mi neniam povus renkonti vin.

– Fakte, ekzistis miloj da eblecoj por maltrafi vin!

– Eterna spekulaciado pri “se”! – morne komentis la voĉo. Sed ĝin neniu aŭskultis. Ni fosis inter malnovaj paperoj. Temis jam pri provoj profesie labori por Esperanto. Kia humiliĝo klopodi vendi Esperanto-libron. Kial mi ne fuĝis?

Li bonvoleme malfermis “la malallogan ĉapitron”.

– Ĉu vi volus ĉe nacia kongreso zorgi pri libroservo ?

Demando enoficeja. Temis pri vojaĝo najbarlanden. Mi ne rifuzis. Kelkajn monatojn ja mi profesie laboris por Esperanto. Mi ekkredis, ke tio estas la sola ebleco antaŭenpuŝi la aferon. Ial ne tuŝis min la frazoj de veteranoj, kiuj ne povus eĉ duonan guldenon profiti per la Internacia Lingvo. Mi pli kredis, ke honeste estas rezigni pri la propra profesio. Eniri la danĝeron el hobio fari profesion. Nenia dubo pri pekado je zamenhofa etiko premis min. Zamenhofe estis akcepti malaltan salajron.