Выбрать главу

Dek jarojn post mia poresperanta laboro ruĝbuŝa lamulino renkontos min ĉe la enirejo al la domo laborhore. Por ŝi tie ĉi estas Esperanto-Klubo. Por mi oficejo. Ankaŭ ĉi-jare ne mankis ŝia ĝentila demando:

– Kara, ĉu vi jam finstudis?

– Jes, antaŭ jaroj – mi paciencis.

– Ĉu vi jam enposteniĝis en lernejo? – Ŝi dum dek jaroj volis vidi min ĉe lerneja tablo.

– Ne, sinjorino, mi profesie laboras por Esperanto.

– Vi estus tre bona profesorino.

Mia respondo neniam kapablis frakasi ŝian imagon pri mi. Ŝi mem estas kotizpagantino, kiu fervore aplaŭdas ĉe Zamenhof-vesperoj ĉiudecembre. Kiom da samurbanoj tiaj ekzistas, kiuj ne akceptas penson, ke post iliaj diapozitivaj vesperoj iu ja en la sama ejo tuttage tajpas kaj ade klopodas fari per Esperanto ion alian ol diapozitavan vesperon. Mian librovendadon ĉe Zamenhofaj vesperoj ili ne kunligas al profesio.

– Libroj, jes. Ĉu vi memoras la spinon de la Movado? Ĉe la lego de Probal Daŝgupto enkonduke al la malnova libroserva katalogo, laŭ mia propra spino kuretis ekscitiĝo:

“Libroj estas niaj obeliskoj kaj piramidoj, niaj pagodoj kaj stupaoj, niaj moskeoj, totemoj, prahistoriaj grotoj, nia ĉio”.

Ankaŭ mi aliris al unua vendado de Esperantolibroj entuziasme.

– Tio tute ne similis al almozpetado antaŭpreĝeja – kuraĝigo malforta.

Laŭ bona spirito de Cezaro Rosetti mi lanĉis la ideon kiel redukti vojaĝkostojn: kuninviti amikon, blindulon por redukti trajnkostojn estante lia akompanantino.

La valizo plena de libroj fuŝiĝis ĉe zipo dum ni du klopodis surbretigi ĝin. Libroj tro pezis. Mia kolego optimisme kredis je grandaj aĉetoj kaj enpakis tro da paĝoj.

Enkongreseje ni aranĝis nian librostandon.

En mia infanaĝo estis kermeso: sur longaj tabloj

oni vendis kukojn ... ruĝvangajn pupojn. Kiam gepatroj trinkis mielan trinkaĵon proksime, infano sola rajtis alpaŝi la tablon kaj elekti la kukan pupon. Estis tre malfacile. Estis multaj infanoj kaj multaj pupoj. Kaj nur unu vendistino. Eblis elekti nur unu por sia monero. La vendistino rapidiĝis. Ŝi ne havis tempon. Ĉu eblas bone elekti dum rapidigo? Kaj estis nur unu pupelekto. Ŝajnis esti unu por ĉiam.

Nur la kuŝigo de libroj surtablen iom memorigis pri kermeso infantempa. La tumulto mankis. La elekteblo. La monero en ŝvitanta mano.

Samideanoj preterpasantaj petis insignojn. Mi ne havas insignojn, mi vendas librojn. Nova libro en Esperanto! Ĵus venis ĝi el la presejo! Foliumu ĝin! Bona donaco, kredu min, sinjorino! Aŭ ĉu estis pli facile kun potoj?

– Vi bone parolas! – diris iu samideano preterpase. Mi malŝatis lin. Mi volis komplimenton de aĉetinto! Aĉetintoj mankis.

Fine mi sukcesis vendi du ekzemplerojn. Unu al loka fanatikulo kiu kolektas ĉiun presaĵon. La alia al estrarano dum li eliris el necesejo. Li estis tiom surprizita, kun mano surpantalonfendo, ke li ne povis rifuzi.

– Motivo por sinmortigo! – dirus sincere la voĉo. – Kaj vi decidas profesie labori por la afero de tiuj stelornamitaj analfabetoj?

Iu digna sinjorino kun fajna frizaĵo pleje dolorigis min. Ŝi promenis kun iu amikino kaj grumblis kontraŭ trablovo. Malrapide ili preterbastonumis mian tablon.

– Ĉu vi interesiĝus pri nova Esperanto-libro? – mi ankoraŭ ne perdis la frazon.

– Ĉu vi ŝatus aĉeti novan Esperanto-libron? – Mi rigardis scivole al ŝiaj okuloj.

– Dankon, ne! Mia edzo jam havas ĝin!

– Eble vi eraras, sinjorino! Via edzo ne povas havi tiun libron. Ĝi ja nur hieraŭ venis el presejo.

– Ne, dankon! Mia edzo jam havas unu Esperanto-libron!

Fine ni komprenis unu la alian! Al ŝia sinjoro edzo iu jam foje altrudis iun libron. Eble jaroj pasis. Mankis tempo por malfermi ĝin.

Ĉe vespermanĝo mi sidis kelkajn tablojn for de ŝia loko.

La sinjorino kun digna stelarbroĉo surbruste klarigis ion al siaj samtablanoj kaj lampa brilo lumis sur la ornamaĵo bluza.

Mi rigardis al mia telero. – Ne kompatus mi ŝin, se ŝi estus havinta stomakkramfojn tiuvespere. – entuziasmiĝis la voĉo.

Preferis mi predikon: estu indulga al ĉiuj, kiuj ne aĉetas librojn. Pardonu al ĉiuj, kiuj ne legas. Vera toleremo estas toleremo al nelegantoj.

– Nu, vidu, Esperanto tamen helpis al vi flegi ... toleremon. – diris li kun ĉirkaŭbrako fine de la paĝo.

– Nepre. Ekzemple, rilate vin, ĉiutage! Por ne paroli pri stimulado de la fantazio. Pro tio profesiaj esperantistoj tute ne rajtus postuli salajro-altiĝon!

– Profesiaj esperantistoj! Kia kategorio! Pri kiom da homoj en la mondo temas? Dek kvin? Ĉu vi ne sentas, ke vi tenas unikaĵon en viaj brakoj?

Decembros baldaŭ. Eble mi tamen devus sendi iun dankkarton al mia imagita kuracisto? Li estas la sola viro, kiu ne subfosis mian fantazion.

Dankon, neekzistanta sinjoro doktoro el imagita lando! Vi savas reputacion de ĉiuj viroj.

Mi turnis la paĝojn de “Ginekologo”.

Ovarioj min doloras. La maldekstra precipe. Ekde pluraj tagoj oni maldorlotas min per iuj injektoj. Mi sentas neniun pliboniĝon.

Geamikoj el Ĉinio sendis al mi lastjare teon per stevardino-esperantistino. Plaĉa voĉo diris en mia telefonilo bonan tagon.

– Mi alportis al vi iujn herbojn el Pekino.

– Mi petas?

– El Pekino. Vi mendis tie iujn herbojn.

Sanktega diego! Mi preskaŭ forgesis jam pri tio.

– Mirinde! Dankegon!

La instrukcioj delikate instruis kiel trempi ilin kaj varmetajn en ŝtofa saketo kuŝigi subumbiliken. Baldaŭ ŝajnis al mi, ke la loĝejo odoris je ili. Neniu perceptis tiun odoron, mi jes. Mia litkovrilo ricevis eternan makulegon, kiu kreskis ĉiuvespere, kiam mi kovris mian korpon kun saketo da herboj surventre.

Dum mi kuŝadis tiel, mi alvokadis pejzaĝon en kiu ili povas kreski antaŭ ol plukiĝi. Kaj en kiu ejo aĉetis ilin tiu samideano por mi. Ne estis iu samideano. Estis la homo. Du eĉ. Mi bone memoras: malgranda balkono de kongresa hotelo, ni trinkis iun malbonan sukon, sengustan kaj fascinis unu la alian reciproke. Por ni ambaŭ tio estis Bulonjo-surMaro. Dum kelkaj tagoj. Ĉu ili povas sekvi miajn ideojn? Kaj ni ja interŝanĝis multe da ili antaŭ ol mi du jarojn poste kuraĝis skribi pri – ovarioj. He, Zamenhof, nek vi nek mi povis konjekti kiel vi peros inter iu ĉina herbo kaj mia ovario.

Vespere dum mi kuŝis kun ekpikoj je maldekstra flanko, mi regule eksopiris pri iu Esperanta kuracisto. Ginekologo. Pri lia famo neniu sciis. Nur inoj resaniĝintaj. Centoj da ili.

Kiel mi entute venis al lia adreso? Devis esti tra longaj vojoj. Amikoj de amikoj de amikoj. Ne, tio estus tro for. Prefere iu amikino el Rumanio. Ĝuste ŝi skribis al mi post iu mia plendo. “Provu ĉe li. Se li vivus en Usono ...”

Feliĉe, li ne vivas tie. Li estas maljuneta. Larĝaj brovoj kaj multe da tempo. Malrapide li parolas.

Korekte. Post unuaj dek minutoj mi ĉesas serĉi liajn erarojn. Ili mankas. Kiel li flegas izolule tiun lingvon? Ĉu hejme, kun sia edzino? Mi ne kuraĝas demandi. Kaptis min lia pacienco. La ulo, kiu havas tempon. Lia akceptoĉambro estis moderna en kvindekaj jaroj tiulande. Tiam oni aplaŭdis al montevidea rezolucio kaj kredis, ke la terglobo ŝanĝos sian ritmon. Nenio stariĝis kapturnen.

Mia kuracisto havis tempon kaj ridetis. Li detale demandis pri mi. Ne por plenumi malplenan formularon. Por scii. Mia korpo ŝatis plenan atenton. Kiam li per malrapida movo surmetis gantojn al siaj zorge lavitaj fingroj, mi sentis min en bonaj manoj. Ungoj kun raspitaj etlunoj, blanke puraj. Jen la homo kiu resanigis multajn virinojn, pensis mi pozitive, kuŝante surtable.