Выбрать главу

Post la esploro li parolis per sia malrapida voĉo. Estis tiel agrable ekscii, ke temas pri banalaĵo, kiun aliaj doktoroj ne kapablis malkovri. Sed mia doktoro estis speciala.

Kie li entute loĝas? Ie orienteŭrope. Mi ne scias kien meti lin. Kie vivu tiel lerta kaj nekonata fakulo? Ankaŭ malkovri lin estas malfacile. Oni ne povas skribi al Landa Asocio kaj peti rekomendon pri la plej bona samideano-ginekologo. Mi pensas, ke li loĝas pli oriente ol Leningrado.

Neniam mi finimagis mian akcepton ĉe li. Sufiĉas al mi, ke ni atingu la punkton, kiam li malrapide kaj konvinke deklaras, ke tiu problemo estas tre facile forigebla. Tiam mi levas la okulojn de liaj lipoj kaj rigardas flanken por momento.

Mi ne finaŭdas lian diraĵon. Restas sento pri facila ebleco resaniĝi. Kaj agrablo de interparolado. Estas io en konversacio kun ginekologo-esperantisto, kio forestas kiam vi estas en oficiala hospitalo. Kaj li rakontas trankvile. Doktoro kiu ja havas tempon.

Dum monatoj mi tiel intimiĝis kun mia doktoro, ke mi nun kredas je lia ekzisto. Sed doloroj mildiĝis lastatempe kaj mi provizore rezignis pri serĉado de li.

Sufiĉas ke li ekzistas. Foje en decembro, mi emus sendi al li salutkarton.

“Elkore dankas pro kuraĝiĝo

via pacientino”

Domaĝe nur, ke lia adreso nekonatas. Eĉ la lando ne.

Al la hipotezo pri fantazifrakaso fare de viroj, mi havas kroman tekston entirkeste: Valentinan!

Nikola haltis antaŭ fenestro de librovendejo:

– Jen Valentina!

Mi aliĝis al gapado. Malantaŭ la vitro vere kuŝis Valentina. Temis pri tajpilo, ne ino.

– Ĉi-jara premio por modelo. Tio ne estas tajpilo sed artaĵo! – entuziasmis li junulaplombe.

Mi kunadmiris ĝin. Brilis Valentina malantaŭ la vitro per tiu konata nuancbrilo de neakirebla varo.

La interkonsento estis tuja: se oni iam aĉetos tajpilon, ĝi estos Valentina. La ruĝa.

Ni forrapidis senrevene.

Havigo estas ĉefa signo de aĝiĝo. Pasis apenaŭ kelkaj kongresoj post la promeno apud la tajpilo montrofenestra, jam mi vizitis vendejon. Aĉetcele. Sola.

– Ĉu Valentina? – revokas vendisto en sia memoro. Li ne memoras ekspozicion. Li ne partoprenis la posttagmezon. Mi klopodas ĝin priskribi. Vortoj ne bone bildigas objektojn. Tro da vervo metita en ili. La vendisto nenion scias pri mia promeno apud Valentina. La vizaĝon de Nikola mi memoras, lian frazon ankaŭ.

Fine iu helpanto memoras. Helpantoj havas freŝajn kapojn. Temis pri la modelo kiu tiame ricevis premion, sed poste oni ne plu produktis ĝin. Sekvis priskriboj kial merkato estis malpli ravita ol mi. La modelo estis retirita. Plua kaskado de klarigoj. Sed ĉu mi ne ŝatus rigardi novajn tipojn?

Mi ne ŝatis. Mi volis la tajpilon tiuposttagmezan. Jen la okazo aĉeti revon kaj ĝi ne plu vendiĝas!

Etas la obstaklo. Ĝi ne vendiĝas mialande. Sed la mondo estas la mia!

Vespere mi skribis leteron al amiko najbarlanda. Koverto lekita, poŝtmarko enangula:

“Kara homo,

Antaŭ jaroj mi enamiĝis je iu tajpiltipo kiun oni ĉesis vendi mialande. Temis pri Valentina. La ruĝa. Ĉu vi kunkreskis kun iu neplenumita deziro? Estu homo, traserĉu vian landon. Nur unu ekzemplero estas serĉata. Ĉu eblus alporti ĝin al la kongreso somere? Pardonu, ke mi atakas vin, sed temas pri la revo de juntempo. Ĉu ĝi trovaĝas en via lando?”

Kiso leterfina sigelis esperon. La ulo serioze komprenis la taskon. Baldaŭ venis lia sciigo. Diablo forportu min kaj miajn infanaĵojn! La maŝino ne estas rekomendinda. Tial oni ankaŭ ne plu produktas ĝin. Kelkaj ekzempleroj de ĝi restas, se mi insistas. Sed la ilo aĉe kostas kompare kun kvalito.

Homo, leteris mi entuziasme, vi estas la detektivo de la jaro. Ĉu vi komprenas vian historian rolon en mia eta vivo? Temas pri la revo, fakte. Memoro al iu posttagmeza promeno el la epoko, kiam ni ja rajtis pagadi TEJO-kotizon laŭ plej eta tarifo. Se laŭ viaj jaroj, pensu kiom vi devus pagi ĉi-somere ... Aĉetu! Mi timas, ke li ne komprenis. Sed li aĉetis.

Ĉe la kongresa aŭtobuso mi ĉirkaŭbrakadis gekonatulojn. Ankaŭ li aperis. Kiso de homo, kiun adiaŭo interrompis en konversacio, lastjare, lastlande. Ankoraŭ en lia ĉirkaŭbrako, kun lipoj ĉe lia kravato, mi demandas pri Valentina.

Li grumblas, sed li havas ĝin. – Montru!

Mi marŝas renkonte al Valentina.

Multa kaj sensenca parolo. Al Esperanto-amiko foje mankas 350 tagoj jare. Postkuro de la fadeno lasita lastsomere, kiam adiaŭoj sendis nin hejmen.

– Jen ĝi! – Teatreco ne mankis en lia movo.

– Tio? Griza? – mi kaŝis elreviĝon kaj malfermis la kovrilon. Ene kuŝis bone enpakita griza tajpilo. Simpla kaj ĉiutaga. Ĝi jes surhavis la nomon “Valentina”.

– Mi imagis ĝin alia! – komencis mi amasigi vortojn por kamufli seniluziiĝon. Mi vidis ĝin antaŭ jaroj en iu montrofenestro, ĝi estis ruĝa kaj aspektis tute alia.

– Mi traserĉis duonan urbon. Ĝi ne plu produktiĝas. Mi kredis, ke vi volas tiun aŭ neniun. Ke ĝi devas krome esti ruĝkolora, tion mi ne komprenis kiel la ĉefaĵon.

– Viraĉo! – pensis mi amare. – Tipa grizulo! Kion signifas koloro en lia vivo?

– Vi montriĝis brile eltrovema. Perfekta homo por ekspluatado. Ĉu vi komprenas vian rolon? Homo kiu postkuras imagon, trovas ĝin kaj alportas ĝin – grizan!

Ni ridis. Mi pagis la fakturon. Kongreso entiris min. En vespera programo iu gaja studento el Zimbabvo muzikis sur mirakla muzikilo. Poste, en mia ĉambro, kun zimbabva muziko enorele, mi malpakis Valentina.

– Ĝi estas ĉarma – daŭris mi konsole, eble pro ĵusa muziko.

Mi funkciigis ĝin, cilindro moviĝis, mi enmetis paperon. Nomon mian mi decidis tajpi. Ĝi stumblis. Ĝi ne parolis mian lingvon. Mankis al ĝi miaj supersignoj! Literpozicio min konfuzis. Anstataŭ ciferoj aperis interpunkcioj.

– Mi ŝanĝos ja tion! Mi uzebligos ĝin! Jen, estas ĝi, Valentina!

Necesis reteni ĝin spite al propraj grumbloj. Por lerni la lecionon pri akordigo de revo kaj realo.

Revo kaj realo.

Por loĝi mialande Jan  senigis sin de gepatra lingvo. Mi volis eviti lian lingvan izoliĝon. Revo. Realo estis multe pli kruda.

Mi volis forigi el lia rondo komencantojn por ne senesperigi lin. Perfektuloj en Esperanto subite ŝajnis raraj birdoj. Mi ĉasis ilin pasie kaj gvidis hejmen por dividi ilin kun li. Kiam mi spritis por ili super plenaj teleroj, mi sentis lian ŝaton. Gastoj alvenadis amase: mia hejma gastlibro memorigis pri jarlibro. Kiam gasto venis, li estis hejme. Mi ŝatis gastojn, ĉar ili revenigis Jan .

Kaj ni ambaŭ ŝatis tiujn vesperojn kun gitaro, kiuj lasis montetojn da malpuraj teleroj en kuirejo. Foje mi perceptis plaĉan envion ĉe iuj gastoj. Ili enviis nin, ĉar ni parolis la lingvon en kuirejo, inter spicoj kaj ovobatado, en banejo, ĉe skrapado de malpuraĵoj de bankuvaj randoj, enlite, flustre, kun lipoj surhaŭte. Mi kompatis tiujn, kies Esperanto reduktiĝis al instruado de komencaj lecionoj en bazaj kursoj.

Tra mia loĝejo sterniĝis helpmatracoj:

Niaj plej viglaj konversacioj ekrilatis al kompilado de listoj pri aĉetendaĵoj.

– Ni ne plu havas purajn viŝtukojn! – mi flustris vespere anstataŭ karesoj.

Kreskon de vizitantoj ni ambaŭ registris. Mankon de amorado ne.

Kiam gastoj foriris, mi ŝatis akompanon al la pordo. Post manpremo ni duope revenis al la ĉambro. Mi ĉirkaŭbrakis lin kvazaŭ post longa nevido.

– Mi estas feliĉa ĉar la gasto forvojaĝis kaj ne vi.

Ne ofte mi povis sincere tuŝi tiun temon: mi tiom da fojoj adiaŭis, ke tiuj salutoj ĉe fervojoj kaj flughavenoj, kiuj apartigas min de aliaj homoj, daŭre enloĝigis en min timon pri foriro. Ĉe ĉiu nova adiaŭo, mi resentis la plezuron ĉar li restis tie ĉi. Mi pretis subaĉeti lin, por ke li ĉeestu.