– Vi nur tajpu viajn leterojn, mi hodiaŭ purigos vazaron.
Li timis, ke li ekspluatas min. Mi neniam kuraĝas konfesi al li, ke mi ŝatas la bruon de lia tajpilo transmure, dum mi sidas en la kuirejo kaj gladas ĉemizojn. Varma gladilo glatigis surfacon de la ĉemizaj butontruoj. Mi revis. Odoro de gladitaj teksaĵoj plenigadis la kuirejon kiel miaj pensoj pri tagoj intaj kaj ontaj.
– Vi estas la sola ino kiun ni konas, kiu ŝatas lavi vazaron.
– Estas tio pro ikebanaĵo – asertadis mi.
Mi ŝatis ordigi bluajn tasojn unuavice, telerojn ordigi laŭkolore, forkojn kaj kulerojn meti en poton kiel florojn, petalojn supren. El malsekaj vazoj mi sekigis nur tiujn, kiuj per siaj koloroj ne apartenis al la aranĝo. Tasoj malpuraj retenis konversaciojn okazintajn. Dum mi lavis ilin, la paroladoj reaperis. Nur tiuj partoj, kiujn mi volis aŭdi. Ĉiu subtaso apartenis al konkreta homo kaj lia movo. Makuloj respondis al diritaj vortoj.
Mi timis konfuzi lin per mia fantazio. Kafon mi enverŝis kaj aliris lian skribotablon por havi pretekston por tuŝi lin meze de la laboro.
Li sentis la kafodoron jam elkoridore kaj levis la kapon.
Mi volis esti bona anĝelo. Preta transpreni ankaŭ parton de liaj taskoj por doni al li pli da libera tempo. Mi kapablis esti rapida, lerta kaj bone organizita. Ĉar mi amis. Dum estis evidente, ke li jam laciĝis, neripareble.
Kongresa tempo alproksimiĝadis. Oni parolis pri ferioj. Mi ne planis: estis klare, ke li ne interesiĝas kaj mi ne volis tuŝi la temon. Prefere ke li ne formulu mian konjekton.
Kiam la somero jam tute ebriiĝis de si mem, li ekparolis. Li proponis, ke ni feriu aparte ĉi-somere. Necesis forte pensi, por ke mi memoru iun amikinon, kiun eblus viziti. Por eviti longajn eksplikojn, mi forvojaĝis, sola. La vizitata amikino montriĝis
tiel teda, ke mi pretis plori vespere en ŝia lito.
Post kvar tagoj mi revenis. Aviadile, por esti pli frue hejme. Lia vizaĝo ombriĝis, vidinte, ke mi jam estas antaŭ pordo.
Ne kuraĝis mi diri, ke li mankis al mi. Mi diris, ke mi ricevis febron. Tio ĝustis. Sed kun tia febro aliaj plue turismas. Ne fartis mi komforte. Ne pro la febro, sed pro lia foresto. Elparoli tion estus tro humilige. Sed li povis tion konkludi laŭ la maniero de mia algluiĝo al lia korpo post endormiĝo.
Sekvantsomere ĉio ripetiĝis. Sed mi jam elkreskis.
– Kiel vi imagas ĉiferin? – demandis mi kuraĝe kun sento de sendependo. Lia propono embarasis lin pli ol min. Mi komencis vidi plaĉon en nekuna feriado. Aŭ ĉu la ĉefa plaĉo kuŝis en tio, ke li atendis ĉefine? Mi ŝatis la revenon.
– Kiel estis? – intereso ne mankis en lia voĉo. Mi forprenis mian robon por montri al li kiom mi bruniĝis.
– Kaj mi fartas bonege! – diris mi tute gaje. Li ne havis ideon demandi ĉu pro la foresto aŭ pro la reveno.
– Mi havis amason da travivaĵoj! Estis mi ĉe nudisma plaĝo! Promenis, partoprenis koncertojn, manĝis glaciaĵojn, verkis. Eĉ havis amindumanton.
Ĉu li volas aŭdi? Li volas.
Scenojn pri tio kiel mi kuŝadis surroke kaj imagis, ke subite iu ombrigos mian kapon, por ke mi levu la rigardon, kaj konstatu, ke li venis serĉi min, mi elegante prisilentis. Ne licis tion raporti al la ulo, kiu instigis min al neduopa feriado.
Mi ekparolis al li pri Ivan , la ulo de la plaĝo.
Por altiri mian atenton li proponis sin por ... tredi mian fadenon. Tiun posttagmezon mi sidis surplaĝe ĉirkaŭita per fadenoj. Klopodo enplekti ion sunan por longa vintro. La helpon mi rifuzis. Kaj ĉu li rajtus laĉi miajn tenisajn ŝuojn? Altruduloj de la plaĝoj! Kiel tiaj demandoj vintre sonas neverŝajne! Mi ridetis, imagante lin super mia maleolo, fiksanta miajn laĉojn. Ankaŭ li alridetis min. Verŝajne pro io tute alia. Vespermanĝan inviton mi rifuzis. Al tombejo mi tamen volis kun li.
Ĝis la tombeja muro eblis kun taŭga distanco aŭskulti liajn kliŝajn somerajn frazojn. Ĉe la tombejo enkrepuska kun odoro de velkaj floroj, ni preterpasis apud nigre vestita maljunulino kun ŝovelilo enmane. Mi turnis min post ŝi. Jen la malgajo preterpasanta.
Li haltis apud tomboŝtonoj kaj legis al mi nomojn el malhelo venanta. La manon mi etendis al marmora tabulo. En ĝi restis ankoraŭ eta spuro de taga varmo. Ivan vidis mian movon kaj etendis al mi sian manon. En ĝi la varmo de la finiĝinta tago tute senteble pulsis. Mi ne eltiris miajn fingrojn. Ni sidiĝis ĉe iu mureto kaj flaris cipresan odoron de Mediteraneo.
– Pri kio vi pensas? – demandis li post longa silento.
– Pri vintro – sinceris mi.
Li ekridetis senkomprene.
Kaj mi demandis min, ĉu tiu odoro kaj tiu tuŝo reaperos vintre, ligitaj al insula pejzaĝo. La manoj de nefinokazinta ulo kun la insulaj turoj fone.
Ivan ne povis kompreni kial mi ne volis diri al li mian nomon. Kaj kial mi ne akceptas revidi lin morgaŭ.
Mi ankaŭ ne komprenis. Senkritike kaj entuziasme mi kaŝe pensis pri tiu homo hejme, sentante tamen, ke nia rilato estas subfosita. Pensi pri ĝi kun amo ne sufiĉis por savi ĝin de krevo.
– Kiam ĝi eksplodos, klopodu kapti firman grundon! – ekmalicis la voĉo el mi, dum mi eltiradis fingrojn el manvarmo de Ivan , decidante reiri.
– Mi ŝatis tiujn promenojn kun la ulo de la plaĝo – rakontis mi gaje al Jan .
– Mi ĝojas – diris li. Ŝajnis kvazaŭ li vere ĝojus.
La someroj bruligis etan flamon en nia vivo. Mi pretis protekti ĝin per manplato por ke ĝi ne estingiĝu.
Kiam komenciĝis vento subfenestre, mi emis rakonti mian fabelon pri la ora fiŝeto.
Jan aŭskultis bonvole kaj korektis miajn transitivajn verbojn.
Varma mediteranea vespero. Mi post tuttaga fastado sidas en restoracio. Homoj svarmis ĉie. Unu eta tablo estis libera ankoraŭ. Fiŝon mi mendis. Mono en la poŝo tiuvespera hazarde sufiĉis por la plej kosta el la menuo.
La okuloj trankvile promenis laŭ nudŝultraj manĝantoj. Tiom da homoj! Tiom da lingvoj! Mi tamen ne sentis tiun nervoziĝon kiu min foje kaptas en aŭtobusoj, kiam mi rigardas vojaĝantojn ĉirkaŭe: diable, kiom da ili ankoraŭ necesus informi pri Esperanto! Kaj min kaptas hororo pri nura memoro pri mondaj enloĝantoj.
Kelnero ĝentile alvenis. Ĉu li rajtus sidigi al mia tablo iun alian klienton? Estas tia tumulto ĉi-hore!
Iu sinjoro baldaŭ altabliĝis kaj elprenis iun ĵurnalon. Anglalingvan, klare.
Oni alportis al mi fiŝon. Ĝi estis oreta. Por ne diri ora. Bonodoris el mia telero. Mia samtablano glutis iun lokaĵon. Ĝi ŝajnis sengusta.
Ni ekkonversaciis super niaj teleroj. Pri vojaĝoj temis. Afrikaj.
– Mi neniam estis tie. Miaj vojaĝoj kondukas al aliaj direktoj! – ne mankis ĉarmo en tiu frazo. Mi fartis bone. Kial lia safari-vojaĝo en Kenjo valorus pli ol mia semajno en Veliko Tarnovo?
Poste ektemis pri profesioj.
– Mi vendas nafton en tiu mondparto – diris la sinjoro.
– Kaj mi la Internacian Lingvon.
Ni levis la manojn de niaj teleroj. Naftulo kaj esperantistino afable manpremis. Ne mankis rideto.
– Mi ne bone komprenis pri via profesio – li kuraĝis.
Al lia vizaĝo mi rigardis por alfronti primokon. Eĉ ombro de ĝi mankis. La vojo de anglalingva naftovendanto al Zamenhof ŝajnis al mi tro longa por tiu vespero. Mi diris ion nekompletan, intereso restis en liaj okuloj. Li ne tuj klasifikis min al stranguloj. Eble al nekutimuloj. Mi preferis tiel.
Ni iris al sudamerikaj temoj. En paŭzojn de lia rakonto mi enmetis miajn komentojn. Ŝajne li ŝatis ilin. Ĉu ĉar mi klopodis? Mi volis lasi favoran impreson pri persono profesie okupiĝanta pri utopio.