Выбрать главу

Favora impreso ĉe la naftosinjoro sukcesis.

– Ĉu vi regule pasigas feriojn sola sur ĉi tiu insulo?

– La unuan fojon. Kaj sola kaj sur ĉi tiu insulo.

Ĉe li temis pri hazarda apartiĝo. Lia edzino en Munkeno posedas iun modaĵvendejon. Kaj somere estas la pinta sezono por elmontro de vintraj modeloj. Subite ŝi devis partopreni iun modspektaklon, kaj tiel okazis.

Kaj mi estas parto de iu internacia paro. Foje sentiĝas la bezono reduktiĝi al propra kulturo kaj soliĝi. Tiel.

– Ĉu mi bone komprenis, ke via hejma lingvo estas Esperanto?

– Jes, sinjoro, vi bone komprenis.

– Ege interese! – Li tute ne sciis. Li tute ne sciis, ke io tia ekzistas.

Kio ne ekzistus? Uzo de Esperanto? Jes, ĝi ekzistas. Ne grandskale. Sed kvalite. Ŝajnas al mi.

Mi ridetis vidalvide al la naftosinjoro kiel homo kiu posedas oran fiŝeton.

Baldaŭ li ŝajnis laceta. Tumulto ĉe ĉirkaŭaj tabloj ĉesis. Kelnero svingis per sia tuko.

– Mi ŝatus pagi – senkulpiĝis mi.

– Ĉe kiu plaĝo vi kutimas?

– Mi kutimis. Per matena ŝipo morgaŭ mi forlasos la insulon. Estis agrable.

Kelnero alportis fakturojn. Por la naftosinjoro iun bagatelon. Por mi la sumo estis altega. Ŝajne oni pagigas ankaŭ feliĉon. Ial mi estis tre gaja. Kun digna trinkmono mi pagis la kalkulon. Kiel homo, kiu ja rilatas al ora fiŝeto.

– La ora fiŝeto transformiĝis al sireno! ... Restis de ĝi nur duono! – provis spriti la voĉo, dum mi sentis kiel miaj kruroj ligniĝis de sidado super renversita tirkesta enhavo. Spino ekdoloris min pro kaŭrado.

Mi forlamis al fenestro. Antaŭ ĝi vento lulis maldikan arbon. Ĝi havas krombastonon al kiu neniu kunligis ĝin por helpi ĝian kreskon. Foje mi petis de Jan , ĉu li ne povus fiksi ĝin. Li diris, ke li faros morgaŭ.

La arbo balanciĝas triste kiel maljuna dancistino. Meze de la ĉambro restis ĉifita amaso da skribitaj paĝoj. Mi likvidos ilin morgaŭ.

– Nu, kio nun? Kial deprimiĝo? Tiu stulta Esperanto forkonsumos vin definitive. Estu feliĉa, ke ĝi retiriĝas! Vi ricevas ŝancon rehejmeniri! Kiaj stultaĵoj pri ŝoko de malriĉiĝo! – mia voĉo vangofrapis mian triston.

– Vidu, vi tute ĉesis aparteni al via propra kulturo! Vi havas konsciencriproĉon dum skribado de unu letero nacilingva, dum amasetoj da Esperanto-kovertoj atendas vian atenton. Lasu ilin! Ĉiuj volas vin ekspluati! Al diablo kun petoj pri perado de ĵurnaloj, pri recenzoj de verkoj al kiuj vi ne havas emon. Rifuzu! Forgesu pri geonkloj esperantistaj. Kiam vi lastfoje partoprenis iun vesperon de nacia poezio? Kiam?

– Kiam? – reeĥis tra la malplena kapo.

– Kompreneble, tio restis en nebulo. Sed lia foriro estas kristale klara!

La voĉo pravas.

En mia buŝo kapablas reaperi la amaro de la unua mateno post lia foriro. Kuseno ĉifita. La lito kiel batalkampo. Ĝi kunsuferis hororon de soliĝo. Kiam fine endormiĝo sukcesis, la voĉo pikis min per senkompato:

– Kial vi dormaĉas? Ne klopodu vin kaŝi! Vi eksolis! Alkutimiĝu konscie al tiu stato!

La lumon mi decidis enŝalti kaj meti manon sur mian nukon.

– Ĉio, kion la voĉo diris, estas vero. Nur ne tristu! Provu legi!

Mi foliumas. Kien malaperis belaj vortoj de la mondo? Subjektoj fuĝis el frazoj kaj lasis sensencaĵojn surpaĝe.

La voĉo tamburas jubile:

– Vi devas alkutimaĝi al tio, ke hieraŭ vi lastfoje dormis apud li! Lastfoje! Kiam vi tion akceptos, ĉio iros glate!

La informo ŝajnas terura. Ĉu ne eblus ŝanĝi ĝian enhavon?

Ĉu ne ekzistas instanco, al kiu eblus plendi? Kie eblus peti ŝanĝon?

– Ne eblas – verdiktas la voĉo.

– Ĉu vi ŝatus iom da akvo? – proponas mi al mi konsole. La akvo likas senguste tra mia gorĝo. Mi glutas ĝin malrapide por prokrasti la foriron: per ĉiu buŝpleno mi iras for de nia vivo komuna. Kien? la tagoj venantaj timigas per imagita soleco.

Inter lia foriro kaj mia solsento la nokto ekkonstruis sian unuan matenon. Mi revenas liten. La polmo metita subvangen por doni falsan impreson, ke iu ĝin varmigas. Mensogo! Tio estas mi! Mi mem!

Diskrete mallumigi la lampon! Neniu movo por ne veki la triston, kiu laca endormiĝis.

Mateno grizigas la ĉambron. Li kutimis fermi ŝutrojn, mi ne. Tial nun la mateno aperas frue kaj grize kolorigas leviĝon.

– Vi devas mem fermadi ŝutrojn ĉiuvespere! – komencas la voĉo aferece.

La unua leciono pri nova soleco: mi devas sola ellitiĝi. Neniu sciigas la horon. Nudaj piedoj surplanke lace gvidas al fenestro. Kurteno levita. Ekstere vivo fluas senfantazie. Malvarmo enŝoviĝas al mia talio kaj ĉirkaŭbrakas min sub noktoĉemizo. Sobrigo.

– Estas griza tago hodiaŭ – prononcas mi laŭte antaŭ la kurteno per tono de veterprognozo. La frazo plenigas la ĉambron. Nenia respondo. Tiam la voĉo decidas interveni:

– Ne necesas paroli Esperanton kun vi! Vi estas sola!

La enhavo de la frazo frapis min kiel bato.

– Vi pravas – pensas mi responde al la voĉo. – Ne necesas

– Sve je sivo! – ripetas mi por mia voĉo nacilingve.

– Bele sonas tio, kun multaj “s”oj – entuziasmiĝas la voĉo false.

La voĉo akompanas min en la banejon kaj ni rigardas unu la alian en la spegulo.

– Oni ne estas tro freŝa hodiaŭ.

– Oni ne estas tro freŝa hodiaŭ – ripetas la voĉo senmoke, Esperante, kaj helpas al mi ĝentile elŝovi dentopaston sur broseton. Remetinte la broson, mia

fingro hazarde tuŝas la alian broson entasan. Malĝojo atakas min kiel vomemo.

– Aŭskultu – eksplodas la voĉo malĝentile – en la mondo milegoj da virinoj alkutimiĝis al pli aĉaj aferoj! Kaj se vi nun faros scenojn pri ĉiu feka aĵo, kiun li lasis tie ĉi; vi faros dramon konstante. Li loĝis tie ĉi dum jaroj!

– Jam bone, silentu nur!

Mi vidas, ke oni eĉ en la propra domo ne rajtos esti trista. Mia ĉefa zorgo fariĝos kiel kontraŭstari al la voĉo, kiu definitive decidis savi min de sentimentaleco.

Por li estas pli facile. Li elloĝiĝis kaj ĉirkaŭiĝis per nova medio. Mi restis apud aĵoj, al kiuj ni donis siaspecan historion. Kaj se mi forvojaĝus?

– Bonega ideo! – entuziasmiĝas la voĉo. – Vi distanciĝos!

De kie la voĉo ŝajnigas tiom da saĝo kaj vivsperto? Mi havas la impreson, ke ĝi puŝas min kiel invalidon en rulseĝo.

– Nenio interesas min, sciu. Mi vojaĝas nur por plezurigi vin!

La voĉo luliĝas en mi kontente.

Trajna bruo.

Ni vojaĝas al Budapeŝto.

Al amikino.

– Ĉu vi ne ŝatus veni flegi vin ĉe mi? – proponis ŝi delikate.

La voĉo zumas gajete en mi kiel en granda konko, en kiu subite restis multa spaco por plenigi.

Domoj kaj reloj multobliĝis. La plata panonia pejzaĝo transformiĝas al ĉefurbo.

En fremdan urbon enirante mi kutime perdas paperon, kiu klarigas kiel trovi tiujn al kiuj mi ekvojaĝis. Ĉio ripetiĝis ĉi foje.

Grizis ĉio. El grizo ne eblas eskapi. Subite iu vinkolora mantelo degluiĝis elfone kaj ekvenis al mi. Estis Anna . Mi estis atendata. Sento plaĉa kaj korvarmiga. Mi ĉirkaŭbrakas ŝin, kvazaŭ nia renkontiĝo ĉion ŝanĝos kaj rebonigos aferojn.

Poste ŝi prezentos min al sia amiko. Mi rigardis lin kun ĵaluzo. Jen la amata viro. Pro kiu eblas ĉiujn superruzi, ĉar nur li ŝajnas unika. Ĉu tiu amo kapablos elteni ĉiujn obstaklojn? – Ĝi eltenu, jen la viro kiun iu amas – murmuriĝis en mi.

Vespere mia blua libreto riĉiĝis je recepto pri celeria saŭco. Tra la paĝo al kiu ĉina paperproduktanto enteksis floron, mia malbela manskribo instrukciis kiel el radiko elraspi bongustaĵon.