– Sed por kiu vi kuiros? Ne indas malpurigi raspilon pro unu homo, se tiu estas oni mem – ekmalicis la voĉo.
Mi ŝajnigis ne aŭdi la komenton kaj finnotis la recepton ĝis la lasta guto de aldonota acida kremo.
En noktaj ĉemizoj, kuŝantaj en nia florokovrita litaĵo ni duonan nokton priklaĉadis virojn, komplotante kontraŭ ili kaj primokante nian dependemon. La flegejo mirinde funkciis. Tage. Post endormiĝo, mi tuj sentis lian brakon ĉirkaŭ miaj ŝultroj.
– Mi ne volas, ke vi suferu! – diris li milde. – Venu ĉi tien! – Mi vekiĝas pro plezuro de la invito. Malfermante la okulojn, mi tuj komprenas: la vespera leciono pri sendependiĝo jam forgesita. Mi devas rekomenci.
En aŭtobuso mi staris apud geamanta paro, kiu flustris unu al la alia ion, je kio ankaŭ mi ŝatus varmiĝi. Mi restis apud ili ĝis la lasta haltejo. La amo, apud kiu mi staris, ne helpis. Ĉe ĝi mia perdita ekŝajnis eĉ pli perdita.
Antaŭ la montrofenestroj de Váci-utca mia voĉo subite timigis min:
– He, kion vi faras antaŭ la fenestro kun viraj varoj? Li ĉesis ekzisti!
Mi forglitis al apuda fenestro, kvazaŭ kaptita ĉe io malpermesita. Tie mia rigardo neŭtrale sekvis linion de iu brodaĵo kaj perdiĝis laŭ ĝi.
Ne halti apud la montrofenestro kun porvira varo montriĝis ne tiom simpla afero.
– Ĉu vi serĉas ion konkretan? – ekpikis min la voĉo, memorigante.
Nur jaron poste eblos amuziĝi pri tio:
Koleginoj enoficejaj malkovris rabatvendadon de viraj puloveroj. Ankaŭ mi entuziasmiĝis kaj vigle
sekvis informojn pri manikoj kaj koleltranĉaĵo. – Kaj en kiu koloro?
– Homoj, sed mi tute forgesis, ke mi estas senvira! Tute ne plu interesas min ĉu longmanikaj aŭ ne! – kaj ni ĉiuj ekridis sincere.
Sperto de pasaĝero, kiu jarojn post elloĝiĝo, subite erare elbusiĝas ĉe la antaŭa adreso.
Sed necesus atingi tiun punkton de ridindeblo de la propra stato. Momente mi marŝis ankoraŭ tra la unua urbo sen li. La unua aĉetumo.
En iu ĉarma vendejo, kie vortoj montriĝis superfluaj, mi aĉetas naztukojn. Ĉe la tablo de la dolĉaĵejo “ Anna ” mi malligis la pakaĵeton kaj eltiras iun bluetan. Ĝi ŝajnas iom pli granda ol supozite.
– Uzendas nur por grandaj tristoj! – eksufloris la voĉo kaj mi per kapmovo forskuis ĝin.
Iu knabeto ĉe la apuda tablo evidente tediĝas dum onjoj legas leteron. Li surhavas bluan koltukon kaj ni interŝanĝas seriozan rigardon.
Per rideto mi interkompreniĝas kun kelnerino: teo kaj kuko. Mi ŝatus mendi teon kun lakto, sed mi ne scias tion diri. Sekve mi devus ŝati teon kun citrono.
Sur la tablo mi malfaldas urboplanon kaj malfermas mian kajeron. Bruas la hungara ĉirkaŭ mi. Mi sentas min sekura en fremda lingva medio kiam mi skribas miajn liniojn. Kiam mi skribas, neniu min alparolas. Mi estas ĉe mi mem. Antaŭe kiam mi estadis sola fremdlande, mi skribis leterojn por dividi spacon kun li. Nun miaj leteroj lin ne plu interesas. Mi skribas al mi mem:
Kara mia,
mi salutas vin el la flegejo. La vivo estas tre trankvila. Ĉirkaŭ oni aliaj vivas gaje, tostas kaj maĉas juglandajn kukojn. Ili estas bongustaj, imitu ilin.
La teksto enhavas ĉiun tordaĵon de altrudita diktado.
Tage mi vagas serĉante iujn stratojn, kiujn mi indikis kiel imagitan celon sur la urboplano. Survoje al manĝejo mi haltis antaŭ apoteka muzeo. Iu simpatia sinjorino en blanka kitelo elpalpis mian solecon kaj ekrakontis al mi pri iama laboro de apotekistoj. Kiam ili produktadis medikamentojn kaj ne vendadis boteletojn.... Ŝi pacience klarigis al mi pri diversaj vazoj, pri korboj, pri kolektado de kamomilo. Mi obeeme sekvis ŝin al laboratorio, kie ĉe homkranio, vesperto kaj aligatoro oni serĉis oron. Braĝoj daŭre ruĝis, helpataj per elektra kurento. Oro plue serĉata.
Mi subite memoris pri mia propra serĉo kaj mallaŭte fermis la pordon post mi.
Surstrate por sekundo bona humoro revenis. Mi sidiĝis sur benkon ĉe la Parlamentejo. Suno sur mia vango. Melankolio ĉie alie.
Ekzistas momentoj tute gajaj: mi ferias eksterlande. Ŝtonaj leonoj gardas la Parlamentejon. Parto de la tegmento ripariĝas. Kolombojn sur ĝi ne necesas longe serĉi.
Tiam subite tertremiĝas sub miaj piedoj.
– Helpon! Vi ne ferias sola! Vi ekloĝis en la lando de la solado!.
Mi emis turni la vizaĝon al marmora muro de subtera fervojo kaj ekplori.
Kalendaro forpelis min el la flegejo. La voĉo ne demandis pri sukcesoj. Ni sidis trankvile kaj ĝi foliumis por mi “Sen paraŝuto” de Poul Thorsen . Ekster la vagono pluvis. Ŝajnis ke jam de tagoj pluvis. La herbejoj, kiujn mi lasis vintraj jam verdiĝis ĉe fenestroj.
– Printempo! – ekkriis gajtone voĉo. Entuziasmo de infano kiu ekvidis la maron. El mi jam burĝonis “amara planto de la solec’”. Por ke ĝi ne rimarku tion, mi sidis trankvile, senmove kaj sentis klare kiel mi vojaĝas tra krepusko renkonte al novaj longaj vojoj.
En mia pordo la ŝlosilo kutime ekklikis. Mi eniris kun valizo kaj metis ĝin en koridoron. Mi havis la impreson, ke la aero enloĝeja kunpremiĝis kaj ke ĝi pene tranĉiĝas.
En poŝtkesto estis pluraj presaĵoj kaj unu sensignifa bildkarto, kiu anoncis iun gaston. Sur kalendaro mi devis konstati, ke ĝi estos baldaŭ, tiu dato. Lacon mi sentis. Ĝojon nenian.
Dum tagmanĝo en restoracio sekvanttage, mi elektis iom foran tablon. Kiam kelnero decidis alproksimiĝi, ripetiĝis la sperto de la reveno. Mi preskaŭ povis vidi kiel li tranĉas la aeron survoje al mi. Kiam li notis mian mendon, mi sentis kiel per lia foriro denove fermiĝis la cirklo ĉirkaŭ mi. Kiel akvaj algoj surlage, kiam boato preterglitas. Ĉu tiel do aspektos soleco?
Ni trinkis vinon. Tri amikinoj. Okazo por festi troviĝis. Ni parolis pri sano. Mia lango trovis dentotruon. Vino el botelo dividiĝis tra niaj glasoj, flava kaj travidebla.
Ektemis pri viroj.
– Mi ne povas imagi, ke nun mi iam devos kuŝi apud iu nekonata vira korpo. Pri kiu oni nenion scias. Ĉu eblas entute meti sian manon al ĝi, sen senti tiun viron kun kiu oni antaŭe vivis? Kvazaŭ naŭziĝon mi sentas. Triste kiel ĉe Simone de Beauvoir: “Karesoj kaj rimorsoj havis la guston de aferoj pasintaj.”
– Amakinoj rigardis min senpartoprene.
Kiel nun daŭrigi? Ŝajnis vere, ke ĉio ekhavis la guston de aferoj pasintaj. Pasinta absinto.
Tagoj ne permesis cerbumadon, farĉitaj per tedaĵoj. Noktoj ŝovis min sub kusenon kaj bruske elŝaltis lumon kaj la mondon tutan.
La voĉo ŝtoniĝis en mia stomako kramfe kaj mi zorge evitis ĝiajn eblecojn por ataki:
Malfruvespere mi sidis ĉe supa telero. Tra silento
telefono sin anoncis. Mi ekstaris kun impreso, ke iu volas ion novan diri al mi.
– Jes?
– Mi venos morgaŭ per matena trajno – la voĉo de la bildkarta anonco eniris mian vespermanĝon.
– Se vi venus nun, vi ricevus supon. Sed ankaŭ morgaŭ mi atendos vin.
Almenaŭ ia ŝanĝo. Al li mi ĝojis konatule. Malantaŭ ni renkontiĝoj ĉe pluraj kongresoj. Tempo neniam sufiĉa por satparoli. Niaj du ŝtatoj apartenas al du diversaj mondoj. Kvazaŭ du planedoj. Kiam en Nov-Jorko oni voĉdonas pri io, deputito de mia lando alten levas la manon kontraŭ la lia. Mi subtenas mian deputiton ĉi-kaze. En niaj konversacioj tiuj du mondoj ne vidiĝas. Ĉu pro neŭtraleco?
Mian landon li neniam sukcesis eniri. Mankis enirpermeso. Kvadrata stampo enpasporta. Ĉu ĉifoje li sukcesos? Agrabla sento pri ebla venko super burokratoj.
Al la trajno mi ekiris per neŭtrala paŝo de atendanto. Vento blovis ĉirkaŭe, kaj mi rigardis al pesilo stacidoma, al poŝtkesto apuda. Mi atendis lin kiel mi atendis tiom da homoj antaŭe. Kiam fine lokomotivo aperis, mi vane kontrolis la trajnon laŭlonge. Li estis nenie.