La homo, kiu vane atendis, sentas sin trompita. Kie serĉi tra plenŝtopitaj kajoj? Mi ekiris aŭtomate al telefonejoj. Malaperis mia rezignita mieno: antaŭ unu el ili staris la kongresa knabo. Ĉirkaŭbrako.
Nekredeble, la ĉefa vorto. Kiom da jaroj ni ne vidiĝis? Tri? Kvar?
– Kiel fartas la ulo ?
– La ulo foriris, definitive..., Antaŭnelonge – Ĉe tiu frazo mi stulte sentas etan ombron survizaĝan. Mi volas ĝin rapide forpuŝi:
– Estas strange vidi vin sen ducent kongresanoj!
Li ekridis per larĝa rido de interkona vespero.
Lia dorsosako eniris tra mia pordo. Mi alportas glasojn. Suko de sambuko. Ĉu malsata? Mi surtabligis du telerojn. En randoj de miaj glasoj subite respeguliĝas la tuta kuirejo. Jam de longe ne troviĝis du glasoj sur mia tablo.
Per babilo mi forpelas tiun intiman bildon de la tablo. Ni ekmencias geamikojn tutmondajn. Iliaj poŝtkartoj plenigas niajn leterkestojn dumjare kaj ĉe kongresoj ni eventuale dividas kun ili unu fojon manĝotablon. Ĉu tio sufiĉas?
Sur teleroj mi dividas iun mian improvizaĵon, prezentante ĝin kiel nacian manĝaĵon. Dummanĝe li plurfoje tuŝas mian manon. Nek pro salo, nek pro pantranĉo. Sed mi ne agnoskis la tuŝon. Li ĉiam ŝajnis iom bubeca.
Rutinaĵojn de gastigantino mi daŭre recitis: viŝtukoj tie ĉi, liton oni muntas tiel. Ĉu pli da suko?
Malantaŭ li horloĝaj montriloj anoncis nokton. Necesis akvumi florojn. Li petolis kaj gaje ĉirkaŭbrakis min. Mi ridis pri io kion li ĵus diris kaj por sekundo mia kapo restis sur lia ŝultro. Rapide mi ĝin rektigis.
Necesis ŝajnigi, ke nenio okazis. Aŭ ĉu jam estis tro malfrue?
– Bonan nokton! – diris mi simple, kun buŝo plena de gusto de aferoj pasintaj. Lian rigardon mi havis en la nuko dum mi iris al la pordo de mia ĉambro.
Sed li evidente decidis tion kio okazis nomi ĉirkaŭbrako.
– Mi ne ŝatas adiaŭi kun vi. Eĉ ne ĝis morgaŭ. Elpruvita frazo el lia vojaĝrepertuaro? Mia orelo registris ĝin laŭ sia maniero. Lia haŭto odoris je alia sapa parfumo. Mi perceptis etan ŝokiĝon. Ĝi ne estis la gusto de aferoj pasintaj.
– Mi ne kutimas enlitiĝi en la litoj de preterpasantoj – volis mi pensi, sed mi iom scivolis pri la nova odoro. Lia barbo raspis min dum kisoj.
La voĉo ien malaperis. Alie ĝi certe pelus min al liaj brakoj. Ŝajne ĝi kaj mi jam harmoniis.
Matene mi sentis agrablajn brulaĵojn survizaĝe: ardo de ununoktuloj.
Per senkompato de ĉiutagejo mateno eniradis la ĉambron.
– He! – frapetis mi ĉe lia ŝultro. – Vi elŝovis min el la propra lito! – li kuŝis diagonale “per la pozicio de posedemuloj”. Ial la vekiĝo ne surprizis min.
Vespermanĝis geamikoj, vekiĝis geamantoj.
Li forvojaĝis najbarlanden por mallonga vizito. Mi ebria de nova gusto, kiu min subite invadis, divenis la trajnon per kiu li revenos. Je la kajo, kie oni nur adiaŭas, alvena kiso gustis promesdone.
Al geamikoj, al kiuj li ankaŭ apartenu, mi ne emis montri, al kio transformiĝis lia vizito. Mi klopodis eviti lian rigardon antaŭ ili. Se niaj rigardoj interkruciĝus, ĉio jam estus publika deklaro. Mi havis lumon en okuloj.
Ne eblis sen vespera invito algeamikoj. Multaj invititoj, malmultaj sidlokoj. Mi trovis spacon sur okupita sofo, Li ŝovis sin apud mi kaj ne plu ekstaris. Se mi nur iom movus la brakon, mia bluzo tuŝus lian puloveron. Mi devis intense pensi pri la temo priparolata.
Etulo de la domo malhelpis nian konversacion. Li alportadis aŭtetojn kaj ruligadis ilin en mian sinon.
– Donu! Mi montros al vi!
Mi prenis aŭteton kaj neŭtrale glitigis ĝin laŭ la femuro de mia dekstra najbaro. La aŭteto glitis iom, la knabo ŝatis.
– Ĉu ni ŝanĝu nun ŝoseon? Ni provu vojaĝi laŭ tiu ĉi vojo!
Mi glitigis ĝin delikate laŭ la bluĝino de la novgusta ulo. La aŭto longe glitis senhalte. La knabo konsentis, ke tiu ĉi femurŝoseo estas pli kvalita. Ni havis veran pretekston por rulŝovi ĝin denove.
La posedanto de la femuro diskutis super niaj kapoj ion pri kosmaj temoj. La knabeto kaj mi amuziĝis per la aŭteto. Domaĝe, la etulo baldaŭ satiĝis de
la ludo kaj foriris serĉi sian biciklon. Mi delikate remetis la aŭteton surplanken kaj revenis al la grandaj konversacioj super niaj femuroj.
Ekzistas homoj, kiuj vizitas nin nur unu fojon en la vivo. Tia nun devas for. Kaj ĝuste al tiu mi permesis ekspresan lecionon pri forgesiĝo. Matene mi vekiĝis kun sento de fino.
Li ankoraŭ kuŝis apud mi kaj spiris trankvile. Mi ne kuraĝis moviĝi. Mi ne volis, ke tio finiĝu. La gusto de aferoj pasintaj reaperis dum lia hararo kuŝis sur mia kuseno. Kaj nun?
– Mi ŝatus forvojaĝi kun vi!
Tio ne estis deziro. Eble amdeklaro. Sed mi ne elparolis ĝin. Mi nur pensis ĝin. Aŭ ĉu ĝi laŭtiĝis? Ĉar li samsekunde malfermis la okulojn kaj diris:
– Vi estas freneza!
Ni rigardis unu la alian por momento. Mi ne volis preterpasan travivaĵon. Eĉ se mi ne kuŝis diagonale, mi volis pli, mi estis jam pli posedema. Decidite.
Kiam mi ellitiĝis por telefoni al la oficejo, en la koridoro kuŝis la mondo surplanke: mia mondmapo falis dumnokte de la muro.
– Homo, vi forskuis mian mondon lastnokte! kriis mi al li kuŝanta. Li ekridis: agrabla rolo de tertremiganto.
Pri mia ferio en oficejo neniu komplikis. Ĉio sukcese aranĝiĝis, kiel tiam, kiam oni precize scias, kion oni volas.
Ni aĉetis du biletojn por maro. Por la maro, la plej proksima. Nova gusto de aferoj pasintaj.
“Ĉu vi jam diris al la ŝoforo, ke vi min amas?”.
Al la ŝoforo de tiu aŭtobuso ne necesis la komuniko. Multo videblis. Mi turnis min tra la aŭtobuso por vidi aliajn kunvojaĝantojn. Mornuloj sidis ĉirkaŭ ni. En mi novgusta gajo.
Multajn movojn mi rekonis. Frazerojn same. Sed ili havis novan nuancon.
Pejzaĝoj komencis vetkuri apud la aŭtobusa fenestro. Ankaŭ urboj. Daŭris tio dum kelkaj tagoj. En unu mano dorsosako, en la alia li. Iam li forprenis la brakojn, por foti ion. Iu ĝentila soldato pretis cedi sian lokon por ebligi alproksimiĝi al fenestro kun pli bona vidaĵo. La soldato volis vidi ĉu li interŝanĝus min kontraŭ iu fotoĉasaĵo. Malgraŭ la ĉasfebro li volis interŝanĝi min kontraŭ neniu pejzaĝo. Poste li lernis foti ĉirkaŭbrakante min.
En bluza poŝo dianto kaj irido. Malfermita gvidlibro ĉe la paĝo de la plej bela urbo. La urbo de miela monato kaj abiturienta vojaĝo. Ni kombinis ambaŭ.
– Mi tute ne mirus, se mi gravediĝus. Ekzistas aferoj novgustaj. – Kiel tio eblis? Kaj se mi mendus likvoron el absinto?
Ni tenis unu la alian per mano en iu restoracio, kies nomo rilatis al espero. La kandelo brulis malrapide, tiel ŝajnis al kelnerino, kiu post kelkaj horoj senvorte alportis al ni fakturon. Ni devis malplekti niajn fingrojn por trovi monujon.
Pri kio ni parolis? Pri kio ni parolis?
Mi memoras lian blankan puloveron kun kandellumo enokula.
Kio okazis kun mi?
Mi elprenis vitaminon kaj verŝis ĝin en mian sukoglason.
– Ĉu jam por bebo? – ekmiris li. En liaj okuloj ekmoviĝis flagranta lumo de la surtabla kandelo. Ni okazigis komitatkunsidon por voĉdoni pri bebo: “por”, “kontraŭ” kaj “sindeteno”. Ĉu li hezitos?
Aperis listo de infannomoj. Mi laŭtlegis ilin. Ni komencu per “A”. Ajna. Ni haltis ĉe “A”. Ajna. Kiel io ajn. Ni konsentis. Tuje. Tiel harmonias nur homoj, kiuj neniam kunloĝos.
Ajna vojaĝis kun ni ĝis la lasta tago. Tiam mi iris al biletgiĉeto kaj kuraĝe aĉetis bileton por reveno. Nur unu.
– Ĉu por pli frua aŭ pli posta trajno? – demandis la giĉetulo seninterese.