Выбрать главу

ol li repertuaron de liaj ŝercoj kaj kapablis foje memorigi lin, dum estis lia vico por rakonti. Ĉu tio estas signo de disfalo?

Foje ni parolis pri unuaj amoj. Mi devis korekti lin: pardonu, vi transaltis tiun japaninon. – Kiun japaninon? – Tiun kiam vi estis soldato! – Fakte, vi pravas. Mi devos baldaŭ demandi vin kiel nomiĝis hundo de mia praavino.

Ni ridis. Tiumomente tio ŝajnis sprita. Nur poste ĝi doloris. Mi simple aŭskultis dum li parolis. Poste kiam mi komencis dividi mian vivon de la lia mi komprenis kiom el lia arkivo mi devas elĵeti. Ŝajnis al mi ke aŭtomate miaj trezorejoj malpleniĝas.

Kiam li foriris li forportis nenion krom tajpilo. Kiam li fermis la pordon post si, mi sentis min komplete priŝtelita.

Kial mi estis pli eltenema ol li? Ĉu ĉar nian rilaton antaŭis jaroj de soleco dum kiuj mi akumulis neelĉerpeblan paciencon por kunvivado?

Duopa vivo kapablas esti tre bela. Tion scias nur tiuj kiuj ankoraŭ ne havis ĝin. Aŭ jam ĝin perdis.

Mi dum jaroj de perkoresponda amo tiom ĝojis pri la fakto, ke iam lia dentobroso staros ĉiutage apud la mia, ke tiu starado ankoraŭ post ses jaroj ne amarigis min.

Li estis tuŝebla ĉiutage. Post ses jaroj mi havis tro bonan memoron pri la tempo, kiam mi nur volis, ke estu tiel. La deziro ne eluziĝis.

– Mi havas konsciencriproĉojn: mi ne plu amas vin.

Mi aŭdis tiun frazon. Mi ne volis kompreni ĝin. Kiam li anoncis elloĝiĝon, mia korpo jam estis kramfita etendante la frazon. Kiam ĝi fine estis prononcita, miaj lipoj malfacile degluiĝis por diri “bone”. Ĉio ekhaltis pormomente. Nur stultaj larmoj ekrapidis, humilige. Li metis la manon sur miajn harojn. La tuŝo mildigis, sed ne forigis la amaron.

Dum multaj tagoj ni kune foriradis eldome. Mi sciis, ke venos la tago, kiam mi hejmen revenos sola. Mi marŝis kontente apud li kaj etendis mian manon al lia polmo:

– Dum vi ankoraŭ ĉeestas!

– Sed vi scias, ke mi ne malaperos por ĉiam. – Ĉu li anoncis per tio, ke mi povus ĉiam kalkuli je li? – Kalkuli! Jen! kaptis min la voĉo sed mi ne emis dueli. Foriri egalis al malaperi. Por pli ol ĉiam. Mi rigardis al liaj ŝuoj, por kaŝi malgajon. Ĝi tre malbone kaŝiĝis. Kiel amo, same. Kun rigardo ĉe ŝuoj, mi klopodis spriti:

– Plej triste sen vi estos, ke mi ĉiam devos mem ciri ŝuojn!

Ve, al tio mi plej facile adaptiĝos.

Ĉio montriĝos malfacila: kuŝi, marŝi, manĝi, pensi.

Litomeze mi kuŝis. Geaj litoj diskreskas kiam unu elloĝiĝas. Mi kuŝis diagonale kaj sentis min tute malgranda. Konstante min atakis pensoj pri lia enloĝiĝo: lia nigra vojaĝsako malfermita, li eltiras kamizolojn kej librojn, mi malavare donacas al li tirkestojn kaj bretojn. Ĉe enloĝiĝo, ĉu mi konsciis tuj pri tio kiom li kontribuis al la pleno de mia lito? Mi sciis tiam. Poste tio memkomprenebliĝis.

Poŝtkesto mia same malpleniĝis: mi skribis multe pli ol antaŭe. Kej mi ricevis rapidajn respondojn. Sed leteroj kuŝis meze de poŝtkesto kiel mi meze de la gea lito. Unu sola maldika letero ĉiutage. Nenia kunpoŝtaĵo tuŝas ĝin. Kaj antaŭe mi jam pensis pri havigo de pli granda leterkesto. Li abomenis kiam poŝtisto misfaldis lian “Monaton”. Ni du abonis du ekzemplerojn de “Esperanto”. Li legis la sian vespere, ĉe sia skribtablo, sublampe. Mi legis la mian en bankuvo malsekigante ĝiajn randojn aŭ faldadis ĝin senkompate en plej grandaj tumultojenaŭtobuse por povi kapti iun titolon el ĝiaj paĝoj. Kaj mi opiniis lin harfendulo ĉar oni ne rajtis meti tetason sur lian ekzempleron.

Mi volas senti ke mi vivis kun tiu revuo, eĉ se nur dum unu aŭtobusa vojaĝo.

Li lasis al mi mian opinion. Tio venkis min.

Vi vivas kun ulo el alia kulturo – prelegis mi al mi mem, admire kaj maladmire. – Temas simple pri alia ulo! Li povus esti samklasano kaj tia. – Diferencoj venas ĉar li estas alia estaĵo! – mi vokis min al toleremo ĉiuokaze.

Kiam li juĝis pri libroj, la diferenco inter ni frapis miajn orelojn. Post “Majstro de Korboja” li diris:

– Tiu libro estas vere bona. Se vi havos okazon, legu ĝin!

Kiam mi volis rekomendi al li ion, mi estis tute senkompromisa:

– Tiu libro estas mirakla! Vi devas legi ĝin!

Ĉe mi: “vi devas”; ĉe li “se vi havos okazon”.

Amikinoj mergitaj en tedaj geedzecoj enviis min, sen koni tiun diferencon inter ni. Ili enviis min ĉar mi vivis apud milda kaj klera ulo. Pri lia alilandeco ili havis sian opinion kaj mi la mian. Mi ŝatis ilian envion. Ankaŭ mi povus envii min pro lia toleremo.

– Kiel kruela penso: ekde nun vivi sen ilia envio! -enĵetas la voĉo. – Ĉu ni kaŝu antaŭ amikinoj, ke li foriris?

Mi decidis ne kaŝi la novaĵon. Aperis eĉ la inklino beligi miajn tagojn kun li antaŭ geamikoj. Kun eta miro mi legis poste, ke multaj divorcitoj faras la samon.

Mi ne emis al la konstato, ke mi amis iun ajn. Mi ne amis iun ajn. Kaj mi ne bezonas ŝajnbeligi la tagojn kun li, ili vere estis belaj. Kaj tio, kio okazis, vere ne plu estas forprenebla de mi.

– Halt! – enmiksiĝas la voĉo. – Aŭdu la tonon! Al mi ne necesas propagandi. Mi ja kunvivis ĉion. Ĝi okazis. Ĝi ne plu estas forprenebla, se vi volas tiel. Sed ankaŭ ne daŭrigebla.

La voĉo per plena forto tiraĉis min al realo.

Mi volis ŝtopi la orelojn pervate.

La loĝejo vastiĝis kiel gea lito. Ĝi ŝajnas tro granda. La vestaĵpendigilo enkoridora vakas pro spaco. Mi pendigis tie tri miajn jakojn por plenigi ĝin. Ne eblas kaŝi malplenon. Tio estis miaj jakoj. Mankas al mi lia mantelo enkoridore kaj mi kapablas senkonsole plori noktomeze ĉar mankas lia mantelo enkoridore.

La voĉo hororis vidante sian ironion senpova antaŭ mia malgajo.

Ĉiam malpli da poŝtaĵo mi devas plusendi al li. Foje alvagas iu gazeto, lialingva. Mi foliumas en ĝi, kun stranga sento de fremdiĝo. Lian lingvon mi eklernis. Finlernis neniam. Mi sentas kiel ĝia eta scio el mi glitas for. Mi sentas min forpuŝata. Tio verŝajne aperas ĉe pluraj inoj kiam edzperanto ĉesas funkcii: oni ne regas la alian lingvon, sed oni sentas sin proksima al lia kulturo. Duobla aparteno. Duobla malfacilaĵo reduktiĝi al si mem. Al sia lando. Al sia mondo.

Foje, tamen, dum iuj diskutoj, iu verve defendas ĝeneraligitan opinion pri lia lando. Mi emas enmiksiĝi, mi haltigas min.

Kion mi scias pri tio? “Mia eksulo estis tiulandano!” foje mi kaptas min kun tiu argumento enbuŝe. Mi volas diri ke tio pezas pli ol lia opinio. Mi ne diras.

Mi lernis sen tristo fari tiujn taskojn kiujn per silenta labordivido li dum jaroj faris: pendigi lavitajn vestaĵojn, malplenigi rubaĵujon. Aĉetumi. Fari matenmanĝon.

Aĉetumo iom timigis min. Mi ĉiutage atendis de babilemaj vendistinoj la demandon pri la sinjoro edzo. – Ĉu li forvojaĝis, ni jam delonge ne vidis lin?

Kion mi respondu? Ke li forvojaĝis? Ke li ne plu estas tie ĉi? Mi volis havi preparitan frazon por eviti mian konfuziĝon. Bonŝance, ĉiu el ili montriĝis tre ĝentila. Ĉu laŭ la ridinde malgranda kvanto da pano kaj lakto kiujn mi havigis ili ĉion komprenis? Kaj silentis pro virina solidareco?

Katarina diris, parolante pri unuaj jaroj de sia geedzeco:

– Kiam Martin forvojaĝis por du semajnoj, mi povis fari nenion. Mi staris ĉe la fenestro kaj atendis ke li revenu.

Martin aŭskultas ŝin ravita pro la frazo pri kiu li nenion sciis.

– Ĉu vere, Katarina?

Katarina, mi ankaŭ. Mi ankaŭ emas al nenio, povas fari nenion. Mi staras ĉe fenestro kaj konscias ke mi povus stari senfine: li ne plu aperos.

Kiam Albert foriris Hana ne forlasis sian domon. Ŝi timis ke ŝi povus maltrafi lian telefonalvokon.

Nun mi jam lernis iri al telefono sen penso pri li.