– Pli frua – Mi estis decidinta. Ĝi okazu. Mi devas ja reveni hejmen. Ne indas plu ŝteli minutojn. Trista mi ne volis esti. Ekzistas homoj, kiujn bonŝanco neniam vizitas. Al mi ĝi okazis.
Dudek minutojn poste mi venis peti la saman giĉetulon, ĉu li bonvolus doni al mi tamen kuŝlokon por pli posta trajno. Temis ja pri du pliaj horoj. Eĉ du.
Homoj sen futuro havas ja nur nunon.
Ie rapide glitis blankaj sableroj en sablohorloĝoj. Li akompanis min al mia vagono. Mi ŝovis mian dorsosakon en la trajnon kaj eliris por ĉirkaŭbraki lin.
En la kiso tute ne sentiĝis adiaŭo.
La trajno ekiris, kun mi en ĝi.
Post multaj horoj, hejme mi trovis surtable netuŝitan tason, el kiu li trinkis. En mia sapujo restis lia blanka sapo. Mi flaris ĝin, kaj memoro pri li penetris ĝis renoj.
Venis ia bildkarto de li. Mi abomenas ilin. Bildkartoj nenion kapablas komuniki – glataj trompvizaĝoj de milproksimaj urboj.
“Mi sidas sur tiu ponto, kaj cerbumas, kiel enpaki en ĉi tiun etan spacon, ĉion, kion mi volus diri al vi”.
Salutojn al Ajna. Al mi ĉirkaŭbrakojn. Kaj lia nomo enangula, malgranda. Neniam plu mi povos renkonti ĝin kun neŭtrala penso.
La ideo pri Ajna vekas min nokte. Ajna estas ŝanĝo. Ajna estas amo. Timo. Emo. Sopiro. Memoro.
Mi prononcas lian nomon por kuraĝiĝi. Silento. Mi respondas kion ajn mi volas. Mi volas kion ajn.
Vespere mi kuntiras la kurtenojn en mia ĉambro. Mi ekrigardas stelojn unue. For ili ŝajnas.
Kion li nun faras?
Kuŝas apud sia edzino?
Mi etendas la manon kaj rapide ektiras la ŝnureton ĉe lia ĉelita lampo. Mallumo.
Mi engrimpas en mian liton. Ĝi ŝajnis esti tre granda. Mi formovas la mapon de lia lando, ĉe kiu mi hieraŭ endormiĝis, kaj glatigas la kusenon. Nur miaj haroj plu troveblas subfingre.
Mi pensis pri Ajna kaj endormiĝis. Trankvila dormo de ino, kiu estas bonŝanca.
La aventuro kuntiris min kirle kaj ne plu lasis min. Tio ne estis amo sed saviĝo. Milbone, sed tieclass="underline" la tutan amon kiu restis sur kribrilo post la foriro de Jan mi verŝis al la nova adreso. Kun nova entuziasmo, kvazaŭ ĉio la unuan fojon okazas. Kaj nur al mi. Reaperis la forgesita etoso de la unua amo. Tremiĝo esperplena, kian jaroj de komuna vivo senspure elviŝas.
Pensi pri ... letero. Atendi ĝin. Iu ekscito inundas min je nura penso, ke lia letero povus kuŝi ĉe mia adreso hodiaŭ.
Letero, kiu ne venis, fuŝis ĉiujn alvenintajn. Kaj tuj post elreviĝo nova gajo enloĝiĝas en mi. Bonege ke la letero ne venis hodiaŭ. Alie la morgaŭa tago estus malplena. Nun, oni atendu! Morgaŭ!
Por konsolo mi reprenas la malnovan leteron. Mi
relegas ĝin. Mi haltas ĉe komoj. Mi analizas pronomojn: mi, vi, li, ŝi, ni.
Kiu ni? – demandas la voĉo, amuziĝanta.
Post relego mi enrigardas la koverton. Tute profunden, ĝis la fundo mem. Eble tie elfalis iu vorto, kiun mi ankoraŭ ne legis? Mi vestas la koverton kiel ganton. Mia mano perfekte eniras. Mi serĉas ene tuŝojn de liaj fingroj kiam li ŝovis paperojn. Rigardo al poŝtmarkoj. Ĉu sub ili kaŝita spuro de liaj lipoj?
Kiam la voĉo ne estas hejme, mi pensas pri lia edzino. Kun iom da honto kaj iom da bonfarto. Malhonestaĵo miaflanka, jes. Ataki ŝian edzon per amleteroj! Pensi pri lia haŭto kiel pri la propra memormapo, kun cikatroj de skianto.
Ĉu estas pardoneble, ke mi uzas lin por elŝokiĝi post propra disiĝo? Ĉu tio estu preteksto? Inter tiom da homoj, kial ĝuste lian nomon uzi kiel amuleton kontraŭ soleco?
En iu revo, ni vekiĝas sabatan matenon je la naŭa. Naŭa kaj dek. La latotuko kun mia nomo kuŝas ĉifita inter ni.
– Matenmanĝa horo! – flustras mi al la bulo de nigraj haroj apude. Li turnas sin tuj. Domaĝe, mi volis tiri ankoraŭ mian fingron laŭ lia spino.
– Kion ni faru hodiaŭ?
Kiam li aperas, ĉesas labordevoj.
Matenmanĝo sur balkono. Ŝajne ja ĉio okazas ĉe mi, somere. Li portas servpleton al la balkono.
– Vi forgesis marmeladon! – Ni du havis tiom malmulte da matenmanĝoj, ke li eĉ ne scias, ke la fruktoj por ĝi kreskis en la ĝardeno de mia avino. Mi
sidas transe de li kaj rigardas kiel li frapetas la ŝelon de mole kuirita ovo. Mi absorbas la movojn, kvazaŭ tiuj la unuan fojon okazas en mia vivo. Kiel eblas, ke la ripetiĝo ne sentiĝas?
– Nun li lekos la tranĉilon! – deklaras subite la voĉo, por pruvi, ke ĝi jam tre bone konas lin.
Kaj li, kvazaŭ laŭ ordono, senmanke lekas la tranĉilon.
Normale mi malŝategas tiun geston. Nun mi ŝatas ĝin. Forŝovitaj kriterioj? Ĉu ĉar li jam postmorgaŭ estos for? Mi lernas ami por du tagoj kaj ne por jaroj.
Mi etendas mian manon, li la sian. Ni renkontiĝas ĉe la teujo. Fingrorendevuo ĉe la teujo.
Inter miaj kaj liaj fingroj araneoj ne plektos sian reton.
Alia vekiĝo: noktoĉemizo mia entranĉis sin perrande al ŝultro. Sopiro fermas min en nuksoŝelon. Pasio, tio estas la vorto. Mi timas renkonti lin ĉe kongreso sekvonta. Se li pruntedonus al mi sian kongresan libron, en la momento, kiam ĝi transirus el liaj fingroj al la miaj aŭdiĝus kraketado.
Ĉu ĉiuj antaŭaj sopiroj tiel aspektis? Mi ne plu memoras aliajn. Mi sentas nur la nunan. Mi alkroĉiĝas al ĝi.
En tiu parto de la lito mi kuŝas kie li estis. Kun genuoj kungluitaj. Klopodo formovi etan fingron
por vidi, ĉu la amo ĝis tie etendiĝis. Ĝi movaĝas. Nun mi sentas ĝin super la kubuto. Se mi metas mian manon tien por mildigi ĝin, ĝi foreskapas. Mi sentas min timige plena de ĝi.
Ĉu tio estas la sama amo ĉiam? Aŭ iu tute nova?
Hodiaŭ en mian laborejon enpaŝis la nova ino de Jan . Ne kun mi ŝi volis paroli, feliĉe. Ŝi salutis. Mi ĝentilis. Ŝi preterpasis min, ridetante, en eleganta kostumo. Haroj levitaj subnuken. Okuloj trankvilaj. Ŝi estas damo. Mi bubino en bluĝino. Por li nepre ŝanĝo.
Mi rimarkis ĉe la lasta renkontiĝo kun Jan , ke li helpis al mi surmeti mantelon.
– Vi kavaliriĝis! – mi ne volis preterpasi la okazon por registri la ŝanĝon.
Li konfuziĝis ĉe tio.
Ĉe mia skribotablo restis ŝia forta parfumo. Agrabla. Mi devigis min atendi, ke ĝi per si mem disiĝu.
Tio estas la sola afero kiun mi lernis. Atendi, ke ĉio per si mem solviĝu.
Kun sincera partopreno mi plue atendas poŝtiston. Alproksimiĝante al la leterkesto, mi tra truetoj sur ĝia pordo klopodas diveni ĉu io enestas. Pro ekscitiĝo miaj okulharoj ektremas kaj mi ne certas, ĉu tio estas ombro de iu koverto aŭ la ombro mem. Mia rigardo koncentriĝas. Ĝi volas tuj distingi ĉu la letero estas aviadila aŭ nur loka. Ĝi volas samsekunde scii, de kiu ĝi estas. Ne, ĝi ne volas scii de kiu. Ĝi volas scii, ke ĝi estas la lia.
Jam kelkajn tagojn alirante mian leterkeston mi sentas la tremeton, similan al tiu, kiam mi atendis poŝtiston antaŭ dudek jaroj. Estas iu neklara ekscito, kiu malpermesas spiri normale. Io agrabla, sed ial mi tuj volas ĉesigi ĝin. Ĝi ĉesas per alveno al la leterkesto. Per ĝia malfermo. Per konstato, ke ene estas nur fakturoj.
Ĉu mi tremetas tiel pro atendata menstruo? Aŭ ĉu ĝi estas la konjekto mem?
La leteron mi kaptis bruskmove, kvazaŭ ĝi estus forŝtelebla. Mi fermis la pordon de mia ĉambro por resti sola, kaj rapide prenis tondilon. Ĝi malbone funkciis. Mi ne havis paciencon kaj nervoze disŝiris la koverton. Zumis en miaj oreloj. La unuan frazon mi enspiris supraĵe, per pulmo de ftizulo.
Mi devis relegi ĝin. Poste mi relegis la tutan leteron. Sed ĝi ne ŝanĝiĝis. Nur la tono de la letero ŝanĝiĝis, la enhavo ne. Kaj la tono dependis de la lumo en la ĉambro. Ĉe la vespera lego ĝi ne estis vunda. La frazoj ŝajnis eĉ elektitaj. Kvazaŭ li cerbumus iom antaŭ ol surpaperigi ilin.