Выбрать главу

Leviĝos glasoj por ke la disiĝo prokrastiĝu.

Prifestata estas rondcifera jubileo. Multaj invititoj. Mi sentas, ke mi devas foriri inter la lastaj. Mia kapo morgaŭ pezos. Pro laco, kompreneble. Se la renkontiĝo valoris, ankaŭ pro melankolio iomete.

Mi sidiĝis apud mia norvega amiko ĉar mi timas lin perdi. Kiam mi ne povas endormiĝi, foje mi devas pensi al la trankvilo de lia hejmo: tie nokto fariĝas tago kaj mevoj disportas kriojn, kiam folioj ekkreskas. Dum iu veturo tra kampoj, mi rigardis al arbaro. Junaj arbidoj grizis kaj ombroj vojaĝis tra iliaj trunkoj:

– Hej, mi vidis ĵus trolon! – deklaris mi subite gaje, por montri al li mian ŝaton al Norvegio.

– Kompreneble, ke vi vidis trolon – diras li trankvile. En lia voĉo ne estis ŝerco, nur konvinko. Kun maltrankvilo mi komprenas, ke mia imago trafis realon.

Ĉe li neĝo venas, dum mi ankoraŭ senŝtrumpa vagas tra parkoj. Mi havas la impreson, ke varmon li bezonas. Foje mi ludas sunon kaj tuŝas lin.

Antaŭ mi sidas Giorgio. Mi rigardas lin super supotelero en kiu viandbuletoj naĝas.

– Kio estas tio? – demandas ies voĉo pri buleto kiun li tuŝas per kulero. Mi klopodas klarigi, ke ĝi

konsistas el odoro de infanaĝo. Muziko estas laŭta kaj egoisma. Ne eblas diri ion ajn. De buŝo ne eblas legi, ĉar mia rigardo rapide grimpas al okuloj. En ili ombroj. Ili estas malklaraj, mi nenion povas deĉifri. Por aŭdi kion li diras, mi decidis translokiĝi pli proksimen. Tio estas longa vojaĝo: de la Polusa Cirklo al la Sudo. Mi devas ŝanĝi lingvon.

Liajn frazojn mi ekaŭskultis. Muziko bruis, mia orelo proksima al lia hararo kaptadis vortojn kiel birda beko. Mi devis pli diveni ol aŭdi. Mi divenadis. Estas danĝere lasi min al divenado.

Li demandis min, kion mi faros post la adiaŭa vespero. Evidente interesis lin pluaj okupoj de la tradukantino de bondeziroj. Mi mem surpriziĝis aŭdinte mian respondon.

– Mi ŝatus verki iun tekston en la Internacia Lingvo.

– Pri kio?

– Pri kunvivado.

– Libron pri amo?

– Ne, pri divorco.

– Tristan, do.

– Ne, ne tristan.

Mi embarase rigardis al liaj brovoj. La lingvo en kiu ni parolis havas tre fortajn esprimojn por amo kaj tristo.

– Kaj vi? – Mi emis konjekti iom el liaj tagoj venontaj.

Li planas labori enteatre per ombroj.

Mi ekridetis: li estas tiu, kiu en la rubrikon pri sia profesio enskribas “pupisto”. Ĝi sonas same neverŝajne kiel esperantisto. Ĉu li kompletigos ĝin per ... ombristo?

– Ombroj? Ĉu vere? – gajo grimpis laŭ mia voĉo.

En la ŝtato Andra Pradeŝ pluvsezono ne povas komenciĝi antaŭ ol pupistoj estas alvokataj porprezenti ombroludon. Nur kiam tra truetoj en ledo transiras lumo, kaj kiam la princo Rama melsupreniras de la blanka ekrano, la pluvo rajtas alteriĝi.

Mi havis antaŭ nelonge strangan sonĝon pri ombroj. Mi sonĝis, ke mi estis ombro de vojaĝanto en hinda pupteatro.

En liaj okuloj mi vidis, ke mi rakontas la sonĝon al la ĝusta persono.

Mia vizaĝo estas leda pupo-vojaĝanto. Tra truetoj en la ledo lumradioj trapenetris lasante koloran ombron sur la malantaŭa ekrano. La ombro moviĝis kun muziko. Mi sentis kiel mi, la ledo, tuŝas agrablan fonon de la ekrano. Ĝi molis. Mi estis la rakonto kaj la vojaĝo.

El la publiko iu laŭte ekkriis:

– La ekrano skuiĝas!

Mi, dormantino, kaj mi, la ombra vojaĝanto, subite sentas, ke la fono vere dramece moviĝas.

Okuloj time malfermiĝis:

Le brusto de la viro ĉe kiu mi dormis eltiriĝis el sub mia kapo. Pro tio mi sentis la skuiĝon de la ekrano.

Dormu nur plue – diras li, ellitiĝante.

Unuajn sekundojn de le vekiĝo varmigas la sento, ke ni kune vojaĝigis la ombron. Li sidiĝis tuj en fotelon kaj etendis la manon al sia cigaro.

Mi provis rakonti al li la sonĝon, sed ĝi perdis la belon, elrakontite.

Sen lia brusto-ekrano ne plu eblis esti vojaĝanta ombro. Li fumis silente, eĉ ne supozante, ke tiu bruska leviĝo povus dronigi min en la maron antaŭ Srilanko.

Mi finflustris la sonĝon kaj ree embarasiĝis. Ne ĉar mi rakontis la sonĝon, sed pro la mesaĝo en kiu viro disŝiras virinan fantazion.

Rapida serĉo de banalaj vortoj por kaŝi, ke mi elrakontis tro. Malfermi mian sakon kaj tuŝi ene kelkajn konatajn objektojn, kiuj redonos fidon. Klopodo kamufli, ke la sonĝo elrakontite nun rericevis la belon perditan. Ĉu pro lia mencio de ombroj?

Sur la telero anteŭ ni nuksa farĉaĵo en kuka tranĉo ricevis nuancojn de ombro.

Li ekrakontis al mi unu el siaj revoj. Ni interŝanĝis: revo kontraŭ sonĝo.

Nur poste mi levos le kapon kaj rigardos tra la adiaŭa salono. Ŝajnis kvazaŭ ni forvojaĝis duope, kaj lasis ĉiujn super malpuraj teleroj kun restaĵoj de ombra kuko.

Mi diris rapide bonan nokton kaj butonumis mian mantelon.

Mateno estis rapida kiel malbela novaĵo.

Mi revidis Giorgion ankoraŭ foje. Meze de tumultaj babiloj tradukantino de bondeziroj devis voki ekvilibron al sia voĉo.

Ne montri al li, ke li jam diferenciĝas de ĉiuj aliaj partoprenantoj.

Li ŝatus ankoraŭ foje paroli kun mi. Ĉu tio estis lia aŭ mia frazo? Li prononcis ĝin, mi kapjesis. Mi venos.

Sed en la posttagmezon enloĝiĝis neinvititoj de kiuj ne eblis liberiĝi: Mi malfruis multe pli ol decis al la tradukantino. Sed li ankoraŭ estis tie. La tablon okupis malplenaj konversacioj kaj malplenaj glasoj. En la loko kie li atendis min aktoroj kaj kritikistoj faris simpozion pri fumo. Mi aliĝis.

Sidiĝi apud li mi ne kuraĝis. Li jam estis tro proksima. Inter niaj emoj paroli Albert fluigis kaskadon de siaj vortoj. Ili kreskis mure kaj apartigis nin. Antaŭ ol la muro fariĝis tro alta, ni tuŝis unu la alian per rigardo, mallonge kaj serioze. Rapide mi deturnis miajn okulojn kaj revenis al ceteraj ĉe la tablo. Ili jam estis meze de iu politika ŝerco. Mi ekridis lastsekunde por savi ĝian ĉeferon. Apud li kuŝis surtable cigaredskatolo. Sur ĝia kovrilo kamelo marŝis. Mi prenis ĝin kaj enrigardis flare la skatolon. Nenia odoro de Nilo en ĝi.

Dum mi remetis la skatolon surtablen, subite porcelana krokodilo de iu librobreto trakuris mian imagon. Tri fojojn mi prenis la skatoleton kaj remetis ĝin. Nur tiam mi ekuzis skribilon. En la kovrilon de la skatoleto mia skribilo tiris liniojn de literoj pri kiuj mi ne respondecis: “Kiam vi revenos?”

La skatoleto puŝita antaŭ li, mi reveninta al la

konversacio. Temis pri mono kaj reflektoroj. Mi kunludis, gvidante du konversaciojn samtable. Giorgio kaj mi laŭte interŝanĝis informojn pri reflektoroj. Senlaŭte ni enŝaltis lumon en la skatolo kun kamelo. Mi sentis, ke li skribas respondon.

Pasis minutoj antaŭ ol mi kuraĝis levi la kovrileton. Mia demando ne plu kuŝis sola.

– Kiam vi revenos? – demandis mia demandsigno.

– Kiel eble plej baldaŭ. – Tio staris sub ĝi. Tremeto trakuris min, kvazaŭ mi estus acerarbo. La respondo estis en la franca.

“ Le plus tôt possible " . La vorto “ tôt ” havis la ĉapeleton sur “o”, kiel tegmenton, por ne permesi, ke iu legu ĝin “morta”. Germane. Dufoje “p” apogis ĝin de ambaŭ flankoj. Aŭdi mi povus kiel siblas la “ss”-o en “ possible ”.

La kovrilon mi devis klakfermi, timigita per la mesaĝo. Post tiu poezio necesis reiri al la konversacio supertabla: Benzino. Mi emis peti la samtablanojn ne malpurigi la medion. Por momento mi fermis okulojn, por ke ne poluciiĝu la respondo le plus tôt possible .

Baldaŭ ĉiuj leviĝis de la tablo. Mi ne havis kuraĝon rigardi al liaj manoj, por vidi en kiun poŝon li metos la skatolon. Kiam nigriĝos ĉirkaŭ mia demando premita de cigaredodoro, ĉu ĝi timos?