Ni etendis la manojn.
– Vi foriras kiel aliaj? – demandis mi mallaŭte.
– Mi ne foriras kiel aliaj.
Tiun impreson mi ja havis. Sed estis agrable aŭdi ĝin.
Li malŝlosis sian veturilon kaj elprenis el ĝi florbukedon. Mi prenis ĝin delikate, kiel kolombon, kiun necesas persvadi pri neforflugo.
– Se vi havos paneon, revenu!
– Mi revenos.
En pupteatro paneoj okazas kiam pupistoj volas.
Li ekiris. Mi svingis la manon apud la babilema Albert kies vorta kaskado tuj ĉesis.
– Vi estas unu el renkontiĝoj de liaj vojaĝoj – diris la voĉo rapide.
Albert havis aliajn okupojn:
Io likas el via aŭto! – kriis li post Giorgio.
Eĉ mi povis tion vidi. Kie li preterpasis, restis larĝa spuro. Mi, nelerta en aŭtoaferoj kaj lerta en fantazio, samsekunde vidis seriozan difekton, pro kiu necesas resti. “Paneoj okazas kiam pupistoj tion volas” ripetiĝis rapide.
Antaŭ mia ŝuo iu lignopeco altiris mian atenton. Ĝi similis al faŭko de krokodilo. Mi levis ĝin kaj jam estis klare ke la aŭto de Giorgio ne havos paneon.
Li foriris.
Vespere, kiam silento enloĝiĝas en mia ĉambro ĝis plafono, mi, kun krajono enmane, trankvile konstatas, ke “kiel eble plej baldaŭ” estas tempoindiko de la sama kategorio kiel “neniam”.
Franclingva vortaro komencis tranoktadi en mia
lito. Kiam mi tuŝis la brunon de ĝia kovrilo matene, ĝi ŝajnis kiel skatolo de ĉokolado. Estis ĝi skatolo, skatolo kun vortoj. Kaj mi malpakis ilin kaj provis en la nova lingvo diri ion belan, kio ne havos la guston de aferoj pasintaj.
Nur unu fojon mi maltrankvile imagis, ke iam mi malfermos ĝin kaj ĉiuj vortoj estos elviŝitaj. Por kontroli, mi lasis ĝin malfermiĝi ĉe la vorto “gvidi”. Ĝi estis tie. Kaj ĝi en siaj klarigoj gvidis al ordo, gvidis al harmonio, gvidis al rilato, gvidis al embaraso. Sed ĉirkaŭ ĝi pendis ankaŭ la vortoj pri kompromito, tento kaj senesperigo. Eĉ pli: starigi sub demandsignon, frenezigi, kortuŝi ĝis larmoj. La sinsekvo ŝajnis iom minaca, sed mi ĝojis, ke la vorto ekzistis.
Lia voĉo en telefono similis al foro kaj mildo de la Eta Princo. Kiam li ekparolis al mia aŭskultilo, sur mia planedo noktomezis. Li vokis min el ŝaŭmo de la bankuvo. Post niaj dulandaj flustroj en la loko kie mi staris restis humida makulo kvazaŭ de neĝhomo degelinta.
Li volis doni al mi lecionon pri adverboj. Kiel eble plej baldaŭ ne estas neniam. Kiel pruvon, li nomis unu trajnon. La leciono pri adverboj volis fariĝi kurso pri fantazio.
Mi iris al stacidomo por vidi ĉu tiu trajno ekzistas. Ĝi estis vere notita sur trajnhoraro. La rubriko eta, kiu per ruĝaj literoj enkadrigis tempon kaj spacon.
Ni renkontiĝis sur la supro de ŝtuparo. Mi volis lin ĉirkaŭbraki kaj resti tiel, kovrita per lia jako.
El la valizo li elprenis donacon ... fajrajn ŝprucigilojn.
– Por mi?
Ni ekserĉis mallumon ĉekastele, por vidi ilian brilon. Versoj el “Aĉetanto de sorĉaj ŝprucigiloj” verŝiĝis tra mi.
Vespere li lavis miajn harojn per sia ŝampuo. Ĝia odoro de lupolo enplektiĝis en ili kaj ne volis foriri.
– Lupolo! Kion vi faras en ŝiaj haroj? – Descendu tuj!
Sed la lupolo tute ne volis obei.
Liaj okuloj estis eĉ pli malobeemaj. Ili restis en mia domo longe post lia foriro. Tagoj klopodis lin elviŝi. Sed mi ne permesis. Envente mi lekis la lipojn por plue reteni sur ili varmigajn spurojn de liaj dentoj. La vento malbone imitis lin.
Familia festo en la malnova domo de avino. Mi ornamas la tablon. Teleroj strange brilas en antikva spegulo el infanaĝo. Mankas ankoraŭ nur salujo. Mi alportas ĝin el la kuirejo kaj kiam mi eniras li rigardas min el la spegulo. En liaj okuloj tristo, kiun mi ne scias elviŝi. Ni rigardas unu la alian, senvorte kun eta vitra salujo inter ni. La pordo malfermiĝas kaj fratino eniras portante florvazon al la spegulo. Ĉu ŝi vidis lin ene?
Mi turnas min for kaj metas la salujon surtablen. Pro sento de mildo ne eblas paroli.
Tiun nokton li telefonas por diri, ke la luno estas plena. La voĉo karese eniras la konkon de mia orelo kaj mi volas ŝteli pli da ora pudro el liaj tagoj.
– Tenu min pli forte, mi ne ŝatus vin perdi.
“Krajono per kiu mi skribas ĉi tiujn vortojn, la papero florplena kiun mi elektis, mia mano kiu glitis sur miaj lipoj scias kiel mi plenas de etaj kaj grandaj frazoj por vi.
Mi ŝatus skribi sur via korpo per plumo de mia buŝo, per inko de miaj okuloj kaj mia ventro, lavi vin per miaj manoj kaj levi vin super la tagoj kiuj pasas. Mi atendas vin”.
Giorgio
La lasta “o” en lia nomo grimpis supren.
Mi metas vespere mian vizaĝon sur lian leteron kaj imagas lin. Antaŭ ol satrigardi lin, venas mateno. Ŝajnas kvazaŭ Kafka persone per sia etlitera manskribo mesaĝus tra mia ĉambro al Milena Jesenska, “ke leteroj ne estas por legi, sed por malfaldi ilin, meti la vizaĝon suren kaj freneziĝi”.
Li ekzistas, lia urbo ekzistas, la trajno ekzistas, la merkredo ankaŭ kun sia horo 22 kaj minutoj dek. Je la tria kajo.
Militoj, prokrastiĝu por momento, mi petas. Mi ŝatus resenti kiel niaj lipoj renkontiĝas.
Ili renkontiĝis. Pro ilia tuŝo mi ne vidis la stacidomon.
En lia loĝejo ombroj estis hejme. Apud ilin li metis grandan kruĉon kun floroj, menditaj por mia humoro. Ili daŭris obstine kaj flave lumigis lian muzikon.
Muziko. Muziko.
En mia kapo turniĝis la voĉo de la Eta Princo. La mondo en ĝia fono. Balio. Paskinsulo. En la truoj de grandaj kanoj sur Salamoninsulo vento mistere muzikis. Mi timus, se liaj fingroj ne tuŝus mian orelon. Ĉio havis sian sonon. Tasoj kaj teleroj, metalaj kovriloj, forkoj, cindrujoj. Kirliĝis ritmoj dum li improvizis sur kaserola rando, ĵetante salon al bolanta akvo.
Suno kaj luno pendis batike surmure. Sub ili mi manĝis nekonatajn plantojn, kiuj havis guston de lia buŝo.
Ĉirkaŭ liaj fenestroj hundoj fremdlingve mesaĝis ion gravan de korto al korto. Kion? Mi ne povis kompreni.
Lialande aŭtuno volis atingi printempon.
Io vekas min nokte. Estis ĝi, la feliĉsento.
Tiam li ekparolis. Kaj igis min kompreni, ke tio ne estas amo. Ke li ne sentas ĝin. Ke li triste solas apud mi kaj mia egoismo. Li ne volas esti utiligata. Li ne volas balzamkovri cikatrojn. Li ne volas plenigi miajn malplenojn. Kaj li bruligis cigaredon, por ke mi povu en tremetanta lumo vidi kiel liaj vortoj eliras el la buŝo kaj kovras min kiel glacieroj.
La varmo en mi prujniĝis. Mi volis malfermi la buŝon, sed nenio estis en ĝi. La brunkovrila vortaro franclingva tamen fariĝis blankpaĝa.
Inter mi kaj li tristo subite komencis konstrui muron el glaciaj brikeroj. Mi tuŝis ĝin kaj glacio manĝis haŭton de fingroj ĉirkaŭ la ungoj.
Unu ombro el liaj okuloj etendiĝis de kuseno al fenestro kaj tago vane provis eniri la ĉambron.
Li ekstaris kaj foriris al koridoro por preni sian mantelon. Mi bone vidis kiel li enbrakigis sian dekstran kaj poste maldekstran manikon.
Ĉu tio estas ĉiam la sama amo? Aŭ ĉu ili estas pluraj?
Li alportis al mi trajnhoraron kaj montris al mi unu paĝon. Mi rigardis al lia buŝo, al la lipoj nerekoneble belaj kaj atendis ke ili prononcu la horon. Ili malfermiĝis:
– Vidu, mi havas boaton por vi!
El lia poŝo eliris eta boato el bruna papero.
– Mi faris ĝin por vi, dum mi atendis vin. Mi konstruis multajn, ili estas ĉie en miaj poŝoj.
La helo de la frazo ŝajnis al mi konata.
Mi prenis la brunan boaton sur manplaton kaj decidis eniri ĝin.
Al kiu direkto?
Eble mi ien alvenos.
“Mi ne estas grand-formata aŭtoro. Ĉu mi verkas aŭ ne, mia nacia lingvo kaj la literaturo en ĝi bone fartas. Sed se mi verkas en Esperanto, eble mi iom kontribuas al ĝia riĉo. Eble la literaturo en Esperanto per mia teksto havos unu tavolon pli. Eĉ se tre maldikan. Aŭ ĉu mi nur perdigas tempon al mi kaj al la aliaj?”