Spomenka Štimec naskiĝis en Jugoslavio en 1949. Konatiĝo kun Esperanto dum lerneja aĝo gvidis ŝin al la profesielekto: diplomiĝinte pri lingvoj, ŝi akceptis la defion fari el Esperanto profesion. Kun ĉiuj plezuroj kaj malplezuroj kiujn tia decido kunportas, ŝi ekde 1972 enposteniĝis en la “Internacia Kultura Servo” en Zagrebo, plentage laborante por kaj pri Esperanto, ĉefe pri interligo de Esperanto kaj kuulturo.
Ŝi kunaŭtoris kelkajn instrulibrojn, kaj kunlaboras en diversaj revuoj. En 1975 estis publikigita en la gepatra lingvo, la keroatserba, la novelkolekto “Darija”. Ŝia komedio “Gastamo” estis surscenigita okaze de la UK en Antverpeno, en 1982.