Internacia paro kun la Internacia Lingvo en kuirejo. Rigardu tra fenestro por memori en kiu lando ni vivas.
Iun dimanĉon dum li tajpis iun tradukon, li subite leviĝis de la skribotablo kaj ekparolis al mi sialingve. Mi levis la rigardon de la libro kaj lasis lin paroli iom da tempo. La monologo daŭris. Mi maltrankviliĝis. Mi ne komprenis kion li volas.
– He, kion vi parolas?
Li rigardis min senkomprene kaj tiam ekkonsciis ke li uzis sian lingvon. Li revenis al Esperanto. Mi reestis hejme.
Kaj se li ricevus lingvan amnezion? Se ni neniam plu povus kompreniĝi?
Ni interkisiĝis kvazaŭ post longa nevido.
La unua vintra tago. Jan klarigas al mi dum matenmanĝo kial ekzistas sezonoj. Li levas alten oranĝon. Tranĉilo estas la tera akso. Ni estas gajaj.
Lia patrino telefonis hieraŭ por sciigi nin pri la kristnaska donaco: tritaga ekskurso al la plej granda ŝtata vidindaĵo. Ili venos vendredon por preni nin.
La najbaroj muntis en sia salono grandan kristnaskan arbon kaj la tuta ejo mirinde odoras. Sub ĝi komenciĝas donacoj amasiĝi. Unu el ili estos la mia.
La urbo estas senguste aranĝita. Sur stratoj estas etaj ruĝaj dometoj en kiuj sidas Sankta Nikolao. Al dometoj eniras infanoj, unu post la alia, kaj Sankta Nikolao ion diskrete flustras al iliaj oreloj.
Mia konatulino Korina jam diris ke ŝi deklaris al
siaj infanoj ke ĉio tio estas elpensaĵo kaj ke ŝi estas tro malriĉa por povi aĉeti tiom da donacoj. Mi ne scias kion diris ŝiaj infanoj.
Mi scias ke en mia lando fabrikaj sindikatoj por nova jaro disdonas saketojn kun donacoj. Avo Frosto portas la saman uniformon kiel Sankta Nikolao.
Mi iris aĉetumi. En infana fako de la magazeno mi trovis iun leonon por Danielle, filino de Barbara. Leonon. Ĝi etendis la antaŭajn krurojn kaj havis iom dormeman esprimon. Faŭko kunfermita. Leonhararo el bruna dika lano. Ĝi ŝajnis bonintenca.
Nokte mi konfesis al Jan ke mi ekŝatis tiun leonon kaj ke mi ne emas fordonaci ĝin. Li ĉirkaŭbrakis min. Mi pensas, ke mi tamen devos donaci ĝin al la infano.
Dum vespermanĝo mi legas al li ĉapitron el mia hodiaŭa labro. Temas pri taglibro de iu sveda aktorino. Foje ŝi furioziĝis kontraŭ sia eksedzo, reĝisoro de la filmo kiun oni tiutempe filmadis. Ŝi kuris al la ĉambro de iu kunlaboranto kaj detale kaj malame priklaĉis la reĝisoron, eksedzon. La kunlaboranto havas tre strangan vizaĝesprimon kaj respondas nenion. Fariĝis silento; ŝi turnas la kapon en la direkto de liaj okuloj. Tie sidas ŝia eksedzo kun trista mieno. Ŝi kuras for, forlasas la domon, la kvartalon. Al kampoj. Fine ŝi stumblas kontraŭ iu kesto kaj enrampas ĝin pene tirante la kovrilon. Geamikoj venas kaj petas ŝin reveni. Ŝi ne volas eliri.
Fine post multe multe da tempo venas ŝia eksedzo. Li frapetas ĉe la kesto. Li atendas, ne malfermante ĝis ŝi ekflustros:
– Libere!
Li demandas: – Ĉu vi volas ke ni denove estu geamikoj? – kaj lia vizaĝo estas afabla.
La granda aktorino eliras el la kesto kaj oni povas daŭrigi la filmadon.
Ŝia kesto fariĝas nia posedaĵo.
Kiam io ne marŝis iu el ni simple deklaris: – Mi volas mian keston!
Mi precipe emis uzi la keston. Foje pro tristosento. Pro la konscio, ke mi kun tiom da aliaj apartenas al la mondo de nepagipovantoj.
Nur kelkajn tagojn post la renkontiĝo kun la kesto, la malriĉsento envolvas min kiel fumo. Mi marŝis tra kristnaske ornamitaj stratoj kaj defendis min per moka rideto.
Vendistinoj ĉirkaŭ mi elĉerpiĝas pro ĝentileco. Kun ekstazo en la voĉo kaj akcentita ĝojo ili alproksimiĝas al klientoj. Mi lernis la frazon laŭ kiu “mi nur rigardas hodiaŭ”. Por forigi ilian ĝenan helpemon. Por trankvile vagi tra varoj, primokante ilin. Kiel oni tiulande kreas la guston? Ĉu laŭ la kvanto de kvastoj kaj rubandoj? Tri nodetoj surŝultre por esti trioble pli ĉarma. De kie tiu emo al marcipanaj koloroj? La vido mem sukeriĝas.
Mi nenion aĉetas. Mi estas el nepagipova lando. Por defendi min, mi decidas hejme entrepreni prelegon pri kiĉo. Vana la intenco. Li prave akuzos min pri eŭropigemo kaj volos internacie validan difinon kun precizaj indikiloj.
Reveninte al la sekuro de la hejmo mi forgesas pri la decido. Mi okupiĝas pri la surtabligota bongustaĵo.
Li tuj divenas kio estas sur fajro.
– Ĉu la tuta regiono odoras je ĝi?
Ne, li rekonis la provbuŝan odoron dum la enporda kiso.
Mi rezignis petoli pro fuŝita surprizo.
Post la vespermanĝo li fosas inter paperoj.
– Ĉu vi scias, ke hodiaŭ ni nepre devas aliĝi al la kongreso? – Baldaŭ estos la limdato.
Li trovis la aliĝilon. Mi staras malantaŭ li kun mentono sur lia ŝultro kaj studas kategoriojn.
– Ĉu vi kredas? Tio estas mia unua oficiala aliĝo al la kongreso. Ĉe mia unua kongreso ni kvar kune havis nur unu enirinsignon. La unua kiu preterpasis la kontrolinton kuris al la malantaŭa barilo por ŝovi la enirigilon al la sekvonta.
Antaŭ mi estis Roman, litovo. Post mi, Feri, hungaro. Mi bone memoras la movon, kiam mi ŝovetis la insignon subbarile, kiu sen novaj elspezoj envenigos la sekvontan. Ni estis nepagipovantoj. Kaj ni devis esti pli ruzaj kaj pli elturniĝemaj, se ni volis eniri. Kaj ni volis enirigi aliajn.
Li signifoplene konsentis, ke kelkaj talentoj ja ne mankas. Pri humiliĝo ni ne parolis.
– Mi plenigos vian aliĝilon, por ke homoj povu legi ĝin. – Piketon pri mia manskribo mi preteratentis. Mi nun devas tuŝi la malagrablan temon:
– Mi ŝatus pagi la aliĝon per mia propra ŝparaĵo – diris mi mallaŭte.
Mi suferis sen enspezoj, vivante el lia poŝo.
– Estas pli bone pagi nun ĉion per mia ĉeko. Kaj vi havos okazon uzi vian monon poste.
Li estas delikata kaj komprenema. Mi retenas la kapon sur lia ŝultro rigardante kiel li skribas mian nomon sur la aliĝilon.
Subite mi memoras pri Cvetko. Antaŭ jaroj, li, bulgara pentristo, gastis en mia lando por akompani sian edzinon, aktorinon.
– Emilia estas infano – konfesis li al mi. – Sed mi lasis volonte mian laboron por akompani ŝin tien ĉi. Estas plezuro rigardi ŝiajn infanaĵojn. Ni estas kvar jarojn geedzoj, mi ankoraŭ ne satiĝis de ŝiaj manieroj. Ĉu vi scias kion ŝi alportos de sia aĉetĉasado? Glasojn! Nia domo estas plenŝtopita per vitraĵoj, sed Emilia ne preterlasas unu gastadon de sia teatro por havigi ... novajn glasojn. Rigardu ŝin, kiam ŝi parolos pri glasoj. Ŝi estas infano.
Mi ŝatis la rakonton. Post horo revenis Emilia kun du pakaĵetoj. En vestejo de la teatro mi ĉeestis la malligadon. Ne ĉion mi komprenis, ĉar ŝi parolis bulgare. Sed mi sentis, ke temas pri io bela. Ŝi levis unu glason kaj parolis ion pri la formo de la tenilo. La dua pakaĵo same enhavis glasojn. Ili havis nek tenilojn nek piedojn, estis realecaj, staris per la tuta korpo surfunde. Tiam mi ekŝatis glasojn.
Nun dum antaŭ miaj okuloj pleniĝis la aliĝilo, mi revidis la alian memoron pri Cvetko.
Malleviĝis la kurteno, Emilia forigis sian ŝminkon. Ŝi ludis tiutage Gerdan, la amikinon de Kaj, kiu serĉos lin en la glacia mondo de la Neĝa Reĝino.
El ŝiaj brovoj malaperis neĝeroj de la nordo, ŝi tenis la manon de Cvetko, ni iris komune promeni. La okuloj de Cvetko observis malnovajn domojn. Mi havis la impreson, ke la motivoj por estonta pentraĵserio fiksiĝas malantaŭ liaj pupiloj.
Hazarde ni haltis antaŭ la nova banko.
– Ĉu oni povas ĉi tie ŝanĝi levojn?
Laŭ mia scio oni ne povas. Ni eniris. La oficistino ĝentile ridetis.