– Ne, ni ne akceptas levojn.
Mi turnis min al Cvetko. Estis humilaĝo sur lia vizaĝo. Li ridetis konfuze.
– Strange, kiel oni sentas sin humiligita, ĉar la propra mono tie ĉi ne valoras.
Poste li diris ion neŭtralan, sed la esprimo restis en la okuloj. Ni haltis sur la ŝtuparo. Mi volis diri ion gajan kaj bonan por forigi tiun tristan senton de nepagipovanto.
Jarojn poste jen reaperas mia malgaja sperto. Mi revidas la vizaĝon de Cvetko. Mi mem estas Cvetko. Mi estas malgaja membro de la eterna armeo de nepagipovantoj.
Kvazaŭ mi estus infano, mi sentis subite grimaciĝi mian vizaĝon kaj iu malobeema larmo jam kuris laŭ lia ĉemizo. Rapide mi retiriĝis de lia ŝultro kaj forprenis la puloveron por momente kaŝi la okulojn. Mi malfruis. Li jam vidis min.
– Kio okazis? – li konsole tuŝis mian hararon.
– Mi volas iri dormi! – deklaris mi infanece. Li kovris miajn ŝultrojn kaj per naztuko deĵoris ĉe miaj okuloj. Ni ne parolis plu pri la afero. Mi ŝajne trankviliĝis.
Matene restis nur amara sento pri io, kion ne eblas ŝanĝi.
Kiam mi alvenis liaurben li diris ke mi konatiĝos kun lia eksedzino. Mi ne tro scivolemis. Ial mi fartis malkomforte. Mi preferus vidi ŝin de malproksime por ne devi paroli kun ŝi. Mi ne scias kial mi sentis kulposenton.
Mi konsolis min: estis foje iu feliĉaparo kiu disfalis kaj nun ĉiu rajtas je sia ... Tio estis kuraĝigo antaŭ la renkontiĝo.
– Ĉu vi volas ke ni vizitu ŝin hodiaŭ? – li demandis iun posttagmezon. Li ne diris ŝin, li uzis ŝian nomon. Mi preferus diri ne, sed mi akceptis. Ĝi iam okazu. Mi atendis dum li laĉis siajn ŝuojn. La laĉado ne longe daŭris. Mi ekdeziris ke ŝi ne estu hejme.
Ni staris antaŭ la domo. Mi tenis vinbotelon dum li frapis ĉe la pordo.
– Ili ne estas hejme. – Mi ekĝojetis..
– Klopodu ankoraŭ foje – diris mi. Ĉu por esti certa? Aŭ ĉar ni jam venis tien ĉi, ke ĝi okazu. Senpezigita mi marŝis apud li, dum ni forlasis la straton.
Kiel impresas renkonti sian eksedzinon?
Ĉu dum konversacio ne enŝteliĝas ilia unua supo el poreo, komune kuirita iun foran posttagmezon? Tiu supo kaj tiu posttagmezo apartenas nur al ili. Neniu povas ĝin kundividi. La fakto, ke mi ĝin enkapigis, estis nur vana klopodo, eniri lian vivon antaŭ ol en ĝi estis mi. Mi vidis ilian foton ĉe parencoj: ili tranĉantaj la geedzan torton. Li aspektas ridige, ŝi bele. Kune ili tenas la tranĉilon.
Iun tagon dum mi venis el vendejo ŝi staris antaŭ nia pordo. Kun amikino. Mi tuj sciis ke tio estas ŝi. Ni etendis niajn manojn, eldiris niajn nomojn. Ili konfirmis, ke tio estas ni. Ekrideto ambaŭflanka. Mi invitis ilin eniri. Kun timo, ke mi lingve eraras. Tiu lingvo neniam estos la mia. De ŝia unua ludilo ĝi apartenas al ŝi. Mi okulmezuras ŝin, sen rigardi. Belajn dentojn ŝi havas. Pli maldika ol mi. Dum parolado ŝia “s” iom orelfrape sonas. Ŝi havas malgrandajn mamojn. Striitajn genuŝtrumpojn kiel knabino.
– Ĉu vi malsatas? – Feliĉe ke ili venis duope. Ĉu uzi tuj “ci”?
Mi alportas iun fromaĝan inventaĵon. Mi volas ke ĝi estu bona. La fromaĝo bone impresas.
Ŝi parolas malrapide kaj laŭte, kvazaŭ mi komprenos ŝin se ŝi estos laŭta. Mi paŭzojn plenigas per rideto.
Sur la librobreto ... fotoalbumo. Mi scias ke ie ŝi havas sian fotoalbumon kun similaj someroj kaj la sama viro. Foje foje ŝi ridetas demandante kie estis tio fotita? Mi listigas landojn, urbojn. Al nevojaĝantaj homoj esperantistoj ŝajnas tre entreprenemaj. Kaj riĉaj. Aŭ ĉu oni estas tia?
Ni eliras al ĝardeno. Ni kliniĝas super plantoj, komentarias. Iu insekto grimpas laŭ ŝia kruro. Ŝi alten levas sian jupon por trovi ĝin. Vespo? Abelo? Ĉe la vido de ŝia femuro liaj manoj aperas antaŭ mi.
– Ĉu vi volas meti iom da cepo, se ĝi pikis vin?
– mi demandas por rapide forpeli imagon pri karesado kiu subite aperis.
– Cepon? Por kio?
– Nialande tio estas popola kuracilo por abelpikoj.
Ni ridas pri popola saĝo.
Ŝi invitas nin al si. Sabate. Mi akceptas. Ŝi estas simpatia. “Ni” venu al “ili”. Mi ne emas diri, ke mi preferus resti hejme. Sen gastoj.
Kiam li revenas vespere, mi atendas lin ĉe la pordo.
– Mi konatiĝis kun via eksedzino. Ŝi havas belajn dentojn kaj aspektas interese. – Mi prisilentas la scenon kun la insekto en la ĝardeno. – Kial vi efektive disiĝis?
Li klopodas klarigi tion “efektive” . Mi ne komprenas, ankoraŭ. Tion ne necesas kompreni, sufiĉas travivi.
Sabate mi laŭte pensas ĉu necesas porti florojn al ŝi. Li diras, ke ne necesas. Pli longe ol kutime mi pensas kiun jupon surmeti.
Ŝi atendas nin. Mi fartas iel konfuze. Ne estas kiel kutime dum sabataj vizitoj al geamikoj. Ŝi baldaŭ venas el kuirejo kun iu bokalo. Ŝi turnas sin al sia nuna ulo:
– Ĉu vi volas malfermi tion? – Li malfermas senvorte.
Ŝi havas belan marŝon dum ŝi revenas al la kuirejo.
Mi pensas pri tio kiom da fojoj Jan malfermadis konservaĵojn por ŝi. Vespermanĝo. Oni serĉas pri iu neŭtrala temo kaj trovas ĝin. Dum la dua plado mia forko dufoje elglitis el miaj fingroj. Nenia komentario. Pri mallertuloj ne temis.
Ni sidiĝas post deserto en foteloj kaj aŭskultas muzikon.
-Kion vi ŝatas?
Mi malvolonte respondas tiun demandon kiam temas pri muziko. Ial ĝi ŝajnas tro maldiskreta al mi. Hundo, la dorlotito de la domo kun malbela nomo, subite preterkuras min kaj per sia vosto elverŝas mian glason sinen. Ĉiuj purigas min. Ŝi alportas malsekan ĉifonon kaj frotas mian makulon. Mi strange sentas ŝian manon sur mia korpo.
Poste ni provas kanti. Kion ni ĉiuj scias? Nenion. Mi venas el alia repertuara mondo.
Tiam ŝi ekkantis. Per voĉo tre agrabla. Mia rigardo fiksiĝis al fingroj ŝiaj sur gitaraj kordoj.
Vortojn ŝi serĉas, tekston ŝi parte forgesis.
– Ĉu vi ne memoras pli? Estis io pri okuloj?
Jan ne povas memori. Ĉu li vere forgesis ĝin? Subite ŝi tiam kaptis fadenon de la perdita teksto kaj ĝi reteksiĝas en niaj oreloj. Temas pri foriroj, pri atendado, pri espero de reveno. La kanto komencis kreski super ni kaj plenigi la ĉambron. Ĉiuj konfuziĝis. Neniu pensis pri tiu rekantaĵo, kiam ŝi proponis ĝin.
La gitaro silentiĝis kaj trankvilo revenis super ni. Ĉiu el ni havis strangan rideton survizaĝe. Daŭris iom, antaŭ ol oni sukcesis trovi novan paroltemon. Kiam ĝi estis trovita, mi emis teni min je ĝi por malebligi pluan forŝvebiĝon.
Jan baldaŭ poste ekrigardis al la horloĝo. Ni adiaŭis kaj ekmarŝis hejmen.
– Eĉ ne estis tiel terure! – diris mi tra la silento. Nur nun li ĉirkaŭbrakis min. Mi senkiale malgajiĝis. Pluvos. Malfermi pluvombrelon super amo, por ke ĝi ne malsekiĝu.
Mi malfermis la pluvombrelon kaj tenis ĝin zorgoplene timante pri malsekiĝo. Ĉu ĝi malhelpis marŝi? Ial tralikis pluvo, la mano tenanta la ombreltenilon komencis malvarmiĝi. Ĉu ne estus simple ekfroti ĝin? Neniu havis tiun ideon. Mi marŝis plue firme decidinta reteni ĉion, kion eblas savi.
Jan ne ŝatis apartenon. Mi lernis pensi kiel li kaj evitis posedemon. Mi sentis kiel li malfavoriĝas al virinoj kiuj parolis pri “mia edzo” kaj “mia ulo”.
Tiel oni rilatas al aĵoj.
– Mi metis leteron sur vian tablon!
– Via tajpilo ne plu funkcias.
La pronomoj klopodis doni al ni sian ŝajnan individuecon. Foje la posedema penso eskapis el mia buŝo:
– En nia loĝejo ... – Tie ĝi rompiĝis. Mi estis kaŝe enamiĝinta al la pronomo “ni”. Se li hazarde prononcis ĝin, mi sidis komforte en ĝi kvazaŭ en varma akvo en bankuvo. Sed li avaris pri ĝi. Mi ne povis ofte senti kiel ĝi ĉirkaŭbrakas min.