– En via loĝejo ... – diradis la, kaj mi akceptis tian parolturnon. Li ne volis, ke aĵoj apartenu al ambaŭ ni. Li volis, ke ĉiu apartenu al si mem. Mi provis tion kompreni, sed mi ŝatis aparteni. Mi ŝatis aparteni al homoj, al kiuj mia amo algluiĝis. Kaj ĝi ne estis elektema. Ĝi ne parolis pri tipoj, pri centimetroj, pri kvocientoj de inteligenteco. Ĝi havis siajn mezurunuojn, kiujn mi mem neniam kapablis kompreni. Eĉ ne tiam, kiam mi jam sentis min varma konsistiga parto de la pronomo “ni”.
– En nia biblioteko estas terura malordo. – La ĉiutaga “ni” ekvagis inter li kaj ni kvazaŭ hejma besto. Mi tiom alkutimiĝis al ĝi; ke mi apenaŭ havis tempon karesi ĝin.
– Precipe miaj libroj estas mistere netroveblaj. – Mi pretis transpreni mian parton de la respondeco.
Al gasto, kiu vane klopodis trovi ion nun bezonatan de sur la breto kun esperantaĵoj, mi plendis pri dividita biblioteko. Bibliotekoj de diverslandaj paroj restas nekompletaj. Translokiĝoj neniam sukcesas kompletigi ilin.
– Mi bone memoras, ke mi havis tiun libron. Sed kie ĝi povus esti? Ĉu en mia hejmo? Ĉu en lia lando? Ĉu pruntita al iu el ia loĝejo provizora, kiam libroj restis nur deponitaj en kestoj? Ne estis tempo por starigi librobreton, temis pri restado mallonga kaj loĝejo nur portempa. Tiam al oni ŝajnis, ke oni nur troviĝas survoje al iu vera ekzisto kaj kunekzisto. Nur poste eblos konstati, ke ĝuste tie, en la provizorejo, la vivo estis la plej neprovizora.
Foje, klopodante fari katalogon de posedataj Esperanto-libroj, mi stumblis kontraŭ jarkolektoj de “El Popola Ĉinio”.
– Kion pri ili?
– Kiam ni apartiĝos, ni devos dividi ilin, unuaj ses numeroj al vi, ses al mi. Kaj ni kverelos krome al kiu apartenu jarkomenco kaj al kiu jarfino – mi volis spriti. Danĝera spritprovo. Dividi inter ni komencon kaj finon.
Kiam li foriris li lasis al mi plenajn jarkolektojn. Li forprenis nur tiujn librojn en kiujn mi dediĉojn enskribis. Kiam amo pasas, dediĉoj en libroj subite ricevas amaretan guston. Dediĉoj gardas pasintajn statojn. Sed oni daŭre klopodas rideti pri la skribaĵo. Kun iom da embaraso.
– Mi havas ion por vi – diris mi tiun foran matenon kaj etendis la brakon.
– Sed vi devas levi la kapon. – Li levis ĝin.
Mia nuda brako eniris palpe sub kusenon.
– Libro?
Mi rigardis kiel li malfermis ĝin: “Libro de amo?”
Kortuŝo aperis en liaj okuloj.
– Por la naskiĝtago.
Mi donacis la amlibron pli frue ol la amon mem. Inaŭgure.
“Por provizora renkontiĝo” skribis mi sur la unuan paĝon blankan. Funde de la dediĉpaĝo mi notis la nomon de la renkontiĝa urbo kaj la daton martan. Post tiu dato ses novjaraj festoj pensigos min pri donaco por li. Kaj per ĉiu nova festo kaj dato mi iros pli malproksimen de li.
Provizora renkontiĝo. Jam tiam mi volis instrui al mi la senton pri provizoreco. Sed dum mi skribis “provizora” mi pensis pri “neprovizora”. Kiam ni ekrilatis ni ja parolis pri provizoreco. Li parolis, mi kapjesis. Mi ne volis tuj diri al li, ke mi scias, ke provizoraj solvoj estas la plej longdaŭraj.
Per sia ĉeesto li kovris ĉiujn miajn bezonojn por viroj. Tiel ŝajnis. Aliaj ĉesis interesi min.
Li ribelis kontraŭ tio. Kia respondeco! Kiel unu homo povus kovri ĉiujn aliajn!
Mi sentis ke mi ne kovras ĉiujn. Mi sentis kiel liaj interesoj restis malfermitaj. Kaj mi kredis ke la rilato kun mi diferenciĝas de aliaj pro – Esperanto. Ĝi ŝajnis esti bonodora gluaĵo kiu bone tenis.
Post nia disiĝo ni foje manĝis en iu laŭta manĝejo, mi diris al li super telero kun hepataĵo:
– Mi ne povas kredi ke nia vivo disfalis. Malgraŭ Esperanto! Ĝi seniluziigis min! – mi estis ofendita al Zamenhof. Fuŝulo! Enmiksas li ion ajn kaj oni ne scias kiel elnaĝi sen suferoj.
Li ekridis. – Sed Esperanto estas nur lingvo! Ilo!
– Ekde kiam tio? Mi sentis ĝin iom alia.
Ni ne plu diskutas. Tio estas tereno kie ne eblas ion plu aldoni: mi asertadis ke amoj kun Esperanto gustas pli bone. Li ne estis sufiĉe kruda por demandi min:
Ĉu disiĝoj same?
Al imago pri amo kiu gustas alie per Esperanto mi sufiĉe kredis. La voĉo tiutempe ankoraŭ ne kunloĝis en mi, do, eblis kredi al multo.
Kiam mi eksciis, ke li amas Uŝi, mi sentis min nur iom perfidita, ne tute. Ŝi ne konis Esperanton, sekve, mia amo havis multe pli da ŝanco.
Kiu diablo instruis min pensi pri ŝanco en amo? Amo venas aŭ ne venas. Ŝanco ne rilatas al ĝi.
– Amo venas kaj foriras – flustras kontente la diablido en mi.
Al Uŝi mi prezentis Jan .
– La inojn pro kiuj li foriros de vi, ĉiam vi prezentis al li – amuziĝas la voĉo.
– Ne estas vero!
– Pruvu la malon! – insistas ĝi.
Bone. Pri Uŝi mi konsentas. Klare mi memoras tion. Mi eklaboris novlande.
Mia nova ĉefo alkondukis min al la loĝejo de Uŝi, Ŝi volis luigi ĉambron kadre de sia studenta loĝejo, ŝia kunloĝantino foriris dum kelkaj monatoj. Dum kelkaj monatoj? Ŝi ja edziniĝis.
Uŝi verŝis teon por ni. Mi ŝatis ŝian teujon. Ŝi demetis ĝin al servopleto kun birdoj kaj siajn harojn de brusto transĵetis al dorso. La haroj estis longaj kaj blondaj. Antaŭ ol ŝi montris al mi la ĉambron kie mi loĝu mi sciis ke ni estos amikinoj. Ni estos.
Mia lito estis surplanka matraco en flankĉambro. Ĝi kovris tute la plankon. Oblikva muro kun fenestro sur kiu ĉiam pluvgutoj kolektiĝis. La litaĵo estis malhele blua. Mi enlitiĝis la unuan vesperon en la nova ejo kaj pensis pri iu viro el mia hejmlando. Mi ne sciis kion pri li: ĉu sopiri aŭ forgesi?
La libro apud la matraco restis dum la sekvontaj tagoj netuŝita, malfermita je la sama paĝo. “Kontakton” mi eĉ ne malfermis.
Por semajnfino Uŝi invitis gastojn al tagmanĝo. Mi proponis inviti mian novan kolegon Jan . Inklino al li aperis post kelkaj horoj da laboro.
Dum la tagmanĝo mi ekĝojis, ĉar Uŝi evidente ŝatis Jan . Ni kirlis nederlandan saŭcon en iu blua ujo, sed ĝi neniel volis sukcesi. Ĉe la kafo mi sidis apud Jan sur ruĝa sofo. Super ĝi pendis malnova portreto de eksposedintoj, aĉetita kun la sofo je bagatela prezo ĉe iu fatrasejo. Ni fariĝis geamikoj, Uŝi, Jan kaj mi. Geamantoj nur poste. Jan kaj mi, unue. Poste Jan kaj Uŝi.
Mi ŝatis Uŝi. Kiam ŝi iris dormi ŝi surmetis lanajn ŝtrumpojn. Por varmigi piedojn. Matene ne eblis veki ŝin. Mi dormis en apuda ĉambro kiel leporo kaj aŭdis ŝian vekhorloĝon sonori ĝis la lasta spiro. Tio ne ĝenis ŝian dormon.
Mi donacis al ŝi mian puloveron kiam mi elloĝiĝis. Mia kontrakto finiĝis kaj mi revenis hejmen.
– Dankon pro ĉio.
Ĉio estis multo. Al ŝia adreso li venis alportante narcisojn. La verajn el florvendejo, ne ŝtelitajn el parko. Enpakitajn en travidebla papero. Pluvegis. Li vivis sen pluvombrelo. Liaj haroj pendis kiel laĉoj, malsekaj. La papero ĉirkaŭ floroj ĉifiĝis. Mi serĉis travideblan vazon de Uŝi por vidi ankaŭ flortigojn. Matene kiam mi vekiĝis malgrandaj vezikoj grimpis laŭ la tigoj supren. Mi estis feliĉa.
Uŝi havis hamstron. Mi evitis ĝin. Ĝi tro similis al muso. Kiam Uŝi forvojaĝis mi petis Jan transpreni la zorgon pri la hamstro. Nutri ĝin kaj purigi ĝian neston. Mi enfermis min en la kuirejo por ne devi ĉeesti.
Li restis ĝis vespero. Ni kunlaboris super iuj paperoj. Mi sidis proksime de hejtilo ĉar estis malvarme. Mi ne emis tajpi tedajn vortolistojn kiujn morgaŭ necesos klarigi al petolemaj infanoj. Li etendis siajn fingrojn al mia vizaĝo.
Li restis tiun nokton ĉe mi. Mi ekploris renkonte al mateno.
– Kio okazis? – demandis li kompreneme.