Sidantaj sur eburaj seĝoj antaŭ Ozma, kun libera spaco inter si kaj la trono, estis multaj el la nobeloj de la Smeralda Urbo, moŝtoj kaj moŝtinoj en belaj kostumoj, kaj o ficialuloj de la regno en la reĝaj uniformoj de Oz. Malantaŭ tiuj korteganoj estis aliaj malpli gravaj personoj, plenigante la grandan halon ĝis la pordoj mem.
Sammomente kiam alvenis la Soldato kun la Verda Barbo kun Oĵo, la Vilulo eniris tra flanka pordo, eskortante la Miksĉifonan Knabinon, la Vuzon kaj la Vitran Katon. Ĉiuj ĉi venis al la libera spaco antaŭ la trono kaj staris frontante la Reganton.
“Saluton, Oĵo,”diris Ĉifoneroj;“kiel vi fartas?”
“Bone,”li respondis;sed la sceno timigis la knabon kaj lia voĉo tremis iom pro timo. Nenio povis timigi la Miksĉifonan Knabinon, kaj kvankam la Vuzo estis iom maltrankvila en ĉi tiu grandioza ĉirkaŭaĵo la Vitran Katon multe plezurigis la eleganteco de la kortego kaj la imponego de la evento —grandaj vortoj sed tre esprimoplenaj.
Je gesto de Ozma la soldato deprenis la blankan robon de Oĵo kaj la knabo staris vizaĝ-al-vizaĝe kun la knabino kiu decidos lian punon. Li tuj rimarkis kiom bela kaj dolĉa ŝi estas, kaj lia koro saltis pro ĝojo, ĉar li esperis ke ŝi estos kompatema.
Ozma sidis rigardante la karcerulon dumonge. Post tio ŝi diris milde:
“Unu el la Leĝoj de Oz malpermesas ke oni pluku sesfolion. La akuzo estas ke vi malobeis tiun Leĝon, eĉ kvankam vi estis avertita ne fari tion.”
Oĵo klinis sian kapon kaj dum li hezitis respondi la Miksĉifona Knabino antaŭenpaŝis kaj parolis anstataŭ li.
“Ĉi tiu malkvieto estas pro tute nenio,”ŝi diris, rigardante Ozman senretireme. “Vi ne povas pruvi ke li plukis la sesfolion, do vi ne rajtas akuzi lin pri tio. Priserĉu lin, se vi volas, sed vi ne trovos la sesfolion;rigardu en lia korbo kaj vi trovos ke ĝi ne estas tie. Li ne havas ĝin, do mi postulas ke vi liberigu ĉi tiun povran Manĝtulan knabon.”
La homoj de Oz aŭskultis tiun de fion surprizate kaj mirante pro la kurioza Miksĉifona Knabino kiu aŭdacas paroli tiel malkaŝe al ilia Reganto. Sed Ozma sidis silente kaj senmove kaj la malgranda Sorĉisto respondis al Ĉifoneroj.
“Do la sesfolio ne estas plukita, ĉu?”li diris. “Mi opinias ke jes. Mi opinias ke la knabo kaŝis ĝin en sia korbo, kaj poste donis la korbon al vi. Mi ankaŭ opinias ke vi faligis la sesfolion en ĉi tiun vazon, kiu staris en la ĉambro de Princino Doroteo, esperante senigi vin de ĝi por ke ĝi ne pruvu la kulpecon de la knabo. Vi estas fremda ĉi tie, Fraŭlino Ĉifoneroj, do vi ne scias ke nenio estas kaŝebla for de la Magia Bildo de nia potenca Reganto —nek for de la observantaj okuloj de la humila Sorĉisto de Oz. Rigardu, ĉiuj!”Dirante tion li gestis per siaj manoj direkte al la vazo sur la tablo, kiun Ĉifoneroj nun rimarkis unuafoje.
El la buŝo de la vazo burĝonis planto, malrapide kreskante antaŭ iliaj okuloj ĝis ĝi fariĝis bela arbusto, kaj sur la plejsupra branĉo aperis la sesfolio kiun Oĵo la Misfortuna plukis.
La Miksĉifona Knabino rigardis la sesfolion kaj diris:“Ho, do vi trovis ĝin. Tute bone;pruvu ke li plukis ĝin, se vi povas.”
Ozma turnis sin al Oĵo.
“Ĉu vi plukis la sesfolion?”ŝi demandis.
“Jes,”li respondis. “Mi sciis ke Leĝo malpermesas tion, sed mi volis savi Onĉjon Nonĉjon kaj mi timis ke se mi petos vian konsenton ke mi pluku ĝin vi rifuzos.”
“Kio instigis vin supozi tion?”demandis la Reganto.
“Nu, ŝajnis al mi ke tiu estas malsaĝa leĝo, maljusta kaj malpravigebla. Eĉ nun mi ne povas kompreni kial ne pluki sesfolion. Kaj mi —mi ankoraŭ ne vidis la Smeraldan Urbon, nek vin, kaj mi supozis ke knabino kiu farus tiel stultan
Leĝon verŝajne ne helpus personon en danĝero.”
Ozma rigardis lin mediteme, kun sia mentono apogata de mano;sed ŝi ne koleris. Male, ŝi ridetis iom pro siaj pensoj kaj poste denove sobriĝis.
“Mi supozas ke tre multaj leĝoj ŝajnas malsaĝaj al nekomprenantoj,”ŝi diris;“sed neniu leĝo iam fariĝas sen ia celo, kaj tiu celo kutime estas protekti la tutan popolon kaj gardi ilian bonan staton. Ĉar vi estas fremdulo, mi eksplikos ĉi tiun Leĝon kiu al vi ŝajnas malsaĝa. Antaŭ multaj jaroj estis multaj Sorĉistinoj kaj Magiistoj en la Lando Oz, kaj inter alie ili ofte uzis sesfolion por fari siajn magiajn sorĉojn kaj transformojn. Tiuj Sorĉistinoj kaj Magiistoj kaŭzis tiom da ĝeno inter mia popolo, ofte uzante siajn povojn por malbono anstataŭ bono, ke mi decidis malpermesi ke iu praktiku magion aŭ sorĉadon escepte de Glinda la Bona kaj ŝia asistanto la Sorĉisto de Oz, kiujn ambaŭ mi povas fidi ke ili uzos siajn artojn nur por helpi mian popolon kaj plifeliĉigi ĝin. Ekde kiam mi establis tiun Leĝon la Lando Oz estas multe pli pacoplena kaj kvieta;sed mi informiĝis ke kelkaj Sorĉistinoj kaj Magiistoj plu sekrete faras magion kaj uzas la sesfoliojn por fari siajn magiajn trinkaĵojn kaj sorĉojn. Tial mi faris plian Leĝon kiu malpermesas ke oni pluku sesfolion aŭ kolektu aliajn plantojn kaj herbojn kiujn la Sorĉistinoj boligas en siaj kaldronoj por fari magiaĵojn.
Tio preskaŭ ĉesigis la malbonan sorĉadon en nia lando, do komprenu ke la Leĝo ne estis malsaĝa, sed saĝa kaj justa; kaj, ĉiukaze, estas maljuste malobei Leĝon.”
Oĵo sciis ke ŝi pravas kaj sentis grandan honton ĉar li komprenis ke li agis kaj parolis tre ridinde. Sed li levis sian kapon kaj rigardis en la vizaĝon de Ozma dirante:
“Mi bedaŭras ke mi misagis kaj malobeis vian Leĝon. Mi faris tion por savi Onĉjon Nonĉjon, kaj mi kredis ke oni ne scios pri mia ago. Sed mi kulpas pri tiu ago kaj kiun ajn punon mi meritas, laŭ via opinio, mi volonte suferos.”
Ozma ridetis pli leĝere, tiam, kaj kapjesis gracie.
“Vi estas pardonita,”ŝi diris. “Ĉar, kvankam vi grave misagis, vi nun pentas kaj mi opinias ke vi jam estas su fiĉe punita. Soldato, senkatenigu Oĵon la Fortunan kaj —”
“Pardonu, mi petas;mi estas Oĵo la Mis fortuna,”diris la knabo.
“Ĉimomente vi estas fortuna,”diris ŝi. “Senkatenigu lin, Soldato, kaj liberigu lin.”
Al la ĉeestantoj plaĉis la dekreto de Ozma kaj ili murmuris sian aprobon. Ĉar la reĝa kunsido nun estis finita, ili komencis foriri el la Tronoĉambro kaj baldaŭ neniu restis krom Oĵo kaj liaj amikoj kaj Ozma kaj ŝiaj favoratoj.
La knabina Reganto nun petis ke Oĵo sidiĝu kaj rakontu al ŝi sian tutan historion, kaj li faris tion, komencante je la tempo kiam li foriris el sia hejmo en la arbaro kaj finante je sia alveno ĉe la Smeralda Urbo kaj arestiĝo. Ozma aŭskultis atente kaj pensadis dum kelkaj momentoj post kiam la knabo ĉesis paroli. Post tio ŝi diris:
“La Kurbiĝinta Magiisto misagis farante la Vitran Katon kaj la Miksĉifonan Knabinon, ĉar li tiel malobeis la Leĝon.
Kaj se li ne kontraŭleĝe gardus la botelon da Likvaĵo de Ŝtonigo staranta sur la breto, la akcidento al lia edzino Margolote kaj al Onĉjo Nonĉjo ne povus okazi. Mi povas kompreni, tamen, ke Oĵo, kiu amas sian onklon, malfeliĉos se li ne povos savi lin. Ankaŭ, mi opinias ke estas maljuste lasi tiujn du viktimojn stari kiel marmoraj statuoj, kiam ili devus esti vivaj. Do mi proponas ke ni permesu ke D-ro Pipt faru la magian sorĉaĵon kiu savos ilin, kaj ke ni helpu Oĵon trovi la objektojn kiujn li serĉas. Kion vi opinias, Sorĉisto?”
“Eble tio estas plej bona,”respondis la Sorĉisto. “Sed post kiam la Kurbiĝinta Magiisto revivigos tiujn kompatindulojn vi devos forpreni de li liajn magiajn povojn.”
“Tion mi faros,”promesis Ozma.
“Nun diru al mi, bonvole, kiujn magiajn objektojn vi devos trovi?”daŭrigis la Sorĉisto, parolante al Oĵo.