Выбрать главу

Sed la Giganto ne dormis. Li subite aperis en la antaŭo de sia kaverno, ekkaptis la ferajn stangojn per siaj grandaj harkovritaj manoj kaj skuis ilin ĝis ili bruis en siaj ingoj.

Jup estis tiom alta ke niaj amikoj devis dorsen klini siajn kapojn por rigardi lian vizaĝon, kaj ili rimarkis ke li estas vestita nur per palruĝa veluro, kun arĝentaj butonoj kaj brodaĵoj. La botoj de la Giganto estis el palruĝa ledo havanta kvastojn kaj lia ĉapelo estis ornamita per enorma palruĝa strutoplumo, tre zorge bukligita.

“Jo-ho!”li diris per profunda basa voĉo;“mi flaras manĝon.”

“Mi kredas ke vi eraras,”respondis la Birdotimigilo.

“Nenia oranĝa marmelado troviĝas ĉi tie.”

“Ha, sed mi manĝas ankaŭ aliaĵojn,”asertis Sinjoro Jup.

“Nu, mi manĝas ilin kiam mi povas akiri ilin. Sed ĉi tiu estas soleca loko, kaj jam de multaj jaroj nenia bona viando pasas mian kavon, do mi malsatas.”

“Ĉu do vi jam de multaj jaroj ne manĝas?”demandis Doroteo.

“Nur ses formikojn kaj unu simion. Mi supozis ke la simio gustos simile al viandaj homoj, sed la gusto estis diferenca. Mi esperas ke vi gustos pli bone, ĉar vi aspektas dikaj kaj molkarnaj.”

“Ho, mi ne estos manĝita,”diris Doroteo.

“Kial ne?”

“Mi restos ekster via atingopovo,”ŝi respondis.

“Senkorulino!”ploris la Giganto, denove skuante la barilojn. “Pripensu de kiom da jaroj mi ne manĝas eĉ unu dikan knabineton!Oni diras ke la kosto de viando plialtiĝas, sed se mi sukcesos kapti vin mi certas ke la viando malaltiĝos. Kaj mi kaptos vin se mi povos.”

Dirante tion la Giganto puŝis siajn dikajn brakojn, kiuj aspektis arbotrunkoj (sed arbotrunkoj ne surhavas palruĝan veluron)inter la ferajn stangojn, kaj la brakoj estis su fiĉe longaj por tuŝi la kontraŭan muron de la roka pasejo. Post tio li etendis ilin laŭeble plej proksimen al niaj veturantoj kaj trovis ke li preskaŭ povas tuŝi la Birdotimigilon —sed nur preskaŭ.

“Iomete pliproksimiĝu, bonvole,”petegis la Giganto.

“Mi estas Birdotimigilo.”

“Birdotimigilo?Uĥ!Laŭ mi eĉ ne pajleron valoras birdotimigilo. Kiu estas tiu brile bunta delikataĵo malantaŭ vi?”

“Mi?”demandis Ĉifoneroj. “Mi estas Miksĉifona Knabino, kaj min plenigas katuno.”

“Ve,”ĝemis la Giganto, ĉagrenite;“tio reduktas mian manĝon de kvar al du —kaj la hundo. Mi ŝparos la hundon por manĝi ĝin kiel deserton.”

Toto graŭlis, kaj zorge restis tre for.

“Retroiru,”diris la Birdotimigilo al la uloj malantaŭ li.

“Ni reiru iom kaj diskutu ĉi tion.”

Do ili turnis sin kaj ĉirkaŭiris la angulon de la pasejo, kie la kavo ne plu estis videbla kaj Sinjoro Jup ne povis aŭdi ilin.

“Mia plano,”komencis la Birdotimigilo, kiam ili haltis, “estas kuregi preter la kavon, rapidege.”

“Sed li kaptus nin,”diris Doroteo.

“Nu, li nur povas kapti po unu, kaj mi iros la unua.

Tuj kiam li kaptos min vi aliaj povos preterpasi lin kaj iri ekster lian kaptopovon, kaj li baldaŭ liberigos min ĉar mi ne estas manĝebla.”

Ili decidis provi tiun planon, kaj Doroteo prenis Toton en siajn brakojn, por protekti lin. Ŝi tuj sekvis la Birdotimigilon. Poste sekvis Oĵo, kaj Ĉifoneroj estis la lasta el la kvaro. Iliaj koroj batis iom pli rapide ol kutime kiam ili reproksimiĝis al la kavo de la Giganto, ĉifoje moviĝante antaŭen tre rapide.

La rezulto estis kia antaŭvidis la Birdotimigilo. Sinjoro Jup miregis vidante ilin kvazaŭ fluge kuri al li, kaj ĵetante siajn brakojn tra la barilojn li ekkaptis la Birdotimigilon firme. La sekvan momenton li ekrekonis, pro la bruo de la pajlo inter liaj fingroj, ke li kaptis la nemanĝeblan ulon, sed dum tiu momento da hezito, Doroteo kaj Oĵo pasis la Giganton kaj fariĝis neatingeblaj. Kriante pro kolerego la monstro ĵetis la Birdotimigilon je ili per unu mano kaj ekkaptis Ĉifonerojn per la alia.

La kompatinda Birdotimigilo turniĝante flugis tra la aero kaj estis tiel lerte celigita ke li batis la dorson de Oĵo kaj faligis la knabon, kap-trans-pieden, kaj li poste faligis

Doroteon kaj ankaŭ ŝin batĵetis al la tero. Toto flugis de la brakoj de la knabineto kaj surteriĝis iom antaŭ ŝi, kaj ĉiuj estis tiel konfuzitaj ke ili bezonis momenton antaŭ ol ili povis resurpiediĝi. Kiam ili faris tion ili turnis sin por rigardi la kavon de la Giganto, kaj tiumomente la feroca Sinjoro

Jup ĵetis la Miksĉifonan Knabinon je ili.

Surteren refalis ĉiuj tri, amase, kun Ĉifoneroj plejsupre.

La Giganto muĝis tiel terure ke dum kelka tempo ili timis ke li liberiĝis, sed ne. Do ili sidis sur la vojo kaj rigardis unu la alian iom perpleksmaniere, kaj poste komencis senti ĝojon.

“Ni sukcesis!”kriis la Birdotimigilo, kontente. “Kaj nun ni estas liberaj kaj povos laŭvole foriri.”

“Sinjoro Jup estas tre malĝentila,”deklaris Ĉifoneroj. “Li fie skuis min. Bonfortune miaj kudraĵoj estas tre firmaj kaj fortaj, ĉar tia malmilda trakto povus ŝiri mian tutan dorson.”

“Permesu ke mi pardonpetu nome de la Giganto,”diris la Birdotimigilo, surpieden levante la Miksĉifonan Knabinon kaj senpolvigante ŝian jupon per siaj pajloplenaj manoj.

“Sinjoro Jup estas plene nekonata de mi, sed mi timas, pro lia malĝentila konduto, ke li ne estas ĝentlemano.”

Doroteo kaj Oĵo ridis pro tiu deklaro kaj Toto bojis kvazaŭ komprenante la ŝercon, kaj post tio ĉiuj sentis sin pli bonspiritaj kaj gaje rekomencis la marŝadon.

“Kompreneble,”diris la knabineto, kiam ili jam iom longe tramarŝis la pasejon, “por ni estis bonfortune ke la Giganto estis enkaĝigita;ĉar, se li estus libera, li —li —”

“Eble, tiuokaze, li ne plu estus malsata,”diris Oĵo sobre.

Ĉapitro 21. Sult Saltulo la championo

Necesis ke ili havu multe da kuraĝo por grimpi tiom da rokoj, ĉar elirinte la kanjonon ili renkontis pli da rokaj montetoj grimpendaj. Toto povis salti de unu roko al alia tute facile, sed la aliaj devis rampi kaj grimpi tre atente, tiel ke post plena tago da tia laboro Doroteo kaj Oĵo trovis sin tre lacaj.

Dum ili rigardis supren al la granda amaso da falintaj rokoj kovrantaj la krutan deklivon, Doroteo ĝemetis kaj diris:

“La grimpo ’stos aĉe malfacila, Birdotimigilo. Se nur ni povus trovi la obskuran puton sen tiom da malfacilo.”

“Supozu,”diris Oĵo, “ke vi restos ĉi tie kaj mi grimpos, ĉar ni ja serĉas la obskuran puton nur por mi. Poste, se mi nenion trovos, mi revenos al vi.”

“Ne,”respondis la knabineto, firme kapskuante nee, “ni ĉiuj kuniros, ĉar tiel ni povos helpi unu la alian. Se vi irus sola, vi povus renkonti akcidenton, Oĵo.”

Do ili komencis grimpi kaj efektive trovis ke estas malfacile, dum parto de la vojo. Sed baldaŭ, rampinte trans la grandajn rokegojn, ili trovis padon ĉe siaj piedoj kiu malrekte iradis inter la amasoj da rokoj kaj estis tute plata kaj facile surtretata. Ĉar la pado iom post iom supreniris la monton, kvankam nerekte, ili decidis laŭiri ĝin.

“Nepre ĉi tiu estas la vojo al la Lando de la Saltuloj,” diris la Birdotimigilo.

“Kiuj estas la Saltuloj?”demandis Doroteo.

“Uloj pri kiuj rakontis al mi Joĉjo Kukurbokapo,”li respondis.

“Mi ne aŭdis lin,”respondis la knabino.

“Ne;vi dormis,”klarigis la Birdotimigilo. “Sed li diris al Ĉifoneroj kaj mi ke la Saltuloj kaj la Kornuloj loĝas sur ĉi tiu monto.”

“Li diris ke en la monto,”deklaris Ĉifoneroj;“sed kompreneble li celis diri ke sur ĝi.”

“Ĉu li ne diris kiaj estas la Saltuloj kaj Kornuloj?” demandis Doroteo.

“Ne;li diris nur ke ili estas du apartaj nacioj, kaj ke la Kornuloj estas la plej gravaj.”

“Nu, se ni ’ros al ilia lando ni plene sciiĝos pri ili,”diris la knabino. “Sed mi neniam aŭdis Ozman mencii tiujn ulojn, do ili ne povas esti tre gravaj.”

“Ĉu ĉi tiu monto estas en la Lando Oz?”demandis Ĉifoneroj.