Выбрать главу

“Kiu vi estas, Nekonato?”li demandis.

“Ĉifoneroj,”ŝi diris, surpiediĝinte kaj perfrape glatigante sian buliĝintan katunplenigaĵon.

“Kaj el kie vi venis?”li daŭrigis.

“Trans la barilo. Ne estu stulta. Mi ne povus veni el alia loko,”ŝi respondis.

Li rigardis ŝin pensoplene.

“Vi ne estas Saltulo,”diris li, “ĉar vi havas du krurojn.

Ili ne estas vere bonformaj, sed ili estas du laŭnombre. Kaj tiu strangulo sur la barilo —kial li ne ĉesas batadi per siaj piedoj? — sendube li estas via frato, aŭ patro, aŭ filo, ĉar ankaŭ li havas du krurojn.”

“Sendube vi konsultis la Saĝan Azenon,”diris Ĉifoneroj, ridante tiel gaje ke la homamaso ridetis kun ŝi, kunsentante.

“Sed tio memorigas min, Kapitano —aŭ Reĝo —”

“Mi estas Ĉefo de la Kornuloj, kaj mi nomiĝas Joĉjo.”

“Kompreneble;Joĉjo Kornuleto;mi devus anticipi tion. *(*Aludo al populara Anglalingva rimaĵo porinfana:“Joĉjo Kornuleto /sidis en anguleto…”)

Sed jen, mi aervelis trans la barilon por povi paroli kun vi pri la Saltuloj.”

“Kion pri la Saltuloj?”demandis la Ĉefo, sulkante la frunton.

“Vi insultis ilin, kaj estas dezirinde ke vi pardonpetu al ili,”diris Ĉifoeroj. “Ĉar se vi ne faros tion, ili verŝajne saltos ĉi tien kaj konkeros vin.”

“Ni ne timas —dum la pordego estas ŝlosita,”deklaris la Ĉefo. “Kaj ni tute ne insultis ilin. Unu el ni faris ŝercon kiun la stultaj Saltuloj ne povis kompreni.”

La Ĉefo ridetis dirante tion kaj la rideto vere gajigis lian vizaĝon.

“Kiel tekstis la serco?”demandis Ĉifoneroj.

“Kornulo diris ke ilin subtenas malpli ol nin, ĉar ili havas po nur unu kruron. Ha, ha!Vi komprenas, ĉu ne?Se vi staras sur viaj kruroj, kaj viaj kruroj estas sub vi, do —ha, ha, ha! — do viaj kruroj sub-tenas vin. Hi, hi, hi!Ho, ho!

Vere jen bela ŝerco. Kaj la stultaj Saltuloj ne povis kompreni ĝin!Ili ne komprenis ke pro sia unusola kruro ili nepre havas malpli da sub-teno ol ni kiuj havas du krurojn. Ha, ha, ha!Hi, hi, hi!Ho, ho!”La Ĉefo viŝis la ridolarmojn de siaj okuloj per la oro de sia blanka robo, kaj ĉiuj aliaj

Kornuloj viŝis siajn okulojn per siaj roboj, ĉar ili ridis egale elkore kiel ilia Ĉefo pro la absurda ŝerco.

“Do,”diris Ĉifoneroj, “ilia miskompreno de la subteno al kiu vi aludis estigis miskomprenon.”

“Precize;do ne necesas pardonpeti,”respondis la Ĉefo.

“Eble ne necesas pardonpeti, sed multe necesas klarigi,” diris Ĉifoneroj firme. “Vi ne volas militon, ĉu?”

“Ne se ni povos eviti ĝin,”agnoskis Joĉjo Kornulo. “La demando estas, kiu klarigos la ŝercon al la Saltuloj?Vi scias ke runigas ŝercon la devo klarigi ĝin, kaj mi neniam aŭdis pli bonan ŝercon.”

“Kiu faris la ŝercon?”demandis Ĉifoneroj.

“Diksi Kornulo. Li laboras en la minoj, ĝuste nun, sed li baldaŭ revenos hejmen. Eble ni atendu kaj diskutu la aferon kun li?Eble li akceptos klarigi sian ŝercon al la Saltuloj.”

“Bone,”diris Ĉifoneroj. “Mi atendos, se Diksi ne tre longe atendigos.”

“Ne, li mallongas;li estas malpli longa ol mi. Ha, ha, ha!Ho!Jen pli bona ŝerco ol tiu de Diksi. Li ne tre longe atendigos, ĉar li mallongas. Hi, hi, ho!”

La aliaj Kornuloj apudstarantoj bruegis pro rido kaj ŝajne ŝatis la ŝercon de la Ĉefo tiom kiom li mem. Ĉifoneroj opiniis ke estas strange ke ili tiel facile amuziĝas, sed decidis ke ne tre danĝeraj estas uloj kiuj tiel gaje ridas.

Ĉapitro 23. Oni deklaras pacon

“Venu kun mi al mia loĝejo kaj mi konigos vin al miaj filinoj,”diris la Ĉefo. “Ni edukas ilin laŭ libro de reguloj verkita de unu el niaj plej elstaraj maljunaj fraŭloj, kaj ĉiu diras ke ili estas rimarkinda aro da knabinoj.”

Do Ĉifoneroj akompanis lin laŭ la strato al domo kiu ekstere aspektis nekutime malpura kaj neriparita. La stratoj de tiu urbo ne estis pavimitaj nek oni provis beligi la domojn aŭ iliajn ĉirkaŭaĵojn, kaj rimarkinte tiun staton Ĉifoneroj miregis kiam la Ĉefo gvidis ŝin en sian hejmon.

Tie ja ne estis io malpura aŭ fadinta. Male, la ĉambro estis kapturne brila kaj bela, ĉar ĝi estis tute tegita per belega metalo kiu similis aspekte al tralumebla frostita arĝento. La surfaco de tiu metalo estis multe ornamita per reliefaj desegnoj reprezentantaj homojn, bestojn, florojn kaj arbojn, kaj de la metalo mem radiis la mola lumo kiu iluminis la ĉambron.

Ĉiuj mebloj estis el la sama glora metalo, kaj Ĉifoneroj demandis kio ĝi estas.

“Jen radiumo,”respondis la Ĉefo. “Ni la Kornuloj uzas nian tutan tempon elfosante radiumon el la minoj sub ĉi tiu monto, kaj ni uzas ĝin por ornami niajn domojn kaj beligi kaj komfortigi ilin. Ĝi ankaŭ estas medikamento, kaj neniu povas iam esti malsana kiu loĝas proksime al radiumo.”

“Ĉu vi havas multe da ĝi?”demandis la Miksĉifona Knabino.

“Pli ol ni povas utiligi. Ĉiuj domoj en ĉi tiu urbo estas ornamitaj per ĝi, tute same kiel mia.”

“Do kial vi ne uzas ĝin sur viaj stratoj, kaj la eksteroj de viaj domoj, por beligi ilin same ekstere kiel interne?”ŝi demandis.

“Ekstere?Al kiu gravas eksteraĵoj?”demandis la Ĉefo.

“Ni la Kornuloj ne loĝas ekster niaj domoj;ni loĝas interne de ili. Multaj homoj similas al tiuj stultaj Saltuloj, kiu amas belan eksteron. Mi supozas ke vi, fremduloj, opiniis ilian urbon pli bela ol nia, ĉar vi juĝis laŭ aspektoj kaj ili havas belajn marmorajn domojn kaj marmorajn stratojn;sed se vi enirus unu el iliaj rigidaj loĝejoj vi trovus ĝin vaka kaj senkomforta, ĉar la tuta beleco estas ekstere. Ili kredas ke kion ne vidas aliuloj ne estas grava, sed laŭ ni la ĉambroj en kiuj ni loĝas estas nia plej granda ĝojo kaj zorgo, kaj ni tute ne atentas eksterajn aspektojn.”

“Ŝajnas al mi,”diris Ĉifoneroj, pripense, “ke estus pli bone beligi ĉion —ekstere kaj interne.”

“Ligi ĉion?Nu, via propraj kudraĵoj mem estas apenaŭ kunligitaj!”diris la Ĉefo;kaj li forte ridis pro sia plejnova ŝerco kaj ĥoro da malgrandaj voĉoj eĥis “ti-hi-hi!ha, ha!”

Ĉifoneroj turnis sin kaj trovis vicon da knabinoj sidantaj en radiumaj seĝoj laŭlonge de unu muro de la ĉambro. Ŝi kalkulis ke estas dek naŭ knabinoj, kaj ili estis ĉiadimensiaj, de infaneto ĝis preskaŭplenkreska virino. Ĉiuj estis bone vestitaj per senmakulaj blankaj roboj kaj havis brunajn haŭtojn, kornojn sur la fruntoj kaj trikolorajn hararojn.

“Jen,”diris la Ĉefo, “miaj dolĉaj filinoj. Miaj karaj, mi konigas al vi F-inon Ĉifoneroj Miksĉifono, sinjorino kiu veturadas en fremdaj lokoj por pligrandigi sian stokon da saĝeco.”

La dek naŭ Kornulaj knabinoj ĉiuj ekstaris kaj ĝentile klinis sin, post tio ili residiĝis kaj laŭ-dece rearanĝis siajn robojn.

“Kial ili sidas tiel kvietaj, kaj ĉiuj en unu vico?”demandis Ĉifoneroj.

“Ĉar tiel estas sinjorine kaj dece,”respondis la Ĉefo.

“Sed kelkaj estas nur infanoj, povrulinoj!Ĉu ili neniam ĉirkaŭkuras kaj ludas kaj ridas kaj ĝoje distras sin?”

“Neniam,”diris la Ĉefo. “Tio estus maldeca por junulinoj, kaj ankaŭ por ulinoj kiuj iam fariĝos junulinoj. Miaj filinoj estas edukataj laŭ la reguloj establitaj de elstara fraŭlo kiu multe studis tiun temon kaj mem estas homo kun alta gusto kaj kulturo. Ĝentileco estas lia granda hobio, kaj li pretendas ke se oni permesas ke infano faru ion malĝentilan oni ne povas anticipi ke la plenkreskinto pli bone agos.”

“Ĉu estas malĝentile kuri kaj krii kaj ĝoji?”demandis Ĉifoneroj.

“Nu, kelkfoje jes, kaj kelkfoje ne,”respondis la Kornulo, pripensinte la demandon. “Ni evitas ĉian dubon evitigante tiajn emojn en miaj filinoj. Kelkfoje mi bele ŝercas, kiel vi ĵus aŭdis, kaj tiuokaze mi permesas ke miaj filinoj ridu konvene;sed ili mem neniam rajtas ŝerci.”