“Ne estas tiel strange el psikologia vidpunkto,” diris la psikologino el la triopo. “Lia forto kuŝis en la saĝula ĉarmo, kiun li disradiis, en lia ĵurnalista trovkapablo, en lia talento organizi kaj intelekte koncepti. Sed li estis sekse, viande, alkohole abstinema. Tiajn homojn ofte teruras minaco de perforto, aŭ la vido de revolvér , tiel ke ilia cerbo preskaŭ paraliziĝas. Ili ne estas nerve ekipitaj por batali kaj barakti. Ili estras situaciojn nur per intelekto aŭ ordona dokumento, inkluzive ĉantaĝan, t.e. per io, kio dekomence certigas, ke ne povos okazi alfrontiĝo, ĉar la viktimo dekomence ne povas sin defendi.”
“Ĉiaokaze, li donis la necesajn indikojn al Verstrata, sed tiu ne intencis lasi lin vivi. Li simple puŝis, kaj Rik falis morten.”
“Kial,” Stefano demandis, “ili revenis al Rafunja , proksime al la domo de l’ pentristo? Ĉu tio ne estis neracia maniero altiri al si la atenton?”
“Li mencias tion en la letero. Li diras, ke li decidis mortigi Ospaci n en Rafunja , ĉar la afero pri eksterteranoj povos provizi klarigon pri lia tiea ĉeesto, kaj krome ĉar oni malpli suspektos, se li mortos proksime al Valĉefa , kie multaj eblaj suspektatoj certe vivas, ol se oni trovos lin ie fore – ekzemple en Akvoviva – kie oni riskus pli facile rimarki la samtempan ĉeeston de Verstrata.”
“Tio estas la racia klarigo,” Ĝoja diris, “sed mi min demandas, ĉu ne ekzistas alia kaŭzo, kuŝanta en la nekonsciaj profundoj de lia psiko, nome, ke li volis, ke Ospaci trafu la saman morton kiel la vera Gido. Iel, la morto de ĉi-lasta estis kvazaŭ modelo de facila maniero likvidi homon. Kaj en tute neracia tavolo de la psiko povis vivi la ideo, ke la korpo de tiu, kiu provis malhelpi plenan ĝuon de la riĉo, iru retrovi la korpon de tiu, el kiu tiu riĉo fontis.”
“Ŝajnas al mi, ke vi aranĝas tre komplekse tute simplan aferon,” la policano diris. “Fakte, ni ne suspektis Verstratan antaŭ ol li mortis, kio pruvas, ke li rezonis ĝuste.”
“ Vi ne konsideris lin, sed mi tuj suspektis Laŭra n,” diris Ĝoja , kun io infane triumfa en la voĉo.
“Vi ne suspektis,” kontraŭdiris la edzo, “vi deziris, ke ŝi estu kulpa. Tio estas tute alia afero.”
“Kion ili faris post la krimo, ĉu vi scias? Ĉu vi komprenis, kial la aŭto de Rik retroviĝis en Malpaz ?” Ĝoja deziris scii.
“Ili bezonis aŭton por reveturi malsupren, kaj ili havis nur tiun de Rik . Verŝajne ili tranoktis en la lignodomo, kaj revenis valen la sekvantan matenon, por iri trajne de Malpaz al Akvoviva .”
“Kial ne la tutan vojon aŭte?” voĉis Stefano, sed parolante li jam divenis la respondon: “Ha jes! Kompreneble. Por ne lasi spuron pri Rik tro malproksime de Rafunja .”
“Sendube,” aprobis Karal , kiu aldonis: “Izidoro enketis pri tio surloke. Ili certe troviĝis en Malpaz la tagon post la krimo, kiam ili supozeble estis en Akvoviva . Biletdeĵoranto en la malpaz a stacidomo rekonis foton de la “civilizita” Verstrata, kaj – parenteze – apenaŭ kredis Izidoron, kiam tiu diris, ke la fotito estas la fama pentristo.”
“Kio pruvas,” Stefano diris, “ke la aspektoŝanĝo de Verstrata estis vere efika.”
La triopo silentis, pripensante, ĝis la junulo eligis profundan ĝemspiron.
“Kio estas al vi?” la onklino demandis. “Ĉu io malplaĉas?”
“Mi nur bedaŭras,” la knabo respondis, “ke ĉiuj ĉi raciaj klarigoj ne plu lasas rolon al la eksterteranoj. Mi ŝatis ilian ĉeeston fone de ĉi tiu afero. Estis io poezie fantazia en ĝi, ĉu vi ne trovas?”
“Eble jes,” la onklo respondis, “sed, se diri la veron, mi preferas rilati kun teranoj. Mi sentas min pli hejme.”
Kaj, strange – ĉar ne estis tre varme en la ĉambro – li poŝtuke viŝis al si la frunton.
32
“ Bob !”
“ Veronika !”
Ili interkisis pasie.
“ Veronika !”
“ Bob !”
Flamoj fluis en liaj vejnoj, sed tio estis tre agrabla sensaco, eble ĉar samtempe anĝela ĥoro milde muzikis, kaj ili flugis tra la spaco akompanate de miloj da birdoj, kiuj proklamis al la kosmo lian paradizan feliĉon.
“Ili kondamnus nin,” ŝi diris tiel proze, ke li abrupte retroviĝis surtere, “je tre grava puno, se ni ne estus sukcesintaj negoci niajn sciojn kun la kontraŭspiona servo kontraŭ promeso de senpuneco. Ni neniam plu agos kontraŭleĝe, ĉu?”
“Neniam plu,” li diris, kaj li denove regalis ŝin per longa, longa, Hollywood a kiso.
Ili promenis sur la Rafunja -ebenaĵo. Post la streĉaj tagoj travivitaj jen dise jen kune, tiu sovaĝa naturo ŝajnis pli taŭga ol iu ajn kadro por repacigi la korojn kaj ilin provizi per anima trankvilo sopire bezonata. Ŝi rompis la silenton.
“Li estis nekredeble afabla, ĉu vi ne trovis?”
“Jes,” ŝia amato diris, sed lia menso rigardis tro malproksimen por povi vere memori pri la gravulo el la kontraŭspiona servo, kun kiu ili ĵus havis longan konfesan kunsidon.
“Li eĉ ne montris malestimon,” ŝi prononcis, “li komprenis, ke mi estis viktimo, simpla viktimo.”
Li ne respondis, nur plu kontemplis reve la rokan oceanon.
Ŝi haltis por forpreni ŝtoneton el la ŝuo. Sub la vesperiĝa suno, la rokoj de Rafunja aspektis pli kaj pli sonĝeskaj. Ilin – sed ankaŭ ŝin – Bob rigardis admire. Ŝi remetis la ŝuon kaj rekomencis paŝi. Tenere, li metis la manon sur ŝian ŝultron. Kvankam li havis longajn krurojn, kaj ŝi relative etajn, ambaŭ iris sampaŝe, kaj tiu komuna kadenco estis por li pace feliĉiga simbolo.
“Nu,” ŝi diris, “la ĉefa afero estas, ke ni kuraĝis fronti unu la alian, kaj diri al ni reciproke la veron pri ni mem. Tio estas mirakla, ĉu ne?”
“Ĉu mirakla? Mi opinias, ke tute simple ambaŭ sentis, ke li aŭ ŝi amas la alian, kaj ke vivi mensoge ne koheras kun la postuloj de feliĉa amo. Ni agis nur pro propra intereso.”
“Eble jes, sed feliĉe niaj personaj interesoj koincidas.”
Li rigardis ŝin oblikve.
“Multo en ni emas koincidi, ĉu ne?” li susuris.
Kaj duafoje en tiu sama tago la ĥaosa naturo de Rafunja liveris kadron al unu el la plej pasiaj kisoj en la homa historio. Sed io lin ĝenetis.
“Kial vi ĉiam kvazaŭ subpremas ridon, kiam mi vin kisas?” li demandis kun nuanco kelke ĉagrena en la voĉo.
Ŝi eligis etan feliĉan ridon.
“Karulo! Mi trovas vin tiom aminda! Nur...”
“Nur kio?”
“Nur tio, ke via nazo min tiklas ĉiufoje.”
Ambaŭ ridis.
“Ne kalumniu mian nazon. Bonan flaron mi havas, ege utilan en la vivo!”
“Ĉu vere? Kaj kion vi flaras nun? Ĉu plej amindan spioninon?”
“Eksspioninon,” li diris per karesa voĉo, “kaj ankaŭ...”
“Ankaŭ kion?”
Li komike flaris plurdirekte, kaj lia mieno fariĝis amuze mistera.
“Eksterteranojn!” li prononcis per drame trema voĉo. Kaj ridante ili salte-dance brak-en-brake paŝis for.
De malantaŭ apuda roko eta homaspekta estaĵo, alta eble 1,40 metron, vestita per strangmateriala supertuto kun rebriloj grize verdaj, rigardis ilin foriri. Li ridetis. Lia tasko estis finita. Post unu (tera) horo, la spacveturilo revenos senbrue por lin forkonduki. La du forirantojn li kontemplis kun simpatia, iom nostalgia esprimo, kaj li direktis al ili amikan geston, kiu signifis “adiaŭ”. Sed pri tiu saluto, kaj pri la emocio, kiu ĝin akompanis, ili neniam scios. Kaj, sendube, tiel estas pli bone.