Выбрать главу

“ Olavi , iru voki la sovetianojn, bonvolu.” La malgrasa finno senvorte eliris. La nigrulo tiam direktis la vizaĝon al Jano:

“Mi petas, venigu la juran konsiliston,” li diris. “Mi timas, ke niaj rilatoj kun la sovetia polico ne estos simplaj. Necesas ankaŭ informi la ĝeneralajn sekretarion kaj direktorojn de la kvar organizaĵoj, la prezidanton de la konferenco, kaj ili decidos, kiun plue informi jam nun. Ĉu vi prenu tion sur vin?”

Karal  kapjesis.

“Ĉu vi hazarde scias, ĉu s-ino Kertsch  troviĝas en Alma-Ato?” li demandis la ĉefon.

“Ne,” tiu respondis, “bonvolu ankaŭ tion kontroli, kaj revenu tuj.”

Ankaŭ Karal  eliris silente.

Olavi Tuurken  ne restis longe for, kaj post li rapide sekvis du sovetiaj funkciuloj. La kvar homoj rapide prezentis sin reciproke, kun firmaj manpremoj kaj intensa, pritaksa rigardado.

Boris K. Zajcev , la sledovatel’ * , estis iom malpli alta ol Adams , sed same larĝa kaj multe pli dika. Dum Adams  aspektis kiel perfekte trejnita boksisto, Zajcev  elvokis eksboksiston, kiu neniam ĉesis manĝi kaj drinki, ekde kiam li forlasis la arenon: lia impona muskola strukturo estis trasorbigita de graso, sed pro tio ne malpli impresa, ĉar videble, kiom da fleksebleco li perdis, tiom li gajnis kiel batforton. La mallonge tonditaj haroj, kaŝtankoloraj, akrigis la vizaĝtrajtojn kaj iel pliigis la impreson de nevenkebleco.

*  Tiel oni nomas, en Sovet-Unio, la ĉefa persono respondeca pri enketo, kaj ĝin direktanta. La rusa-esperanta vortaro de Bokarev  tradukas tiun vorton per “juĝesploristo”. La plej ĝusta esperantigo eble estus “enketestro”.

Ankaŭ Ivan I. Maĥmetali , lia ĉefhelpanto, estis dika, sed nur ĉe la ventro, kontraste kun ĉefo Zajcev , ĉe kiu graso amasiĝis egale ĉie, kie troviĝis muskoloj. Maĥmetali  havis malpli altan kreskon, kaj se li ŝajnis nek speciale forta, nek aparte rapidmova, tion ĉe li sendube kompensis ruzo. Ĉapitan de admirinda nigra hararo, lian rondan vizaĝon, kun la elstarantaj vang-ostoj kaj la mongolaj okuloj, inteligento stampis.

Reenirante, Karal  trovis streĉitan etoson. La du sovetianoj videble konsideris, ke, ĉar la krimo okazis sur sovetia teritorio, ĉiuj aliaj devas forlasi la lokon kaj lasi al la soveta povo la taskon enketi, kaj, espereble, aresti la kulpulon. Sed tion Adams  ne akceptis: la murdo estis farita sur internacia teritorio, kaj la viktimo estis internacia funkciulo. Plej verŝajne la granda plimulto el la atestantoj kaj pridemandotoj apartenas al la konferenca dungitaro kaj eĉ ne scias la rusan. Li postulis, ke la anoj de la internacia sekureca opo kunlaboru kun la polico sovetia. La tono certe restis tre trankvila ambaŭflanke, sed la frazoj pli kaj pli elvokis la alternajn pugnobatojn de boksmatĉo. Sub la homa civiliziteco sentiĝis praa kvazaŭbesta konkuro pri tio, kiu el ambaŭ bandoj posedos la teritorion.

Meze de la diskuto alvenis la jura konsilisto, kun fasko da dokumentoj. Lia svelta eleganteco akcentis la ordinarecon de ĉiuj aliaj. Estis io aristokrata en lia estmaniero, kaj, eble ĉar ili tute ne kutimis renkonti viron simile belvestan, la du sovetianoj aperis impresitaj.

Fakte, impresitaj aŭ ne, ili nur povis cedi. Kiam estis proponite, ke la konferenco okazos en Sovetio, la aŭspiciantaj organizoj kaj la soveta registaro subskribis konvencion pri parta eksterteritorieco, tiel ke la ejoj uzataj de la internaciularo ricevis statuson pli malpli kompareblan al tiu de ambasadorejo. Kriminalaj aferoj estis antaŭviditaj en la konvencio, kiu nete difinis la devigon de partopreno ambaŭflanka. La koncernajn punktojn oni siatempe enŝovis, ĉar pluraj ŝtatoj malfidis la pretecon de Sovetio plene lasi esprimliberon en la konferenco, kaj ili vidis en tiuj artikoloj garantion kontraŭ ĉia arbitra pseŭdo-kriminala agado.

Tamen, tiu aranĝo tiom kontraŭis la normalajn refleksojn de policano, ke la du sovetiaj funkciuloj ege rezistis kontraŭ la devo ĝin obei. Ilin Karal  bone komprenis. Se li estus hejme kaj murdo okazus, kaj li devus dum la tuta enketo labori kun bando da eksterlandaj funkciuloj, pri kies metodoj, principoj kaj pensmanieroj li scias nenion, li sentus ilian konstantan ĉeeston ekstreme malagrabla.

Dum la diskuto daŭris, alvenis diversaj personoj. Unue eta eta virino blankakitela, kun severa mieno, kies severeco malaperis komplete, kiam ŝi ekridetis – ŝi estis la medicina fakulino, kiu prizorgos la nekropsion – kaj poste kelkaj policaj teknikistoj, pretaj ĉion foti, “levi” fingropremaĵojn, kaj serĉi tiajn etajn, sed ofte valorajn indikaĵojn, kiel estas haroj, polvo aŭ ŝu-spuro al nuda okulo nevidebla. Sed nek Adams , nek Maĥmetali  permesis al ili komenci sian laboron.

Dume, Zajcev  telefonis kaj telefonadis al homoj, kies respondoj ŝajne kontraŭdiris unu la alian, tiel ke ekfebris la tuta hierarkio de la kazaĥia ministrejo pri enlandaj aferoj kaj poste tiu de la tutsovetia ministrejo pri eksterlandaj aferoj. Siaflanke, la jura konsilisto sukcesis atingi telefone du el la ĝeneralaj direktoroj kaj unu el la vicprezidantoj de la konferenco. Ankaŭ tiuj telefonis al la sovetiaj instancoj, ĝis fine iu tre alte situanta sur la skalo de povo konfirmis la interpreton de la jura konsilisto, kaj donis striktajn ordonojn pri kunlaboro kun la internacia sekureca opo. Nur tiam la medicina kaj aliaj fakuloj ekrajtis eniri, sed antaŭ ol lasi al ili la lokon, Adams  rimarkigis al la ĉeestantaro, ke la telefono de Kertsch  inkluzivas ĉiokaptan mikrofonon konektitan al elsendilo. La sovetianoj aspektis embarasite.

4

En apuda ĉambro aranĝita kiel enketa stabejo, posttagmeze kunsidis Zajcev , Maĥmetali , Adams , Tuurken  kaj Karal . La du sovetianoj sufiĉe bone scipovis la anglan, por ke la diskutoj okazu tiulingve.

“Nu, tute certe interesos vin la provizora raporto jurmedicina, ĉu ne?” deklaris Zajcev , rondrigardante siajn kolegojn.

“Jes,” respondis Adams . “Kompreneble ni vidis, ke la morton kaŭzis enpenetro de iu klingo en la bruston, sed ĉiun plian detalon ni bonvenigos. Kia klingo tio estis?”

“Tre pinta, maldika, mallarĝa kaj plata, jen kiel la raporto ĝin priskribas.”

“Ĉu ĝi trafis rekte en la koron?” Tuurken  demandis.

“Jes. La klingo pasis tra la spaco interripa en la maldekstran kor-atrion. La fakuloj ekzamenis la imunecan reagon ĉe la vundorando kaj el tio deduktas, ke la morto okazis 10 aŭ 15 minutojn post la vundiĝo, sed la atakito certe restis nekonscia dum tiu tuta daŭro. Fakte, la ĝusta mortokaŭzo estas, ke sango elverŝiĝis el la koro en la pleŭran kavon.”

“Ĉu ili povas precizigi ion pri la murda gesto?” scivolis Karal .