Выбрать главу

“Pli malpli. La klingo penetris de antaŭe. Forestas sur la torako la tipaj spuroj, kiujn lasas la tenilo, se oni puŝas la armilon vigle. Tion oni povas klarigi per du hipotezoj. Povas esti, ke la armilo penetris relative malrapide, do ne per forta, energia ekfrapo. Ankaŭ povas esti, ke la murdinto ne uzis tranĉilon aŭ stileton kun mallonga klingo, sed pikilon sufiĉe pli longan.”

“Ĉu la viktimo baraktis?”

“Ne. Eĉ estas tute certe, ke antaŭ ol la pika vundo okazis, la viktimo jam estis nekonscia pro frapo sur la nukon, probable farita per la rando de mano plate tenata.”

“Okulfrapis min,” diris Adams , “la esprimo sur la vizaĝo, kiam mi rigardis ĝin. Pli ol ion alian, ĝi indikis miron.”

“Prave,” aprobis Zajcev . “La raporto mencias, ke li prezentis la sulkitan frunton de persono ne komprenanta, kio okazas al li.”

“Kiam la morto okazis? Ĉu la tempo jam estas preciza?” Karal  informpetis.

“Ankoraŭ ne tre. Estas sciate nun, ke la morto estiĝis vendredon la 6-an de septembro inter la 17:15 kaj la 18:30. Pli postaj esploroj verŝajne helpos malvastigi tiun tempospacon.”

Ankaŭ la provizoraj raportoj de la teknikistaro estis haveblaj, sed ili ne lasis multe da espero tuj solvi la diversajn problemojn. Fingropremoj de kelkaj personoj estis trovitaj, sed ne la uzita armilo. Griza kapharo ne devenanta de la viktimo estis kaptita de sur la skribotablo. La aliaj postlasaĵoj konsistis el ŝu-spuroj, kiujn rivelis fotado de la planko ĉe diversaj lumanguloj kaj -specoj. Rilate al ĉiuj tiuj indikaĵoj, identigo de la spurlasinto estis nun serĉata kaj certe sukcesos, sed tio postulos tempon. La polveroj kolektitaj sur la planko ne alportis ian informon: ili estis tipaj pri la polvo trovebla en tiu parto de Alma-Ato, ekzemple sur la vojo inter la oficejoj kaj hoteloj Kazaĥstan , kie loĝas Kertsch , kaj Ala-Tau , kie loĝas lia sekretariino kaj multaj aliaj funkciuloj laborantaj ĉe la internacia konferenco.

“La sekvanta punkto,” diris Zajcev  per voĉo, kiu ŝajnis origini en la malsupra abdomeno, “estas ekscii, kiu vizitis la viktimon hieraŭ posttagmeze, kaj kiu lasta vidis lin vivantan.”

“Tio estos facila,” Adams  respondis. “Kiel vi scias, Kertsch  estis unu el la subĝeneralaj direktoroj, respondeca pri la sfero financa kaj administra, kun statuso de vicministro. Kiel por la aliaj tre gravaj personoj, oni instalis oficejon por li sur tiu ĉi etaĝo; la koridoron, kiu kondukas al ĝi, la personaro jam nomis koridoro de la gravuloj . Ĉe la koridora enirejo troviĝas speco de vestiblo, kiun ni aranĝis kiel gardejo. Tie troviĝas konstante gardisto, kaj tablo kun registrolibro; ĉiu persono, kiu envenas, devas skribi sian nomon, laborfakon (aŭ adreson, se ne temas pri funkciulo de niaj organizaĵoj), horon de enveno kaj oficejon vizitotan; kiam li foriras, li devas noti la elirhoron. Ĉar la morto okazis post la 17-a, ni tuj scios, konsultante la skribaĵojn de la koncerna horo, kiu aŭ kiuj iris al Kertsch  tiutempe. Bonvolu atendi minuteton.”

Li prononcis frazon telefone, kaj tuj poste gardisto alvenis kun dika registrolibro. Antaŭ ol li malfermis ĝin, Zajcev  ekparolis:

“Ankaŭ ni havas gardistojn ekstere, kiel vi scias. Ili atentas, ke neniu ne allasita penetru en la konstruaĵon. Ĉiam estas du samtempe. Eble ili povos sciigi ion al ni.”

“Ĉu vi ne trovas stranga,” demandis Maĥmetali , “ke la koridora gardisto ne miris pri tio, ke Kertsch  dum la tuta nokto ne eliris?”

“Tio ne estas vere miriga,” Tuurken  respondis, “se konsideri, ke tiun gardiston alia anstataŭis je la 21-a. La unua gardisto pensis, ke Kertsch  forlasos la oficejon post li, kaj la dua verŝajne opiniis, ke li jam estas for. Ne estas ilia tasko kontroli la registron por scii, kiu, se iu, ankoraŭ enestas.”

“Ne tre serioza gardado!” Zajcev  murmuris, sed tiel mallaŭte, ke nur Karal  klare aŭdis lin.

“Jen la koncernaj personoj,” diris Adams  malferminte la dikan libron. “Eble utilus, ke vi notu.”

Kiel diligentaj lernantoj en klaso, ĉiu sin preparis al skribado.

“Ĉiuj personoj, kiuj tiam envenis, vizitis s-ron Kertsch . Tio estas normala, ĉar tiuhore li estis la sola, kiu plu laboris ĉe la gravula koridoro . Ĉiuj aliaj, inkluzive de la ĝeneralaj direktoroj, ĉeestis la akcepton organizitan de la sovetia ministrejo pri sanoprotekto. Je la 17:02 envenis iu... estas skribite ruslitere, mi ne povas legi. Olavi , ĉu vi bonvolos...”

La finno rigardis la registraĵon, kaj laŭtlegis:

“ Peter Graf , alvenis je la 17:02, foriris je la 17:30; celo de la vizito: rendevuo kun s-ro Kertsch ; adreso: Alma-Ato, ul. Ostrorogova  115/3, kv . 27”.

“Ŝajnas esti sovetia civitano,” rimarkigis Adams . “Estas por mi iom strange, ke sovetia civitano, loĝanta en Alma-Ato, vizitis ĉe ni subĝeneralan direktoron.”

“Ni esploros la aferon,” senemocie komentis Zajcev , kaj li flustris kelkajn vortojn en la orelon de Maĥmetali , kiu foriris. “Kiuj aliaj venis?”

“La aliaj skribis per niaj literoj,” Adams  respondis, videble trankviligita, ke li ne plu devas senti sin analfabeto. “Je la 17:35 alvenis iu Lolita Fuentes , el la fako “laborhigieno” de ILO . Ŝi foriris je la 17:45. Poste...”

“Permesu, ke mi interrompu,” diris Karal , “sed se vi rigardas la registron nur ekde la 17-a, vi ne vidos la nomojn de tiuj, kiuj envenis pli frue, eble eĉ matene, kaj foriris nur post la 17-a. Necesas...”

“Prave, tute prave,” Adams  siavice interrompis. “Mi rigardos ekde la mateno, sed diros al vi nur la nomojn de tiuj, kiuj eliris post la 17-a, ĉu konsentite?”

Ĉiuj aprobis.

“Jen unu: Marta Martin ; celo: ĉambro 150 (estas ŝia oficejo); alvenis je la 8:50, foriris je la 17:40; fako: oficejo de la subĝenerala direktoro pri financaj kaj administraj aferoj. Tiu estas lia persona sekretariino, tiu, kiu malkovris la korpon ĉi-matene. Laŭ tiu registraĵo, ŝi foriris, kiam Lolita Fuentes  ankoraŭ estis kun Kertsch . Ŝi estas la sola, kiu alvenis antaŭ la 17-a kaj foriris post tiu horo. Ŝajnas, ke ŝi eĉ ne eliris por tagmanĝi.”

“Tio estas normala,” intervenis Tuurken , “multaj ege laboris hieraŭ; ŝi verŝajne manĝis sandviĉojn en la oficejo.”

“Post tiu Lolita Fuentes ,” rekomencis Adams , “venis iu Jakobo Plum , tradukfako, 17:50-18:05, kaj poste nur unu: A. Romian , servo de subvenciado al internaciaj kunordigitaj esploroj, alvenis je la 18:30 kaj foriris je la 18:35.”

“Verŝajne,” basis Zajcev , “li estas la lasta, kiu vidis Kertsch -on vivantan.”

“Ni kontrolos,” Adams  respondis.

“Ĉu estas ebleco, ke iu envenis la ĉambron de Kertsch  kaj la gardisto ne vidis lin, kaj ne igis lin registri sian nomon?” demandis Maĥmetali , kiu antaŭ minuteto revenis.

“Ne,” firmvoĉis Adams . “Eĉ dum la labortago, tio ne povus okazi, ĉar nur malmultaj personoj venas en la koridoron de la gravuloj , sed tiuhore eĉ pli certe ne. Kiel vi vidas, nur malmultaj homoj – kvar entute – alvenis. Li ne povus preterlasi iun. La gardistoj, kiuj venis al Alma-Ato, apartenas al niaj organizoj jam delonge, kaj ni estis tre striktaj, kiam ni ilin selektis. Mi havas al ĉiu el ili plenan konfidon.” Estis io definitiva en lia tono, sed ĝi videble ne konvinkis la du sovetianojn.