Выбрать главу

“Ĉar mi ĵus vidis ŝin! Mi ne povis atendi. Mi volis vidi lin tuj kaj lin persvadi devigi ŝin for! Mia sango bolis. Mi...”

“Kaj ĉu vi sukcesis?”

“Ne. Li pale provis klarigi. Li diris, ke li efektive estis ĉion aranĝinta, por ke ŝi ne venu, sed ke lastminute unu el la franclingvaj tajpistinoj havis aŭtoakcidenton, kaj oni petis tiun Anne-Marie  veni, sen lia scio. Li certe mensogis. Tial mi estis furioza. Mi diris, ke li mensogas, ke li mem venigis ŝin sen ia ajn konsidero al miaj sentoj. Li estas besto. Kiam li vidis tiun allogan junulineton, li ne plu povis estri sin mem. Mi ne toleras tion. Mi ne toleras. Li enamiĝis al mi, kiam mi aĝis 21 jarojn, kaj mi aspektis pli juna. Nun, kiam mi atingis tridekon da jaroj, mi ne plu interesas lin. Mi ne toleras. Ne, ne. Mi ne toleras plu...”

“Kia estis lia sinteno, lia animstato, dum vi parolis kun li?” Karal  scivolis.

Ŝi pripensis momente.

“Sadisma,” ŝi fine prononcis. “Li havis en la okuloj tiun volupteman kaj kruelan rebrilon, kiu igas min freneza. Mi amis lin sincere, almenaŭ... aŭ... mi ne scias... tamen... Nu, jes, tamen mi amis lin, sed ne la tuton de li. Li estis psikopato. Kaj lian psikopatecon mi ne elportis. Dum mi parolis kun li, li ne hontis, li ne provis vere pravigi sin, li nur ridetis. Li havis sian diboĉulan esprimon, kaj mi ĵurus, ke li ĝuis mian furiozon. Li sentis sian povon super mi, kaj tio lin ĝuigis. Jes ja, kiel mi ĵus klarigis al vi, li diris kelkajn frazojn por montri sin senkulpa rilate al mi, sed tio estis parto de la ludo, por ke mi ne havu eĉ tiun minimuman superecon, ke mi estus prava pri lia ĵuro, kaj li ne.”

“Ĉu li havis malamikojn?” demandis Zajcev .

“Kompreneble. Ĉiujn knabinetojn, kiujn li kaptis, premis kiel citronon, kaj forĵetis. Ĉiujn subulojn, kiujn li traktis kiel ekspluatindan sklavaron. Ĉiujn virojn, kies virinojn li ĉasis. Kaj krome...” Ŝi subite paŭzis.

Ŝia rigardo rondiris de unu policano al alia, kvazaŭ ŝi petus helpon por solvi malfacilan enigmon. Kiam ŝi parolis, ŝia voĉo, koler-bola antaŭ momento, refariĝis tute trankvila:

“Li estis stranga personeco. Konsiderante vian demandon, mi subite pensis, ke alia kategorio de malamikoj ekzistas: tiuj, kiujn li malamikigis al si pro sia profesia skrupuleco. Li estis sekse psikopato, sed ege honesta profesie. Sian riĉon li akiris, parte de la gepatroj, sed ĉefe per la propra laboro, kaj en tiu li estis plej pur-anima. Li vere sin dediĉis multenergie al sia alta ofico, kaj neniam li akceptis koruptan monon aŭ donacon de subaĉetantoj, kvankam li havis konstante okazojn por tio, el kiuj egan profiton li tirus. Sed eble tiuj, al kiuj li rifuzis servon aŭ avantaĝon, por kiuj ili pretis pagi, eble tiuj lin malamis, kaj timis, ke li rivelos iliajn dub-etikajn proponojn...”

Densa silento plenigis la ĉambron, dum ĉiu meditis pri tiu nova ebleco.

“Kiam vi eliris,” Zajcev  demandis, “ĉu vi renkontis iun?”

“Kiam mi eliris el la konstruaĵo, vi celas?”

“Ne. El ĉi tiu parto, en la koridoron.”

“Ne. Neniun. Nur tiun gardiston kun la eksterordinare bluaj okuloj, kiu nepre volis, ke mi skribu mian nomon kaj ĉiaspecajn sensencaĵojn sur paĝon de lia libro.”

“Efektive. Kiam vi notis la horon, forirante, de kie vi sciis ĝin?”

“Nu, mi rigardis la horloĝon. Murhorloĝo pendas tie. Mi havas brakhorloĝon, sed ĝi ne estas akurata.”

“Kaj ĉu gravis por vi esti akurata?”

“Tute ne. Nur estas reflekso: mi neniam rigardas mian horloĝon, se troviĝas alia.”

“Ni devos kontroli,” ekdiris la finnlandano, “ĉu tiu horloĝo bone funkcias.”

Zajcev  direktis al li malestiman rigardon.

“Ĉu vi volas demandi ion pluan, kolegoj?” Adams  demandis. “Se ne, vi povas foriri nun, s-ino Fuentes ,” li diris. “Sed eble ni denove devos pridemandi vin, laŭ la progresoj de la enketo.”

“Estos plezuro,” ŝi respondis. “Kaj tuj kiam vi scios, kiu respondecas pri tiu murdo, kompleze informu min. Mi nepre volas danki tiun personon. Fakte, mi ne plu amis lin, kaj tiel estas pli bone,” kion dirinte, ŝi faris etan kapsaluton, kaj eliris.

8

“Nu, nu, kia fuŝo!” diris Ĝoja . “Mi tiom antaŭĝojis tiun ekskurson kun vi. Kial vi devas labori dimanĉe?” Ŝia humoro defalis de alte.

“Kion fari?” respondis ŝia edzo. “Krimo okazis, kaj ni devas esplori plu. Ni ne povas ĉion interrompi dum tuta tago, dum kiu eble interesatoj forprenos spurojn aŭ havos tempon aranĝi siajn estontajn depoziciojn. Ni decidis ne daŭrigi hieraŭ dumnokte, kaj jam tio eble estis malsaĝa.”

“Tamen, Janĉjo, tiel grandioza mateno! Rigardu tiujn montojn, tiun bluan ĉielon! Kiel mi repaciĝos kun la penso, ke vi sidas la tutan tempon en ĉambreto, eĉ ne rigardante eksteren?”

“Kompatinda! Ne insistu tro, aŭ mi elpensos pretekston kaj iros kun vi, kaj iu denuncos min, kaj mi morgaŭ devos honte adiaŭi ĉi tiun urbon, la internaciulojn, kaj eble mian polican karieron...”

Plej neatendite, ŝi prenis pomon kaj donis ĝin al li. Eve.

“Ĉi tion almenaŭ prenu. Ili tiom bonodoras. Ĝi havigos iom da naturo al vi. Ĉu vi scias, kion signifas ‘Alma-Ato’?”

Li ne komprenis, kaj rigardis ŝin iom stulte. Ŝi ekridis.

“Ne, ne. Mi ne freneziĝis, kvankam eble tio liverus al vi la sopiratan pretekston; mi nur volis diri, ke la nomo de ĉi tiu urbo kazaĥe signifas ‘patro de la pomoj’, aŭ eble ‘pomo de la patroj’, mi ne plu memoras. Ĝi ricevis tiun nomon, ĉar la pomoj ĉi tie paradize bongustas...”

*

Jakobo Plum  staris antaŭ la kvinopo, iom lame, kvazaŭ li ne scius, kiamaniere la korpopezo ekvilibriĝas. Li direktis al la enketistoj, stakate, strangajn, tuj estingatajn ridetojn, kiuj disvolviĝis ĉe preskaŭ nur unu flanko de la vizaĝo. Unu el la okuloj de tempo al tempo palpebrumis, sed ne eblis scii, ĉu vole aŭ nevole. En la mano li tenis okulvitrojn, kiujn li sidigis ridinde sur la ekstremaĵon de la nazo.

Liaj haroj konsistis el brungrizaj tufoj disigitaj, li surhavis faldoplenan jakon brunverdan, tute ne adaptitan al la klimato, kaj pantalonon tro larĝan por li. Bunta kravato, mislokita tiamaniere, ke la nodo troviĝis duone kaŝita sub pinto de la kolumo, kompletigis la klaŭnan aspekton. Rigardante lin, Karal  sin demandis, ĉu li estas frenezulo, aŭ homo dotita per fortega humursento, kiu ebligas al li moki la sociajn konvenciojn kaj ĝui la plezuron ŝajnigi sin pli nenormala ol li efektive estas.

“Bonvolu sidiĝi, s-ro Plum ,” afablis Adams , kaj la alia misgeste faligis seĝon.

“Li troigas”, Jano pensis, “tio estas komedio”.

“Oj, uj! Sinjoroj, ho, sinjoroj! Pardonu min, pardonu min,” Plum  lispe prononcis. “Mallerta, mi estas tiel mallerta. Kaj polico – ĉu vi divenus tion? – polico min impresas. Jam unu policano min impresas en la propra lando. Do prezentu al vi... kvin policanoj, rozaj, nigraj, flavaj, ho, pardonu, sinjoroj, mi ne volas ofendi, tute ne deziras ofendi. Sed kvin policanoj... La juĝantaro, ĉu ne? Kvazaŭ mi trapasus ekzamenon. Vivekzamenon. Aŭ ĉu mi diru ‘mortekzamenon’? Kvin policanoj, inkluzive de du aŭtente USoSoRaj,” kaj lispante tiun lastan vorton, li grandigis la okulojn kvazaŭ pro teruro, embarasante la polican grupon, kiu ne sciis, ĉu ridi malkaŝe, aŭ ŝajnigi, kvazaŭ nenio speciala okazus.

“Li jam regas nin”, Jano pensis. “Ni ne plu povas esti naturaj, kaj li faras el ni, kion li volas. Ĉi tiu ne  estas freneza”.

“Tamen mi ne estas kulpa,” plu parolis la klaŭna voĉo. “Sed mi timas, sinjoroj, aŭ ĉu ĉi-lande oni devas diri ‘kamaradoj’? Ne. Neniam mi aŭdacus diri ‘kamaradoj’ al vi. Kion mi diris? Jes, mi timas, ĉar mi estas tiel mallerta, ke mi ne kapablos konvinki vin... Kaj oni min mortpafos... aŭ eble sendos al la orminejoj de Kolyma .”