Выбрать главу

Zajcev  ekrigardis lin tre akre ĉe tiuj lastaj vortoj. Li parolis seke:

“Bonvolu ne paroli, se ni ne faras demandojn. Kaj unue diru al ni, mi petas, pro kio vi rendevuis kun direktoro Kertsch .”

Plum  gapis kiel akvaria fiŝo sekvanta muŝeton.

“Vi ne amas min, ĉu?” li diris post longa silento, kaj estis aludo al singulto liavoĉe. “Videble vi ne amas min; kiel mi saviĝos, se jam ĉe la unua demando, montriĝas, ke vi ne amas min?”

La ruso faris senpaciencan geston.

“Respondu,” li ordonis.

“Kio...? Ha jes! Nu, mi estras la tradukfakon ĉi tie...” La du sovetianoj interŝanĝis rigardojn, kiuj ne enhavis multe da estimo por la dungosistemo de internaciaj organizoj.

“... kaj okazis tuta skandalo, du skandaloj, fakte, pro tiu s-ro Kertsch , kiun ni ĉiuj egale abomenas. Sed estas tre longa historio. Ĉu vi havos la paciencon?”

“Ni estas tre paciencaj,” Adams  diris trankvile.

“Jen la longa historio. Du historioj, unu longa, unu mallonga. Mi komencu per la mallonga, ĉu ne? Temas pri la arabaj tradukistoj. Kertsch  venis al nia oficejo. Ĝi situas en la Puŝkina Biblioteko, ĉe Prospekt Abaja , t.e. Abaj -avenuo. Oni transformis tutan parton de la biblioteko al oficejoj por la daŭro de la konferenco. S-ro Kertsch  do venis al nia etaĝo kaj volis vidi la ĉefon de la arabaj tradukistoj, por paroli pri la dokumento, pri kiu plendis la iraka delegitaro. Kaj la ĉefo ne estis tie. Kompreneble, la subĝenerala direktoro malkontentis. Tiam li volis paroli al la vicĉefo. Ankaŭ li ne ĉeestis. Finfine montriĝis, ke la tuta araba tradukistaro decidis iri promeni, informante neniun. S-ro Kertsch  furioziĝis. Li paŝis tien kaj reen, tien kaj reen, en la vasta salono (ĉiuj tradukistoj estas en unusola salonego, tre malagrable, oni ne povas taŭge labori tiakondiĉe), li paŝis kaj paŝis kaj kriaĉis. Poste li volis insulti min, sed ankaŭ mi ne ĉeestis. Sekve, la tutan koler-ofensivon ricevis mia helpanto kaj la sekretariinoj. Eĉ hodiaŭ ili ankoraŭ estas palaj, tiom la Kertsch -a ŝtormo ilin skuis.”

“Tio estas unu el la du skandaloj, ĉu ne?” Tuurken  diris. “Kio pri la alia?”

“Ha, sinjoro kamarado, la alia koncernas la diplomatian incidenton. Vi scias, en la komisiono pri socia bonfarto, kiam la delegito de Bisaŭ-Gvineo parolaĉis dum tri kvaronhoroj plej ofende al Senegalio, tute ekster la tagordo, kaj la sudjemena prezidanto nenion faris por lin silentigi, kaj pluraj delegitaroj proteste eliris... Nu, la gravuloj finfine decidis, ke nenio el tio aperos en la protokolo. Sed ni ricevas la protokolojn paĝon post paĝo, dum la kunsidoj disvolviĝas, kaj ni tradukas ilin tuj, por ke ili estu pretaj kiel eble plej frue. Ne estas facile ĉion kontroli. La insulta parolado de la bisaŭ-gvinea delegito estis ĝustatempe forprenita de la protokoloj en la angla, rusa kaj hispana, sed ĝi restis inkluzivita en la araba kaj en la franca versioj. Senegalio tion kompreneble tuj rimarkis, kaj faris skandalon, kaj la skandalo iris ĝis Kertsch , ĉar li estas la subĝenerala direktoro respondeca pri la protokoloj... kaj... mi estas la ĉefo de la tradukistoj, kaj sekve mi... Oj!... Kia lavo, Dio mia, kia lavo!”

Li tremis tutkorpe, ruĝiĝis, paliĝis, tiris siajn kapharojn, viŝis al si la frunton, kaj lispis plu:

“Li minacis min pri maldungo. Diris, ke mi kaŭzas honton al la tuta interorganiza sekretariejo, ke mi ne prenas mian laboron serioze, ke mi estas neglektema... Mi ne estas neglektema! Nur, mi ne povas labori en tiu biblioteko. Mi ŝatas bibliotekojn por biblioteki, ne por fari laboron, kiu postulas egan, egan, jes, kamarado sinjoro, egan streĉon de la menso. Mi...”

Li forprenis la okulvitrojn, metis ilin rajde sur la kranio, viŝis al si refoje la frunton, elprenis el poŝo naztukon, kiu odoris kolonjakve, kaj tiun spiris, kvazaŭ savilo ĝi estus.

“Vi ne restis tre longe, ĉu?” rimarkigis Maĥmetali .

“Ne, kamarada moŝto, nelonge. Mi forkuris.”

“Forkuris?”

“Jes. Mi ne atendis la finon. Li skoldis kaj skoldis. Mi havas delikatajn nervojn. Mi ne elportis. Mi lasis lin plu skoldi. Meze de frazo, mi leviĝis, kaj forkuris... Mi supozis, ke li kuras malpli rapide ol mi, kaj efektive, li ne sukcesis atingi min.”

La enketistoj nevole ridetis.

“Ĉu vi opinias, ke li intencis postkuri vin?” Jano Karal  demandis amuziĝe.

“Kompreneble ne,” la alia respondis kun okulumo, “sed tamen mi estas certa, ke li kuras malpli rapide ol mi.” Kaj lia buŝo refaris la stakatan ridetan tikon, kiu jam tiel strange impresis post lia enveno.

“Kion vi scias pri s-ro Kertsch , kio povus helpi al la enketo?” Tuurken  kviete demandis.

“Nu, nu, nu.” Li kuntiris la brovojn, prenis poŝtukon, bruege, trumpete nazblovis, kaj zorge remetis la okulvitrojn sur la pinton de la nazo. “Mi ne scias, kion diri. En la tradukfako, ĉiuj abomenas lin. Li neniam komprenis, ke cerbo ne estas maŝino, kaj ne povas produkti ian ajn kvanton laŭplaĉe. Se murdorevoj ponarde pikus, Kertsch  jam delonge povus konkuri kun kribrilo pri la nombro de truoj. Sed nur revoj, ĉar tradukistoj estas artista, pacama speco, kiu suferigus nek muŝon nek muson, eĉ se nur pro manko de kuraĝo batali. Verŝajne en la tuta organizaĵo oni malamis lin, eĉ en la tuta interorganiza sekretariejo, sed pli mi ne povus diri. Mi ne konis lin, ĉar mi havis kun li minimumajn rilatojn. Ju malpli mi vidis lin kaj aŭdis pri li, des pli bone mi fartis. Tial mi ne povas riveli al vi pri liaj litsekretoj aŭ spionaferoj. Pri tio serĉu aliloke.”

“Kial vi menciis spionaferojn?” Zajcev  demandis.

“Mi ne scias, kamarado sinjoro, hazarde, eble ĉar li havas vizaĝon de spiono, se entute spionoj havas vizaĝon. Ne. Mi diras stultaĵojn. Pro la streĉo, sendube, kamarada moŝto, la streĉo. Eble mi pensis tion, ĉar li multe vojaĝas, povas eniri en multajn ministrejojn, sed mia diro havas neniun bazon. Estus amuze, se mi estus efektive trafinta ion veran... Amuze,” li ripetis tre forte, fikse rigardante Zajcev  rekte en la okulojn, kaj gapante al li tiel komike, ke lia esprimo ŝajnis intence destinita veki ridon. Sed en la vizaĝo de l’ ruso, eĉ la plej eta el la esprimmuskoloj ne moviĝis. Diveni, kion Zajcev  pensas, estis absolute neeble.

“Ĉu, dum vi estis ĉi tie vendredon vespere, vi aŭdis aŭ vidis ion, kio povus helpi kompreni la murdon de s-ro Kertsch ? Ĉu vi renkontis iun?” Adams  demandis.

“Ne. Nenion. Neniun. Eĉ ne la teruran ombrelulinon, la hom-manĝantan inon, kiu sekretarias por li.”

“Kion signifas tiuj esprimoj?” Zajcev  basis, kun la ĉiam same senesprima voĉo.

“Fakte, mi ne konas ŝin, sed mi imagas ŝin tia. Dumnokte ŝi kraĉas fajron, trapikas senhelpajn hometojn kaj ilin rostas uzante sian pluvombrelon rostostange. Se ne, kiel klarigi, ke ŝi neniam ridas, kaj restis tiel longe vivanta apud tia monstro, kiel Kertsch ? Estas tragedio en la vivo de tiu ino, tio legiĝas el ŝia vizaĝo, kaj en mia fantazio, ŝia tragedio estas jena. Ŝia ombrelo estas glavo sangon soifanta, al kiu ŝi tiras la homan familion... Sed fakte mi verŝajne kalumnias ŝin, kaj ŝi estas la plej ŝafida el ĉiuj ŝafidoj de l’ mondo... Pardonu min, miaj pensoj vagas, la streĉo, kamarado sinjoro, la streĉo sub la rigardo de polica gamo multkolora...”