Выбрать главу

“Je la kioma vi forlasis la kabineton de s-ro Kertsch ?” Karal  afable demandis.

“Ho, kamarada moŝto, kiel diri? Kiel scii? Kiel ne konfuziĝi? Mi...” Li haltis subite. “Ha jes,” li reparolis, “mi memoras! Eksterordinare, mi memoras: devis esti iom pli ol la sesa, ĉar mi iris al la cirko, kaj volis maltrafi kiom eble plej malmulte de la programo. Mi grumblis, kiam Kertsch  decidis, ke mi vizitos lin je kvarono antaŭ la sesa, ĉar mi havis biletojn por la spektaĵo, kiu komenciĝis ĝuste je la sesa...” Li profunde ĝemspiris, antaŭ ol aldoni: “Ĉu mi povas alhoteli nun? Mi bezonas ripozon post la streĉo.” Kaj ĉe la jesa gesto de Adams  kaj Zajcev , li abrupte leviĝis, faligis la seĝon, senkulpigis sin, salutis, kaj estis for.

“Mi proponas kvaronhoron da paŭzo,” la nigrulo diris. “Tiu superstreĉita homo elĉerpis min.”

9

“Vi nomiĝas Araksi Romian  kaj laboras en la sekcio pri financado de internaciaj kunordigitaj esploroj, ĉu ĝuste?” afable diris Adams , prezentinte siajn kolegojn.

“Tute ĝuste,” la alia respondis per belsona baritono. Post Jakobo Plum , li aspektis ripozige normala, kun klasika kompleto da vesto, tre nigra hararo apartigita per meza tradivido, kaj rimarkinde densaj brovoj, kiuj kuniĝis super la nazo. Laŭkreske li estis iom pli ol mezgranda, kaj videblis, ke lia ventro komencis grase rondiĝi. Li ridetis, sed ege palis lia vizaĝo.

“Ĉu vi petis rendevuon kun s-ro Kertsch , aŭ li kun vi?” demandis Zajcev .

“Li venigis min, sinjoro,” Romian  ĝentile respondis.

“Pri kio li volis paroli kun vi?”

“Pri diversaj financaj aferoj, kiujn klarigi estus vere komplike. Ne estas ĉiam facile kompreni niajn financajn dokumentojn, kaj s-ro Kertsch  estas tre sagaca kaj postulema homo, kiu volas havi certecon pri ĉio ajn.”

“Ĉu vi pritraktis, ekzemple, la komparan esploron pri la manĝ-, dorm- kaj edukkutimojn kaj ties rilatoj kun psika bonfarto, esploron laŭdire plenumatan en sep evolulandoj kaj du industriaj, kaj kunordigitan de la universitato de B..., en Afriko, projekton IR762G?” Zajcev  vortis unutone.

Ĉe Romian  okazis apenaŭ perceptebla skueto de la busto. Li tuj regis sin, sed Karal  ne dubis, ke tiu bato estis neatendita.

“Efektive,” li diris, kaj senemocie aldonis: “kaj ankaŭ projektojn IR1248T kaj IR003A. Mi supozas, ke vi ŝuldas tiujn informojn al la eksterordinara memoro de la perfekta sekretariino, f-ino Martin ?”

“Oni devas fidi je ŝia memoro, kiam ŝiaj dosieroj forvaporiĝas,” Tuurken  malrapide artikis.

“Mi ne komprenas vin,” Romian  respondis, trankvile, sed kun videbla rigidiĝo.

“Vi tuj komprenos,” Zajcev  diris, kaj turnante sin al Adams : “Vi estas la sola anglalingvano ĉi tie kaj la memorandoj estas en la angla, ĉu vi eble legos ilin por nia ĉitiea amiko?”

Adams  eklegis.

“El ĉi tiuj dokumentoj, kaj aliaj, vidiĝas, ke, en la okuloj de s-ro Kertsch , vi nedubinde kulpis pri gravegaj malhonestaĵoj, defraŭdoj, ĉu ne?” li daŭrigis. “Vi ŝtelis la kopiojn el la kabineto de Kertsch , sed vi ne sciis, ke ili ekzistas ankaŭ aliloke. Vi ĵus diris, ke vi diskutis tiujn kaj aliajn projektojn kun li. Li do vivis, kiam vi envenis en lian oficejon. Sed post vi, neniu plu vidis lin vivantan, kaj ni scias, ke neniu povis enveni post vi. Kion ni konkludu?”

La viro sinkis en sia seĝo. Silento ekregis, kaj daŭris. Li fine rektigis la kapon, kaj ekparolis per tute alia, multe pli obtuza voĉo:

“Mi ne mortigis lin. Kaj mi ne kulpas pri tiuj defraŭdoj. Sed mi studis juron siatempe, kaj mi scias, ke estos tre malfacile pruvi mian honestecon. La dosiero, kiun Kertsch  kunmetis pri mi, estas ege konvinka. Tial mi forrabis ĝin. Sed mi lin ne murdis. Ĉe mia alveno, li sidis tiel strange... Mi alproksimiĝis, por vidi, ĉu li malsanas. Fakte li estis morta. Mia unua penso estis: ‘Mi devas voki la gardiston’, sed mi konstatis, ke antaŭ li sur la tablo jen kuŝas la dosiero pri mi. Mi ĝin prenis, foliumis, vidis, kiel senkompata la akuza faktaro ŝajnas, prezentita tiamaniere. La tento estis tro forta. Mi opiniis, ke estos multe pli facile akceptigi la veron pri mi sen tiuj notoj liaj. Ŝajnas, ke mi momente perdis la prudenton, malofta afero ĉe mi. Mi pensis: ‘Jen unika okazo malaperigi tiun kondamnan dokumentaron’. Mi kontrolis, ĉu estas kopioj, sed tiajn mi trovis nek ĉe li, nek ĉe lia sekretariino, kies oficejon mi traserĉis. Mi do konkludis, ke ekzistas nur tiu sola ekzemplero. Mi ne dubis, ke f-ino Martin , kiu videble malamas min – kiel cetere ĉiun viron – min implikos, sed ŝi ne povos organizi la faktojn kiel li. Estos ŝia parolo kontraŭ la mia. Tial mi foriris dirante nenion.”

“Rilate al la sovetaj aŭtoritatoj,” seke prokuroris Zajcev , “vi estas kulpa pri obstrukco al justico; viaj malhonestaĵoj, aliflanke, estas afero, kiu koncernas vian organizon, kaj kiu interesas nin nur tiagrade, kiom ĝi povas klarigi la kialon de via konduto. Niaflanke, ni devos plu esplori pri la murdo. Estas ja klare, ke se vi murdis Kertsch -on, vi nur povas diri, kion vi ĵus asertis. Estas la plej logika defendsistemo. Sed tio ne signifas, ke ni kredas vin murdinto. Ni plu esploros, krom se vi deziras konfesi la mortigon.”

“Ne, ne. Tute sincere, mi ne mortigis.”

“Priskribu refoje, kion vi vidis, enirante,” Tuurken  petis.

“La ĉambro estis normale prilumata. Estis paperoj sur la tablo, inkluzive de mia dosiero. Kertsch  sidis en sia apogseĝo, kun la brakoj sur la seĝbrakoj, kaj la kapo klinita antaŭen. Mi tuj vidis, ke io ne estas normala. La sango... Mi tuŝis lin, li ne estis malvarma. Pro la korpa temperaturo, mi pensis, ke li mortis antaŭ nelonge, do ke oni povos suspekti min, des pli ĉar mi havas vere seriozan motivon. Tial mi tuj prenis la dosieron de sur la tablo, serĉis, ĉu estas aliaj dokumentoj pri mi, ankaŭ ĉe la sekretariino. Antaŭ ol foriri, mi kontrolis, ĉu li estas vere morta. Sentiĝis pulso nek ĉe la manradiko, nek ĉe la kol-arterio. Mi trovis speguleton en tirkesto de Marta Martin , ĝin tenis antaŭ lia buŝo: li ne plu spiris. Mi ĝenerale bone kapablas regi miajn emociojn, kaj mi opinias, ke mi aspektis sufiĉe natura antaŭ la gardisto, kiam mi registris mian elirhoron.”

“Ĉu vi forprenis ion alian krom la dosiero?”

“Ne. Estis nenio. Eĉ ne la armilo, kiu lin pikis ĉe-kore, kio aperis al mi stranga. Kompreneble, mi volis resti tie kiel eble plej mallonge.”

“Ĉu pluaj demandoj?” Adams  diris, rigardante la kvar kolegojn unu post la alia. La respondo estis nea.

“Kio okazos al mi nun?” Romian  angore demandis.

Zajcev  kaj Maĥmetali  interŝanĝis rigardon.

“Nenio tuj,” respondis la ruso. “Restu ĉi-urbe. Cetere, kien vi povus iri? Alma-Ato estas oazo en dezerto. Kiel mi diris antaŭe, ni devas plu esplori. Ni poste sciigos al vi, kiamaniere vi estos juĝata pro obstrukco al justico.”

Kiam Romian  leviĝis, lia vizaĝo aspektis griza kaj rigida. La tre serioza mieno de la kvin enketistoj ne invitis lin al optimismo. Malbonaŭguro leviĝis sur ĉiuj liaj trajtoj. Silente, li kape salutis, kaj forlasis la ĉambron.

*

“Do, se Romian  diris la veron, nur Plum  povas esti la murdinto, ĉu ne?” Stefano diris, kaj li trinkis iom de la por li tro sukerita turka kafo.“Mi emas pensi, ke, efektive, ne Romian  murdis,” komentis Ĝoja . “Laŭ via priskribo, Jano, li perfekte taŭgas en la rolo de financa fripono, sed ne de homo, kiu malvarme mortigas.”