Выбрать главу

“Kio estas tiu Bibi ... Kiel vi diris?”

Birobiĝaner Ŝtern . Mi ne scias. Devas esti publikigaĵo.”

“Ĉu li diris ion pluan?”

“Jes. Sed tio estis apenaŭ murmuro, kaj mi min demandas, ĉu li parolis al mi, aŭ al si mem, kvankam plej verŝajne estis vere al mi. Li diris: ‘Tre grave por la bonfarto de la ŝtato israela’. Li certe scias, ke la granda plimulto el la usonaj judoj estas tre forte korligita al Israelo kaj li sendube pensis, ke tio instigos min esti des pli diligenta.”

“Ĉu li transdonis al vi la filakteriojn?”

“Jes. Li sukcesis tre lerte aranĝi la aferon, tiel ke mi estas absolute konvinkita, ke neniu rimarkis la transdonon. Mi do intencis trovi manieron diskrete havigi tiujn al Kertsch , sed ĝuste tiam li mortis, kaj mi sentis min ege embarasita. Eble tio povus helpi al la enketo, ĉu ne? Tuj kiam ni revenos internen, mi ilin donos al vi. Plej diskrete. Ĉu vi konsentas?”

“Certe. Mi pasigos ilin al Kara-Karal .”

“ Kara-Karal ?”

“La sekureculo, pri kiu vi parolis. Tiu afero tre interesos lin. Ĉu estas io plia por raporti al li?”

“Eble. Kiam mi eliris el la sinagogo, mi ŝtele observis tiun sinjoron. Kaj mi vidis, ke du viroj lin atendas ekstere, kaj tuj rapidas al li. Ili diris: ‘Hej! Ilja Romanoviĉ !’ kaj plu parolis ruse. Kaj unu premis al li la manon, dum la alia metis sian manon al lia ŝultro. La afero aspektis tute nature, kvazaŭ amikoj post longa foresto lin retrovus, sed mi estas certa, ke ili tiel lin forkondukis kontraŭ lia volo. Neniu suspektis ion ajn.”

Stefano intencis peti pluajn klarigojn, i.a. pri tiu stranga publikigaĵo, kies nomon li ne kapablis encerbigi al si, sed iu staranta ĉe la pordo kriis: “ Michael ! Telefono por vi, rapidu!” Ambaŭ junuloj reiris en la konstruaĵon. Feliĉe estis neniu en la koridoro, kaj la juna usonano sukcesis nevideble enmanigi la filakteriojn al Stefano.

*

“Ni rigardu,” Jano diris, aŭskultinte sian nevon kun streĉa intereso. Ili malfermis la ujeton kaj tiris el ĝi etan rulaĵon de papero kovritan per hebreaj literoj.

“Kia ĝeno ne esti hejme!” Karal  krietis. “Hejme, ni tuj tradukigus. Sed ĉi tie... Ĉu mi konfidu ĝin al la sovetia polico por ke ili prizorgu...”

“Ho ne! Onklo!” indignis Stefano. “Tio estus perfidi du konfidojn. La konfidon de tiu nomita Ilja  al Michael , kaj la konfidon de Michael  al mi. Li neniam estus transdoninta tiun objekton, se li pensus, ke ni tuj havigos ĝin al la polico ĉi-landa.”

“Vi estas romantika, Stefano, sed se temas pri krima aktiveco...”

“Ne. Tio certe estas ligita al la afero kun la libianoj, kaj tiuj ne montriĝis tre mildakoraj en sia maniero konduti.”

“Nu, unue, ni tute ne scias, ĉu estas io komuna inter ĉi tiu afero kaj la aventuroj de Plum  kun la libianoj. Nur via ekscitita imago tion kredigas al vi. Due, eĉ se vi pravus, miaj personaj ŝatoj ne intervenas. Mi estas dungita de internacia organizaĵo. Mi ne havas rajton speciale servi la interesojn de Israelo.”

“Sed, onklo, temas pri la lasta volo de homo tuj arestota. Ĉu vi ne kompatus iun sendotan al GULag * ?”

*   GULag :  mallongigo de Glavnoe Upravlenie ispravitel’no-trudovyĥ lagerej , “Ĉefa Direkcio de laborbazitaj reedukejoj”.

“Necesas, ke mi parolu pri tio al Adams  kaj Tuurken . Mi ne vidas, kiel mi povos kaŝi al la sovetiaj kolegoj elementon de la enketo. Ekzemple, eble estas sur tiuj filakterioj aŭ sur la rulaĵo fingrospuroj, kaj oni povus trovi similajn sur la murdilo, se oni ĝin malkovros...”

“Tio ne estus ebla. La krimo okazis dum la sinagoga renkontiĝo. Aliflanke, ĉu vi vere kredas, ke la sovetianoj siaflanke rakontas ĉion al vi? Ili sciis, ke Kertsch  ricevos dokumenton, ĉu ne?, pro tio ili metis la mikrofonon. Tamen ili ne diris tion al vi proprainiciate.”

“Nu, mi decidos. Vi tamen scias, ke mi ne estas fiulo. Konfidu al mi, kaj demandu vian usonan amikon, ĉu li povus informiĝi pli pri tiu Bibi -publikaĵo, kiun li menciis.”

*

“Ne. Mi ne komprenas la hebrean,” diris Adams .

“Nek mi,” bedaŭris Tuurken .

Kiel atendite.

“Malagrabla afero, labori en alia lando ol la propra,” ĝemspiris la finno. “Kion ni faru? Ĉu ni donu tiun paperon al la sovetianoj, kiam homo tiom zorgis, ke ili ne ricevu ĝin? Mi ne kapablus tion fari, kvankam verŝajne estas kontraŭ mia devo de policano je la servo de internacia interorganiza sekretariejo.”

“Mi konsentas kun vi,” Jano murmuris.

Adams  silentis, profundiĝinte en la pensoj.

“La organizaĵoj, kiuj patronas la konferencon,” li fine diris malrapide, “insistis por ricevi la statuson de eksterteritorieco. Vi scias, ke pro tiu insisto, estis preskaŭ decidite organizi la konferencon aliloke ol en Sovetio, ĉar la sovetia registaro ne ŝatis tiun ideon. Ĝi fine cedis, tiom ĝi deziris, ke la konferenco okazu ĉi tie. Nun, temas pri murdo de altranga internacia funkciulo, farita sur internacia teritorio, jure agnoskita kiel tia de la lokaj kaj landaj aŭtoritatoj, la murdinto preskaŭ tute certe ankaŭ estas internacia funkciulo. La viro, kiu transdonis la filakteriojn, ilin donis al internacia funkciulo, precize pro tio, ke li sciis, ke tiu ne estas sovetiano, sed havas internacian statuson, ili estis destinitaj al internacia funkciulo... Oj, diable! Je kiu ludo mi ludas? Mi serĉas, kiel pravigi ĉiakoste mian profundan decidon, kiu estas same nelaŭregula, sed same morale pravigebla kiel la via: ni ne donos tiun tekston al la sovetiaj kolegoj. Sed ni tamen ne sidos senage. Ni fotokopiu plej diskrete tiun paperrulaĵon, kaj sendu la fotokopion per la diplomata sakego, petante tujan respondon samvojan... Kien ni sendu? Ni havas plurajn eblecojn: al Ĝenevo, Vieno, Parizo, Novjorko?...”

15

“Mi tre dankas vin, sed tio nun fariĝis absolute neebla,” prononcis la bela baritona voĉo de Araksi Romian .

Ĝoja  rigardis sian kunparolanton. La flavpala vizaĝo esprimis lacecon, kaj seniluziiĝon la brunaj okuloj. Kaj tamen, la firma mentono, la trajtoj profunde gravuritaj, la teniĝo de la ŝultroj kaj mil aliaj detaloj, kiujn ŝi senkonscie, sed kun prava intuo interpretis, rivelis homon ĝenerale efikan en sia agado, ne bremsatan de psikaj turmentoj, kaj kapablan lukti, se lukti necesas, kun potenca energio. “Inteligenta, kuraĝa, realisma”, Ĝoja  verdiktis. Sed nun ia melankolio lin tenis, penetrita de amareco.

“Neebla,” li ripetis, kaj diveniĝis, ke tia vorto ne ofte aplikiĝas al liaj situacioj.