Stefano troviĝis apud f-ino Martin kaj, dum vodka tosto, ĉi-lasta flustre petis lin diskrete transpreni la enhavon de ŝia glaso kaj ĝin anstataŭigi per akvo. Dank’ al la lerta maniero, laŭ kiu Stefano plenumis tiun taskon, ŝia sovetia najbaro, kiu ŝian glason konstante replenigis, ne rimarkis la interŝanĝon. F-ino Martin direktis al Stefano rigardon kun eterna dankemo.
La konversacio papiliis de unu temo al alia.
“Ĉu vi vizitis la cirkon?” demandis unu el la sovĥozaj gastigantoj.
“Kompreneble,” unuvoĉe diris Marta Martin kaj Stefano.
La delegito de Komoroj konfesis preskaŭ honte, ke li ne iris. Tion li sentis des pli embarasa, ĉar, estante islamano, li rifuzis trinki alkoholaĵon. Ne estas agrable percepti sin malbona gasto.
“Vi nepre devas iri.” “Estas tre interese,” ĉiuj ĉirkaŭuloj entuziasme konsilis.
“Ĉu estas io, ho ne plaĉis al vi?” demandis unu el la sovĥozanoj.
“Nenio,” diris Stefano, sed Marta Martin , kun kunstreĉitaj lipoj prononcis:
“Mi tute ne ŝatis tiujn longajn versdeklamojn, per infaneca tono, kiuj prezentiĝis de tempo al tempo.”
“Mi forgesis pri tiuj,” la junulo sin korektis. “Efektive, ankaŭ al mi tio ne plaĉis, sed mi pensis, ke nur pro tio, ke mi ne komprenas la lingvon.”
“Eĉ komprenante la lingvon mi ilin malŝatis,” intervenis angla interpretistino, kiu sidis apud la komora delegito. “Estis nur fanfaronaj naivrimaj retorikaĵoj pri la beleco kaj boneco de Kazaĥstano kaj de Sovet-Unio. Mi estus preferinta muzikon.”
Stefano opiniis, ke ŝi ne estas tre ĝentila.
“Nu, nu, estas tradicio de niaj spektaĵoj,” la sovĥozano klarigis. “Ni eble havas alian komprenon pri poezio ol vi okcidentanoj, kaj ankaŭ pri deklamado. Sed diru, kio al vi plej plaĉis?”
“Mi hezitas inter la klaŭnoj kaj la ĉevalrajdado,” Stefano respondis. “La maniero, laŭ kiu tiuj kazaĥoj sentas sin hejme sur galopantaj ĉevaloj, kaj faras ion ajn, vere ion ajn sur ili, estas eksterordinara.”
“Prave,” la sovetiano diris. “Ili estas tre impresaj. Sed ankaŭ la klaŭnoj plaĉis al vi, ĉu ne?”
“Ege,” Stefano jesis.
Marta Martin interdiris:
“Kio plej plaĉis al mi estis tiu ero, kun unu el la klaŭnoj klaŭnanta sur galopanta ĉevalo. Li havis la lertecon de la kazaĥoj, kiun vi ĵus menciis, sed ankaŭ la humuron de klaŭno.”
“Tiun programeron mi bedaŭrinde ne vidis,” diris Stefano. “La klaŭno estis malsana, kiam mi spektis la cirkon, kaj neniu kapablis anstataŭi lin. Sed mi efektive aŭdis, ke ĝi estis perfekta.”
“Ankaŭ mi bedaŭrinde ĉeestis la cirkon, kiam tiu junulo malsanis,” muzikvoĉis la angla interpretistino. “Tre domaĝe, ĉar ĉiuj ege laŭdis tiun programeron.”
“Jes, vere estis domaĝe, li estas mirinda,” la sovetiano diris. “Mi tion des pli bone scias, ĉar li naskiĝis ĉi tie, sur la teritorio de ĉi tiu sovĥozo. Li vizitadis la lernejon en ĉi tiu preciza loko. Kaj mi fieras aŭdi, ke spontane vi elektis ties eron la plej bona. Sed kial vi ne manĝas iom da vinberoj, provu ilin, ili ne havas kernetojn.”
“Ege bongustaj,” komplimentis la delegito el la Komoraj Insuloj, feliĉa fine trovi ion por laŭdi.
“Viaj pomoj estas paradizaj,” Marta Martin diris. “Oni ne povas rezisti la tenton.”
“Ĉi tiu estas la lando de la pomoj,” fieris la kazaĥo.
“Belega lando!” entuziasmis la sekretariino.
“Sed kial oni ne povas ĝin viziti?” la angla interpretistino demandis. Ŝajnis, ke plaĉas al ŝi agresi la gastigantojn. “Antaŭ kelkaj tagoj, mi estis kun kolegoj kaj kamaradoj, kaj ni petis taksion nin konduki al iu vilaĝo, por iom vidi, kiel homoj vivas, kaj eventuale vespermanĝi tie. Li komence rifuzis, dirante, ke estus multe pli interese veturi al tiu turista loko, kie oni glitŝuas. Sed turistaj aranĝoj tute ne interesas nin. Ni insistis kaj insistis. Finfine li akceptis, ke ni eniru la taksion, kaj diris, ke li kondukos nin al vilaĝo. Sed ĉu vi scias, kien ni fine trafis?”
“Ne,” unuvoĉis la aliaj, dum Stefano rigardis la videble embarasitan vizaĝon de la sovĥozano.
“Al tiu sama glitkurejo, kien ni diris, ke ni ne volas iri. Tiam ni furiozis, diris, ke ni plendos al la aŭtoritatoj pri lia trompo, ke ni volas iri al iu ajn vilaĝo ekster la urbo – ni ja sciis, ke estas ne nur dezerto ĉi tie – sed li simple plu ridis kaj diris: ‘Nu, bone, plendu al la aŭtoritatoj!’ Tiam ni petis lin reveturigi nin urben. Alvenante, ni rifuzis pagi. Ni furiozis. Kia disputo! Ĉu vi konas tiun Lolita n Fuentes ? Ŝi estis kun ni. Dio mia! Kian skandalon ŝi faris! Kiam tiu estas malkontenta, oni aŭdas ŝin, mi garantias al vi. Ŝi kriis angle, kaj la taksiisto ne komprenis, kaj mi provis interpreti por li, kaj personoj komencis ariĝi. Tiam la taksiisto petis nin subskribi paperon klarigantan, ke ni petis lin iri al vilaĝo, ke li malkonsentis, kondukis nin sur la monton, kie estas tiu glitŝuejo, kaj ke ni ne akceptis pagi lin. Kiam tiu atesto estis subskribita, li foriris tute kontenta, dum Lolita plu piedbatis la grundon kriante: ‘Li ne eskapos el la puno. Mi havas protektojn en la plej altaj sferoj sovetiaj. Oni neniam iras kontraŭ mia volo sen esti punata...’ kaj similajn sensencaĵojn, kiuj vere hontigis nin rilate al la personoj pasantaj preter ni kun moka rigardado.”
“Kaj ĉu vi plendis al la aŭtoritatoj?” scivolis Stefano.
“Ne. Ni promesis al ni, ke ni diskutos la aferon la morgaŭan tagon, sed... nu, vi scias, kiel tiuj aferoj disvolviĝas praktike, ni devis labori, kaj la tuta afero forfalis. Diru al mi, sinjoro, kiu tiom fieras pri via bela lando, kial ni ne rajtis viziti vilaĝon? En niaj landoj...”
“Nu, mi ne scias pri viaj landoj,” ridetis la sovĥozano, “sed vi malpravas dirante, ke vi ne rajtas viziti vilaĝon. Ĉu vi ne pasigas la tutan hodiaŭan tagon vizitante la kazaĥan kamparon?”
La anglino volis rebati, sed la gruporganizanto ekstaris, proponis lastan toston, kaj petis ĉiujn reiri al la aŭtobuso.
Stefano troviĝis apud la interpretistino, dum ili transiris al la buso.
“Ĉu vi bone konas tiun Lolita n?” li demandis.
“Tute ne intime, multe mankas ĝis tio,” ŝi respondis. “Ŝi fakte estas amikino de amikino mia, kaj pro tio okazis plurfoje dum ĉi tiu konferenco, ke ni renkontiĝis. Ekzemple, ni vizitis kune la teatron. Ŝi estas maloftaĵo, emocie. Tiun vendredon, kiam mi iris al la cirko, pri kio ni dummanĝe parolis, ŝi venis kun ni, sed tuj poste, kiam ni eksidis, dum ni atendis la komencon de l’ spektaĵo, ŝi subite ekscitiĝis pri iu eta francino, kiun ŝi ekvidis trans-arene, ŝi ekkverelis kun sia amikino kaj nin forlasis sen plua klarigo. Ŝi estas tia, agas tute ne racie, tuj laŭ la impulsoj. Mi estas preskaŭ certa, ke ŝi entute forlasis la cirkon.”
Side en la buso, dum la kamparaj pejzaĝoj sinsekve pasis preter lia fenestro, Stefano subite eksaltetis.
“Ej! Mi nepre devos kontroli!” li murmuris al si.
Ie, malantaŭe, sudamerika delegito spontane komencis kanti, nostalgie.
*
Por tiuj, kiuj elektis ekskurson n-ro 2, la pejzaĝo tre monotonis, tial Ĝoja benis la ĉielon, ke ŝia kunulo estis ege simpatia. Li estis el Jordanio, kaj ĉiujn vortojn, kiujn li prononcis, stampis profunda saĝeco.