“Estus grava eraro juĝi libianojn laŭ tiuj viroj,” li diris al ŝi. “Mi laboris en Libio kelktempe, kaj mi tie renkontis multajn agrablajn, afablajn, modestajn, inteligentajn homojn. Mi ne komprenas, kial la libiaj registoj akceptis tiun Azzuz en sian delegitaron. Kvankam verdire...” li aldonis post paŭzeto, lasante la frazon ŝvebi nefinita.
“Kion vi volis diri?” Ĝoja scivolis.
“Ba! Ĉi tiu konferenco estas tiel stranga! Ĝi kostas milionojn, kaj utilos al kio? Pliajn vanajn tunojn da papero, kiujn pagos la laboruloj de la tuta mondo, feliĉe sen konscii, ke parto de iliaj impostoj perdiĝas en tian frenezaĵon.”
Viro, eble 30-jara, kiu sidis trans la aŭtobusa koridoro, turnis sin al li:
“Ĉu vi ne kredas je la spirita kaj socia bonfarto de la homoj, s-ro Lutfi ?” li demandis kun rideto. Kun la tre nete kombitaj haroj, la plaĉa, zorge razita vizaĝo, kaj la bonkvalitaj vestoj, li aspektis kiel juna kunlaboranto en jura oficejo usona.
“Ho jes, mi kredas je ĝi,” diris la milda arabo, “sed mi ne kredas, ke tia konferenco povas akceli ĝin. Ĉu vere tion kredas vi?”
“Honeste, ne,” la juna viro respondis, “kaj – kvankam mi petas vin tion ne ripeti kiel mian opinion – ankaŭ mi taksas, ke okazas ĉi tie nur paroladoj kaj paroladoj, je kosto astronomia, por neniom da utilo.”
“Tio kelkfoje estas senesperiga, ĉu ne?” komentis Ĝoja , kun sulkita frunto.
“Ofte jes,” diris la jordaniano, “kvankam eble nia konferenco tamen havas utilon: okazigi personajn kontaktojn inter homoj plej diversaj, kiuj tiel lernas estimi unu la alian. Jen ni estas tri malsamaj personoj, arabo, ruso, okcidentanino, kaj la reciproka simpatio inter ni tuj percepteblas, ĉu ne? Mi ne dubas, ke pri multaj punktoj ni interkonsentas, kaj ke pri la ceteraj ni almenaŭ respektos unu la alian.”
“Ĉu vi estas ruso, sinjoro?” Ĝoja demandis la junan viron.
“Ho! Ĉu vi ne interkonatiĝis?” Lutfi diris kun la tono de pardonpetanto. “Permesu, ke mi prezentu vin. Sergej Karaulov , el Radio Moskva, S-ino Ĝoja Karal .”
“Kiam mi repensas pri la cirkonstancoj, en kiuj ni ambaŭ interkonatiĝis, mi kelkfoje sentas timon,” la ruso diris, iom enigme. “Ĉu ne, s-ro Lutfi ?”
“Efektive. Imagu, s-ino Karal , ke ni renkontiĝis la vesperon de la krimo, ĉe la loko de la krimo...”
“Ĉu vere?” Ĝoja interrompis, surprizskuiĝe.
“Ne tute vere,” Karaulov korektis. “Sed ni ambaŭ unu post la alia iris tien por viziti unu el la gravuloj, kiu estis for ĉe mi-ne-memoras-kiu akcepto. Ni estis bonŝancaj, ke la gardisto informiĝis pri la celo de nia vizito kaj ne enlasis nin. Aliel, ni certe troviĝus inter la suspektatoj, ĉu ne?”
“Nu, tio sendube dependas de la horo,” diris Ĝoja .
“Prave, kaj mi tute ne scias, kiam tiu Kertsch mortis. Ni sekvis unu la alian tie pli malpli je la 18:15, ĉu ne, s-ro Lutfi ?”
“Jes. Kaj mi vere sentas dankemon al tiu gardisto. Se li nin enlasus, ni devus skribi nian nomon en la registrolibron, kaj aŭtomate la polico interesiĝus pri ni. Mi malŝategus submetiĝi al polica pridemandado. Sed ni revenu al nia antaŭa temo. Diru al mi, kara s-ro Karaulov , ĉu vi legis la tekston de tiu González pri la valoro de nuancoj kaj la fakto, ke, laŭ li, marksista dialektiko instruas tiujn ignori kaj sekve kondukas la homaron al manko de intelekta matureco? Min interesus scii, kiel vi, sovetiano, reagas al similaj asertoj...”
La buso plu iris en la monotona pejzaĝo. Ĝoja diris al si, ke se la pejzaĝo estus pli interesa, ili rigardus ĝin, anstataŭ diskuti, kaj tio, por ilia triopo, certe estus spirite malpli riĉiga.
*
La vizaĝo de Arne Kristiansen ne montris eĉ plej etan emocion.
“Ne,” li trankvile respondis. “Dum mi deĵoris ĉe la koridora gardejo tiutage, neniu venis por viziti unu el tiuj gravuloj, kiuj estis for ĉe la akcepto; neniu venis, kiun mi devis forsendi.”
Ĉu lia rigardo estis malpli akra ol kutime, aŭ ĉu tion Jano nur imagis?
22
La ĉeestantaro aplaŭdis plu kaj plu, tondre. Jano staris sur galopanta ĉevalo, meze de la areno; du suspektatoj – la armeno kaj la gardisto – rajdis same kure apud li. Kaj jen subite pluvo da ponardoj, ĵetataj de Lolita Fuentes , kiu sidis sur trapezo super li kaj trovis la ludon tre amuza, ekfalis liadirekte. Liaj refleksoj estas bonegaj, kaj tuj li havis la ideon malfermi la pluvombrelon de Marta Martin , kiun objekton li transdonis al Romian . Ŝajnis al li strange, ke neniu gardisto ĉeestas. La ponardoj trapikis la ombrelon, kaj li vekiĝis, morte terurita. Estis la kvara matene, kaj li aŭdis apud si la regulan, pacan spiradon de Ĝoja .
Matenmanĝe, li diskutis pri sia sonĝo kun ŝi, laŭ jam longa para tradicio. De la sonĝo ili transiris al diversaj detaloj gravaj por la enketo. Stefano tiam alvenis, kaj aŭskultis kun intereso.
“Ha jes, onklino Ĝoja , mi vidas, ke vi rakontas al Kara-Karal , kion mi pripensis en la buso.”
Ambaŭ geonkloj kapjesis.
“Sed hieraŭ nokte revenis al mia menso alia detalo, kiun mi ne menciis al vi, kaj kiu eble gravas. Temas pri tiu atleta blondulo kun la bluaj okuloj. Li diris, ke li ĉeestis la saman cirkan spektaĵon kiel mi, sen la klaŭna galopado. Tio do okazis la faman tagon!”
“Sed ĉu ne la morgaŭan?” Karal demandis.
“Ne povas esti. La sekvantan tagon la programo komplete ŝanĝiĝis.”
“Povis esti dum la dua spektado,” Ĝoja diris. “Ne forgesu, ke pro la mondkonferenco ili duobligis la prezentojn...”
“Sed eĉ se estis vespere! Se li estis en la cirko, tio signifas, ke ne li gardis la enirejon al la koridoro! Li ja deĵoris ĝis la 21-a.”
“Hm!” medite sonis la voĉo de Karal . “Tion ni devas analizi pli profunde...”
Tiel la triopo plu babilis, dum Karal notis diversajn punktojn, indajn je plua faktoesplorado.
Ĉe la matena kunsido kun la kvar kolegoj, li klarigis sian hipotezon, kaj la kvinopo organizis la kontrolon de tuta serio da punktoj. Dum du tagoj, oni informiĝis ĉe taksiistoj, ĉe la cirko, pridemandis la sovetiajn kaj internaciajn gardistojn, esploris atente aron da dokumentoj, kun la difinita celo trovi konfirmon al hipotezo, kiu fakte pli kaj pli praviĝis.
23
La kvin enketistoj alvenis en la koncernan oficejon jam sufiĉe frue. Ili sidis kaj atendis.
Post dudek minutoj malfermiĝis la pordo; ili rigardis la atendatan personon enpaŝi kaj ekhalti kun mira esprimo.
“Kio okazas?” tiu diris. “Kion vi faras kiel konspirantoj ĉi tie?”
“Ni volas unue fari al vi kelkajn demandojn,” Adams diris. Estis decidite, ke la dialogon komencos li.
“Je via dispono.”
“Ĉu la vendredon, kiam mortis s-ro Kertsch , vi ĉeestis la cirkan prezenton?”
“Jes.”
“Je la kioma?”
Al Karal ŝajnis, sed ne tute certe, ke eta hezito manifestiĝas.
“Je la 18-a.”
“Ĉu vi vizitis la cirkon alifoje en Alma-Ato?”
“Ne.”
“Dankon.”
“Nun alia demando: elirinte el ĉi tiu konstruaĵo tiuvendrede, ĉu vi poste revenis? Mi volas diri: post la 17-a.”
Denove, ĉu estis hezita paŭzo aŭ nur la normala tempospaco inter demando kaj respondo?
“Ne.”
“Dankon. Merkredon, la 4-an, ĉu vi ricevis liberan tagon?”