“Atendu. Mi foje estis malsana. Mi ne plu memoras ekzakte, kiun tagon. Ĉu mi eraras? Eble tiun merkredon mi ne venis labori.”
“Dankon.”
La nigrulo turnis sin al Zajcev :
“Via vico!”
“Antaŭhieraŭ, lundon la 16-an, ĉu vi venis al via laboro, kiel kutime?”
“Kompreneble, jes.”
“Ĉu vi estis la tutan tagon en via oficejo?”
“Ne. Mi estis vokita al la kunvenejo. Oni petis min porti tien gravegan raporton, kiun la prezidanto devis tuj konsideri dum la kafpaŭzo. Mi kompreneble tuj iris. La afero ŝajnis urĝa.”
“Je la kioma?”
“Matene je 10 minutoj post la 10-a proksimume.”
“Tute ĝuste. Ĉu vi rimarkis ion specialan, kiam vi reenvenis ĉi tiun ĉambron?”
Hezito, rigardo al la policanoj, unu post la alia, videbla travivo de interna konflikto, febra kaj riskoplena, kaj finfine:
“Ne.”
“Kaj kiam vi forlasis vespere ĉi tiun lokon, ĉu ne trafis vin la konstato, ke iu objekto mankas? Ke oni ŝtelis ion de vi?”
Refoja hezito.
“Nu...,” sekvata de medita paŭzo, kaj de firma, iom tro defia: “Jes.”
“Kial vi ne plendis pri tiu ŝtelo al la polico aŭ al la intersekretarieja sekureca opo?”
“Kial mi plendus? Ne estis ŝtelo, nur pruntepreno.”
“Ĉu la pruntepreninto petis vin?”
“Ne.”
“Kiu prunteprenis?”
“Mi ne diros, pro via akuza sinteno. Mi simple konjektis, kaj ne povus pruvi.”
Zajcev ĝemspiris. Post refoja silenta paŭzo, dum kiu la vizaĝo de la pridemandata persono pli kaj pli malmoliĝis, kaj alprenis esprimon de sarkasma ironio tute ne adaptitan al la situacio, la ruso kapsignis al Karal . Ekparolis ĉi tiu:
“Via defendsistemo kondukas nenien, kaj mi konsilas al vi konfesi. Nun ni havas sufiĉe da detaloj por pruvi vian kulpecon sen ia ajn dubo...”
Jano Karal plu babilis, laŭ maniero, kiu tute ne konformis al liaj kutimaj sintenoj. Ŝajnis, ke li parolas, ne por esprimi ion, sed nur por la plezuro ĉeni vorton al vorto, frazon al alia frazo. Dum li parolis, lia voĉo fariĝis pli kaj pli mallaŭta, sed tiel laŭgrade, ke la ŝanĝo apenaŭ percepteblis. Tamen post momento ĝi reduktiĝis al flustreto.
“... kaj mi devas peti vin, tute konfidence rediri, post minuta pripenso, se vi volas, kiun tagon ekzakte vi estis malsana kaj ne venis al via oficejo...”
Post pripensa minuteto venis la respondo, same flustra, sed tamen tute klara:
“Merkredon la 4-an.”
“Ĉu vi tute bone aŭdis min?” Jano rediris.
“Perfekte, kial?”
“Vi do ne estas surda, aŭ iom pen-aŭda, ĉu?”
“Ne.”
“Dankon,” kaj Karal cedis la parolvicon al Tuurken .
“Mi venis al ĉi tiu oficĉambro lundon la 16-an je 15 minutoj post la 10-a, kaj forŝtelis de ĉi tie objekton, kiu apartenas al vi. Kial vi ne plendis pri ties malapero?”
“Mi jam respondis. Mi ne imagis, ke policanoj povas ŝteli, aŭ internaciaj gardistoj. Sendube mi estas naiva. Mi konstatis la malaperon, kaj opiniis, ke kolego prunteprenis.”
Kiel Zajcev antaŭe, la finno ĉe tiu respondo profunde ĝemspiris. Kun la tono de plenkreskulo al obstina infano li daŭrigis:
“Tiun rabaĵon mian mi longe manipulis, laŭ la konsiloj kaj hipotezoj de kolego Karal . Ne estis facile tuj kompreni la funkciadon, sed mi baldaŭ sukcesis. Mi tiam montris ĝin al kolego Maĥmetali . Ni ambaŭ ekzamenis ĝin tre atente. Eble li informos vin, kion li faris per ĝi.”
La konveksa uzbeko ridetis.
“Mi portis ĝin al la polica laboratorio,” li diris. “La pinton de la klingo, kvankam forte, kaj verŝajne pene, lavitan, ankoraŭ markis brunaj spuroj, kiujn la laboratorio, laŭ mia peto, analizis. Montriĝis, ke ili konsistas el homa sango. La laboratorio esploris la aglutinogenojn tie entenatajn, kaj konkludis sen ebla eraro, ke tiu sangospecimeno apartenas al la grupo B. Ĉu vi scias, ke ne pli ol 6,4 procentoj de la okcidentaj blankaj homoj, al kies kategorio s-ro Kertsch anis, havas B-tipan sangon? Nu, tiu malofta tipo estis tiu de s-ro Kertsch . Se troviĝus nur tiu indikaĵo, estus do jam forta probableco, ke la klingo ekzamenita uziĝis por mortigi tiun sinjoron. Sed due la dimensioj de la klingo – ties larĝeco, pinteco, plateco – respondas ekzakte al la tre neta vundo, kiun la murdoarmilo faris penetrante la torakon. Kaj trie, sur la ĉemizo de la viktimo la laboratorio trovis mineralan... e... kiel oni diras vialingve?... e... materialeron... etan-etan polveron, se vi volas, kiu estas el ekzakte la sama speco kiel tiu, kiun ĝi kolektis el interne de la ingo. Tio sufiĉas kiel formala pruvo. Kiel multaj krimuloj, vi mistaksis la eblecojn de polica laboratorio.”
“Mi ne scias, pri kio vi parolas,” estis la sola komento.
“Ĉu vere, f-ino Martin ?” prononcis Adams leviĝante. Li iris preni el la ŝranko pluvombrelon. “Jen,” li daŭrigis, “la objekto, kiun Olavi Tuurken ‘ŝtelis’, kiam ni irigis vin al la kunvenejo lundon matene.” Li premis du apenaŭ videblajn butonojn troviĝantajn sur la tenilo, diametre kontraŭstarantajn, kaj tiris la tenilon. La korpo de la ombrelo montriĝis esti glavingo, el kiu malrapide eliĝis, dum li progrese tiris la tenilon al si, akuta, plata, mallarĝa glaveto.
“Eksterordinare!” ŝi diris. “Ĉu vere mia pluvombrelo entenis tiun pikilon? Mi tion neniam suspektis.”
“Ne perdu vian energion mensogante, fraŭlino,” la nigrulo rebatis kun sia trankvila, serena tono. “Mi montros al vi, ke vi havas neniun esperon eskapi el aresto.
“Vi diris, ke vi ĉeestis la cirkan programon vendredon la 6-an je la 18-a, kaj neniun alian programon. Sed dum vi tagmanĝis en sovĥozo “Kazaĥstano”, vi diris, ke la de vi plej ŝatata programero estis tiu kun la klaŭno Griŝa kapriolanta sur galopanta ĉevalo. Nu, tiu estis forprenita de la tiutaga programo, ĉar Griŝa estis malsana. Aliflanke, tiu ero estis prezentita la antaŭan vesperon, kaj du personoj el via organizaĵo, s-ro Mbale kaj f-ino Vanderstraet , tie vidis vin, kaj pretas ĵuri tion antaŭ tribunalo.”
Se Adams imagis, ke tiu bato ŝin venkos, li serioze miskalkulis. Pli defia ol iam ŝi aspektis respondante:
“Se oni rajtas havi advokaton por defendi la veron en ĉi tiu lando, li facile pruvos, ke ili konfuzis min kun iu alia. Cetere, la kasistino kaj la biletkontrolanto povos atesti, ke mi ĉeestis en la cirko vendredon la 6-an je la 18-a horo.”
“Ho jes, vi estis tie,” la nigrulo agnoskis. “Vi preparis bonan alibion. Vi forgesis vian bileton, kaj ĉar vi ne kapablis klarigi vian kazon ruse, vi serĉis iun por traduki, kaj trovis interpretiston, kiu vin helpis aranĝi la aferon. La kasistino petis vin montri la karton de konferenca laboranto, kaj diris, ke ŝi rajtas enlasi vin senbilete. La interpretisto, la kasistino, la biletkontrolanto bone memoras la aferon kaj atestos, ke vi troviĝis tie tiun vendredon je la 18-a...”
“Do, vi vidas! Kial vi rifuzas kredi min?”
“Ĉar ni ankaŭ trovis du taksiistojn, kiuj donis interesajn informojn. La unua kondukis vin de la cirko ĉi tien je la 18:05, kaj vi eniris la taksion de la dua ĉirkaŭ la 18:25 por reveturi al la cirko. Ambaŭ tre bone rekonis vian foton el inter deko da vizaĝoj similaj al la via. Ili rimarkis vin ankaŭ pro tio, ke vi konstante tenis, firme-preme, antikvaspektan pluvombrelon. En bone elpensita plano, tio eble estis via ĉefa eraro.”
“Ŝajnas, ke iu decidis transŝovi la kulpon sur min, kaj imitis min ĝis la plej etaj detaloj,” Marta Martin diris kun obstina esprimo.