Da viraj iloj Aminda Glor vidis tiel abunde en sia vivo profesie dediĉita al la seksa ĝuo de amordezirantoj, ke ŝi delonge ĉesis kredi je la ebleco ricevi surprizojn tiurilate. Ĉiaspecaj venis al ŝi: longaj malgrasaj kiel piptuboj, dikaj aferoj pendantaj oblikve, etaj butonetoj provantaj sin kaŝi en la apuda veprejo, belaĵoj kun inteligenta kapo, kiuj en unu sekundo ekstaras firmastange, pezaj glanoj kroĉitaj al molaj kolbasetoj, kiujn duonhoro da pritrakto ankoraŭ ne sukcesas veki, jes, la listo povus daŭri longe kaj vi povus nomi iun ajn eron el ĝi: ŝi posedis ĝin en sia memoro. Tamen, tiutage...
La tago estis varia, kiel kutime. Plaĉa estis la unua kliento, unu el tiuj embarasitaj junuloj, al kiu ŝi povis tutkore patrini.
Aminda Glor ne konis la precizan sencon de la vorto “psikoterapiisto”, sed, eĉ se ŝi ne povus tion vortigi al si, ŝi inkluzivis sin en tiun noblan profesion. Viroj ja travivas ĉiajn moralajn, psikajn aŭ mensajn turmentojn, kiujn ili bezonas rakonti al persono kapabla amike aŭskulti, post aŭ dum kio ili bezonas fizikan malŝarĝon de la nerva streĉiĝo, ĉu ne? Ŝi havigis al ili kaj la atentan orelon kaj sian tutan sperton de seksa malŝarĝistino. Kaj ŝi ne dubis pri tio, ke kaŭzante tiom da malstreĉiĝoj, ŝi alportas al la socia vivo meritplenan kontribuon.
Ekzemple tiu junulo, kiu estis hodiaŭ ŝia unua kliento, verŝajne kondutos de nun kun freŝa kaj valora memfido. Kiel timema li estis, kiam ŝi malfermis la pordon! Kiel sinĝene li nudigis sin! Kiel mizere lia kaceto ŝrumpis, kvazaŭ rifuzante montri sin! Sed ŝi sciis trovi la trafajn vortojn, fari la ĝustajn gestojn, helpi lin konfesi sian kompletan mankon de sperto... Kiam lia ŝprucigilo funkciis tuj, pro troa ekscitiĝo, eĉ antaŭ ol penetri, kaj li ekploris kiel frustrita bebo, ŝi sciis redoni al li kuraĝon, kaj akceptigi al li, ke nur fanfaronoj pretendas sukcesi unuaprove, kvazaŭ eblus lerti sen lerni, kaj lerni sen mistrafi. La duan provon ŝi ŝatis: helpante lin sukcesi, ŝi faris el li viron.
La sekvanta kliento prezentis kun tiu plej malplaĉan kontraston. Maljuna, malbela, malpura, li odoris aĉe kaj riproĉis ŝin , ke li ne kapablas erekti. Vane ŝi aplikis ĉiujn rimedojn de la profesio. Li daŭre tro molis por povi penetri. Kaj kiam li fine devigis ŝin mane kaj buŝe konduki lin al klimakso, li eĉ aŭdacis grumbli pri la prezo.
“Sankta Maria Magdalena !” kriis Aminda Glor – kiu kutimis dividi siajn zorgojn kun tiu ekskolegino – post kiam la fi-kaculo kaj fik-aĉulo foriris. “Havigu de Dio, ke venu al mi nur viroj kun bona firma stango!”
La humuron de Sankta Maria Magdalena ŝi tute ne antaŭvidis.
*
“Permesu, ke mi fotu vin,” ŝi diris admire al la nuda viro, kiu staris antaŭ ŝi.
Ĉe lia jesa rideto, iom malĝoja, ŝi prenis sian Polaroid -aparaton. Neniam antaŭe ŝi vidis amilon tiel allogan, tiel harmonie skulptitan ĉe fono de malgrasa, muskola ventro, kaj de fortikaj femuroj.
“Mi ĝojas, ke vi venis al mi, sed mi ne komprenas,” ŝi diris. “Kun tia aspekto, vi povas havi senpage ĉiujn knabinojn, kiujn vi deziras. Mi ĝenerale utilas por tiuj, kiuj ne trovas mem.”
“Mi havas problemon,” li respondis, sidiĝante sur la randon de l’ lito.
“Kiel vi nomiĝas, karulo? Diru al mi. Mi ŝatas rilati persone kun miaj klientoj. Kaj poste ni pritraktos vian problemon, tute trankvile.”
Ŝi parolis per sekuriga voĉo, senvestigante sin, kaj ekkaŭrante sur la plankon inter liaj kruroj. “Espereble li ne estas impotenta,” ŝi diris al si; “estus domaĝe ĉe tia bela besto.”
“Mia nomo estas Ĝim , Ĝim Juga , se vi volas ĉion scii, kaj mia problemo estas ke... nu... Mi neniam seksumis kontentige.”
“Do vi venis al la ĝusta adreso. Mi...” La frazon ŝi ne daŭrigis, ĉar ŝi komencis mordeti al li la internan flankon de femuro, proksimiĝante pli kaj pli al la ingveno. Ŝia vango tuŝis lian viraĵon, kio plaĉe ekscitis lin. Li metis la manojn al ŝiaj ŝultroj kaj poste sur ŝiajn mamojn, iom tro pendantajn laŭ lia gusto, sed tamen agrable palpindajn.
“Kun mi vi certe sukcesos,” ŝi diris, kaj, observante lian ekŝveliĝon, ŝi aldonis, senpeziĝe: “Vi ja ne estas impotenta.”
“Mi ne sukcesos kun vi, kiel vi tuj vidos,” li respondis. “Mi ne venis por havi plenan kontentiĝon, neeblan miakaze, sed por submeti fakan problemon al fakulino.”
“Aŭ fikan problemon al fikulino?”
Ili kune ridis, ŝi ĝoje, li iom pezkore.
“Kio estas via fikfaka problemo?” ŝi demandis kun tono de persono kompetenta, tuj kapabla trovi solvon.
“Vi tuj vidos,” li rebatis. Estis unu el tiuj maloftaj tagoj, kiam li erektis malrapide. Lia ilo impresis plena, sed ĝi ankoraŭ celis pli planken ol plafonen. Ŝi kisis ĝin, kaj per la lango laŭiris la balanan kronon. Li sentis fortan emon meti la manojn al ŝia nuko kaj trudi al ŝi enbuŝan penetron, sed per grandega mobilizo de sia volpovo li repuŝis ŝin, kriante plengorĝe: “Ne!”
La puŝo estis tiel forta, ke ŝi falis malantaŭen.
“Ej! Kion vi...?” ŝi komencis, kolerete, sed, dum ŝi realprenis pli komfortan sidan pozicion, ŝia rigardo revenis al lia interfemuro.
“Diable!” ŝi ekkriis, fascinite de tiu elstaraĵo, kiu preskaŭ atingis la nivelon de liaj ŝultroj. “Ĉu... ĉu vere...?”
“Nun vi vidas mian problemon,” li diris.
“Ĉu ĝi estas reala?” ŝi demandis, pli al si ol al sia kunulo, kaj ŝi ekkaptis ĝin mane, por kontroli, kaj tiu ekscita tuŝo gajnigis al la staraĵo unu aŭ du centimetrojn.
“Vi ne imagas, kiel terure estas por mi,” li konfesis. “Mi treege forte deziras vin, nun, sed...”
“Sed mi simple rifuzos enigi tion en min, ĝi min ŝirus.”
“Kompreneble. Tamen mi sopiras al orgasmo envirina. Mi deziras ĝui, kaj ne nur masturbe. Eniri nur parte ne estas kontentiga solvo. Temas pri reflekso, ĉu ne? Almenaŭ ĉe mi. Je la lasta minuto, tuj antaŭ ol mi kulminos, mi volas premi la virinon al mi, senti miajn ventron kaj bruston ĉe ŝiaj ventro kaj brusto, penetri ŝin ĝisfunde, ke la bazo de mia... afero... tuŝu ŝian pordeton, sed tio ne eblas sen difekti.”
Ŝi ne parolis. Ŝi nur povis fikse kontempli tiun mirindaĵon. Ŝiaj sentoj estis miksitaj. Ŝi, kiu preskaŭ neniam sentis deziron al viro – ŝia profesio ŝin ja saturis – perceptis en si inklinon longe seksludi kun ĉi tiu junulo, sed samtempe ŝi terure timis, ke li dolorigus ŝin.
“Kaj krome vi estas tre alloga!” ŝi flustris.
“Ĝuste,” li respondis tute nature. Li estis videble viro tre spontana, nekomplika, realisma, ĉe kiu forestis ĉia falsa modesteco. “Jes, mi estas alloga, kaj tio eĉ pli komplikas la problemon. Junulino kroĉiĝas al mi, invitas min, komprenigas al mi sian deziron kunkuŝi... Se almenaŭ ĝi estus same longa ripoze, ili ektimus tuj, kiam mi senkalsoniĝas.”
“Tio estas la tikla fenomeno,” ŝi konsentis. Ŝi rigardis la foton, kiun ŝi faris komence per la Polaroid . “En la trankvila stato, ĝi estas tre bela, sed ne speciale longa aŭ dika, dum nun...”
Li ekkuŝis sur la liton, kaj ŝi apude. Lia paliso diagonalis direkte al la loko, kie, malantaŭ lia kapo, la muro trafis la plafonon.
“Kion mi faru?” li demandis.
“Ĉu eble kirurgio?”
“Ne. Mi konsultis plurajn kuracistojn. Neniu kredis min. Mi ne sukcesis erekti antaŭ ili. Ial blanka kitelo efikas imprese al mia bubeto. Krome, temas pri erektopovo, ne pri misformo organa. Kirurgio neniel helpus.”
Ŝi pripensis momente.
“Mi submetos la kazon al nia seminario,” ŝi fine diris.
“Seminario?”
“Jes. Kun kelkaj koleginoj, ni renkontiĝas regule por pritrakti diversajn aspektojn de la profesio, i.a. teknikajn problemojn. Tial ni ĉiuj aĉetis kaj uzas de tempo al tempo Polaroid on. Malofte mi faras foton por la simpla plezuro, kiel mi faris, kiam mi unue vidis vin nudan. Mi devos foti vin nun, alie ili min ne kredos. Ni faru ĝin tuj. Ne taŭgus, se falus la falus’.”