“ Ĝim !”
Li rigardis ŝin mire. Neniu iam ajn prononcis lian nomon kun tia profundeco de sentoj.
“Nun mi komprenas, kion mi perceptis subkonscie en la stacidomo,” ŝi diris.
“Kion?”
“Kial mi nepre devis vin ami.”
“Kial?”
“Ĉar vi verŝajne estas la sola viro en la mondo, kiu povas plenigi min.”
“Plenigi? Kion vi volas diri?”
Sed anstataŭ respondi vorte, ŝi nur masaĝis lian suban ventron, liajn femurojn, lian ampafilon, kaj tiu kreskis, kreskis, kreskis, dum ŝi perceptis en si plej dolĉan inundon laŭ la nekredebla longeco de sia amdona respondilo.
Ŝi prenis lian longaĵon mane kaj milde kondukis ĝin al sia pordino. Li hezitis puŝi sin enen.
Ŝi rigardis lian amilon kun radianta vizaĝo, anĝele feliĉplena, metis la manojn sur liajn gluteojn, kaj en sin lin premis.
“Vi rigardis ĝin! Vi rigardis kvazaŭ admire! Ĉu vi ne taksas min monstro?” Li angore traserĉis ŝian vizaĝon.
Ŝi esprimis nur kontentecon, profundan, plenan, longe sopiratan.
“Venu!” ŝi flustris, kaj premis pli forte.
Li sentis sin gliti laŭ la perfekte lubrikita koridoro. Li glitis pli kaj pli antaŭen. Li retenis sin. Li timis la momenton, kiam ŝi krios, kiam li sentos la deziron puŝi sin ĝis-ekstreme, kiam lin kaptos la tento vundi por ricevi finfine veran viran plezuron, kaj kiam li, bonulo, subpremos per neofte renkontebla volforto tiun tenton por rapidi eksteren, furioza kaj frustrita, refoje saturita je malespero.
Sed ju pli ĝi glitis antaŭen, des pli ŝia vizaĝo esprimis plenumiĝon.
“ Ĝim ! Ĝim !” ŝi krietis. “Finfine!”
“Kio do okazis finfine?” Kvankam io en li sciis kaj komprenis, tro longa kondiĉado malhelpis lin kredi. Mire, li perceptis ŝian nerepuŝon. Kaj samtempe, en alia parto de si, li ne miris, ĉar la respondon li konis jam de la stacidoma renkonto.
“Finfine mi sentas viron en mi.”
“Ĉu vere neniam antaŭe...? Tamen vi ne aspektas kiel sensperta virgulino... vi...” Ree li konis la respondon, ie, sed li bezonis ĝin aŭdi.
“Ho jes mi jam provis! Se vi scius, kiom mi provis! Sed iliaj juveletoj simple perdiĝis en mi. Mia ginekologo diris, ke verŝajne neniam mi trovos viron kapablan plezurigi min, ĉar mi estas tro vasta kaj longa tiuparte. Tial mi eniris monaĥinejon. Sed ne povis... ho Ĝim !”
Li atingis la ekstremaĵon. La suba parto de lia ventro unuafoje en lia vivo tuŝis la ventron de virino, ene de kiu li pulsis, varme, plaĉe, plezurege. Ĝojo eksplodis en lia koro, kiel neniam li imagis, ke ĝi eblus. “Hejme,” kriis lia koro, lia korpo, lia falus’. “Hejme, jen finfine mi troviĝas hejme.”
Iliaj buŝoj miksiĝis, dum la korpoj kadence kundancis la plaĉe longigatan dancon de ge-ĝuo.
Ha, tiuj tagoj en Valmu ! Se mi dirus, ke ili ne manĝis, ne trinkis, ne promenis, nur korp-al-korpis tuttage, vi ne kredus min, kara leganto, tute prave, kaj tamen! Tiuj aliaj okupoj estis kvazaŭ periferiaj momentoj en vivo, kies centro estis la reciproka malkovro de reciprokaj ĝu-eblecoj.
Kiel amdone li palpis ŝiajn mamojn, kisis ŝian ventron, ludis kun la sentema ĝubutoneto! Kiel amkone ŝi karesis lian bruston, knedis lian glanon, enigis en sian longan, longegan premejon lian voluptilon, sopiran de jaroj kaj jaroj al tia tutlonga kaptiĝo!
Al la interkoniĝo de la korpo paralelis interkoniĝo de du vivoj, de du koroj, de du amtalentaj personecoj. Ke ili estis kvazaŭ planitaj de la destino unu por la alia, tio ekde la unua momento al ambaŭ evidentis, sed la ĉiuminuta konfirmo de tiu vero ne estis pro tio malpli feliĉiga.
Sur planedo, en socio, kie tiom da verkoj epopeas la tragikajn aspektojn de la homa vivo, agrablas al historiisto foje raporti pri la ĝermo de feliĉa para vivo. Kiel ĵus rakontite.
Al tiu planedo ridete rigardis du estaĵoj homformaj, kies lumaj korpoj al surterulo ne videblis, ĉar ili situis en transa dimensio. Jes, ili kontemplis tiun planedon, ties urbeton Valmu , kaj, se esti tute preciza, difinitan ĉambron en Hotelo Belmonta. Ili tre kontentis pri si.
“Vi laboris efike,” diris Gabriel’ al Prof. Ketulen .
Kaj en tiu transa mondo ĝoja eĥo ripetis: “-fike, fike, fike...”
Glosaro
La ĉi-suba glosaro enhavas la radikojn uzatajn en la rakonto, kiuj ne troviĝas en Plena Vortaro nek en ties Suplemento, aŭ kiuj tie estas difinitaj alimaniere.
adoleski – esti en tiu vivperiodo, kiu venas post la infanaĝo, kaj estas karakterizita per la ekfunkciado de la seksaj glandoj (PIV)
balano – la konusforma ekstremaĵo de la peniso (PIV)
batiko – metodo, precipe uzata en Javo, por tinkturi ŝtofojn per koloraj desegnoj, vaksante sinsekve la netinkturotajn partojn (PIV)
ejakuli - spermelĵeti (PIV)
ekzibi – elmontri siajn seks-organojn
elnorma – kiu eliras el la normoj, eksternorma, eksterordinara
faluso – erekta peniso
fiki – sekskuniĝi (PIV)
filodendro – planto devenanta el ekvatora kaj tropika Ameriko, kun rampanta rizomo kaj fingrecaj folioj, uzata en aliklimataj regionoj kiel ornama kreskaĵo enloĝeja
frustri – malhavigi al iu kontentiĝon de deziro, bezono aŭ tendenco
glano – komuna nomo de la balano (ekstremaĵo de la peniso) (PIV)
handikapito – kiun fizika aŭ mensa misformiĝo metas en iurilate malsuperecan staton
kaco – homa peniso (PIV)
klimakso – plej supra punkto, apogeo (PIV); plej intensa momento en travivaĵo
Polaroid – fotoaparato, el kiu la fotoj eliras, finfaritaj, post mallonga en-aparata prilaborado (registrita marko)
porna – pornografia
seksumi – havi seksan rilaton
Ĉu rakonti novele?
Krim-noveloj originale verkitaj en Esperanto
Verkis: Johán Valano
Eldonado: TK/Stafeto Antverpeno, Flandra Esperanto-Ligo 1986
Grandeco: 144 p.
Proksimuma verkojaro: 1986
Kreis la Esperantan tekston: Claude Piron sub la plumnomo Johán Valano.
En la teksto estas plurloke uzata fikcia dialekto de Esperanto, en kiu interalie oni abunde forlasas O-finaĵojn, sed ne uzas apostrofojn por tion montri skribe. Anstataŭe oni uzas supersignon ĉe la akcentata vokalo, ekz. valór = valor’ , Roĝér = Roĝer’ k.s. Tiuj dialektaĵoj estas ĉi tie markitaj kiel ne-Esperantaj.
Tien kaj reen
La plej plaĉa parto de l’ ĝendarma tago senkonteste estis, laŭ serĝento Laske , la aŭta patrolado frumatena. Laŭ mallarĝaj vojoj kamparaj, kiujn jen kaj jen leporo trakuris, fojfoje eĉ cervido, kiel ĝue estas veturi kun agrabla kolego! Post aŭtokrozado plej ofte sen profesia interveno sekvis la plezuriga tradicio iri al la kafejo/gastejo de kuzo Roĝér por duonhora paŭzo kun kafo fumanta kaj freŝbakitaj kornaj bulkoj.
Sed kiam ili eniris la kafejon ĉi-matene, la ĝenerale ridetan vizaĝon de kuzo Roĝér stampis esprimo de zorgo.
Roĝér signis al angulo, kie, antaŭ taso da lakto, sidis knabo eble 15-jara. Liaj okuloj strange brilis, malhelbrunaj makuloj malpuris surĉemize, kaj lia pozicio estis preskaŭ pli kuŝa ol sida.
“Kio...?” Laske komencis.