“Pri kio li sentas sin kulpa?”
Karal ŝultrolevis.
“Li kompreneble neas, sed li neas kun la tono de iu, kiu sentas sin kulpa pri la neata afero. Li estas 15-jara. Koleris kontraŭ la gepatroj, ĉefe la patro, kiu laŭdire estas nehome severa. Li fuĝis, ŝtele donacinte al si iom de la gepatra mono. Li vojaĝis petveture 700 kilometrojn antaŭ ol alveni ĉi tien. Li ne plu havis monon, ne plu sciis, kion fari. Terure sopiras al hejmo, sed eĉ pli timas alfronti la patron. Li atingis la lokon nomatan Karvéj kaj decidis ripozi apud la lageto. Kiam li vidis la groton, li tie instaliĝis por la nokto, kuŝis en sia dormsako. Sed li apenaŭ manĝis dum la lastaj tagoj. Lin teruris la konstato, ke lia mono forfluis pli rapide ol antaŭvidite. Li estis senespera.”
“Ĉu li kapablus murdi por mono?”
“Kiel diveni...? Fakto estas, ke li havis monon kun si, multan monon, makulitan per la sango de Gustavo Lagvardia .”
* * *
La kvartalo ne havis tiom da dubo, kiom Remon .
“Estas skandalo ne aresti lin!”
“Nun oni akuzos unu el niaj najbaroj kaj lin kondamnos senpruve, dum tiu ja konfesis!”
“Se li konfesis, kial oni ne arestas lin? Kial oni plu enketas?”
Fakte la knabo ne konfesis. Nur, dum li dormis, la edzino de Roĝér Klartona aŭdis lin ripeti: “Mi murdis lin, mi murdis lin, mi murdis lin.” Kaj kiam oni lin transportis al la urba hospitalo, la ambulancistoj aŭdis lin diri: “Pardonu min, Dio, pardonu min.”
Tamen, ĉe tia alta febro, kion tiuj diroj valoris?
“Rapidu en via enketo,” Remon admonis, “la kvartalanoj murmuras pli kaj pli danĝere. Kaj zorgu, ke neniu ĵurnalisto eksciu, ke la fingropremoj de tiu knabo troviĝis sur la armilo murda!”
Estis decidite, ke Ĝoja Karal , edzino de Jano kaj psikologino, vizitos la knabon en ties hospitala ĉambro, kaj provos ekscii pli.
“Kial nei plu?” li larmeksplodis, forte singulte, post longa, komenca, obstina neado. “Mi ne havas la forton. Mi mortigis lin. Estas pli bone, ke oni sciu. Mi estis tie tute apude, kiam alvenis. Viro kaj virino. Rendevuo. Ili kisis unu la alian longe, longe. Ial tio furiozigis min, eble ĉar min neniu amas, neniu iam ajn amis, ĉefe ne la gepatroj. Mi sentis inferan malamon min regi. Kaj tiam li montris al ŝi monon, multege. Ili ridis, ĝuis pri tio, ke rabis iun, kaj kaptis tiom da mono, ke povos forflugi Ameriken. Kaj mi estis senmona, senestonteca, senmanĝa. Mi soifis, kaj kiam mi trinkis akvon de roka fonto tie, mi malsaniĝis. Mi kaptis la monon kaj reiris al mia groto, frostotreme.”
* * *
Filipo Kat , ĝenerale nomata ‘ Flip ’, havis longan vizaĝon, kun vasta buŝo kaj longaj dentoj ĉevalaj. Io resona en lia voĉo elvokis predikanton.
“Al mi ne plaĉas devi diri, ke mi troviĝis tie tiuvespere, sed kial nei? ‘Neniam mensogu’, diris mia avo, ‘ĉar vero estas bela knabino, kun natura inklino vidigi sin nuda’. Haha!” Li grase ridis, al Jano ne tre plaĉe. “Vi diris, ke tiuvespere ...”
“Jes, mi rendevuis tie, je la oka kaj duono. Mi foriris el Karvéj proksimume je la naŭa.”
“Kie vi estis poste?”
Li okulumis.
“Mi lasas vin diveni,” li ridetis kun signifoplena esprimo. “Ĉu iu povus konfirmi vian diron? La virino, verŝajne.” “Ho ne! Ŝi certe ne volos. Vi komprenas... Ŝia edzo...”
“Mi ne sciis, ke Monaliza havas edzon,” la detektivo diris neŭtraltone.
Ĉu Flip iom rigidiĝis?
“Kial vi diras ‘ Monaliza ’? Ĉu vi aludas la fratinon de Gus ? Ne kun ŝi mi pasigis la nokton!”
Lia aserta forto iom ŝancelis Janon. Dume Flip daŭrigis:
“Ĉu viamonde oni havas nur unu? Jes ja, Monaliza donas sin al mi oftege. Sed ne nur ŝi.”
“S-ro Kat , laŭ niaj informoj, vi estis en Karvéj kun Monaliza , kiam la krimo okazis. Al tiu iom stranga rendevuo ŝi iris, ĉar ŝi tiel timas sian fraton, ke ŝi povas renkonti vin nur nokte en lokoj ne tre vizitataj. Tie vi priparolis vian financan situacion, ĉu ne?, i.a. kiel vi uzos la profiton el la rabaĵoj de Gus .”
Flip paliĝis. Ĉu ĉar Jano trafis ĝuste, ĉu indigne pri falsa akuzo? Post longa silenta paŭzo, dum kiu lia frunto elmontris zorgan pripensadon, li kavernvoĉis:
“Ne stas vere. Mi estis kun alia virino.” Sed li obstine rifuzis ŝin nomi.
“Bone pripensu”, Karal admonis; “ja temas pri murdo, kaj la faktoj indikantaj al vi estas ege konvinkaj.”
“Tamen... mi... Se vi scius... Mi ne povas allasi, ke oni publikigu...”
Jano ne povis difini, ĉu Flip ruzas, aŭ estas honeste – kaj paralize – embarasita. Li emfazis:
“Vi elektu. Sed mi avertas, ke vi ne foriru el la urbo, kaj ke por tion certigi, policano ĉien sekvos vin. La ordono aresti vin baldaŭ venos. Se vi povas pruvi vian senkulpecon, tion faru nun.”
“Nu, bone,” li diris, venkita. “Vi volas ĝin, vi ĝin havos. Mi pasigis la nokton kun s-ino Marfil , la edzino de la vicurbestro.”
* * *
“Se li diras la veron, kial la antikvaĵa knabo rakontis pri la nejusta divido de la profitoj kun Gus ?” Ĝoja demandis.
“Eble kalumnie,” respondis la edzo.” Mi ne scias, ĉu li ne havas ial teruran malamon al Flip . Mi blufis, kiam mi parolis al ĉi-lasta pri aresto. Ni havas eĉ ne ombreton da pruvo kontraŭ li, nur tiun rakonton de la metilernanto, kiu eble estas la plej imagema knabo en la tuta Valĉefa .”
“Kaj eĉ supozeblas, ke krimis precize tiu knabo, kaj provas transŝovi la kulpon al Flip .”
“Jes. Ankaŭ mi konsideras tion.”
Ambaŭ geedzoj profundiĝis en pensado. “Kion Flip diras pri la ŝuindikoj?” Ĝoja fine demandis.
“Li ne neas. Li estis tie. Sed, laŭ li, longe antaŭ la murdo. Ni havas neniun rimedon scii, kiam tiuj spuroj stampiĝis. Eble li diras la veron.
“Kiam la murdo okazis?”
“Laŭ d-ro Kagan je la unua nokte, kun duonhora erarmarĝeno ambaŭflanke. Se Flip estis kun s-ino Marfil en la urbo jam je la deka kaj restis kun ŝi la tutan nokton, li havas neatakeblan alibion.”
“Kaj kion diras s-ino Marfil ?“
“Ŝi konfirmas. Ŝi estis kun Filipo Kat de la naŭa kaj duono vespere ĝis la sepa la sekvantan matenon. Ili kune kuŝis. Ŝi malprofunde dormas, kaj sentis lin konstante apud si.”
* * *
La ideo pri skandalo malhelpis Janon dormi. Li bildigis al si la scenon. Pro policaj konkludoj, la prokuroro akuzas la petveturan knabon, kaj ĉi ties advokato, por lin defendi, provas transsendi la kulpon sur Flip . Tiu sin protektas nomante s-inon Marfil , kaj la tutan urbon skuas skandalo, politike multkonsekvenca ...
Finfine Jano tamen dormis. Li sonĝis, ke Monaliza , Gus , ties edzino kaj Flip pasigas de mano al mano ŝuojn, kaj fine ilin kuiras en granda kaserolo, sangoplena.
Kiel kutime, li diskutis tiun sonĝon kun Ĝoja , el kio fontis la ideo ion kontroli por eventuale ricevi deziratan pruvon. Ĝoja vizitis s-inon Marfil , kaj faris kelkajn demandojn al ties geservistoj. Polica informanto el la eksterleĝa fimedio sukcesis akiri konfirmon pri unu karal a hipotezo ...