Memcerta Jano sekve estis, kiam li refoje pridemandis la personon, kiun li nun rigardis certe kulpa.
Tiu loĝis en dometo kun ĝardeno. Al la ĝardeno Jano insiste fiksis la okulojn. Li komence ne speciale interesiĝis pri ĝi, kaj pure hazarde lia rigardo de tempo al tempo vagis tra la fenestro ĝardenen. Sed ĉiufoje, kiam li tien turnis la vizaĝon, io streĉiĝis en la trajtoj de lia kunparolanto.
“Kio estas tiu freŝe prilaborita tero?”
“Mi intencas semi ĉinajn brasikojn.”
“Ĉu vi kuiras ĉine?” la detektivo sarkasmis. “Permesu, ke mi rigardu,” kaj li trankvile ekstaris. La alia lin kontemplis kvazaŭ trafite de fulmo.
En la ĝardeno, Karal elfosis. Aperis de subtere ĉemizo, pantalono, ŝuoj. Ili estis trasorbigitaj de sango. “Ĉu ĉinaj brasikoj kreskas sur sanga vestaro, kutime?”
La alia petege, preskaŭ kortuŝe, parolis:
“Pardonu min! Mi prisilentis gravan fakton. Pri tio mi kulpas, kaj pagos. Sed ne pri la krimo. Mi enfosis la vestojn por protekti iun ...”
“Kiun?”
“Nu ...” Videble la cerbo fulmrapide funkciis. Sed Karal parolis unua:
“Ne lacigu vin serĉante. Plia mensogo ne helpos. Aŭ ĉu vi bonvolos klarigi al mi, kiel fingrospuroj viaj stampiĝis sur la ŝuojn de tiu malsana kompatinda knabo?”
* * *
“En la policejo li konfesis, finfine,” Jano klarigis.
“Plia konfeso!” ekkriis Stefano, la nevo de Karal , ĵus enveninte.
“Sed psikologia kontrolo tuj evidentigos grandan diferencon inter ambaŭ konfesoj,” substrekis Ĝoja . “La adoleskanto, kiu konfesis, parolis tute sincere, sed li rakontis sonĝon aŭ tiun specon de stranga prema scenaro halucina, kiun kelkfoje febra atako portas kun si. Li duonveke, duondorme trovis sur sia dormsako la tranĉilon, tenis ĝin, ĝin rigardis, vidis la spurojn faritajn per la propraj ŝuoj, sangoŝmiritaj, sekvis ilin ĝis la sanglageto, en kiu korpo kuŝis, revenis al siaj aferoj, trovis monon, kaj imagis, ke li dumdorme – aŭ dum ia senkonscia, freneza epizodo – mortigis la viron. Poste li sonĝe travivis tiun imagitan rakonton, kaj pli kaj pli kredis je ĝi. Ĉu ne, Jano? Oni povas tiel rekunmeti liajn agojn.”
“Jes. La krimulo ja volis direkti la suspekton al tiu junulo, kiu tiel oportune apude troviĝis.”
“Kiel la afero okazis entute?” Stefano demandis. Jano prenis el ŝranketo glason por la nevo, kaj verŝis vinon al la tri.
“ Lagvardia furiozis, kiam li eksciis, per la antikvaĵa knabo, ke lia fratino kaj Flip lin prifriponis. Kiam li aŭdis Monaliza n diskrete leviĝi kaj foriri, iom post noktomezo, li sekvis ŝin. Lia edzino finfine tion raportis. Ŝi vekiĝis, vidis la edzon vesti sin kaj trinki ampleksan guton da prunbrando. Al ŝia demando, kien li iras, li respondis: ‘Mi sekvos Monaliza n, ŝi rendevuas en Karvéj , ĉe la lageto’. Lia fratino efektive iris tien, kaj renkontiĝis laŭplane kun Flip .”
“ Gus aŭdis ilin moki lian naivecon, kaj nekompetentecon pri la valoro de la rabaĵoj kiujn li mem ŝtelas. Li sentis sin vundita, insultita, krome ilia amindumo lin incitis. Li eltiris sian sekurbutonan tranĉilon, intervenis des pli atakeme, ĉar la alkoholaĵo donis al li falsan kuraĝon, kaj li provis ponardi Flip on. Tiumomente Monaliza forkuris, terurita.”
“ Flip por sin defendi kaptis lian manradikon, sed Gus , duonebria, stumblis, la falon obstaklis la tranĉilo ĉe-kole, kaj malbonŝance la klingo trafis karotidon. Vi scias, ke kiam tranĉiĝas arterio, la sango ŝprucas. Ĝi verŝiĝis fortapulse sur la vestojn de Flip , kiu panikis.”
“Eĉ ne trafis lin la ideo, ke plej saĝe estus rakonti la veron al la polico. Li provis kaŝi ĝin. Komprenante, ke lavi siajn vestojn en la lageto ne sufiĉus, li decidis senvestigi sin pensante, prave, ke li renkontos neniun tiuhore.”
“Li loĝas tute proksime, en la dua domo post la gastejo Klartona , do li ne multe riskis vidiĝi, se li estis singarda.”
“Li komencis fari el siaj vestoj pakbulon, kiam li ekhavis la ideon ilin enfosi en unu el la grotoj. Irante al la rokpiedo, li vidis knabon en dormsako.”
“Ĉu tiu vere dormis?”
“Jes. Li poste rakontis, ke li estis febra kaj lacega, kaj decidis likvidi sian kuracilan rezervon, kiu konsistis el aspirinoj kaj dormigilo, Rohipnol . Laŭ d-ro Kagan , kiu kalkulis laŭ la dozoj, li ne povis resti konscia. Li sendube aŭdis la du rendevuantojn, dum li estis endormiĝanta, sed certe troviĝis en dorma stato, dum la mortiga kverelo okazis. Ĉio ĉi poste transformiĝis al lia angorsonĝo.”
“Nu, konstatinte, ke la junulo ronkas, Flip strebis ŝovi la kulpon sur lin. Li iris preni la tranĉilon, de sur kiu li forviŝis la proprajn manpremaĵojn, kaj metis ĝin sur la dorsosakon, prave pensante, ke kiam la knabo vekiĝos, li nepre tuŝos ĝin. Por doni krimmotivon, li metis en ties sakon faskon da monbiletoj. Li vidis la ŝuojn de la knabo, iris trempi ilin en la sangmarĉeton, kaj faris falsajn spurojn per ili.”
“Tie kuŝis lia grava eraro. Li forgesis, ke tuŝante ŝuojn, li stampas siajn fingromarkojn sur ilin. Kaj ankaŭ mi preteratentis tion. Ial oni tro asocias ŝuojn kun piedoj, ne sufiĉe kun mano. Pri tiu pretervido mia nekonscia menso sonĝe grumblis.”
“Ĉiaokaze, Flip tiam hejmenvenis, sin demandante, ĉu li sukcesos purigi siajn vestojn, ĉu li ilin bruligu, aŭ kion fari el ili. Li estis rezigninta la ideon ilin enfosi en Karvéj , time ke la bruo vekos la junulon. Li do decidis ilin provizore enfosi en sia ĝardeno.”
“Sed kiel la urbestredzino...??” Stefano frazkomencis.
“En la eksterleĝa medio, ĉiu scias ĉion pri ĉiu, eĉ se neniu informo atingas el ĝi la normalan socion. Tiel Flip sciis, ke s-ino Marfil sin drogaĉas per heroino. Li simple aranĝis rendevuon kun ŝi, kaj minacis riveli al la edzo kaj al la gazetaro ŝian drogaĉan kutimon, krome senigonte ŝin je ĉia heroinfonto, se ŝi rifuzos atesti – tute false, kompreneble – ke ili kunkuŝis tiunokte.”
“Ŝi estis hororfrapita malkovri, ke iu nekonato scias pri ŝia heroinemo. Ŝi tiel timis troviĝi sendroga, kaj plie publike malkaŝita, ke ŝi konsentis. Kiam mi trovis la fingrospuron sur la ŝuo, mi pensis, ke li ĉantaĝas ŝin al falsa atesto. Tio estis relative facila hipotezo, kaj Ĝoja , petite atenti la signojn, kiam ŝi vizitis ŝin, ĝin konfirmis.”
“Sed kion vi eksciis pri la edzino de Gus ? Ŝiaj ŝu-spuroj gravuriĝis en Karvéj , ĉu ne?”
“Jes. Je la kvara matene, ŝi vekiĝis, kaj konstatis, ke ankoraŭ ne revenis la edzo. Ŝi maltrankviliĝis kaj iris al Karvéj . Ĉar ŝi sciis pri la neleĝaj aktivecoj de Gus , ŝi preferis nenion diri al la polico, sed ŝiaj spuroj komplikis nian laboron. Ŝia ĵaluzo ja estis ebla krimmotivo.”
“Kiam la knabo, kiu dormis engrote, vekiĝis, okazis tio, kion Ĝoja skizis. Febra, li ne rezonis sufiĉe klare por vere taŭge kaŝi la sangajn ŝuojn kaj tranĉilon. Li sentis sin tre laca kaj malsana, kaj decidis surmeti siajn sandalojn, kaj iri al la centro de la urbo, por meti sufiĉan distancon inter si kaj la loko de l’ krimo. Sed li ne havis sufiĉan forton, kaj kiam li vidis gastejon, tuj ĉe la komenco de la antaŭurbo, la tento sidi kaj trinki ion konsolan esti tro akuta. Li eniris. Vi konas la sekvon.”
“Kio okazos al li? Ĉu li nun ĉesis kredi sin kulpa?”
“Jes. La konfeso de Flip helpis lin kompreni, kio efektive okazis. La patrino telefonis al li. Ŝi baldaŭ venos kaj rekondukos lin hejmen.”
“Jen moralaĵo de ĉi tiu historio,” moke solenvoĉis Stefano. “Knaboj, ne forlasu la gepatran hejmon malobee!”