“Verŝajne iu alia persono trovis la kadavron, vidis ŝin kaj telefonis al la filo.”
“Ni plu enketos, sed mi dubas, ĉu vere prezentiĝos tiu kvara ulo. Ĝis nun neniu simila ŝajnas ekzisti.”
“Klarigu al mi pri la motivoj. Konfesante, ili certe diris, kial ili mortigis lin, ĉu ne?“
“Nu, la viktimo – Jozefo Bordoz – iutage forlasis sian edzinon kaj iris vivi kun tiu Loreta Planko, la tajpistino. Margarita , la edzino, tion ne elportis. La krimtagon, posttagmeze, ŝi esprimis sian amarecon telefone al li, kaj kiam fine de la konversacio li trankvile anoncis, ke li tuj iros fiŝkapti, ŝi sentis lian diron kiel insulton al ŝia sufero, kaj impulsiĝe decidis lin mortigi tuj.
“Marko, la filo, diras, ke li malamis sian patron, ekde kiam tiu foriris el la hejmo. Finfine, hezitante, ĉu mortigi sin, aŭ lin, li prenis moneron kaj ŝancis je kapo aŭ dorso. La sorto la patron elektis, kaj la filo senprokraste iris aĉeti pistolon. Verdire, mi ne trovas tion konvinka.
“Kiom koncernas Loreta n, nu... ŝi ĵus malkovris, ke ŝia amanto trompis ŝin favore al alia preferata, pli juna virino, kaj ekkomprenis, ke tial li ĵus rifuzis entrepreni la eksedziĝan proceduron, kontraŭe al antaŭa promeso.“
“Kiel ŝi klarigas, ke ŝi havigis al si la pistolon de la junulo?”
“Ŝi asertis, ke tiun armilon donis al ŝi ŝia frato, kiu nun ferias en Madejro, neatingeble! Sed ŝi mensogas: tion pruvas la pistola numero. Parenteze, la armilo tute ne surhavas fingrospurojn.”
“Kaj kian rezulton donis la parafina testo, kiun vi certe faris?”
“Ni faris ne nur la parafinan, sed ankaŭ la plej modernajn. La rezulto estas negativa pri la edzino, duba pri la filo, negativa pri Loreta . Sed tiuj testoj, kiuj rivelas sur pafinta mano postsignojn de pulvo, utilas nur, se pozitivaj. La spuroj povas malaperi laŭ tio, kion la koncernato faras per la mano. Ĉi-kaze la testoj havas neniun informan valoron.”
“Kiaj estas la rilatoj inter la du virinoj?”
“Ĉiuj atestantoj akordas: abomenas unu la alian. Ambaŭ estas ĵaluzaj, pasiaj, emaj agi laŭ impulso.”
La geedzoj momente silentis, dum ambaŭ cerboj funkciis intense. Post minuto, Ĝoja plu demandis:
“Kia homo estis Jozefo Bordoz , la viktimo?”
“Li estis librotenisto ĉe ISOAK . Kvardekkvinjara. Malforta personeco, tamen ege severa al la filo. Ne tre ŝparema, neniam heredis aŭ posedis monon, tiel ke ni povas ekskludi materian intereson el inter la eblaj motivoj.”
Ĝoja ĝemspiris.
“Vi pravas, Janĉjo, tiu afero estas freneziga,” ŝi komentis oscedante. Ŝi rigardis la horloĝon kaj stariĝis. “Kiel malfrue jam! Ĉu vi venas? Ni esperu, ke la problemo ne malhelpos nin dormi.”
*
Kiam Margarita Bordoz plore klarigis, ke la krimon ŝi konfesis false por protekti Markon, sian filon, Karal ne tre miris, sed la diron de Loreta li tute ne atendis:
“Mi mensogis. Ne mi murdis. Mi diris malveraĵon por forturni la suspektojn for de mia amanto.”
“Via amanto, ĉu? Ĉu Marko Bordoz kaj vi...?”
“Jes. Lia patro nin malkovris. Li koleris kaj minacis mortpafi Markon. Mi kredis, ke tiu prenis lin serioze kaj decidis agi kiel unua. Nur nun mi komprenas, ke pafis s-ino Bordoz .”
“Sed kial la murdon konfesis li ?“
“Verŝajne por preni sur sin la krimon de la patrino. Li estas sindonema, ne kiel lia posedema naskintino!”
La triumfan rebrilon en la okuloj de Loreta la policano ne facile forgesos.
*
Helpo al la enketo venis de neatendita flanko: de la polica fako pri financaj kaj ekonomiaj aferoj. Per ĝi Karal eksciis, ke antaŭ nelonge la ISOAK -akcioj subite perdis tiom da valoro pro famoj pri baldaŭa bankroto, ke panikis la akciuloj, kio eĉ pli faligis ilian prezon.
La enketo ekde tiam fulme rapidis. Oni ja serĉis laŭ nova direkto, kaj faris alispecajn demandojn al alispecaj homoj. Tiel malkovriĝis interesaj faktoj, ekz-e, ke s-ro Smirno, direktoro de ISOAK , vizitis s-ron Bordoz , simplan libroteniston, en ties malnova hejmo – pli prestiĝa ol la eta loĝejo de Loreta -, ke Marko Bordoz tiutage malsanetis kaj jam matene revenis hejmen el la laboro, ke la 9-an de aŭgusto posttagmeze oni vidis en la subtera aŭtejo de la domego situanta ĉe Kurierstrato n-ro 15 verdan veturilon, kiun oni tie neniam rimarkis antaŭe nek poste, kaj en kiun tri personoj portis metalajn kestojn, el kiuj akvo gutis.
“Tiu via triumfa esprimo signis vian malgajnon,” Karal solene prononcis, direktante la rigardon al Loreta Planko. La tri gekonfesintoj sidis en la oficejo de leŭtenanto Remon , la ĉefo de Karal , kie preskaŭ palpeblis ege streĉita etoso. La hipotezojn de Karal tuj antaŭ tiu kunveno ĵus konfirmis Marko kaj lia patrino, kiam la policano ilin aparte pridemandis, malvere asertante, ke Loreta jam ĉion rakontis. Li daŭrigis:
“Via rigardo kvazaŭ proklamis: ‘Mi superruzis vin’. Komedii ne estas facile. Via vizaĝo perfidis tiun fojon, ke via malama frazo pri Margarita mensogas. Dank’ al ĝi mi komprenis, ke ŝi kaj ŝia filo estis viaj kunkomplotintoj. Vi disponis malmulte da tempo por fariĝi milionuloj, ĉu ne?, kaj tiun tempon vi triope uzis. Kiel multaj krimplanantoj, vi tiom fieris pri via ideo, ke vi ne rimarkis ĝiajn evidentajn mankojn, kaj vi subtaksis nian kapablon kunmeti la faktojn ĝis plena kompreno. Ekzemple, ni scias, ke Marko estis hejme, kiam s-ro Smirno venis por aranĝi la akci-aferon kun lia patro...”
“Jes,” la junulo diris malgaje, “ili venis al nia loĝejo, tiel certaj estis, ke neniu ĉeestos, kaj hazarde jen mi revenis antaŭ ili. Mi ĉion aŭdis. Per misfamo ili atingis, ke la valoro de la akcioj falu. Mia patro ricevis monon por ilin aĉeti, ĉar necesis, ke la nomo Smirno ne aperu. Li devis revendi ilin al la direktoro tuj kiam la borso remalfermiĝos. Tiaruze Smirno povis akiri malmultekoste plenan regadon super ISOAK . Ĉar la entrepreno estas finance tre sana, la valoro de la akcioj rapide realtiĝos. Mia patro estis tro timema kaj stulta por kompreni, kian okazon tio prezentas por li. Tial certe la direktoro de ISOAK elektis lin kiel kaŝ-peranton. La eta procento, kiun Smirno por li antaŭvidis, jam ŝajnis riĉego al li. Mi malamis lin, kaj ankaŭ mia patrino. Mi raportis al ŝi. Loreta estis mia amdonantino, ankaŭ ŝi amara pro li, kvankam ne estas vere, ke li nin malkovris.”
“Jozefo,” diris Loreta , “neniam skribis testamenton. Mi do sciis, ke heredos Marko kaj Margarita . Se Jozefo mortos antaŭ ol redoni la akciojn al sia direktoro, tiuj du ilin ricevos. Nia kuna sekreto garantios, ke dividos juste kun mi. Nur necesos atendi, ĝis la akcioj retrovos sian normalan valoron.”
“ Loreta kaj mi antaŭe estis amikinoj”, aldonis Margarita Bordoz . “Pere de mi mia edzo ŝin renkontis. Sed post lia perfido ni ege malamis unu la alian. Mi pensis: ‘ĉiuj konas nian nunan malamikecon, kial ne uzi ĝin maske?’ Jozefo ja tediĝis de Loreta kaj trovis iun novan. Ni renkontiĝis kaj kunplanis la mortigon. Ĉi-lande la kulpeco pri murdo estas juĝata de ĵurio instrukciita difini, kiu kulpas. Mi foje legis detale pri tiu sistemo kaj min impresis la fakto, ke ĵurio povas deklari iun kulpa nur se, laŭ en raciaj limoj, neniu dubo plu restas. Ni opiniis ke, se la tri, inter kiuj du malamikinoj, konfesos la saman krimon, ĉiam restos tia dubo, ĉiam advokato povos diri: ne kondamnu tiun, povas kulpi unu el la du aliaj.”