“Sed materie, kiel estis eble?” scivolis Ĝoja . Jano volonte klarigis:
“Ĉu mi jam diris, ke Margarita Bordoz laboras en granda fiŝvendejo? Nu, tie ili konstante produktas grandkvante glacion, i.a. por elmeti la fiŝojn sur ĝi montrofenestre. Margarita tie faris por si glacion, kiun Marko portis al la hejmo de Loreta – Kurierstrato 15 – por ĝin konservi en ties frostoŝranko. Margarita Bordoz nur havas normalan fridujon, kiu ne sufiĉus. Kiam Marko aŭtis al la lageto kun sia patrino, ili kunportis tiun glacion. Marko sciis, kie la patro fiŝkaptas, li ofte akompanis lin antaŭe kaj ĉiam rimarkis, ke ili estas solaj. Ankaŭ ĉi-foje Jozefo Bordoz estis sola. Marko pafis mortige je la 15:20. Margarita kaj li aranĝis la korpon en la akvo, tuj ĉe la bordo, en speco de natura kaveto, kiun la lageto tie formas. Ili metis la glacion kiel eble plej komplete sur la tutan surfacon de la haŭto, kaj en la akvon ĉirkaŭan, tiel ke ĉiuj korpaj procezoj malrapidiĝu ĝis la glacio estos fandita kaj la akvo retrovos normalan varmecon. La mediciniston tio trompis laŭplane, kaj sekve ni eraris pri la morthoro.
“Tuj Marko reveturis al sia laboro, kaj enmetis la sistemon, kiun li antaŭe preparis, ebligantan al li paneigi la lifton de interne, diskrete tuŝante ŝaltilon.
“Intence lia patrino la antaŭan tagon vundis sin per rompita botelo, por ke oni konkludu, tute prave, ke ŝi ne povas pafi.”
“Sed kial konfesi trioble? Ĉu tio ne pli altiris la atenton al ili?”
“Ili timis, ke ni trovos la korpon tro malfrue, ĉar tiuloke povus pasi tuta tago, eble eĉ semajno, antaŭ ol iu rimarkos la kuŝanton. La erarmarĝeno pri la morthoro ampleksiĝus, kaj Marko ne plu estus protektita de sia alibio. Plie, tiuj konfesoj celis pensigi, ke ĉiu pro amo deziras preni sur sin kulpon, kiun li erare atribuas al alia, kaj ĵurio ne povus asocii tian sinoferon al la kapablo murdi; ĝi do deduktus, ke kulpas kvara persono, eĉ se nenie trovebla.”
“Kia stranga ideo!”
“Ĝi estis tro fantazia por sukcesi. Nova fenomeno aperis niaepoke: krimoj, kiujn komplikas pensmaniero influita de detektivrakontoj kaj de televidaĵoj. Sen tia kultura fenomeno (verdire, ĉu kultura?), la homoj krimus pli simple.”
“Nu, eĉ la komplikan misteron vi solvis, kiam vi komprenis, ke tri ’stas la kulpuloj.”
“Eble la kulpuloj tristas, sed ĝojas la detektivo. Kaj ankaŭ lia edzino, ĉu ne, kara? Ĉu la sukceson ni festu pare?”
“Kial ne? Se tri estas tro, duo al mi tute plaĉas. Estas tiel pli facile por kisi!”
Veli morten
“Mi konas tiun vizaĝon,” diris al si Jano, binokle rigardante al la veltabulanto * . Li sidis sur la larĝa balkono de la feria apartamento, kiun luis familio Karal , kaj li ŝate pasigis la tempon admirante la baleton de motorboatoj, velŝipoj kaj veltabuloj, kiuj konstante pasadis kaj repasadis antaŭ li. La junulo, kiun li binokle sekvis, estis aparte lerta, kaj spekti lin ludi kun la vento, firme kroĉite al la velo kaj majstre tenante sian ekvilibron, estis ĝuo por Karal . La juna viro aperis tute hejme sur la mallarĝa, malgranda tabulo, kaj lian ekvilibrosenton Jano povis nur envii.
* Veltabulo: speco de surftabulo ekipita per velo.
“ Ĝoja , rigardu, tiu vizaĝo ŝajnas al mi konata, sed mi ne memoras, kie mi vidis ĝin”. Li transdonis al ŝi la binoklon. “Tiu kun la blua kaj blanka velo.”
Ĝoja Karal longe observis.
“Jes, mi vidis lin en Valĉefa ,” ŝi fine diris. “Mi ne konas lin, sed li certe estas el Sanktavalo. Ĉu li ne gajnis ian sportan konkurson niaurbe?”
La detektivo reprenis la binoklon kaj plu sekvis lian surondan dancadon.
“Eble jes”, li simple prononcis.
Motorboato preterpasis farante tre fortan, malagrablan bruon. “Kio okazas?” Ĝoja streĉe ekkriis, vidante la edzon gapi.
Sed jam Karal staris kaj donis ordonojn. Policano, eĉ ferianta, restas policano.
“Pafita!” li unuvorte klarigis. “ Ĝoja , kontrolu la elirejojn sur la mara flanko, ke neniu eliru nevidate de vi. Verŝajne la pafinto eliros el la dua aŭ tria konstruaĵo dekstre. Mi iras averti la policon kaj kontroli, ĉu iu eliras stratflanke.” Kaj li kuris for.
La okuloj de Ĝoja faris rapidan dancon. Ili ĉefe direktiĝis al la dom-elirejoj, kiujn ŝia edzo indikis, sed ankaŭ – nur posekunde, por ne riski maltrafi eliranton – al la golfeto, kie la junulo falis. Neniu ŝajne rimarkis ion fuŝan, ĉar falo de veltabulantoj estis konstanta okazaĵo, kaj neniu sanga koloriĝo de la akvo percepteblis apud la blua blanka velo nun surmare kuŝanta.
Malsupre, Jano furiozis. Nenie troviĝis telefono, kaj neniu, videble, prenis serioze lian ekscitiĝon. Feliĉe aperis la ĝibulo, kiu rolis kiel gardisto por la kvar domoj kune nomataj “Najada”, kaj tiu fine konsentis urĝe voki la policon.
Kiam la uniformuloj alvenis, Karal povis aserti sen eĉ plej eta dubo, ke el la konstruaĵo, de kie tute certe oni pafis, eliris absolute neniu.
“Ĉu iu eliris viaflanke?” li demandis Ĝoja n, post kiam li revenis al sia apartamento kun la policistoj.
“Du personoj,” ŝi diris, “ni konas ambaŭ. Unu estas tiu s-ro Kalta , kun la griza barbo. Li tuj eniris sian boateton kaj ekiris. La dua estas la sinjorino, kiu posedas la frukt- kaj legombutikon ĉi-apude. Mi pretas ĵuri, ke neniu alia eliris.”
“Ĉu vi aŭdis la pafon?” demandis unu el la uniformuloj, dum lia kolego telefonis al la ĉefo.
“Ne,” samtempe respondis ambaŭ geedzoj. “Pasis tre brua motorboato, kiam oni pafis,” Jano precizigis, kaj li klarigis kie proksimume, laŭ lia opinio, la pafulo troviĝis, kiam li premis la ellasilon.
*
La viktimo mortis tuj. Li nomiĝis Francisko Rijal , kaj estis freŝbakita doktoro medicina.
La ge- Karal oj ne eraris: li estis el Valĉefa , kaj tie akiris antaŭ nelonge premion en kanua konkuro, pro kio lia foto aperis en la lokaj gazetoj. La pafinton oni ne retrovis.
La polico vizitis ĉiujn apartamentojn de tiu serio da konstruaĵoj. Multaj estis malplenaj – dum tia bela julia tago, la plimulto el la familioj sunĝuis sur strandoj aŭ boatis surmare – kaj en tiuj, kies luantoj ĉeestis, neniu aŭdis aŭ eĉ rimarkis ion ajn.
Necesis iom da tempo, kvankam ne vere multe, por retrovi la armilon. Ĝi kuŝis en apartamento 12 de konstruaĵo D, ŝajne neokupita, kaŝite malantaŭ la suba lito de meblo konsistanta el unu litsofo, sub kiu dua lito rulŝoviĝis. Temis pri cellorna pafilo, altkvalita, kies numero estis ĉizile batita ĝis nelegeblo. Ĝi ne surhavis fingrospurojn. Ekzameno per kompara mikroskopo poste pruvis, ke la kuglo, kiu mortigis la veltabulanton, efektive eliris el tiu ĉi pafiltubo.
La persono, kiu luis apartamenton D 12, ne uzis ĝin pli ol unu semajnon, laŭ la domgardisto. Ĉi-lasta priskribis lin kiel altkreskan viron kun longaj ruĝaj haroj kaj longa ruĝblonda barbo, ĉiam kun sunokulvitroj. Li loĝis tie kun iom vulgara blondulino. La agentejo, kiu aranĝas la luadon de la feriaj loĝejoj “Najada”, havigis la nomon de la koncernato – Igor Staravineskij – kaj lian adreson, kiu ĉe tuja kontrolo montriĝis neekzistanta.