Выбрать главу

“Se vi nur scius, kiom mi fojfoje malamas mian profesion ... krome ...”

“Krome?” ŝi ripetis, mirante pri lia stranga esprimo.

Li rigardis ŝin rekte en la okulojn.

“Ĉi-kaze mi tute ne povis lasi la krimulon nekaptita. La polico en Agatea  suspekteme sin demandis, ĉu en la murda komploto ne partoprenis ankaŭ mi!”

ABZ de murdo

Certe vi memoras la grandan teruron, en kiu la ĉefurbo estis kaptita dum tiuj dek monatoj. Ne temas ja pri facile forgesebla sperto! Sep murdoj. Sep murdoj same nekompreneblaj, same sensencaj, same efektivigitaj per la same nekredebla sageto. Iu maniulo, certe, perdis la prudenton kaj pafis hazarde.

Ĉu hazarde? Ĉe la kvina krimo, ĵurnalisto notis, ke la familiaj nomoj de l’ viktimoj ordiĝas alfabete – Baltiks , Delvál , Fajroŝtón , Lermiona , Pluriven  – kaj ĉiuj personoj, kies nomo komenciĝas per litero antaŭ P finfine povis spiri libere ... Sed eble ni deiru de la komenco, de la tempo, kiam neniu pensis, ke venos tuta serio. Tiujare, Jano Karal  portempe laboris en la ĉefurbo.

*

“Mi unue kredis, ke ŝi rompis al si la ostojn falante de ŝtupo al ŝtupo”, klarigis ĝendarmo Muret , montrante al Karal  la korpon kuŝantan piede de la ekstera ŝtuparo, kiu kondukis legomĝardenen, “sed miaj okuloj alkroĉiĝis al ĉi tio. Mi ne tuŝis ĝin fingre, nur per pinĉilo mi iom tiris ĝin, kaj tuj remetis.”

“Ĝi” estis tufo da brun- kaj flavkoloraj plumetoj, imitantaj, vidate de ia distanco, la korpon de burdo. Fakte, ĝi estis nenio alia ol la plumparto de sageto, se oni povas tiel nomi la mallongan pinton, kiu ĉi-kaze trafis la nukon de l’ maljuna sinjorino.

Posta ekzamenado rivelis du precizigojn, nome, ke la morton kaŭzis paralizo de la spirmuskoloj per kuraro – la konata amazonia veneno – kaj ke tiun substancon portis en la korpon eta sageto, simila al tiu, kiun kelkaj el la sudamerikaj triboj elblovas viktimen per longa kava tubo.

Kiom ajn stranga la metodo, ĝi efikis. S-ino Anabela Baltiks  kuŝis senviva piede de l’ ŝtona ŝtuparo, kaj ŝia morto restis por la polico mistero plene vualita: neniu spuro krimula troviĝis, nek riveliĝis taŭga motivo.

“Ĉiam ekzistas motivo”, sentencis leŭtenanto April .

“Kompreneble,” Jano respondis, “sed ĉi-kaze ĝi ne estas evidenta. Anabela Baltiks  estis relative riĉa, sed heredas nur la du filoj, kiuj havas tre komfortajn enspezojn kaj jam vivas sufiĉe lukse. Ambaŭ filoj estas tre patrinamaj kaj plenaj je respekto al ŝi. Mi trovis ilin tre kulturitaj, senagresaj, eĉ iom molaj personoj, kiujn estus malfacile imagi en la rolo de murdintoj. La pli aĝa troviĝis en societa kunsido tiuvespere, kion tridek membroj atestas. La dua ne havas vere firman alibion – li estis hejme kun sia familio – sed tio estas plej normala.”

“Ĉu neniu ricevas avantaĝon de tiu morto?”

“Jes, tamen, juna ĉinino nomata Margaret S. H. Lim . Ŝi estas la flegistino, kiu prizorgis s-inon Baltiks . Ŝi estas la amdonantino de la pliaĝa filo, sed tiu ne kuraĝis edziĝi al ŝi, malgraŭ ŝia ripeta peto, ĉar la patrino ne konsentis, kaj tiun li ne volis malkontentigi. La restadpermeso de tiu flegistino senvalidiĝos post ses monatoj, kaj laŭdire tre riskas ne esti renovigita, ĉar pro la nuna senlaboreco oni ofte ne daŭrigas la laborpermesojn de eksterlandanoj. Nun, kiam la patrino mortis, la filo eble edzinigos sian amatinon, kaj tiel solvos ties administracian problemon.”

“Se estis grave por ŝi resti ĉi-lande, tio estas perfekta motivo.”

“Jes, sed ŝi troviĝis milojn da kilometroj for, en Malajsio, en Penang , ĉe sia mortanta patrino. Dume, alia flegistino ŝin anstataŭis.” “Eble la bofrato mortigis la patrinon por ŝi.”

“Materie ... eble, kvankam, se vi konus tiun burokraton, vi ne imagus lin kun amazonia murdilo... Sed psikologie estus neeble: li havas vere rasistan sintenon kaj ĉesis la rilatojn kun la frato, kiam tiu ĉi dungis la malajsian ĉininon kaj pariĝis kun ŝi. Tion multaj atestoj konfirmas.”

*

Iom pli ol unu monaton poste la dua murdo okazis. Klaŭdja Delvál , bela virino 38-jara, estis trovita morta en la ekstera naĝejo, kiun disponis la luksa vilao de la ge- Delvál -oj. Oni devis revenigi la edzon urĝe de Meksiko, kien liaj negocaj devoj lin kondukis.

Komence, ŝajnis evidente – kvankam ne tre kompreneble ĉe tiu sperta naĝantino, en malvasta privata naĝejo – ke ŝi dronis.

Sed iom pli detala observado aperigis sageton similan al tiu, kiu trafis Anabela n Baltiks . La medicina analizo rivelis, ke ŝi mortis kurarvenenite.

Enketante, oni trovis spurojn de persono – verŝajne viro, laŭ la ŝu-premaĵoj – kiu probable kaŭris en proksima arbustejo, de kie li pafis la sageton rekte en la koron de l’ viktimo. La vilao estis relative izolita, kaj neniu najbaro vidis ion ajn. Ke s-ro Delvál  vojaĝis Meksiken kun sia juna amatino, kiu videble multe pli plaĉas al li ol la leĝa edzino, iĝis konfirmita fakto, sed ĝi neniom helpis solvi la misteron.

*

David Fajroŝtón  estis 45-jara teknikisto pri centra hejtado kaj kaldronegoj. Kiam lin trafis la kurara sageto, li revenis hejmen tra parko, nokte, laŭ jam plursemajne konfirmita tradicio. Ĉi-foje, la polico esperis, ke ĝi fine sukcesos ekpaŝi al fruktodona spurvojo, ĉar David Fajroŝtón  nur antaŭ kelkaj monatoj revenis hejmlanden de orienteŭropa malliberejo, en kiu li restis dekjare, post kiam pruviĝis, ke li havis profitan agadon surkampe de pasporta fabrikado, falsviza provizado kaj tra-lima pasigado de homoj, dokumentoj kaj varoj. Tiu fono, en kiu miksiĝis politiko, eble spionado, kaj certe komercado neleĝa, elvokis interesajn eblecojn. Sed la tuta serĉado montriĝis vana. Fajroŝtón  estis siatempe arestita, li plenumis sian malliberan periodon, poste estis elpelita el la koncerna lando kaj dank’ al bonŝanco kaj al sociala institucio trovis laboron en sia komenca fako.

Du atestantoj prezentiĝis al la polico por diri, ke ili vidis en la proksimeco de tiu parko junan ĉininon dum la koncerna vespero. Tuj oni sin demandis, ĉu ekzistas rilato inter ĉi tiu murdo kaj la flegistino Lim , sed el pluraj fotoj de junaj ĉininoj, en kiujn la polico metis tiun de Margaret S. H. Lim , la du atestantoj elektis du malsamajn, el kiuj neniu montriĝis la flegistino de forpasinta s-ino Baltiks .

La enketo pri Fajroŝtón  liveris multajn faktojn, sed neniun rilatigeblan al lia morto. La viktimo siatempe edziĝis al iu Zora Iskander , el Turkio, pri kiu neniu scias, kio fariĝis el ŝi, kiam la edzo malaperis oriente. Li ne havis infanojn, kaj se iu kuzo aŭ nevo eble heredos de li, lia mizera posedaro neniel povus klarigi la murdon.

Pli kaj pli certiĝis kaj ĉe la polico, kaj ĉe la publiko – sendube influata de ĵurnalistoj – ke oni ne serĉu racian klarigon al la krimoj. Ilin kulpas iu maniulo, kiu imagas sin amazonia indiano, iel trovis blovpafilon kaj kuraron, kaj por iu sadisma ĝuo mensmalsanula hazarde elektas viktimojn de iu ajn aĝo kaj sekso.

En veprejo, je ne tre longa distanco de la loko, kie Fajroŝtón  falis murdita, troviĝis ŝu-premaĵoj, malprofundaj kaj ne tre netaj, jes ja, sed tamen certe sammezuraj (44) kiel ĉe la antaŭa sageta murdo.

*

Baronino Klara Lermiona  vivis en kastelo. En ties apuda privata parko ŝi mortis. La murdonto facile eniris la parkon transgrimpante la muron per ŝnura ŝtupetaro, se juĝi laŭ la fibroj, kiuj restis al ĝi kroĉitaj. La ŝu-spuroj estis ĉi-foje tre klaraj, ĉar la tero ankoraŭ estis mola pro ĵusa pluvo, kaj ne plu malsekiĝis antaŭ ol la enketistoj alvenis. Kiel en la antaŭa kazo, la polico faris muldaĵojn el tiuj ŝuformoj: ili plene kongruis kun la pli frue trovitaj. Sed neniu alia spuro de la murdinto rimarkiĝis. Pluraj vilaĝanoj vidis tiuvespere aŭton, kiu iris la vojon direkte al la kastelo. Iliaj indikaĵoj estis sufiĉe precizaj, por ke la polico povu retrovi la veturilon. Temis pri iu konata politikulo, s-ro Janmarko Kolber , kiu efektive prezentiĝis al la kastelo por transdoni al ties posedantino donacon por ŝi de iu eksterlanda konato ŝia, kiun la vizitanto renkontis dum vojaĝo de parlamenta grupo. Montriĝis, ke ankaŭ parlamentano Kolber  havas samgrandajn piedojn kiel la ŝu-preminto (44), sed lia ŝu-provizo ne enhavis ledaĵojn, kiuj plene konformus kun la polica muldo.