Выбрать главу

*

La polico informiĝis ĉe la frenezulejoj, petegante la psikiatrojn sciigi al ĝi, ĉu iu el iliaj pacientoj prezentas klinikan trajtaron akordigeblan kun la serio da murdoj, kaj uzas ŝuojn kun mezuro 44. Sed tiu serĉado ne fruktis.

Jano Karal  tiam rimarkigis al leŭtenanto April , ke la viktimoj ordiĝas alfabete, sed tio ne helpis la enketon. Eble tamen tiu observo havis kiel rezulton, ke ĝi konfirmis, ke temas pri ia mensmalsanulo. Neniu mense sana, kun racia murdomotivo, havus kialon elekti similan sinsekvon, dum tiu respondus al la cerba funkciado de menso paranojeca.

La polico tamen serĉis kaj serĉis, ĉu la viktimoj havis ian ligon inter si, aŭ kun iu alia, aŭ eĉ unu komunan karakterizon. Sed tiuj esploroj nur trafis sakstratojn: ambaŭ seksoj estis reprezentitaj inter la viktimoj; la aĝoj variis inter 38 kaj 78; la riĉeco inter mizera ( Fajroŝtón ) kaj grandeca ( Lermiona ) pasante tra meza kaj relative alta ( Delvál , Baltiks ), kio cetere respondis al la diverseco de la sociaj originoj: laborista, burĝa kaj nobela; same diferencis la politikaj opinioj. La viktimoj ne havis komunajn hobiojn aŭ gustojn, ne apartenis al iu sama societo aŭ religio. Montriĝis evidenta, ke nur hazardo (aŭ la strangaj mensaj procezoj de frenezulo) difinis, kiu estos la venonta viktimo.

Dum la polico tiel vadis en marĉo de vana serĉado, la publiko pli kaj pli angoriĝis. Ĝuste la videble hazarda elekto de l’ viktimoj signifis, ke iu ajn povas trafiĝi de la murda sageto. Kiel protekti la tutan regionon (la kastelo de Klara Lermiona  ja troviĝis je 70 kilometroj for de la ĉefurbo), ne estis demando facile solvebla. La ĵurnalistoj emfazis, ke ĉiu krimo okazis en izolita loko, nokte aŭ noktiĝe. Tial la homoj emis eviti izolitecon, kaj multaj hezitis, antaŭ ol nokte eliri.

*

Tamen, kiam Janik Pluriven  eliris el la barbirejo, kie li laboris, aŭ, laŭ la propra vortuzo, “artis”, estis tagmeze, suno brilis, kaj la strato estis plenplena je homoj. La sageto lin trafis ĉe la kolflanko.

Li sentis etan pikon, metis instinkte la manon al ĝi, sensis ion lanugan kaj ĝin eltiris el sia kolo por ĝin forĵeti senrigarde, tiom koncentrita al siaj pensoj li estis, kaj tiom certa, ke lin tuŝis nur ia negrava insekto. Ke la ideo pri murda sageto ne trafis lin, ŝuldiĝas probable al la fakto, ke, kiel ĉiuj, li mense limigis la danĝeron al nokto kaj izolitaj lokoj. Pro tiu sama kaŭzo, la kvar preterpasantoj, kiuj duonsensis la fulman traflugon de io sibla, ne perceptis ĝin ĝuste: la kvar poste diris al la polico, ke ilia sola reago estis: “kiel rapide tiu insekto flugas” aŭ io simila.

Kiam Pluriven  sentis ĉiujn muskolojn moliĝi, estis preskaŭ agrable, sed baldaŭ, sentante sin pli kaj pli malsana, li nepre devis sidiĝi. Li tiam ĵus eniĝis en flankan mallarĝan straton, kaj li eksidis sur domsojlon, en pordangulo.

La malmultaj uzantoj de tiu strateto preterpasis rapide, apenaŭ ĵetante rigardon al tiu juna homruino, ŝajne jam dormebria tagmeze. Kiam iu fine interesiĝis pri li, estis tro malfrue.

Kion povus fari la polico? Kiam koniĝis la kaŭzo de l’ morto, la krimulo certe jam estis malproksime. Longa serĉado trovigis la sageton ĉe trotuaro, kaj diversaj atestoj ebligis rekunmeti la moviĝojn de l’ junulo. Oni demandadis, ĉu iu vidiĝis kun longa blovpafilo aŭ similforma objekto, sed nenio eksciiĝis. Plian fojon, la kuraristo, kiel nun la popolo lin nomis, trafis netrafite.

“Estas senkuraĝige. Ni enketas, ĉar ni devas enketi, sed ni sentas nian penon senutila,” Karal  diris al sia edzino Ĝoja .

“Efektive, se agas mensmalsanulo, kiu laŭ la ĝenerala opinio pafas ŝance, esplori la vivon de la viktimoj ne servas ian celon.”

“Ni tamen plue esperas, ke tiu frenezulo havas kialojn por celi tiujn kaj ne tiujn ĉi. Eble tamen estas rilato inter la diversaj murditoj ... Sed ni ne havas fortan kredon al tiu hipotezo.”

“Kion vi trovis pri tiu hartondisto?”

“Nenion rimarkindan. Dudeksesjara, samseksemulo, tre afabla homo, ŝatata egale de la klientoj kaj de la kolegoj, iom soleca. Li ne havas ian daŭran amrilaton jam relative longe. Unu punkton komunan kun la dua viktimo li havas: ambaŭ tre ŝatas naĝi. Sed Klaŭdja Delvál  naĝis belsezone en la propra vilaa naĝejo, dum li tutjare vizitadis la hejtatan publikan naĝejon de Moricja . Li ankaŭ tre ŝatas vojaĝi kaj laŭdire ŝparas por foje pagi al si mondvojaĝon en ne tro malkomfortaj kondiĉoj. Neniu profitas de lia morto, li tute ne estis riĉa, kaj ne havas heredantojn. Li ne havis konatajn malamikojn, se escepti knabon, kiu foje enamiĝis al li kaj neniam konsoliĝis, ke ilia am-afero ne daŭris pli longe pro malfidelo de Pluriven . Sed tiu knabo – kiu ne havas konfirmeblan alibion – ŝu-mezuriĝas je 38.”

“Certe vi povis dedukti el la diversaj atestoj, de kie la sageto venis, kaj do kie troviĝis tiu, kiu ĝin pafis?”

“Jes. Iom similas la mortigon de John Kennedy . La persono staris en la Vita -Domego, sur la 4-a etaĝo, ĉe fenestro de oficejo nun neokupata. Estas nenio tie, eĉ ne meblo, tiel ke la pordo ne estis ŝlosita. Neniu vidis iun ajn viron portantan suspektan objekton iri tien. Estas multaj oficejoj, multaj etaĝoj, pluraj liftoj. Se la koncernato uzis la ŝtuparon, li povis iri supren kaj malsupren renkontante neniun, ĉar ni konstatis enketante, ke eĉ multaj oficistoj ne scias, kie troviĝas la ŝtuparo!”

“Mi ne miras.”

“Ni cetere per fotografia procedo kun specialaj lumanguloj sukcesis riveli spurojn de paŝoj faritaj de la konata plandumo kun mezuro 44, kvankam estis apenaŭ videblaj. Pro la distanco ni opinias, ke ne uziĝis indiana blovtubo, sed speco de speciala pafilo, verŝajne laŭcele konstruita.”

“Tio estas interesa malkovro.”

“Jes, la unua kuraĝiga post la ŝuspuroj. Venis ankaŭ dua: mikroskopa peceto de fadeno el ruĝkolora lano, kiu kroĉiĝis al la fenestrokadro. Fakte, ni ne scias, kion tiri el ĝi, kaj ni fidas plu la longan rutinan esploradon ĉe la armil-amatoroj, anoj de pafkluboj kaj similaj medioj, kiun ni entreprenis. Eble tiel ni fine trovos, sed kiom mortos antaŭe? Tio terure naŭzas min.”

*

Post la morto de Pluriven  ĵurnalisto rimarkigis, ke la viktimoj estis atakitaj laŭ alfabeta ordo. Tiu fakto, jam notita de la polico, havis duoblan efikon: ĝi trankviligis ĉiujn personojn, kies familia nomo komenciĝis per literoj inter A kaj Plu, kaj intensigis la timajn sentojn ĉe ĉiuj aliaj. Inter ĉi-lastaj troviĝis Bruco Stevan .

Kvankam ĉiuj konantoj klasis lin inter la kuraĝulojn, li fakte estis timema viro, kiu penadis venki sian timon kaj preskaŭ ĉiam sukcesis, tiel ke li ofte montriĝis riskema. En la profundo de l’ koro, la ŝanca pafado de l’ kuraristo lin teruris, sed li fortostreĉis por konvinki sin, ke la risko ne estas tiel serioza, fundfunde ...

Tial, malgraŭ la admonaj vortoj de la edzino, li decidis piediri sola al la kutima ŝakkluba kunveno tiunokte. Dum li revenis, paŝante sur Vaŭĉa aleo, kiu laŭiras la fervojon kaj estas relative dezerta loko, li aŭdis siblan sonon kaj sentis sin pikita al la nuko.