La enketo rivelis, ke la krimulo sin kaŝis malantaŭ unu el la platanoj, kiuj vice staras rande de la aleo, kiam li pafis. La grundo estis bona, el polica vidpunkto, kaj la kutimaj ŝu-spuroj estis ĉi-kaze forte premitaj. Sed neniu atestanto troviĝis, kiu vidis ion sciigan, nek iu ajn materia lasaĵo krom la ŝu-markoj. La kuraristo esti vere singarda.
Bruco Stevan havis direktoran pozicion en Banko Garamel . Lia ama kaj familia vivo estis senproblema. Li vivis la vivon de normale honesta bankisto. Kiam li akiris tiun postenon, lin ege ĵaluzis la ambicia Jozefo Kandaŭ , kiu sopiris al tiu promocio. Karal iom ludis kun la ideo, ke jen ebla motivo prezentiĝas – des pli ĉar tuj la bankaj aŭtoritatoj decidis, ke Kandaŭ nun ricevos tiun direktorecon – sed, se diri nenion pri la fakto, ke tiu maniero progresi profesie ne tre ekvilibre konsideras riskojn kaj avantaĝojn, Kandaŭ troviĝis en Londono, kiam la murdo okazis.
Oni sciis ankaŭ, ke Stevan havis problemojn kun kartelo da venezuelaj firmaoj, kiuj rigardis sin trompitaj de li en afero, pri kiu li plene respondecis. Pluraj similaj okazaĵoj, kvankam malpli gravaj, prezentiĝis lastatempe, sed en neniu la morto de Bruco Stevan vere helpis al la koncernatoj. Kiel ĉiufoje antaŭe, oni refalis al la konkludo ke agas frenezulo hazarde elektanta.
*
Kaj tamen al Ĝoja – psikologino – tiu hipotezo ne plaĉis.
“Mensmalsanulo ne agas tiamaniere. Li sekvas difinitan sistemon. Jes ja, estas la alfabeta ordo, sed nenio pli. Mensmalsanulo, kiu murdas serie, ĉiam atakas homojn kun iu komuna trajto. Povas temi pri seksmaniulo, kiu strangolas junajn samtipajn knabinojn, aŭ pri ia venĝemulo, kiu mortigas homojn kun uniformo. Sed ĉi tiu sinsekvo estas tro nekohera. Mi proponas alian hipotezon: vi alfrontas ĉi-foje entreprenon, kiu murdon organizas por klientoj, kontraŭpage. Nur ĝi kongruas kun la laŭŝajne hazarda elekto de l’ viktimoj.”
Karal silentis. La vortoj de Ĝoja elvokis al li ion, sed li ne povis retrovi kion, precize. Kaj jen ĝi revenis.
“ Ĝoja , ĉu vi memoras,” li diris iom ekzaltiĝe, “tiun strangan anoncon en la reklamfolio?”
“Anoncon... Ha jes! Kompreneble mi memoras! ‘Pli bone ol korkonsiloj! Murdkonsiladon ni proponas! Multaj personoj deziras, ke iu el iliaj konatoj aŭ proksimuloj mortu, sed ne scias, kiel realigi tiun revon multosolvan...’ La polico petis plurajn personojn respondi, ĉu ne?, por vidi pri kio temas...”
“Jes, kaj ĉiuj ricevis longan religian predikon pri tio, ke estas latentaj krimuloj, kaj devas preĝi Dion por superi tiun mismoralan inklinon ktp ktp. Ni tiam konkludis, ke agis nur unu el la multaj religiemaj frenezuloj, kiuj vivas niaepoke, kaj forgesis la aferon.”
“Sed eble el la centoj da leteroj, kiujn la anoncinto ricevis, kelkaj montriĝis pli seriozaj, kaj rezultigis konkretan proponon de murdo, kies ‘mendanto’ neniam troveblus, ĉar estus neniu rilato inter li kaj la efektiva plenuminto.”
En la okuloj de Jano Karal ekbrilis lumeto espera.
*
Kaj jen subite alia neatendita esperigaĵo montriĝis, sub la formo de juna tajpistino, laboranta en unu el la oficejoj instalitaj en la Vita -Domego, de kie la kuraristo pafis al Pluriven .
“Mi hezitis veni, ĉar eble mia rimarko havos neniun valoron...” Karal gratulis, ke ŝi tamen venis.
“Mi legis en gazeto, ke la sola indikaĵo trovita, kiam tiu haristo murdiĝis, estis ruĝlana fibreto. Nu, dum mi malsupreniris laŭ tiu ŝtuparo, kiun neniam iu uzas, ĉar ĝi estas tre bone kaŝita, mi renkontis virineton, kiu alsupris. Mi memoras ŝin tre bone, unue ĉar mi ĝenerale havas tre bonan memoron pri fizionomioj, due, kaj ĉefe, ĉar ŝi surpriziĝe saltetis, konsternita, kiam ŝi vidis min. Ŝi surhavis ruĝan trikaĵon, kaj ŝi portis per la mano specon de vojaĝsako.”
Karal sentis sin invadata de intensa plezurondo.
“Mi hezitis raporti la aferon, ĉar la gazetoj ĉiam aludis al viro, kvazaŭ tio estus jam nekontesteble difinita fakto...”
Ŝia priskribo estis tiel preciza, ke Karal venigis la polican desegniston. Ĉi-lasta korektadis siajn provojn laŭ la indikoj de la juna virino, dum Karal staris malantaŭ rigardante. Pli kaj pli ŝajnis al ke li jam vidis tiun vizaĝon. Kaj subite li memoris. Li elkuris el la ĉambro al la dosierejo, kie li traserĉis, ĝis li trovis la deziratan foton.
Tiu kuŝis en dokumento de la dosiero pri Fajroŝtón . Laŭ la kutima sistemo, kiu garantias, ke oni ne influos atestanton, li elektis el vasta kolekto kvin aliajn fotojn de jen tre similaj, jen iom malsimilaj inoj. La junulino ne hezitis: “Estas ĉi tiu, kvankam malpli juna nun.”
Jano devis subpremi sian emon ŝin kisi.
*
“Kiu ŝi estas?” Ĝoja demandis pri la foto. Jano respondis ridetante: “ Zora Iskander , al kiu antaŭ deko da jaroj edziĝis la ... atendu... jes, la tria viktimo, David Fajroŝtón .”
“Sed kiel ŝi rilatas al la barbiro, kiun ŝi verŝajne murdis?”
“Respondon ni ankoraŭ ne havas. Tamen, ne povus esti koincido.”
“Ĉu vi arestos ŝin?”
“Ni eĉ ne scias, kie ŝi vivas nun. Eble ŝi venis ĉi tien nur por la murdo. Se ni trovos ŝin, ni unue traserĉos ŝiajn aferojn, por kapti la sakon, eble eĉ – kial ne optimismi? – la armilon. Sed se ŝi loĝas en Ankaro, aŭ Damasko, aŭ Novjorko, la aferoj ne evoluos tiel glate...”
Sed jam la sekvantan tagon la kuracist(in)o elektis novan viktimon, la sepan.
“La publiko trankviliĝos: ni atingis la finon de la alfabeto,” Karal tuj komentis, kun malĝoja humuro.
Zakario Zajoncek estis 53-jara kaj lin ronĝis kancero, kiu lasis al li nun nur sep aŭ ok monatojn da vivo. Lia tuta familia kaj amika rondo rigardis tiun morton beno, kiun mem ne kuraĝus kaŭzi, sed kiu metis finon al apenaŭ elportebla morala mizero.
La enketo pri li ne rivelis pli da spuroj ol ĉe la aliaj, nek pli da senco.
La rutina esploro pri Zora Fajroŝtón , naskita Zora Iskander , relative rapide disvolviĝis.
“Ŝi vivas nun sub la nomo de Zora Hariman ,” Jano informis la edzinon.
“Kiel ŝi ŝanĝis sian nomon, ĉu leĝe?”
“Tute ne leĝe. Ŝi simple edziniĝis eksterlande al tiu Hariman , kun falsaj paperoj, kaj revenis ĉi tien kiel pseŭdo-laŭleĝa edzino. Ŝajnas, ke ŝi konkeris Hariman pro lia riĉo, kaj neniam diris al li, ke ŝi ie jam havas edzon!”
“Tiel ke la reapero de David prezentis por ŝi katastrofon! Kio okazis? Ĉu li ne tuj iris al ŝi reveninte? Ne, kompreneble, li ne povis scii, kie ŝi nun loĝas.”
“Tamen estis por ŝi terura bato. Sufiĉa motivo por krimo, ĉu ne?”
“Se ŝi ne havas tro da skrupuloj, kaj havas multajn avantaĝojn en sia nuna stato, kompare kun la antaŭa, jes, tio estus sufiĉa motivo. Sed ĉu ŝi restis ĉi-urbe dum la tuta tempo? Ŝi terure riskis renkonti lin!”
“Ŝi restis, sed laŭ la ricevitaj atestoj, ŝi montriĝis pli kaj pli zorga. Post pluraj monatoj, dum kiuj li ne trovis ŝian spuraron (oficiale, ŝi foriris eksterlanden, kaj neniam revenis), ŝi vojaĝis al Turkio. Fakte, ŝi estis en Istanbul , kiam ŝia edzo ricevis la mortigan sageton.”
“Sed ŝi sendis mortigan sageton al tiu haristo, kun kiu ŝi neniel rilatas ... Interese, ĉu ne?”