*
La ĉefurba polico disponas multajn detektivojn kaj aligradajn enketajn helpantojn. La kuraristo kaŭzis tiom da publika emocio, ke estis decidite lanĉi kontraŭ li grandan operacion. Oni esploris pri ĉiu morto laŭ novaj anguloj, kaj la latenta strukturo, lerte kaŝita, finfine riveliĝis.
Ses personojn oni arestis kaj longe pridemandis. Ili nomiĝis Margaret S. H. Lim , Roberto Delvál , Zora Hariman , Markolino Lermiona , Janmarko Kolber kaj Jozefo Kandaŭ . Ili ne eltenis la policajn demandlavangojn, nek la alfrontiĝon kun la disaj pruveroj, kiujn la enketistoj sukcesis trovi. Tiel klariĝis fine la tuta afero.
*
“Oni povas ĝin rekunmeti jene,” Karal diris al sia edzino. “La ideon havis Kolber , brilkariera, ambicia politikulo, kiun eta barbiro ĉantaĝis.”
“Pri kio?”
“ Kolber seksumis kun li. Li estis ambaŭseksema, kaj praktikis samseksemecon, kvankam tre modere, dum parto de sia vivo. Sed li sciis, ke publika diskonigo de tiu fakto ruinigus lian politikan progreson. Ankaŭ Pluriven tion komprenis, kaj provis ekspluati. Kolber estis fanatika amatoro pri armiloj, konis ĉiaspecajn teknikojn, kaj mem foje elpensis specon de malmuntebla pafilo uzebla kun minimumaj sagetoj.
“Kiam la postuloj de Pluriven fariĝis pli ampleksaj, li decidis seniĝi je li, kaj tuj pensis pri tiu sia armilo, sed, kontraŭe al multaj krimuloj, li ĝuste taksis la efikecon de l’ polico, kaj li pensis, ke la sola maniero eviti suspektiĝon estas havigi al si alibion absolute neatakeblan.
“Li ekhavis ideon, kiel fari, dum li foje troviĝis kun f-ino Lim ĉe paf-amatora klubo, kie oni sporte ekzercas sin pri armiloj. Ili trinkis glason konversaciante, kaj ŝi rakontis pri siaj administraj problemoj kaj la troa moleco de la viro, kiun ŝi tamen amis, aldonante: ‘Sendube mi venas ĉi tien pafi al celtabulo, ĉar mi ne povas pafi al mia “bopatrino” hejme’. Li respondis: ‘Kaj se mi pafus al ŝi, ĉu vi farus al mi la saman servon?’ La ideo montriĝis tiel evidenta solvo al ambaŭ, ke ili ĝin akceptis. Sed tamen ili pensis, ke estos eĉ malpli danĝere, se trovos trian partoprenanton.”
“Kaj tiam ili publikigis tiun strangan anoncon, ĉu ne?”
“Jes. Estis ideo de Kolber . Ili ricevis multajn respondojn, el kiuj granda aro da tre fantaziaj, kaj aliaj, kies polican aŭ similan devenon
suspektis. Sed kelkaj ŝajnis seriozaj, eĉ se – aŭ ĉar – tre singardaj. Al tiuj ili respondis provante ricevi pliajn informojn, ĉiam ĉe gazeta anoncadreso. Iom post iom ili kontrolis, ĉu la priskribitaj cirkonstancoj estas ĝustaj, ekzemple pri la duedzeco de Zora , aŭ la ŝancoj de Kandaŭ ricevi la postenon de Stevan .”
“Ĉu ili ne prenis sur sin teruran riskon, ke la polico ĉion malkovrus?“
“Tamen ne. Ni havis neniun rimedon trovi, pri kio temas, kaj se ni insistus – sed Kolber tute prave antaŭvidis nian reagon – li verŝajne dirus, ke li faras tion kadre de socipsikologia esploro, aŭ ion similan. Tiustadie ankoraŭ ne estus delikto.”
“Kio okazis poste?”
“ Kolber renkontis ĉiun interesaton, por lin taksi. Li estas tre bona homjuĝanto (ankaŭ pro tio li sukcesas politike) kaj fidis sian kapablon eventuale elkribri la neseriozulojn, perfiduntojn aŭ spionojn policajn. Kiam li estis certa, li klarigis al ĉiu – aparte – sian planon: ke ĉiu murdu iun, kun kiu li havas neniun rilaton, dum la vera interesato havas alibion ŝtalsolidan.”
“Sed tamen... la pafilo...”
“ Lim klarigis al ni, ke tio ne vere starigis problemon. Ili multe enketis pri la petintoj kaj konservis nur tiujn, kiuj karaktere kaj lertece ŝajnis kapablaj akcepti tian solvon. Ili decidis, ke ili dediĉos ok monatojn al planado kaj ekzercado. Nur Kolber konis ĉiun. Li pasigis preskaŭ plene sian tempon organizante la necesajn enketojn por koni la kutimojn de la viktimoj, ktp. La aliaj helpis lin laŭpete. Li ankaŭ aranĝis, ke ili ekzercu sin en la uzado de la sagetpafilo. Ŝajnas, ke ĝi estas tre preciza, kaj ke oni facile lernas ĝin utiligi. Krome, trejniĝis por ĝin munti kaj malmunti plej rapide.”
“Kaj kio pri la kuraro?”
“La kuraron Kolber ricevis de Lim , kiu ŝtelis ĝin el hospitalo, kie ŝi laboris antaŭe, kaj kie oni ĝin uzas kiel anestezan substancon. Ili sukcesis koncentri ĝin dank’ al la fakaj konoj de Markolino Lermiona , kiu estas ĥemiisto.”
“Supozeble la alfabeta ordo kaj la ŝu-spuroj celis kredigi, ke agas nur unu persono kun mankanta klapo en la kapo, ĉu ne?”
“Jes. Estis decidite, ke ili ĉiam provos lasi spurojn de tiuj ŝuoj. Kaj ili simple ordigis la viktimojn alfabete por forturni la suspektojn.”
“Finfine, kiu profitis de kies morto?”
“Nu, Margaret S. H. Lim povis edziniĝi al la filo de s-ino Baltiks kaj tiel solvi siajn vivproblemojn, inkluzive de la restadpermesa. S-inon Baltiks mortigis Jozefo Kandaŭ , kiu ambiciis la postenon de bankdirektoro. Ties promocion ŝtopis Bruco Stevan , la ŝakludanto, kiu mortis sur Vaŭĉa aleo, ĉu vi memoras?”
“Jes. Kiu murdis lin?”
“Roberto Delvál , la edzo de la naĝema Klaŭdja .”
“Kaj Klaŭdja Delvál mortis pro sageto sendita de ...?”
“... de Markolino Lermiona , la nevo de la baronino.”
“Kial Roberto Delvál deziris, ke lia edzino mortu?“
“Por vivi senĝene kun sia juna amatino. Li ne volis eksedziĝi, ĉar la vilao, komforta kapitalo kaj diversaj valoraĵoj apartenis al Klaŭdja , lia edzino.”
“Oj! Jano! La reto de murdantoj kaj viktimoj estas tiel komplika, ke mi perdiĝas! Ĉu vi povus ...”
“Resumi? Mi klopodos. Jen. Anstataŭ f-ino Lim agis Jozefo Kandaŭ por likvidi Anabela n Baltiks . Anstataŭ Roberto Delvál agis Markolino Lermiona por mortigi Klaŭdja n Delvál . Anstataŭ Zora Hariman-Fajroŝtón agis Lim por likvidi David on Fajroŝtón . Anstataŭ Markolino Lermiona agis Kolber por likvidi la baroninon ...”
“Kial Markolino murdigis sian onklinon?”
“Por heredi. Li stulte faris ŝuldojn, kaj bezonegis monon por repagi la ŝuldojn, per kiuj li repagis la ŝuldojn, se vi komprenas.”
“Baroninon Lermiona n do alpafis Kolber . Kaj poste?” “Anstataŭ Kolber agis Zora por likvidi Pluriven , la ĉantaĝiston, kaj anstataŭ Kandaŭ agis Roberto Delvál por likvidi Brucon Stevan , la obstaklon al promocio.”
“Sed kiu mortigis Zakarion Zajoncek ? Kaj kial?”
“ Kolber lin murdis. Ili fine decidis enmeti inter la viktimojn iun tute senrilatan kun ĉiu el ili por konfuzi eĉ pli la serĉadon. Kaj ĉiuj konsentis, ke oni trovu homon, kies nomo komenciĝas per unu el la finaj literoj de la alfabeto, kaj kies morto estos beno kaj por li kaj por liaj proksimuloj. Vi vidas, ke ili estas homaj, fundfunde.”
“Kompreneble ili estas homaj! Kio povus esti pli tipe homa ol iliaj motivoj? Mono, sekso, ambicio ...”
“Nu, estus kiel ajn, finita la tragedio. Ni solvis la nesolveblan murdserion. La krima ondego kvietiĝis.”
“Sed ne la kriminala.”
“La kriminala? Kion vi volas diri?”
“Nu, mi pensis pri la kriminalaj advokatoj. Ili certe antaŭĝojas la procesojn. La publiko ilin sekvos ĝue, ĉu ne? Ĉu povus estis aliel? Imagu! Post dekmonata reklamado!”