“La kriminala? Kion vi volas diri?”
“Nu, mi pensis pri la kriminalaj advokatoj. Ili certe antaŭĝojas la procesojn. La publiko ilin sekvos ĝue, ĉu ne? Ĉu povus estis aliel? Imagu! Post dekmonata reklamado!”
Spiona rondo
Oni ne lernas profesion sen ekzerci sin. Tial juna Ivo Karera , ĵus akceptita en la tutlandan servon kontraŭspionan, aŭskultis koncentriĝe la instrukciojn, kiujn sinripete donis Bruno Stefson , lia trejnanto.
“Ĉu vi sekvos min?” Ivo demandis.
“Se mi respondos ‘ne’, ĉu vi min kredos?” rebatis lia kunulo. La alia ŝultrolevis. “Kaj se mi respondos ‘jes’, vi ne pli fidos min. La demando do estas senutila.”
Ivo Karera iom hontis. Ili sidis en trotuara kafejo, kie la matenmeza suno sentigis sin plej plaĉa, promese pri ĝuinda vetero.
“La ĉefa afero estas la raporto,” la trejnanto daŭrigis. “Ĉion notu. Ni volas scii ĉion pri lia tago. Ĝenerale, kun ordinarulo, tio sufiĉas por ke ni eksciu, kio estas lia profesio, kie li loĝas, ktp. Gvatsekvi ordinarulon fakte estas plej simpla tasko. Kiam vi devos ekzerci vin sekvante profesiulon, kiu eniras en buson unuflanke kaj tuj eliras aliflanke, aŭ scias, kiel perdigi sin en urba trafiko, estos pli instrue, sed ankaŭ pli interese. Hodiaŭ vi verŝajne ekzercos vin pri unu el la plej gravaj aspektoj de nia vivo: enui.”
“Kiun mi sekvu? Kiel estas decidite?”
“Hazarde. En ĉi tia ekzerco tio montriĝis la plej efika metodo. Ĉu vi vidas tiujn du junulojn maldekstre? Kial ne unu el ili?”
Ivo Karera elektis la pli altkreskan, longbrakan, tre malgrasan 20-jarulon kun karakterize nekombita hararo.
“Konsentite. Nu, mi foriras. Havu plaĉan tagon!” Kaj Stefson promenpaŝe iris ĝis ne malproksima libr- kaj gazetvendejo, de kie li povis kaŝe observi sian trejnaton.
La junulo, kiun ĉi-lasta devis tuttage ŝtelsekvi, estis Joĉjo, pri kiu la leganto eble jam aŭdis, ĉar li estas familie rilata al Stefano, kun kiu li nun diskutas (la patroj de ambaŭ junuloj estis kuzoj). Inter la pasioj, kiuj plenigas la vivon de Joĉjo, unu el la plej fortaj estas spionromanoj. Ĝenerale fuŝaj, liaj provoj malkovri spionojn jen kaj jen trafas ĝuste. Kiel ĉi-foje.
“Mi havas neniun dubon,” li diris al Stefano. “Mi vidis lin tre bone eltiri malplenan, tute platigitan, cigaredpaketon el speciale kavigita interspaco inter la du teatraj seĝoj kaj io estis skribita sur ĝi. Li agis tiel nature, ke nur iu observema kiel mi povis rimarki, ke la egale plata cigaredpaketo, kiun li tien remetis, ne estis la sama.”
“Ĉu vi prenis ĝin?“
“Neeble. Dum la dua akto, kiam estis jam mallume ĉie escepte de la scenejo, iu virino malfrue venis, kaj preterpasis tiun lokon reirante al sia seĝo. Post la fino de la akto, la platigita paketo ne plu troviĝis tie, kaj unu seĝo restis neokupita ĝis la fermo.”
“Interese. Kaj vi estas certa, ke tiun paketon metis ĉi tiu?” Stefano indikis elegante vestitan viron, kiu kaftrinkis du tablojn pli fore.
“Mi ne havas eĉ plej etan dubon. Tial, ĉar hodiaŭ estas mia libertago, mi intencas lin gvati. Eble mi malkovros ion interesan.”
“Tamen, la fakto ke li havas strangan komunikrimedon enteatre ne signifas, ke li pasigas ĉiujn siajn tagojn en dubvaloraj agadoj. Eble hodiaŭ li nur ripozas, aŭ havos tute honestan okupon ...”
“Domaĝe estas pri vi, Stefano, ke vi estas tro racia. Mankas al vi flaro. Mi flaras ion pri li. Kaj mi dediĉos al li mian tutan tagon.” Li ridetis kaj okulumis. “Kaj se nenio alia, tio estos por mi ludo. Kial vi ne partoprenus en ĝi?” La propono estis tenta.
“Prave, kial ne?” Stefano diris. “Mi havas nenion por fari hodiaŭ, kaj via mistero min ...”
“Ej! Atentu!” interrompis Joĉjo, “Jen Zozo eskapas!”
Efektive, ĝuste je tiu momento, la elegantulo ekstaris kaj paŝis for. Ne tre malproksimen, verdire, kio ekscitis la scivolemon de la du spionetoj.
“Miaopinie, li rendevuas kun iu, kaj timis, ke tro longa restado kafeja tiros la atenton al li,” komentis Joĉjo.
“Eble,” Stefano dubemis.
La viro, kiun Joĉjo spontane nomis Zozo, iom hezite staris ĉe arbo en la parketo, kiu troviĝis transstrate. Vidinte, ke li ĵus eksidis sur benkon, ankaŭ la du knaboj trairis.
“Vi estas tro rekonebla,” Stefan flustris, “vi devus almenaŭ kombi viajn harojn. Ne, ne ĉi tie. Se li rimarkis nin ...”
“Vi pravas,” interrompis Joĉjo kun sama konspira tono. “Li verŝajne restos ĉi tie kelktempe, atendante la rendevuulon. Dume, mi iros ŝanĝi mian aspekton. Ree trairi al kafejo Madrigal estus suspekte. Mi iros al la aŭtobusa stacidomo. En la tiea tualetejo mi malsekigos miajn harojn tiel plataj, ke eĉ vi ne rekonos min.”
“Sed kion mi faru, se Zozo foriros antaŭ ol vi revenis?”
“Turnu vin iomete. Jen. Apud via dekstra ŝultro en la trunko de la platano estas trueto. Ĉu vi vidas? Tien metu mesaĝon por sciigi, kion li faris.”
“Nu, jes, sed mi ne havas paperon.”
Joĉjo, kun rigardo iom malestima, tiris el poŝo kajereton kune kun krajono. “Instalu vin sur benkon kaj desegnu, aŭ verku versojn, aŭ ion ajn. Tiel vi estos tute preta.” Preskaŭ kure li foriris.
*
“Strange, ke li transdonis tiun notlibron”, pensis Ivo Karera , “aŭ ĉu estis poŝromano?” Li eksekvis Joĉjon.
Bruno Stefson , kiu jam iom longe ekzamenis la periodaĵojn de la magazeno, kien li rifuĝis forlasinte sian trejnaton, subite kaptis gazeton, ĵetis kelkajn monerojn al la kasistino kaj eliris. Profesiule, li lasis inter Karera kaj si sufiĉan distancon.
Tre bela virino, apenaŭ 30-jara, kiu longtempe staris rigardante la vestojn en la montrofenestro de la apuda butiko, samtempe decidis, ke neniu el tiuj vere valoras takson, kaj trankvile direktis siajn paŝojn al la vojo, kiun Stefson ĵus elektis.
Ĉi-lasta tute ne rimarkis ŝin, same kiel ŝi, koncentrinta la rigardon al Stefson , ne rimarkis la brunhaŭtan sinjoron, kiu ĝis tiam studis tre atente la rimarkindan altreliefon de la pordego de Sankta Rafaél , la malnova preĝejo transstrata, kiam tiu abrupte metis finon al sia kontemplado por ekpaŝi laŭ la kontraŭa senco, ĉar, en tiu denstrafika momento, se li volis trairi la straton – ekzemple por sekvi ŝin – li devis unue direktiĝi al la zebra pasejo por piedirantoj, kiu troviĝis centon da metroj post la vestbutiko.
Post kelka tempo, alia viro moviĝis. Li surhavis havajtipan ĉemizon, kaj liaj brunaj haroj montris ruĝajn rebrilojn. Li staris en la perpendikla avenuo ĉe stratangula bushaltejo tiamaniere situanta, ke li povis observi la respegulaĵon de la tre bruna sinjoro en oblikva vitro de meblomagazeno. Nun, li ekpreferis ne plu atendi la buson kaj komencis promeni samdirekte kiel la brunulo.
Pasis nur kelkaj sekundoj, kaj jen Zozo forlasis sian benkon kaj iom rapidis por trairi la avenuon.
Por ke vi bone komprenu la situacion, kara leganto, ni prezentas al vi ĉi-sube la skizon, kiun desegnis Stefano por pasigi la tempon, dum li atendis, ke Joĉjo revenu, aŭ ke Zozo ŝanĝu sian lokon. Al ĝi ni aldonis la movojn de la personoj ĵus priparolitaj.
[FORIGITA: Mapo.]
Stefano tenis la kapon klinita al sia kajereto, kiam Zozo ekiris, kaj li ne vidis tuj, kion tiu faras. Kiam li relevis la okulojn por certiĝi, ke la alia plu sidas samloke, kaj ne plu vidis lin, li kelksekunde konsterniĝis. Li tamen baldaŭ revidis sian ĉasaton trans Ksavieravenuo, paŝantan direkte al la preĝejo, kaj li rapide skribaĉis mesaĝon: “Al Ponto Magdalena, 10:30” ne malpli rapide ĝin ŝovis en la platantruon, kaj kuretis vojkrucen.
*