Tiel, rajde sur zumbiciklo pruntita de pasanta amiko, ankaŭ Stefano, sekvante Zozon, alvenis Foir-placen. Kompreneble, li tuj okulesploris la tablojn de Centra Kafejo kaj rapide trovis sian junan parencon. Li iris sidi apud ĝoje konstatante, ke de tie Zozo perfekte videblas.
Se la du junuloj pritraktus sian posttagmezan iradon, Joĉjo probable rekonus la lokojn, kiujn li mem vizitis kun Graciela , sed tiun temon ili diskutis nur supraĵe (“li kontaktis neniun, ŝajnis, ke li promenas sencele”), ĉar taktikaj kaj komunikaj decidoj aperis al ili pli urĝaj.
Pli ol unu horon ili tiel atendis (“ĉu li mokas min?”, “ĉu li mokas min?”, sin demandis nefiere ok cerboj). Kaj subite Joĉjo eksaltetis.
“Korpo de porko!” li ekkriis, antaŭ ol haste kaj mallaŭte klarigi: “Jam tri tagojn sinsekve mi venas en la urbocentron kaj forgesas la fotojn, kiujn mia patrino petis min repreni. Mi nepre devas iri. Estas ĉe Borsa, iom malproksime.” Li rigardis sian horloĝeton. “Ili baldaŭ fermos. Ĉu mi prenu la zumbiciklon?” Stefano ne konsentis: se Zozo foriros aŭtomobile, li povos sekvi lin, almenaŭ en la urbo. Tial Joĉjo decidis kuri.
Karera komence sekvis lin rapidpaŝe, sed baldaŭ devis kuri ankaŭ li. Nelonge, feliĉe, ĉar li trovis taksion, en kiun lastminute Stefson enŝoviĝis ...
“Kion oni faru en tia cirkonstanco?” Karera demandis, vidante Joĉjon kure eniri la vastan parkon Montofloran, malpermesitan al veturiloj. “Estas tiom da vojetoj ĉi-parke. Ne eblos scii, kie li eliros.” Sed Stefson ne respondis.
Ivo Karera pagis relative altan sumon al la taksiisto kaj petis lin atendi ĉe la elirejo de Fagostrato, kiun li deklaris “plej probabla”. La ŝoforo dubeme akceptis.
Stefson lasis sian lernanton kuri kaj mem paŝis malantaŭe, ofte uzante aliajn vojetojn. Sed foje li misdivenis kaj nepre devis reiri longan vojon kure por retrovi sian ĉasaĵon, kio devigis liajn sekvantojn same kuri sinkaŝe.
Policistoj Bagler kaj Delforĝéj , kiuj trairis la parkon kontraŭasence, reagis malsame. La unua ridis observante la strangan sinsekvon da kurantoj – eĉ se iadistancaj – sed la dua, la serĝento, juĝis suspektinda, ke neniu el ili estas sporte vestita, kaj ke ĉiu ŝajnas peni resti nevidata de la aliaj. Li tuj raportis la fakton per radio.
*
“ Valĉefa ĉefpolicejo,” sonis la voĉo en la telefonon.
“Nu, e... e..., eble mi ĝenas vin senkiale. Tamen mi trovis ... Mi estas taksiŝoforo. Kion? ... Lorenco Vern ... Bluaj Taksioj n-ro 17... Envenis mian veturilon viro, kies konduton mi trovas stranga. Jam ĉi-matene. Fremdlanda tipo, kun haŭto tre bruna kaj nigraj krispaj haroj. Li diris: ‘sekvu tiun zumbiciklon’. Nu, kial ne? Ni iris de Ponto Magdalena al Gigánt . Nu, kelkajn minutojn poste, mi atendis malantaŭ kolego ĉe la elirejo de Gigánt , jen mi vidas tiun saman ulon ensalti la antaŭan taksion, kaj tuj poste iu venas en mian. Grandulo kun ruĝbrunaj haroj kaj usontipa aŭ havaja ĉemizo turista. Kaj li diras al mi: ‘sekvu tiun veturilon’. Sekvante tiun ni iris de Gigánt al Ponto Magdalena . Mi pensis: io stranga okazas.”
“Sed eble mi ne telefonus al vi, se pasante preter la Fagostrata elirejo el Parko Montoflora, kun kliento en mia aŭto, mi ne vidus tiun marokan aŭ alĝerian tipon eliri kure, kaj signi al mi, ke mi veturigu lin.”
“Tio odoris al mi neortodokse. Eble estas nenio, sed mi pensis: pli bone lasi al la polico la zorgon juĝi ... Pardonu? Ne. Nenion pli ... Ha jes, tamen, io grava, eble. Je la unua vojaĝo kun tiu, mi notis la platnumeron de la zumbiciklo. Mi pensis: jen tiu fremdulo petas min sekvi belan laborantan virinon nian, se okazus io fuŝa al ŝi, neniam al mi tion mi pardonus.”
La polico petis detalan priskribon de la tri koncernatoj, kaj ricevis bonan, ĉar tiu ŝoforo estis tre observema. Montriĝis, ke la zumbiciklo apartenas al privata detektiva agentejo “Rigora”, kaj dank’ al la priskribo estis facile diveni, ke ĝin uzis tiukaze la bela Korina Delmár . La polico notis tiujn faktojn, kiel ĝi notas multajn, sen antaŭjuĝi, ĉu utilos aŭ ne.
*
Kvankam ĉio ĉi sciiĝis nur poste, eble estas ĉi tie la loko klarigi la strangan konduton de tiuj, pri kiuj ankoraŭ nenio estis dirita.
Korina Delmár laboris por privata detektiva oficejo. Ŝi estis komisiita informiĝi pri Stefson , ĉar ties edzino deziris eksedziniĝi, kaj serĉis pruvojn pri nefidela konduto liaflanka. Ekscitis ŝian ĵaluzan temperamenton la fakto, ke la edzo pro kompreneblaj kaŭzoj ne informas ŝin pri siaj iroj kaj venoj.
Said Bubarka estis alĝeria sekreta agento, instrukciita pasigi semajnon en Valĉefa , kie iu kontaktos lin por precizigi plian komision. Li havis nenion por fari kaj tre ŝatis belajn virinojn. Sidante en trotuara kafejo matene, li rimarkis Korina n kaj decidis, ke li aliros ŝin. Sed longa sperto, asociita al profesiaj taskoj, instruis al li, ke ju pli informita oni estas, des pli facile oni venkas, tiel ke li planis ŝin observi, por ekscii pri ŝi kiel eble plej multe. Fakte, ŝia konduto lin pli kaj pli mirigis, kaj li uzis la okazon kiel specon de trejna ludo dumferia.
Mordeĥaj Cevi estis israela agento, kiun la ĉefoj komisiis ĉien sekvi Bubarka n, ĉar laŭ fidindaj informoj, oni transdonos al tiu en Valĉefa gravegan dokumenton, se eble kaptindan, kaj necesis scii, kiu efektivigas la transdonon.
Kaj Pjotr Dorogov – Zozo – laboris por sekreta servo, kiu ege interesiĝis pri la nunaj aktivecoj de iu Mordeĥaj Cevi .
*
Kontenta, ke li sukcesis alveni sufiĉe frue por ricevi la fotojn, Joĉjo fajfis melodieton reirante samvoje al Centra Kafejo. En Parko Montoflora, li paŝis apud la lageto, kiam, hazarde levante la kapon, li vidis, iom malproksime, Graciela n paŝantan sur la ponteto, kiu kunigas du altaĵojn. Li ekkuris por saluti ŝin, sed jen ŝi turnis la kapon kaj li tuj konstatis sian misvidon: estis alia virino.
Rigardante malsupren, li sin demandis, ĉu io misfunkcias en lia vidado: ĵus li havis la impreson, ke lia kundetektivo promenas laŭ la lageto! Li rapidigis siajn paŝojn. Ĉi-foje li ne eraris. Estis efektive Stefano.
“Stefano! Kia feliĉa hazardo!”
“Ne tiel laŭte! Se li rekonus vian voĉon!”
Zozo antaŭeniris antaŭ ili, je strange neregula ritmo. Fojfoje li preskaŭ kuris, alifoje li paŝis limake.
“Li vere agas enigme,” Stefano komentis.
Se li nur scius! Nun, kiam Joĉjo atingis Stefanon, li povis nur sekvi homon, kiu ... tra kvin “perantoj” ... sekvis lin mem!
Pli kaj pli lacaj, la ok personoj rondiris en la parko, ne komprenante, kial ili repasas de la lageto al la ponto, de la ponto al la rozejo, de la rozejo al la lageto, laŭ samaj aŭ preskaŭ samaj vojetoj.
Tiu rondirado nepre stimulis la scivolemon ankaŭ de policistoj Delforĝéj kaj Bagler , viroj observemaj kaj kun bona memoro, sekve inklinaj rekoni homojn unufoje jam suspektitajn. Ili decidis pri tio raporti.
“Miaopinie,” Joĉjo hipotezis, “li rimarkis, ke ni sekvas lin, kaj provas agi tiel sensence, ke ni senkuraĝiĝos kaj foriros. Li verŝajne havis plurajn eblajn punktojn de rendevuo, el kiuj unu estas en ĉi tiu parko.”
“Se tiel estas,” Stefano respondis, “eble la rendevuulo ... Aŭskultu, kial mi ne faru la saman rondiradon kontraŭsence por vidi, kio okazos?”
Ili atingis la ponteton, kiu situas iom pli alte ol la aliaj partoj de la parko, en kiuj ili rondvagis.