*
“Sed kial vi diras, ke tio komprenigas al vi ion el la Biblio?” Ĝoja Karal demandis sian nevon Stefanon.
Ili sidis sur agrabla teraso kafeja superrigarde al la rivero, sur kiu la sunsubiro pentris mirindajn ruĝorajn rebrilojn.
“Ĉu vi neniam miris pri tio,” la junulo respondis ridetante, “ke la hebreoj tiel longe vagadis en tiu tre malvasta Sinaja dezerto? Kvardek jarojn! Nu, se mi bone memoras, sekvis Moseon, kiu sekvis pli malpli luman nubkolonon, kiu estis Dio, aŭ almenaŭ ties manifestiĝo, ĉu ne?”
La geonkloj kapjesis.
“Eble tute simple la dia nubkolono marŝis malantaŭ ili por ilin protekti kontraŭ eventuala reveno de la faraonaj trupoj aŭ de iu aliancano, kaj Moseo miskomprenis, kaj vidis en postgvatanto Gvidanton ...”
“Ne tre konvinke,” rebatis Ĝoja kun paŭta mieno. “Kial do Dio tion lasus fari?”
“Pro humuro, plej certe,” Stefano sugestis. Sed la veran konkludon donis Jano:
“Aŭ pro modesteco. Ĉu ne estas dirite ankaŭ, ke la unuaj estos la lastaj, kaj la lastaj la unuaj?”
Kiu pafis al Pipulo?
“La viroj! La viroj! Rapidu! Pipulo havis akcidenton!”
“Kio?”, “Kie?”, “Ĉu Pipulo?”, “Kio okazis?” Tumulto skuis la tutan vilaĝon, ordinare plej pacan. Demandoj sagis ĉiudirekte, sed la junulino ĵus biciklis tiel rapide, ke ŝi ne plu havis spiron por respondi.
“Ĉe Kravina ,” ŝi fine prononcis, kaj post du profundaj spiroj ŝi aldonis: “Apud la arbarlimo. La traktoro renversiĝis sur lin.”
Kiam ili alvenis, li ne plu estis savebla. Pipulo kuŝis jam plurajn horojn morta. Sed al la ĝendarmoj, alkurintaj tuj poste, baldaŭ evidentiĝis, ke ne traktorrenverso mortigis la maljunan kamparanon. La traktoro ja renversiĝis nur, ĉar Pipulo ne plu regis ĝin. Pafite al la kapo kaj brusto, kiel li povus ĝin regi?
La vilaĝo estis konsternita. Pipulon oni ne speciale ŝatis. Senedzina, seninfana, ĉiam inklina grumbli, li ne montriĝis aparte simpatia al la lokanoj, kiuj emis riproĉi al li troan konservemon. Sed ke vilaĝanon, eĉ ne popularan, oni mortpafis, tio estis malfacile digestebla fakto.
* * *
Kiam polica detektivo Jano Karal puŝis la pordon de la gastejo, ĉiuj eksilentis. Forte sentanta, ke ĉiuj rigardoj koncentriĝas sur lin, li iris al la bufedo kaj mendis bieron.
“Silenta etoso,” li diris al la kelnerino.
“Streĉita,” ŝi simple respondis. “Vi verŝajne ne scias, ĉar vi haltis nur preterpase, sed mortiga akcidento okazis hieraŭ.”
“Jes, mi scias. Mi venas por enketi,” li diris.
En la reganta senbruo, ĉiuj aŭdis lin.
“Se vi venas enketi, vi ne devos serĉi longe,” kriis de apuda tablo juna fortegulo, kies mentono elstaris agreseme.
Jano Karal prenis sian bieron kaj iris sidi apud li.
“Ĉu vi permesas?” Li prezentis sin.
La kvar, kiuj sidis ĉe tiu tablo, flustris nomojn kaj funkciojn, kiujn Jano ne precize perceptis. Nur tion li komprenis, ke la dekstre sidanta estas s-ro Ŝufarel , la vilaĝestro.
“Kion vi celis dirante, ke mi ne devos serĉi longe?” Karal demandis la junulon.
“Estas bando da krimuloj en la vilaĝo, kaj ili troviĝis apude, kiam la katastrofo okazis.”
“Bando da krimuloj, ĉu vere?”
“Jozefo aludas al la feria restadejo,” la vilaĝestro diris per voĉo agrable basa. “Tie nun troviĝas grupo da junaj deliktuloj, kaj tio ne plaĉas al ĉiu.”
“Ĉu ili kaŭzis malagrablaĵojn al la loĝantaro?” Jano demandis.
Du voĉoj respondis samtempe, la vilaĝestro, kiu diris: “Absolute ne”, kaj malgranda 50-jarulo, kun tre densaj brovoj, kiu diris: “Ili mortigis Pipulon, sed ĉu tio estas malagrablaĵo...”
“Almenaŭ nun du personoj ege kontentos,” komentis la laŭtvoĉa giganto, kiu estis la unua parolinto post la alveno de Karal . “ Lionél , kaj la iniciatisto.”
“Kiu estas Lionél ?“
“Lionelo Arbens , la nevo de Pipulo. Li heredos la tutan bienon, inkluzive de la grundo, kie la iniciatisto volas konstrui turisman ensemblon, kio plaĉe plenigos la kofrojn de Lionél .”
“Mi klarigu al vi,” diris la vilaĝestro. “Pipulo obstine rifuzis vendi, malgraŭ la vere allogaj proponoj de la iniciata kompanio. Mi konsentis vendi, kaj ankaŭ Berto, sed la tereno de Pipulo kuŝas inter niaj du. Sen ĝi, la iniciatisto povas fari nenion. Nun, tute certe, la nevo vendos. Estos bone por la vilaĝo. Turistoj povos multon enspezigi al ni.”
“Kaj se entute devas veni fremduloj,” la malgrasulo grumblavoĉis, “pli bone turistoj monhavaj ol ŝtelista bando.”
Dum plu daŭris tiu unua kontakto kun la vilaĝanoj, Janon impresis refoje, kiel rapide homamasoj juĝas. Tiuj homoj scias nenion pri la afero, eĉ ne vidis ian materian pruvaĵeton, sed jam definitive verdiktis: kulpas la knaboj de la feriejo, kaj neniu alia. Ĉu pro timo malkovri murdiston inter si?
“Mi tuj montros, kie ni trovis la ĉaspafilon,” diris la ĝendarma serĝento.
Ili preskaŭ atingis la randon de la arbaro. Karal sekvis sian kunulon silente en la densa kreskejo kverka, faga, ulma, ĝis la ĝendarmo haltis kaj direktis la manon al natura kavaĵo.
“Jen, ĝi kuŝis tie,” la uniformulo diris, kaj li aldonis: “Ne estas dubo, ke oni pafis de ĉi tie. Estas proksime al la kampo, kaj la arboj havigas sufiĉan protekton. Krome, la pafinto sciis, ke Pipulo rigardos, kion li faras, kaj ne levos la okulojn arbaren.”
“Kaj ĉi tie niaj kolegoj trovis la lasaĵojn, kiujn vi montris al mi en la oficejo, ĉu ne?” Karal demandis. En la ĝendarmejo oni ja vidigis al li tutan serion da kovertoj enhavantaj jen unu pecon de fadeno, jen kelkajn harojn, jen fotojn de ŝu-spuroj aŭ similaj aĵoj, kun tre preciza indiko de la loko, kie la trovaĵo estis kaptita.
“Jes, kaj kiel mi diris al vi, estas tre multaj. La knaboj de la feriejo ludis ĉi-arbare dum la plejparto de tiu tago. La paŝspuroj sendube estas iliaj.”
Ne nur la paŝspuroj estis. De sur la ĉaspafilo – ĝuste sur la lokoj, kie oni tenas tian armilon dumpafe – oni “levis” tre klarajn fingrostampojn, kies malgrandeco signis infanon maksimume adoleskan. Post nelonge, identigo estis farita: sen ebla dubo, la pafilon uzis Henriko Kapeta , 14-jara ferianto.
* * *
“Ne. Mi estas certa, ke ne povas esti Henriko,” la grupestro diris. Li estis viro proksimume 30-jara, kies idealista vizaĝo kontraŭis la ĵusan aserton, ĉar dubo – aŭ ĉu pli ĝuste la timo devi dubi? – pentriĝis sur ĉiuj liaj trajtoj.
“Kia knabo li estas?” trankvile demandis Karal .
La alia levis la ŝultrojn. “Kiel ĉiuj bedaŭrinde,” li fine prononcis kun profunda malĝoja elspiro. “Vi scias, kiajn knabojn mi estras ĉi tie: deliktulojn. Mi amas ilin. Preskaŭ ĉiuj devenas de perturbitaj hejmoj aŭ de ‘bonaj’ hejmoj, kie ĉio disponeblas, escepte de amo. Al Henriko ĉiam plaĉis armiloj. Se li vidis pafilon tie, li certe ne rezistis la plezuron ĝin manipuli.”