La paroĥestro de Ardana -ĉe-Luzo tre miris pri la peto de Karal , sed kompleze konsentis. La knabo manŝvitis kiam li enkestigis la bileton, tiel ke sen la fajnaj novaj teknikoj spurrivelaj oni baldaŭ ricevis konfirmon: la fingrospuroj nekontesteble estis tiuj de Henriko Kapeta .
“Por vi aŭ por mi, tio estas nenio, sed por li tio estas granda sumo,” la knabestro diris, “kaj mi estas certa, ke li ne havis ĝin antaŭe.” Karal sciis, ke pridemandi Henrikon estos senutile. Li decidis turni sin al lia amiko Ján .
Tiu ĉi komence asertis, ke li scias nenion pri la afero, sed Karal estas tre sperta pridemandanto, kaj li iom post iom rompis la defendojn de Ján , kiun impresis la fingrostampa pruvo.
“Li timis, pro la onidiroj en la vilaĝo, ke vi venos traserĉi liajn aferojn, kaj trovos la monbileton. Tial li finfine decidis seniĝi je ĝi.” “Kiel li ricevis tiun bileton?”
“De iu kamparano, kiu loĝas en la lasta farmkonstruaĵo direkte al Ormónt .” Estis Lionelo Arbens , la nevo de Pipulo.
“Kial li donis monon al Henriko?”
La knabo ne respondis. Li nur ruĝiĝis, ruĝiĝis, tiel intense, ke iom embarasiĝis eĉ Karal . Neniun plian vorton la policano sukcesis eltiri.
* * *
Kiam Jano Karal revenis hejmen tiuvespere, li trovis sian edzinon kun Stefano, ilia nevo. La policano detale rakontis pri sia limake progresanta enketo, kaj Stefano decidis helpi.
La sekvantan tagon, la suno ardis tre forte kiam tri knaboj eliris el sia restadejo al la najbara farmbieno por ricevi la ĉiutagan laktoprovizon. Sur roko ĉe la rivereto, kiu fluas inter la feriejo kaj la farma konstruaĵo ili vidis iom strangan sed simpatian figuron: junulon kun ĝisŝultre falantaj haroj, tenataj ĉe-frunte per indiantipa rubando plurkolora, same indianeca jako, kaj malnova pantalono, kantantan iom raŭke kun gitara akompano. Apenaŭ kvin agordojn kapablas ludi Stefano, sed tio amplekse sufiĉis. Ravite, la tri knaboj haltis kaj aŭskultis.
Tuj fininte la kanton, la nevo de Karal tiris el sako botelon da limonado kaŝitan en volvita gazetpapero, tiun malvolvis, malŝtopis la botelon, kaj trinkis malrapide. Same malrapide li remetis la botelon apud sin. “Bona sistemo, uzi paperon, ĝi estas ankoraŭ malvarma,” li diris kun larĝa rideto, kaj li komencis repaki la botelon. Sed tuj li haltigis kaj rigardis la tri vizaĝojn videble sopirajn al trinko. “Eble ankaŭ vi soifas, ĉu?” li demandis afable. Kiam jesis dankeme, li sciis, ke li ĵus akiris amikojn.
Li komencis novan kanton: “La pordoj de l’ malliberéj ...”
“Ho ne, ne tiun,” diris la plej eta.
“Ĉu vere? Mi trovas ĝin tre bela. Kial ĝi ne plaĉas al vi?”
La triopo staris embarasita, ĝis unu, levante la ŝultrojn, klarigis: “Eble tio pensigas al ... nu ... ni estas t.n. junaj deliktuloj ...” “Dum mi estas deliktulo maljuna,” rebatis Stefano ekridante.
Tiel, iom post iom, kreiĝis etoso de plena konfido.
“Kiel eblas, ke junaj deliktuloj kiel vi vagas libere en ĉi tiu bela kamparo?” Stefano demandis.
“Ŝajnas, ke la vilaĝestro invitis nin. Li konas Brunon, nian ĉefon,” unu diris.
“Sed oni tamen malamas nin en la vilaĝo,” diris la plej eta, kaj li rakontis pri la morto de Pipulo kaj pri la famaĉoj, kiuj rondiras pri ili. Ankaŭ, kompreneble, pri la fingrostampoj de Henriko. Tiuj tri tute ne kredis je ebla kulpeco de ĉi-lasta, kaj Stefano vigle esprimis sian indignon pri la senbazaj akuzoj en la loka loĝantaro.
“Vi devas defendi vin, nepre, nepre,” li emfazis.
“Kiel?”
“Ni devas trovi la veron. Mi helpos vin. Ĉu vi disponas iom da tempo? Ni unue trinku iomete por doni al ni kuraĝon, ĉu ne?” kaj ridete li rondirigis la botelon.
“Kaj nun, serioze,” Stefano reparolis, “rakontu al mi, kio okazis tiun tagon. Eble vi perceptis detalojn, kiujn vi nur duone forgesis. Kiel komenciĝis tiu tago?” Respondis la plej granda:
“En la mateno venis tiu s-ro Ŝufarel , kiu klarigis, ke post la 11-a la laboroj en la arbaro estos finitaj kaj ni povos iri ludi tie. Ni tre ĝojis, ĉar Bruno promesis al ni t.n. ‘grandan ludon’ – serĉi trezoron, dum duono de la grupo malhelpas la alian duonon trovi – kaj ni ĝis tiu tago ne povis fari ĝin, ĉar la arbaro estis portempe barita.”
“Kiam vi iris ludi, ĉu vi rimarkis la traktoron kun la maljunulo?”
“Ne. Ni ne rimarkis ĝin. Ĝi kuŝis en la fosaĵo, kiu apartigas la arbaron disde la kampo, oni ne povis vidi ĝin el la arbaro. Ni ludis la tutan posttagmezon, sen scii, ke tie proksime troviĝas mortinto ...”
Daŭris iom longe la konversacio kaj, kvankam ili ne ‘trovis la veron’, tamen Stefano enmemorigis al si kiel eble plej precize ĉiujn diritajn detalojn. Kiam li ilin raportis al sia onklo, ĉi-lasta finfine solvis la enigmon.
* * *
Jano Karal , Ĝoja , Stefano (sen la longhara peruko), Bruno, Henriko kaj Ján sidis ekstere. La aliaj knaboj ekskursis for kun la helpanto de Bruno.
“Ĉu vi sentis, ke mi suspektis vin?” la detektivo alparolis la grupestron.
“Tute ne! Mi ne imagis!” tiu krietis kun kelka hororo en la voĉo.
“Jes, ŝajnis al mi, ke vi iom direktas la suspektojn al Henriko, tro dezirante lin protekti. Kaj vi vizitis Leonon Sparinga n en la epoko, kiam plej probable okazis la interŝanĝo de pafiloj. Krome, ĉu vi vere bezonis raporti la aferon pri la monbileto?”
Bruno nur levis la ŝultrojn.
“Kaj strange,” Jano Karal daŭrigis, “tio, kio malhelpis min suspekti la vilaĝestron komence, estas ke li, kaj li sola, defendis tiujn knabojn.”
“Kiam vi komencis suspekti?”
“Mi ne tuj komprenis, ke lia intereso estas tiel granda. Nur kiam miaj kolegoj eksciis, ke la iniciata kompanio promesis donaci tre altan sumon al vilaĝestro Ŝufarel , se li sukcesos atingi, ke la terpecoj de Pipulo iĝos vendeblaj, nur tiam mi serioze konsideris lin. Tio estis lia motivo, kompreneble: ricevi tiun rekompencon, povi vendi altapreze la propran terpecon, kaj evoluigi la vilaĝon al turista elspezejo. Mi opinias, ke, ĉefe, li senpacienciĝis. La obstino de Pipulo lin incitis, ĝis li ne plu povis elteni.”
“Sed kio konfirmis vian suspekton?”
“La malpermesita arbaro. Tiu diro de la knabo ŝajnis stranga al mi. Mi informiĝis. Neniu laboro okazis tie, neniam io estis malpermesita. Ŝufarel tion diris intence kun du celoj: havi la eblecon pafi ne estante ĝenata de viaj knaboj (neniu alia vizitus la arbaron ĉi-sezone), kaj ŝovi la kulpon sur ilin. Li estis certa, ke se li lasos pafilon tre videbla, kiam alvenos bando da adoleskantoj, almenaŭ unu prenos ĝin kaj lasos fingrospurojn.”
“Kiel li reagis, kiam vi tion diris al li?”
“Komence li neis, sed kiam mi diris, ke la armilvendisto, ĉe kiu li aĉetis pafilon kun falsa Lionel-identeco, tuj rekone elektis lian foton el tuta serio, li ne sciis, kion respondi. Li esperis, ke suspektigi viajn knabojn, Lionelon kaj Sparinga n, sufiĉos por forturni la serĉadon for de li.”
“Vi diris, ke li agis pro senpacienco, sed li tamen devis plani sufiĉe longe!”
“Jes. Li planis la aferon dumvintre. Li konis vin, ĉu ne?, kaj la ideo inviti viajn deliktulojn – pardonu min, knaboj – al sia vilaĝo estis parto de lia plano. Laŭ tio, kion li diris al mi, li komence ne intencis interŝanĝi la pafilojn, sed kiam li vizitis la malsanan Sparinga n, li vidis la armilon ĉe la muro kaj tuj pensis pri tiu ebleco. Li sciis, ke necese okazos, ke Pipulo laboros en tiu kampo foje, dum via knabaro ĉi tie ferios. Kiam li diris al vi: ‘Ili nun povas iri en la arbaron, la laboro estas finita’, eble – funebrahumore – li pensis pri la laboro murdi! Li ankaŭ kalkulis, tute prave, je la malŝato de la vilaĝanoj pri via agado eduka ...”